PLATONO
KRATILO
tradukita el la greka de
DONALD BROADRIBB
hermogeno: Ĉu ni konsultu Sokraton pri la temo?
klejnio: Se vi deziras.
hermogeno: Nu, Sokrato, Kratilo diras ke ekzistas natura nomo por
ĉiu ekzistaĵo, kaj ke tiu nomo ne ekzistas nur pro interkonsento de la uzantoj. Ĝi ne estas nur kolekto de sonoj de la parolantoj, sed nomoj havas ian korektecon, saman kaj por helenoj kaj por barbaroj. Mi demandas al li ĉu lia nomo "Kratilo" estas "korekta" kaj li diras ke jes.
"Kion pri 'Sokrato" mi diris. "Ankaŭ 'Sokrato'" li diris. "Kaj ĉiuj aliaj personoj? Ĉu la nomoj de ĉiuj el ili estas iliaj korektaj nomoj?" Kaj li diris, "Nu, via nomo ne estus 'Hermogeno' eĉ se ĉiuj personoj nomus vin tiel!"[1]
Nu, mi demandas ĉar mi serioze volas scii kion li diras, sed li rifuzas klarigi, li nur parolas sarkasme al mi. Li ŝajnigas ke li sekrete scias la faktojn, kaj ke se li volus diri ilin al mi, mi nepre akordus kun li pri tio kion li diras. Se vi povos diri vian opinion pri tiu 'orakolo' de Kratilo, mi volonte aŭskultos. Mi preferus aŭdi vin paroli pri la korekteco de nomoj ol lin, se vi bonvolos.
sokrato: Hermogeno Hiponikos, malnova aformismo diras "malfacile estas trovi kio estas plejbona" kaj kio estas vera pri nomoj estas tre granda temo. Se mi estus povinta aŭskulti la kvindekdrakman kurson de Prodiko kiu, laŭ li, instruas pri tio, vi senprobleme povus scii nun la veron pri la korekteco de nomoj. Sed mi ne studis tiun kurson, nur la unudrakman. Mi ne scias la veron pri nomoj. Sed mi estas preta ekzameni la temon kun vi kaj Kratilo. Kiam li diras ke "Hermogeno" ne estas via vera nomo, mi suspektas ke li nur ŝercas. Verŝajne li opi- nias ke vi ĉiam bezonas monon. Sed, kiel mi ĵus diris, estas malfacile scii pri tiaj aferoj, do ni devos kune ekzameni ĉu vi pravas aŭ ĉu Kra- tilo.
hermogeno: Nu, Sokrato, mi ofte diskutis ĉi tion kun aliaj personoj, kaj mi ne povas persvadiĝi ke la korekteco de nomo estas io alia ol tra- dicio kaj interkonsento. Mi opinias ke kiel ajn oni nomas iun, tiu nomo estas korekta. Se la nomo ŝanĝiĝas, kaj oni uzas alian, la posta nomo ne estas malpli korekta ol la antaŭa. [Ni ja ŝanĝas la nomojn de
niaj sklavoj, kaj la novaj nomoj ne estas malpli ĝustaj ol la antaŭaj.][2]
kratilo: Nenio havas naturan nomon, nomo varias laŭ la kutimoj kaj tra- dicioj de la nomantoj. Tamen, se ne estas tiel, mi estas preta lerni kaj aŭskulti ne nur al Kratilo sed al ĉiu alia.
385 sokrato: Eble estas kiel vi diras, Hermogeno, sed ni ekzamenu la aferon. Laŭ vi, negrave kiun ajn nomon oni uzas, tiu estas la korekta nomo, ĉu?
hermogeno: Tion mi kredas.
sokrato: Negrave ĉu individua persono ĉu urbo mem donas la nomon?
hermogeno: Jes.
sokrato: Ĉu? Eĉ se mi dirus ke iu el tiuj estaĵoj kiujn oni nun nomas "homoj" eĉ se mi dirus ke tio estas ĉevalo? Aŭ se mi nomus ĉevalon homo? "Homo" estas ĝia nomo laŭ la publiko, sed por individuo ĝi estas ĉevalo? Aŭ individuo nomas ĝin homo, kvankam la publiko no- mas ĝin ĉevalo? Ĉu tion vi diras?
hermogeno: Tion mi kredas.
sokrato: Do diru al mi: ĉu, laŭ vi, io estas korekte aŭ false dirata?
hermogeno: Jes.
sokrato: Unu diraĵo estas vera kaj alia falsa?
hermogeno: Certe.
sokrato: Kaj diraĵo kiu diras realon estas vera, kaj diraĵo kiu diras mal- realon estas falsa?
hermogeno: Jes.
sokrato: Do diraĵo esprimas realon aŭ malrealon.
hermogeno: Certe.
sokrato: Ĉu diraĵo povas esti tute vera, kvankam partoj de ĝi estas falsaj?
hermogeno: Ne, la partoj devas ankaŭ esti veraj.
sokrato: Ĉu nur la grandaj partoj devas esti veraj, kvankam ne la mal-
grandaj? Aŭ ĉu ĉiuj? hermogeno: Ĉiuj, laŭ mia opinio.
sokrato: Ĉu, laŭ vi, ekzistas malpli granda parto de diraĵo ol vorto?[3]hermogeno: Ne; ĝi estas la plej malgranda. sokrato: Kaj ĝi estas parto de vera diraĵo? hermogeno: Jes.
sokrato: Do vi konsentas ke ĝi estas vera? hermogeno: Jes.
sokrato: Kaj parto de malvera diraĵo estas malvera? hermogeno: Vi pravas.
sokrato: Ĉu nomo povas esti malvera aŭ vera, same kiel diraĵo? hermogeno: Kompreneble.
sokrato: Sed negrave kiel oni nomas ion, tio estas ĝia nomo? hermogeno: Jes.
sokrato: Negrave kiom da nomoj oni donas al io, jen ĝiaj nomoj kiam oni parolas?
hermogeno: Sokrato, mi ne povas trovi alian normon de korekteco: kion mi nomas ion, jen mia nomo por ĝi; kaj kion vi nomas ion, jen via nomo por ĝi. Mi vidas tion en ĉiuj grupoj, ĉiuj havas proprajn nom- ojn por la samaj objektoj. helenoj alimaniere parolas ol aliaj helenoj, kaj helenoj parolas alimaniere ol barbaroj.
sokrato: Nu, ni pripensu, Hermogeno: ĉu vere estas kiel vi opinias, ke ĉio havas propran realecon? Protagoro diris ke la homo estas "mezur- anto de ĉiuj aferoj" — Ke kiaj aferoj ŝajnas al mi, tiaj ili efektive estas por mi; kiaj ili ŝajnas al vi, tiaj ili estas por vi. — Aŭ ĉu vi opinias ke ili havas ian fundamentan realecon?
386 hermogeno: Kiam mi estas konfuzita, mi kelkfoje emas konsenti kun Protagoro. Sed mi ne vere kredas ke estas tiel.
sokrato: Ĉu? Ĉu vi vere emis kredi ke ne ekzistas malbona persono?
hermogeno: Je Zeŭso, ne; mi ofte spertis neceson kredi ke ekzistas tre malbonaj personoj, kaj vere tre multaj.
sokrato: Kaj ankaŭ tre bonaj?
hermogeno: Malmultaj.
sokrato: Tamen ili ekzistas?
hermogeno: Jes.
sokrato: Ĉu estas ĉi tieclass="underline" ke la tre bonaj personoj estas tre saĝaj, kaj la tre malbonaj personoj estas tre malsaĝaj?
hermogeno: Mi kredas ke jes.
sokrato: Sed se la vero estas kiel Protagoro diris, ke la aferoj estas kiaj oni kredas ilin, ĉu kelkaj el ni ja povus esti saĝaj kaj aliaj malsaĝaj?
hermogeno: Ne povus esti.
sokrato: Mi kredas ke vi konsentos ke se saĝeco kaj malsaĝeco ekzistas, ne povas esti ke Protagoro pravas. Ĉar neniu persono povus vere esti pli saĝa ol alia, se kion oni kredas tio estas vera por la kredanto.
hermogeno: Tiel estas.
sokrato: Kaj mi kredas ke vi ankaŭ ne konsentos kun Eŭtidemo ke ĉiam ĉio estas samtempe sama laŭ ĉiuj personoj. Ĉar tiel ne povus ekzisti bonuloj kaj malbonuloj, se same laŭ ĉiuj personoj kaj por ĉiam ekzis- tas boneco kaj malboneco.
hermogeno: Vi pravas.
sokrato: Do, se ĉio ne estas ĉiam samtempe sama por ĉiuj personoj kaj ankaŭ ne havas apartan realecon por ĉiu individua persono, estas klare ke ĉiu afero havas propran fundamentan ekziston, kiu ne estas tirata supren kaj malsupren laŭ nia kaprico, estas propra ekzisto na- tura por ĝi.
hermogeno: Mi kredas ke estas tiel, Sokrato.
sokrato: Ĉu aferoj povas havi propran naturon, sed agoj rilataj al ili ne? Aŭ ĉu aferoj kaj agoj estas unusola kategorio?