Выбрать главу

— Jes ja, nature, — diris Mumintrolo. — La suno subiras.

Sed ili sciis, ke tio ne estas la sunsubiro. Tio estis la kometo, kiu verŝis sian ruĝan lumon sur la vesperan ĉielon. Ĝi survojis al la tero kaj al ĉiuj bestoj vivantaj sur la tero.

Plej alte sur la denta montaro situis la observatorio, kie profesoroj faris mil mirindajn observojn kaj fumis mil cigaredojn kaj vivis solece kun la steloj. La turo havis rondan vitran tegmenton kaj estis ornamita per ĉielarke bunta vitra globo. Ĝi senĉese rotaciis, malrapidege.

Mumintrolo iris antaŭ la aliaj. Li malfermis la pordegon kaj mirante haltis sur la sojlo. La tuta turo estis unu sola ĉambro kie la plej granda lorno senĉese rigardis la stelojn. Ĝi malrapide moviĝis rigardante en la spacon serĉante danĝerojn, kaj ĝi ronronis al si kiel kato.

Amaso da etaj profesoroj ĉie kuretis en rondoj, ili grimpis supren-suben laŭ ŝtuparoj el brila latuno, ili ŝraŭbis kaj mezuris kaj alĝustigis kaj jen kaj jen skribis en siaj notlibroj. Ili estis tre urĝataj kaj ĉiuj fumis cigaredojn.

— Bonan vesperon, — diris Mumintrolo.

Sed neniu rimarkis lin. Tiam li singarde antaŭiris kaj tiris la kitelon de la plej proksima profesoro.

– Ĉu refoje vi estas ĉi tie, — diris la profesoro.

— Pardonu, sed mi neniam antaŭe estis ĉi tie, — timide deklaris Mumintrolo.

— Do estis iu ege simila al vi, — diris la profesoro. — Neniu paco nuntempe. Ni ne havas tempon por uloj kiujvenadas por fari infanecajn demandojn. Piedringoj, je mia vosto. Ĉi tiu kometo estas la plej interesa afero kiu okazis al mi en mia tuta vivo… Kion vi volas?

— Nenion gravan, — murmuris Mumintrolo. — Mi nur ŝatus scii, ĉu ŝi estis lanuga… tio estas tiu, kiu estis ĉi tie antaŭ mi — eble ŝi portis floron malantaŭ la orelo?

La profesoro levis siajn manojn ĉielen, suspirante.

— Lanugo kaj floroj ne interesas min, — li diris. — Ankaŭ ne piedringoj. Ĉu vi vere kredas ke tio ion signifas, se iu fraŭlino perdas sian piedringon, dum oni atendas kometon?

— Tio eble ion signifas, — serioze respondis Mumintrolo.

— Koran dankon.

— Ne dankinde, — diris la profesoro kaj plandis for al sia stelo-lorno.

— Nu, kion li diris? — flustris Snif. — Ĉu la kometo venos?

— Kiam ĝi trafos la teron? — demandis Snufmumriko.

— Mi forgesis demandi pri tio, — diris Mumintrolo. — Sed Snorkfraŭlino estis ĉi tie! Ŝi tute ne falis en la abismon!

— Vi estas ridinda, — diris Snif. — Nun mi iras demandi. Vi povas rigardi dum mi ordigos la aferon.

Kaj la besteto Snif iris ĝis alia profesoro kaj diris:

— Mi aŭdis amason pri kiel lerte vi trovas kometojn, onklo!

– Ĉu vere? — diris la profesoro kaj feliĉiĝis. — Ĉi tio estas nekutime bela kometo. Mi pripensas ĉu eble nomi ĝin laŭ mi mem. Venu rigardi ĝin iomete.

Snif postiris laŭ ĉiuj ŝtuparoj. Li estis la unua besteto kiu rajtis rigardi tra la plej granda lorno de la mondo.

— Nu, ĉu ĝi ne estas bela kometo? — demandis la profesoro.

— La universo estas nigra. Ĝi estas tute nigra, — flustris Snif. Li tiel timis, ke liaj nukaj haroj stariĝis. Meze de la nigro spiris la grandaj steloj kvazaŭ ili estus vivaj. Ili estis same grandaj kiel diris la moskorato. Kaj fore inter ili brilis io ruĝa kvazaŭ malica okulo.

— Jen la kometo, — diris Snif. — Tiu ruĝo estas la kometo, kaj ĝi venos ĉi tien.

— Kompreneble ĝi venos ĉi tien, — konsentis la profesoro.

— Jen la interesa afero. Ĉiutage ni povos vidi ĝin pli bone. En ĉiu tago kiu pasos ĝi iĝos pli kaj pli ruĝa kaj bela!

— Sed ĝi restas senmova, — diris Snif. — Kaj mi ne vidas ke ĝi havas voston.

– Ĝi havas la voston malantaŭe, — klarigis la profesoro. — Ĝi venas rekte kontraŭ ni, kaj tial ĝi ŝajnas senmova. Ĉu ĝi ne estas bela?

— Nu, — diris Snif. — Ruĝo ja estas impona, klare. Kiam ĝi alvenos ĉi tien? — Li gapis sorĉita de timo al la eta ruĝa fajrero en la lorno.

— Laŭ mia kalkulado ĝi tanĝos la teron la sepan de aŭgusto je la oka kvardek du vespere. Eventuale kvar sekundojn pli malfrue, — respondis la profesoro.

— Kaj kio okazos tiam? — demandis Snif.

— Kio okazos? — diris la profesoro. — Mi ne havis tempon pensi pri tio. Sed mi tre zorge notos la sinsekvon de eventoj.

Snif komencis per tremaj kruroj grimpi suben laŭ la ŝtuparo. Duonvoje li subite haltis por demandi:

— Kiu tago estas hodiaŭ?

— La trian de aŭgusto, — respondis la profesoro. — Kaj la horloĝo montras precize 19.53.

— Do mi pensas ke ni devas hejmeniri, — diris Snif. — Ĝis revido!

La besteto Snif estis rimarkeble pli granda kiam li revenis al la cetera duopo.

– Ĝi estas nigra, — li diris. — Karbe nigra.

— Kio? — demandis Mumintrolo.

— La universo, kompreneble, — klarigis Snif. — Kaj la kometo estas ruĝa kaj havas la voston malantaŭ si. Kaj ĝi intencas TANĜI la teron la sepan de aŭgusto je la oka kvardek du vespere. Eventuale kvar sekundojn pli malfrue. La profesoro kaj mi kalkulis tion.

— Do ni devas rapidi hejmen, — diris Mumintrolo. — Kiu grava afero okazos dimanĉe?

— Anĝelkaĉo, — neglekteme diris Snif. — Pura infanaĵo. Almenaŭ por iu kiu rigardis tra stelo-lorno.

— Tamen ni devas rapidi, — murmuris Mumintrolo. Li malfermis la pordon kaj kuris eksteren.

— Kvietiĝu, — vokis Snufmumriko. — Se ni kuros tiel, ni stumblos kaj falos en iun abismon. La kometo ja alvenos nur post kvar tagoj!

— Kometo kaj kometo, — ekkriis Mumintrolo. — Sendube Paĉjo kaj Panjo zorgos pri ĝi se ni nur venos hejmen… Sed ni devas trovi Snorkfraŭlinon! Ŝi ja ne scias ke mi trovis ŝian piedringon!

Li malaperis en la krepuskon kaj tiris la ceteran duopon post si per la ŝnuro.

La terura ruĝeca koloro de la ĉielo intensiĝis. La nuboj fordrivis kaj la tuta montara pejzaĝo kuŝis nuda en la malrealeca vespera lumo. Malproksime oni videtis la mallarĝan rubandon de la rivero kaj malhelajn makulojn el arbaro.

“Nu, — pensis Snufmumriko. — Estos plej bone se ili rajtos iri hejmen. Kaj supozeble snorkfraŭlino kun piedringo estas pli bona ol senringa, ĉu la kometo venos aŭ ne”.

5

La kvaran de aŭgusto ne plu estis nube, sed la sunon kovris stranga ombro. Dum kelka tempo ĝi ŝajnis nigra, ĝuste ruliĝante supren trans Soleca Montaro kaj ekglisante en la ruĝan ĉielon. Estis pli varme. Dum la tuta nokto ili nur marŝis kaj marŝadis. Snif komencis ĝemi.

— Mi estas laca, — li diris. — Mi laciĝis de la tuto. Nun estas via vico porti la tendon. Kaj la krespeto-paton.

– Ĝi estas bona tendo, — diris Snufmumriko. — Sed oni evitu tro multe ŝati posedaĵojn. Simple forĵetu ĝin. Ankaŭ la krespeto-paton. Tamen restas al ni nenio por meti sur ĝin.

– Ĉu vi vere intencas tion? — konsternite demandis Snif.

— Suben en la abismon?

Snufmumriko kapjesis.

Snif iris ĝis la krutaĵo.

— Eblus loĝi en ĝi, — li murmuris. — Mi povus ricevi ĝin kaj havi ĝin kiel mian propran tendon ĝis mi mortos… kara mumintrolo, nun mi tute ne scias kion fari!

— Vi ja havas la groton, — Mumintrolo amike diris.

Tiam la besteto Snif ridis kaj ĵetis la tutan pakaĵon foren. Ĝi faris grandegajn saltojn inter la rokaj pintoj, la krespeto-pato tintis kiel fanfaro.

— Belege! — kriis Mumintrolo, kaj igis la kaserolojn postsekvi. Ili faris eĉ pli belan bruon. Daŭris longe ĝis la lasta kaserolo silentiĝis sube en la abismo.