Выбрать главу

Malfacilo [aporia] estas malbono, kaj tia estas ĉio, mi opinias, kiu malhelpas iradon kaj marŝadon [poreues^ai].[76] Tio laŭaspekte signifas "malbone iri", sinretene kaj malhelpate marŝi. Kiam la psiko havas ti- on, ĝi pleniĝas per malvirto. Kiam tiel estas, la signifo estas "malvir­to", la kontraŭo de "virto". "Virto" [arete] signifas. unue, facilan iron, kaj, due, la ĉeson de la ĉiama fluo de bono en la psiko. Tial, ŝajne, ĝi ricevis la nomon kiu signifas "ĉiam flui neregeble kaj nehaltigeble": la korekta formo de tiu nomo estus aeireites [ĉiam-flua] (eble ĝi devas esti hairete signifanta "plej elektinda sinteno [hairetotates]".)[77] Mal- longigite ĝi estas simple arete .

Eble vi diros ke mi elpensas tion. Sed mi diras ke se la antaŭa disku- to, pri malbono, pravas, do ankaŭ la diskuto pri ĉi tiu vorto "virto" estas korekta.

416 hermogeno: Sed kion pri malbono [kakos] kiun vi multe uzis en viaj diskutoj? Kiel estiĝis tiu vorto?

sokrato: Je Zeŭso! Tio ŝajnas al mi esti eksterordinara kaj malfacile klar- igebla vorto. Mi uzos la saman rimedon por ĝi.

hermogeno: Kiun?

sokrato: Ke ankaŭ ĉi tiu vorto ŝajnas esti prenita el barbara lingvo.

hermogeno: Mi kredas ke vi pravas. Se vi akceptas, ni lasu tion kaj ni pro- vu trovi la korektecon de la vortoj "bela" kaj "malbela".

sokrato: Rilate al malbela [aisĥros] estas evidente al mi kion ĝi signifas: ĝi akordas kun niaj antaŭaj diskutoj. Mi kredas ke la nomfarinto volis insulti la malebligon kaj haltigon je la fluo de ekzisto, per ĉiuj siaj vortoj. Kaj nun al tio kio povas konstante flui [aei isĥonti ton hroun] li donis la nomon aeisĥoroun, kaj malgrandigante tion li uzis la vort- on aisĥros.

hermogeno: Kaj bela [kalos]?

sokrato: Estas malpli facile kompreni tion, tamen ĝi klarigas sin: nur la kombinaĵo ou kaj ĝia longo estas modifita.[78]

hermogeno: Kiel?

sokrato: Mi kredas ke la vorto nomiĝis laŭ la vorto "menso".

hermogeno: Kion vi diras?

sokrato: Nu, kio, laŭ via opinio, estas la kaŭzo de ĉiu nomo? Ĉu la nom- doninto?

hermogeno: Certe.

sokrato: Kaj tio devas esti menso, ĉu dia menso ĉu homa menso.

hermogeno: Jes.

sokrato: Kaj la nomiĝo [to kalesan] de objektoj kaj la belo [to kaloun] est­as la sama afero: menso, ĉu ne?[79]

hermogeno: Ŝajnas tiel.

sokrato: Medicino estigas kuracadon, la ĉarpentarto estigas ĉarpentaĵojn, ĉu ne?

hermogeno: Prave.

sokrato: Kaj nomanto belon? [to kaloun kala]

hermogeno: Devas esti.

sokrato: Kaj kiel ni diris, la nomanto estas menso?

hermogeno: Certe.

sokrato: Sekve belo estas korekta nomo por la intelekto, ĉar ĝi estigas ti- on kion ni nomas kaj akceptas kiel belan.

hermogeno: Tiel ŝajnas.

sokrato: Kaj kion estigas la menso kaj la intelekto, tio estas laŭdinda; kion ili ne estigas, tio estas malakceptinda, ĉu ne?

hermogeno: Certe.

sokrato: Medicino estigas kuracojn kaj la ĉarpentarto estigas ĉarpentaĵ- ojn, ĉu vi konsentas?

hermogeno: Jes ja.

sokrato: Kaj nomado belon? [to kaloun kala]

hermogeno: Devas esti.

sokrato: Kaj la nomanto estas la menso?

hermogeno: Certe.

sokrato: Sekve, "belo" estas korekta nomo por la intelekto kiu estigas tion kion ni diras kaj aprobas kiel belan.

hermogeno: Tiel ŝajnas.

sokrato: Kio ankoraŭ restas?

417 hermogeno: Vortoj rilantantaj al bono kaj belo: valoro [sumferon] kaj profitigo [lusiteloun] kaj avantaĝo [хfelima] kaj profitdono [kerda- lea], kaj la maloj.

sokrato: Valoro: Vi mem povus trovi tion laŭ la antaŭaj esploroj. Ĝi ŝajne estas frato de kompreno. Ĝi signifas nenion alian ol la samtempan portiĝon [hama fora] de la psiko kun objektoj,[80] kaj kio estas farata per tio nomiĝas kunportaĵoj [sumferonta], do sumperifereseai {kun- ĉirkaŭportiĝi]. Profitdono [kerdaleon]: tiu vorto venas el profito. Pro- fito [kerdos], se la d ŝanĝiĝas en n, indikas sian signifon. Ĝi estas alia maniero esprimi la bonon. Kiam ĝi estas kunmiksita [kerannutai] trairante ĉion, ĉi tiu nomo ricevas sian signifon: d enmetiĝis anstataŭ n, tiel ke ĝi sonas kerdos.

hermogeno: Kion pri profitigo? [lusiteloun]

sokrato: Ŝajnas ke ĝia signifo, Hermogeno, ne estas kiel la vendistoj uzas ĝin: ke la koston ĝi nuligas [apoluei]. Mi kredas ke lusiteloun ne sig­nifas tion. Ĝi signifas ke ĝi estas la plej rapida realaĵo, ke ĝi ne per- mesas ke estu halto. Kaj ke moviĝo, atinginte finon [telos], ne ĉesas moviĝi, ne haltas, sed konstante liberiĝas [luei], se ĝi provas proksi- miĝi al fino [telos]. Ĝi liberiĝas senĉesa kaj senmorta. Tial mi kredas ke la bono diriĝas esti lusiteloun, ĉar ĝi nuligas la finon [luon to telos] de moviĝo.

ofelimos [avantaĝa] estas fremda vorto. Homero ofte uzas ĝin en la formo ofellein [avantaĝi]. Tiel nomiĝas "kreski kaj fari".

hermogeno: Kion ni pensas pri la maloj de tiuj vortoj?

sokrato: Mi opinias ke ne necesas diskuti tiujn vortojn kiuj estas nur la kontraŭoj.

hermogeno: Kiujn vortojn?

sokrato: malvaloro [asumforon], kaj malavantaĝa [anхfeles], kaj malpro- fitigo [alusiteles], kaj malprofito [akerdes].

hermogeno: Vi pravas.

sokrato: Sed indas diskuti "damaĝa" [blaberos] kaj "pereiga" [zemiхdes].

hermogeno: Jes.

sokrato: Rilate al damaĝa [blaberon]: ĝi signifas malhelpi fluon [blapton ton hroun]. "Malhelpi" signifas "voli alligi" boulomenon haptein]. "Al- ligi" estas sinonimo de ligi [dein]: "nepre kulpigi". "Voli ligi fluon" [boulomenon haptein hroun] devas esti boulapteroun, sed beligite ĝi estas, mi kredas, blaberon.

hermogeno: La vortoj montriĝas tre kompleksaj, Sokrato, kaj nun, ŝajnas al mi, estas kvazaŭ vi imitas fluton per via buŝo kaj penas sonigi pre- ludon de Atena leĝo, proklamante ke tiu nomo signifas boulapter- oun.