Выбрать главу

Sub unu el la montopintoj brilis malgranda lumeto. Venante pli proksime oni povis vidi, ke ĝi estas flava tendo, lumigata de interne. La buŝharmoniko de Snufmumriko sonis tre soleca en la dezerta pejzaĝo, kaj tre malproksime hieno levis sian kapon aŭskultante. Ŝi neniam antaŭe aŭdis muzikon. Poste ŝi ululis, terure kaj longe.

— Kio estis tio? — diris Snif kaj movis sin pli proksimen al la lumo.

— Nenio danĝera, — diris Snufmumriko. — Nun ni ludu tiun kanton pri burdo kiu iris al maskobalo. — Kaj li denove ekludis.

— Jen bona kanto, — diris Mumintrolo. — Sed oni ne komprenis, kio okazis al la burdo kaj ĉu la maskobalo estis amuza. Prefere rakontu ion al ni.

Snufmumriko dum kelka tempo cerbumis. Poste li demandis:

– Ĉu mi iam rakontis pri la snorkoj kiujn mi renkontis antaŭ kelkaj semajnoj?

— Ne, — diris Mumintrolo. — Kio estas snorko?

– Ĉu vi vere ne scias kio estas snorko? — surprizite demandis Snufmumriko. — Ja ili devas esti viaj parencoj, ĉar vi estas tute samaj. Kvankam kompreneble vi estas blanka, kaj ili estas buntaj kaj krome ili ŝanĝas koloron kiam ili ekscitiĝas.

La okuloj de Mumintrolo ekhavis koleran mienon.

— Ni tute ne estas parencoj, — li diris. — Mi ne estas parenco de iu kiu ŝanĝas koloron. Troviĝas nur unu speco de mumintrolo, kaj ĝi estas blanka!

– Ĉiuokaze tiuj snorkoj tre similis vin, — trankvile diris Snufmumriko. — Tio estas — la konturoj. La snorko ŝatis ordigi kaj klarigi aferojn, tio ofte estis sufiĉe ĝena. Lia fratineto aŭskultis sed mi supozas ke ŝi pensis pri io alia. Eble pri si mem. Ŝi estis komplete kovrita de bela mola lanugo kaj havis fruntharojn, kiujn ŝi brosis senĉese.

— Kiel stulte, — diris Mumintrolo.

— Nu, kio poste okazis, — demandis Snif.

— Ho, nenio aparta okazis, — diris Snufmumriko. — Ŝi teksis etajn dormomatojn el herboj kaj kuiris bonfarajn supojn se oni havis stomakdoloron. Plue ŝi portadis florojn malantaŭ la oreloj kaj oran ringon ĉirkaŭ la maldekstra piedo.

— Sed ĉi tio ja ne estas historio, — vokis Snif. — Entute neniu ekscito!

– Ĉu vi ne trovas ekscite unuafoje en la vivo vidi snorkon, kiu krome povas ŝanĝi koloron? — demandis Snufmumriko kaj plu ludis.

— Fraŭlinoj estas stultaj kaj ankaŭ vi, — diris Mumintrolo kaj enrampis en la dormsakon turnante la nazon al la tendotuko.

Sed tiunokte li sonĝis pri eta snorkfraŭlino kiu similis lin mem kaj al kiu li donis rozon por porti malantaŭ la orelo.

4

Kiel stulte, — diris Mumintrolo, kiam li matene vekiĝis. En la tendo estis glacie malvarme.

Snufmumriko ĝuste kuiris teon.

Hodiaŭ ni supreniru sur la plej altan pinton, — li diris.

— Kaj kiel vi scias, ke ĝi estas la ĝusta, — demandis Snif, streĉante la kolon por ekvidi la pinton. Sed ĝi estis kaŝita trans pezaj grizaj nuboj.

— Rigardu tion, — respondis Snufmumriko. — Ĉie kuŝas cigaredstumpoj! La profesoroj ĵetis ilin suben.

— Ho, ĉu vere, — diris Snif embarasite pro tio ke li mem ne eltrovis tion.

Ili piediris supren laŭ serpentuma monta pado, kaj inter ili troviĝis savŝnuro kiun ili nodis ĉirkaŭ la ventron por esti sekuraj.

— Memoru ke nun refoje ĉio okazas je via risko, — diris Snif, kiu iris la lasta. — Kaj pensu pri mia orelinflamo.

Iĝis pli kaj pli krute, ili venis pli kaj pli alten. Ĉio ĉirkaŭ ili estis pratempa, giganta kaj soleca, terure soleca.

Inter la nudaj krutaĵoj kondoro ŝvebis sur etenditaj flugiloj, li estis la sola vivulo videbla.

— Kia grandega birdo, — diris Snif. — Kiel soleca li devas esti tie supre!

— Li sendube ie havas edzinon kaj eble tutan vicon da kondoridetoj, — diris Snufmumriko.

La kondoro digne glisis plu, li turnis sian kapon kun la malvarmaj okuloj kaj la kurban bekon tien-reen. Precize super ili li haltis kun tremantaj flugiloj.

— Pri kio li nun cerbumas? — scivolis Snif.

— Li aspektas kolera, — diris Mumintrolo. — Mi pensas ke li cerbumas pri ni…

Kaj tiam kriis Snufmumriko:

— Li venas!

Kaj ĉiuj tri ĵetis sin kontraŭ la rokan flankon. Dum muĝado de flugiloj la kondoro faligis sin al ili. Ili kune premis sin en etan fendon en la roko, firme tenis unu la alian kaj atendis en senpova teruriĝo. Jen li venis! Li alflugis kiel ŝtormo, la enormaj flugiloj batis al la roko kaj ĉirkaŭ ili iĝis mallume, estis terure!

Kaj jen subite ĉio denove estis kvieta. Tremante ili eligis la nazojn. Fore sub ili en la pli kaj pli malhela abismo la kondoro ŝvebis en granda duoncirklo. Poste li rapide altiĝis kaj pluflugis inter la montojn.

— Li hontas ke tio ne prosperis al li, — diris Snufmumriko.

— Kondoroj estas tre fieraj. Li sendube ne reprovos tion.

— Li kun siaj etaj kondoridoj! — ekscitite kriis Snif. — Tre kortuŝe! Kaj gigantaj saŭroj! Akvofaloj kiuj eniĝas senpere en la teron! Estas tro multaj aventuroj por tia besteto kiel mi!

— Restas al vi la plej granda aventuro, — diris Mumintrolo. — Nia kometo.

La triopo rigardis supren al la pezaj nuboj.

— Mi preferus vidi la ĉielon, — diris Snufmumriko. Li levis plumon kiun la kondoro postlasis kaj metis ĝin sur sian ĉapelon. — Venu, — li diris. — Ni devas pluiri.

Posttagmeze ili jam grimpis tiel alten ke ili eniris la nubojn. Subite ĉirkaŭis ilin nur malvarma nebulo, nenio krom griza malpleno. La monto estis glita kaj danĝera por suriri. Ili terure frostis, kaj Mumintrolo malĝoje pensis pri sia lana kalsono, kiu ĝuste nun survojis al la centro de la tero.

— Mi kredis ke nuboj estas molaj kaj lanaj kaj agrablaj por suriri, — diris Snif ternante. — Mi ege tediĝas de ĉi tiu tuta stulta vojaĝo!

— Kio estas tio? — diris Mumintrolo subite haltante. — Jen kuŝas io brilanta…

– Ĉu diamanto? — demandis Snif kaj vigliĝis.

– Ŝajnas al mi ke estas eta brakĉeno, — diris Mumintrolo.

Li iris rekte en la nebulon.

— Atentu, — vokis Snufmumriko. — Ĝi kuŝas ĝuste surrande de la abismo!

Mumintrolo plupaŝis, ege singarde. Li kuŝiĝis surventre plej fore ĉe la abismo kaj etendis sian manon.

— Fikstenu la ŝnuron! — li kriis.

Snufmumriko kaj Snif fikstenis plenforte, kaj la trolo eĉ pli klinis sin trans la randon. Fine li kaptis la brakĉenon kaj krablis reen.

– Ĝi estas el oro, — li diris. — Ĉu vi ne diris ke tiu snorkfraŭlino portis oran ringon ĉirkaŭ la maldekstra piedo?

— Jes, — diris Snufmumriko malgaje. — Kaj kiel bela ŝi estis! Ŝi ĉiam volis iri en danĝerajn lokojn por pluki florojn.

— Nun ŝi sendube iĝis kaĉo, — diris Snif.

Ili melankolie marŝis plu, pli kaj pli alten kaj senĉese iĝis pli lacaj kaj malvarmaj. Fine ili sidiĝis por ripozigi la krurojn kaj silente gapis en la ondantajn grizajn vualojn.

Kaj jen ŝiraĵo malfermiĝis tra la nuboj. Subite la tuta nubaro kuŝis sub ili. De ĉi-supre ĝi aspektis mole kaj bele, oni ekemis vadi en ĝin, plonĝi kaj danci.

— Nun ni estas super la nuboj, — solene diris Snufmumriko.

Kaj ili turnis sin kaj rigardis supren al la ĉielo, kiun ili jam delonge ne vidis.

— Kio estas tio? — flustris Snif kun teruriĝo.

La ĉielo ne plu estis blua. Ĝi havis pale ruĝan koloron, kiu ne ŝajnis natura.

— Eble tio estas la sunsubiro, — malcerte diris Snufmumriko.