Выбрать главу

Sed ĝi tute ne kvietiĝis. La bordoj eĉ pli proksimiĝis kaj premis la ŝaŭman akvon en mallarĝa kanalo. Ili venis en Solecan Montaron. La floso kirliĝis antaŭen sube en profunda ravino, kaj la strio de ĉielo super ili iĝis pli kaj pli mallarĝa. Ie en la grundo io minace muĝis.

Mumintrolo rigardis Snufmumrikon por vidi, ĉu li timas. La mumriko ankoraŭ tenis la pipon enbuŝe, sed ĝi estingiĝis. Nigraj kaj malsekegaj de akvo la flankoj de la fendego preterflugis ilin, la muĝado plilaŭtiĝis, la floso skuiĝis, ĝi sagis en la aeron…

— Fikstenu al io ajn ĉar nun ni iros suben! — kriis Snufmumriko.

Dum kelkaj momentoj troviĝis nur ondegoj el blanka ŝaŭmo kaj muĝado de la rivero. Neniu aŭdis ke Snif kriegis. La eta floso krakis kaj alĝustiĝis post la akvofalo. Poste ĝi pluiris en mallumon.

— Kial estas mallume?! — kriis Snif.

Neniu respondis.

La ŝaŭmanta akvo lumis blankverde, ĉio cetera estis nigra. La rokaj flankoj fermiĝis ĉirkaŭ ili kiel tunelo, kie la floso senpove pluiris tra la akvokirloj. De temp’ al tempo ĝi puŝiĝis al la flankoj kaj turniĝis en rondo. La tondro de la akvofalo malantaŭ ili iom post iom mallaŭtiĝis, fine restis nur mallumo kaj silento ĉirkaŭ ili.

– Ĉu vi restas? — tremante demandis Snif.

— Mi pensas ke mi restas, — respondis Mumintrolo. — Jen io por rakonti al Panjo!

Nun eklumis malvasta strio de lumo, Snufmumriko trovis la poŝlampon. La lumo time flirtis sur nigra fluanta akvo kaj malsekaj muroj el ŝtono.

– Ŝajnas al mi, ke iĝas pli kaj pli malvaste, — diris Mumintrolo per tre malgranda voĉo. — Ĉu vi ne trovas, ke iĝas pli malvaste?

— Eble iomete, — respondis Snufmumriko kaj klopodis esti trankviliga. Sed li ne sukcesis. Poste ekkrakis, kaj la pinto de la masto falis sur la floson.

— Helpu min ĵeti la maston de la floso, — vokis Snufmumriko. — Sed rapide!

La masto plaŭdis kaj malaperis en la akvon. Ili atendis, proksime premitaj unu al la alia. Subite Snif sentis ion froti liajn orelojn.

— Miaj oreloj! — li kriis. — Miaj oreloj tuŝis la plafonon!

Li ĵetis sin surventre kaj metis la manojn super la nazon. Ĝuste tiam la floso skue haltis.

— Sidu senmove, — diris Snufmumriko. — Ne moviĝu.

La tunelo estis plena de malfortega griza lumo, ili apenaŭ povis vidi la teruritajn vizaĝojn unu de la alia. Snufmumriko eklumigis la poŝlampon kaj rigardis suben en la akvon. Jen la masto, li diris. Ĝi kuŝiĝis transverse, kaj ni fiksiĝis sur ĝi. Rigardu, kion ni evitis!

Ili rigardis. Nigra brila akvo preterfluis, plufluis kaj poste malaperis kun terura gargara sono rekte suben ensenfundan truon.

— Nun mi laciĝis de vi kaj via vojaĝado kaj viaj kometoj kaj ĉio, — ekkriis la besteto Snif kaj komencis plori. — Mi ja diris, ke ĉi tio okazas je via risko. Mi ja diris ke mi volas surteriĝi! Kiam oni estas tiel malgranda kiel mi…

— Aŭskultu, — diris Snufmumriko. — Mi scias, ke en aventuraj historioj oni ĉiam saviĝas. Foje rigardu supren.

Snif blovis la nazon permane kaj rigardis. Li vidis vertikalan fendegon en la roko kaj plej supre strion da griza ĉielo.

— Nu, kio do? — li diris. — Mi ne estas muŝo. Kaj se mi estus muŝo tio ne helpus min, ĉar mi kapturniĝas pro alteco jam de mia infanaĝo, kiam mi havis orelan inflamon.

Kaj denove li ploris.

Tiam Snufmumriko elpoŝigis sian buŝharmonikon kaj ekludis. Li ludis la kanton pri aventuroj, kiuj ne estas konvene grandaj sed tute enormaj, kaj la rekantaĵo temis pri saviĝoj kaj surprizoj ĝenerale. Iom post iom Snif trankviliĝis kaj sekigis siajn lipharojn. Sed la kanto flugis supren laŭ la fendego tra la roko, ĝi vekis unu eĥon post alia, kaj fine ĝi vekis hemulon kiu sidis dormante apud sia papilia kaptosako.

— Nu, jen kio? — diris la hemulo kaj rigardis ĉirkaŭ si. Li rigardis supren al la ĉielo kaj en la kaptsakon kaj poste li deŝraŭbis la kovrilon de sia skaraba skatolo kaj rigardis ankaŭ en ĝin. — Bruo, — li diris. — Jen estas io kio bruas (li ne komprenis muzikon). — Fine la hemulo prenis sian grandigan lenson kaj ekserĉis inter la herboj. Li serĉis kaj aŭskultis kaj flaris kaj snufis kaj fine li atingis profundan fendon en la grundo. Tie estis terura bruo.

— Devas esti tre maloftaj insektoj, — la hemulo diris al si.

— Certe tre raraj kaj eble eĉ nekonataj!

La penso tre ekscitis la hemulon kaj li enigis sian grandan nazon en la fendon por pli bone vidi.

— Rigardu! Jen hemulo! — kriis Mumintrolo.

— Savu nin! Savu nin! — blekis Snif.

— Nun ili komplete ekscitiĝas, — murmuris la hemulo kaj enŝovis sian kaptosakon. Ĝi estis ege peza kiam ĝi revenis supren. La hemulo haŭlis kaj haŭlis kaj poste li rigardis kion li ekhavis en ĝi.

— Tre strange, — diris la hemulo kaj elskuis Mumintrolon, Snufmumrikon, Snif’on, tendon kaj du dorsosakojn.

— Grandan dankon, — diris Mumintrolo. — Vi savis nin en la lasta momento.

– Ĉu mi savis vin? — surprizite diris la hemulo. — Mi ne intencis tion. Mi nur serĉis kelkajn rarajn insektojn, kiuj bruadis tie sube. (Hemuloj ĝenerale malbone komprenas sed estas afablaj, se oni ne incitas ilin.)

– Ĉu ĉi tio estas Soleca Montaro? — demandis Snif.

— Mi ne scias, — respondis la hemulo. — Sed troviĝas tre interesaj noktaj papilioj ĉi tie.

— Jes, ĉi tio estas Soleca Montaro, — diris Snufmumriko.

Ĉirkaŭ ili altiĝis grandega montaro, senfine dezerta kaj griza. Estis tre silente kaj la aero estis malvarmeta.

— Nu, kie troviĝas nia Observatorio, — pluis Snif.

— Ankaŭ tion mi ne scias, — diris la hemulo kaj komencis incitiĝi. — Sed kion vi scias pri noktaj papilioj, tion mi scivolas.

— Ni serĉas nur kometojn, — diris Snif.

– Ĉu ili estas maloftaj? — demandis la hemulo kun interesiĝo.

— Eblas diri ke jes, — respondis Snufmumriko. — Proksimume unu en cent jaroj.

— Mirinde, — diris la hemulo. — Tian mi ŝatus kapti. Kiel ili aspektas?

— Ruĝaj kaj kun longa vosto, — diris Mumintrolo.

La hemulo elpoŝigis sian notlibron kaj notis tion.

— Devas esti la genro Filiknarkus Snufsigalonika, — li murmuris. — Ankoraŭ demando, miaj kleraj amikoj, kiel nutras sin tiu mirinda insekto?

— Per hemuloj, — diris Snif subridante.

La vizaĝo de la hemulo ruĝiĝis.

— Oni ne ŝercas pri la scienco, — li diris. — Adiaŭ. Mia riverenco.

Poste li kolektis ĉiujn siajn skatolojn, prenis la papilian kaptosakon kaj foriris, rekte en Solecan Montaron.

— Li kredis ke la kometo estas skarabo aŭ similaĵo, — ravite vokis Snif. — Kiel ridinde! Kiel mirinde! Nun mi deziras kafon!

— La kafokruĉo restas sur la floso, — diris Snufmumriko. Mumintrolo, kiu amis kafon, kuris ĝis la fendo kaj rigardis suben.

— La floso malaperis! — li kriis. — La kafokruĉo iris subteren! Kiel ni vivu sen kafo?

— Ni manĝos krespetojn, — diris Snufmumriko.

Do ili faris fajron kaj fritis krespetojn, kiujn ili manĝis unu post alia, laŭvice kiam ili pretiĝis, kio estas la sola ĝusta maniero manĝi krespetojn.

Kiam restis neniu, ili elektis la plej altan montaron kaj komencis malrapide marŝi supren kontraŭ la pinto. Ĉar se oni konstruas Observatorion, sendube oni faras tion kiel eble plej proksime al la steloj.

Estis malfrue vespere. La pratempaj montoj staris solene revante, la pintoj rigardis unu la alian trans abismo, kie leviĝis nebuloj, grizblankaj kaj glacie malvarmaj. Jen kaj jen iu nubeto disiĝis el la pezaj nubaroj kaj malrapide glisis super la montoflanko, kie aglo kaj kondoro havis siajn nestojn.