418 sokrato: Ne mi kulpas, Hermogeno, kulpas la nomdoninto.
hermogeno: Vi pravas. Sed kion signifas pereiga [zemiхdes]?
sokrato: Kio do estas pereiga [zemiхdes]? Rimarku, Hermogeno, ke mi diris veron kiam mi diris ke aldonante kaj elprenante literojn la men- so multe ŝanĝas nomojn. Kelkfoje malgranda ŝanĝo multe ŝanĝas la
41
sencon, farante kontraŭon. Ekzemple, mi pensas pri "necesa" [deon], ĉar tiu vorto nun memorigas al kion mi celis diri, ke nia t.n. "bela" moderna lingvo inversigis la signifon de "necesa" [deon] kaj pereiga [zemiхdes] kaj malaperigis la sencon kiun ambaŭ malnovaj vortoj celis.
hermogeno: Kion vi diras?
sokrato: Mi klarigos al vi. Vi scias ke niaj prauloj multe uzis la literojn i kaj d, kaj ne malplej la virinoj, kiuj plej konservas la arkaikan lingvon. Nun anstataŭ la i oni uzas ё aŭ e, kaj anstataŭ d ili uzas z, opiniante ilin pli grandiozsonaj.
hermogeno: Do?
sokrato: Kiel la antikvuloj diris himeran anstaŭ hemeran, nuntempe ans- tataŭ hemeran oni diras hemeran.
hermogeno: Jes.
sokrato: Ĉu vi scias ke nur tiuj malnovaj nomoj montras la intencon de la nomintoj? Tiam oni ĝoje sopiris [himeirousin] la fariĝon de lumo el la mallumo, kaj nomis tion tago [himeran].
hermogeno: Evidente.
sokrato: Sed nun, tragike, oni tute ne komprenas la signifon de hemera [tago]. Kelkaj eĉ kredas ke hemera havas sian nomon ĉar ĝi mildigas [hemera poiei].
hermogeno: Evidente
sokrato: Kaj vi scias ke la antikvuloj diris duogon anstataŭ zugon [jugo].
hermogeno: Certe.
sokrato: Nu, la vorto zugon montras nenion. Korekte ĝi nomiĝus duogon, ĉar ĝi kunigas duon [duoin agхgen], kaj tio fariĝis zugon. Estas simile pri multaj aliaj vortoj.
hermogeno: Evidente.
sokrato: Samteme, la vorto deon [ĝusteco] esprimas la malon de la aliaj vortoj rilatantaj al bono. Kvankam "ĝusteco" estas koncepto parenca al "bono', ĝi montriĝas esti ĉeno [desmos], do ĝi malebligas moviĝon, kvazaŭ frato de la vorto "damaĝa".
hermogeno: Ja aspektas tiel, Sokrato.
419 sokrato: Sed ne se oni uzas la malnovan vorton kiu multe pli verŝaj- ne estas la korekta formo, anstataŭ la nunan. La vorto akordas kun la bon-vortoj kiujn ni diskutis, se oni anstataŭigas la e per i kaj uzas la malnovan formon diion [Zeŭsa]. Tio indikas "bonon" do ĝi estas laŭda vorto, eĉ kvankam deon ne estas tia. Tiel la nomfarinto ne kon- traŭdiras sin mem, kaj "ĝusteco, avantaĝo, profitdono, profitigo, bono, valoro, prospero" indikas la saman aferon: kelkaj laŭde indikas ordigon kaj ĉiemoviĝon, aliaj malaprobe indikas retenon kaj ligon. Zemiodes [pereiga], laŭ la malnova formo kun d anstataŭ z, montriĝ- as esti vorto nomanta ligon de moviĝo [dounti to ion]: demiodes .
hermogeno: Kion pri plezuro [hedone] kaj malplezuro [lupe] kaj emocio [epidumia], Sokrato?
sokrato: Nu, plezuro [hedone] ne ŝajnas al mi esti malfacila, Hermogeno. Verŝajne ĝi ricevis sian nomon ĉar ĝi inklinas al avantaĝo [onesin]. — La litero d enmetiĝis, tiel ke la vorto estas hedone anstataŭ hones.
Malplezuro [lupe] evidente nomiĝis pro la nuliĝo [dialuseos] kiun la korpo sentas dum tiu emocio.
Ĝeno [ania] estas malebligo de iro. [(aj-ienai].
^lgedгn [doloro] ŝajnas al mi esti fremda vorto, kaj nomita laŭ al- geinos [suferiga].
Odune [malĝojo] verŝajne estas nomita ĉar ĝi vestas sin [enduseos] per malplezuro.
^ĥdedon [ĉagreno] tute klare estas bildo de premo farata de ŝarĝo.[81]
'fiara [ĝojo] verŝajne ricevis sian nomon pro gajeco kaj prospero [diaĥusei kai euporia] de la fluo de la psiko.
Terpsis [ĝuo] el terpnon [ĝuiga]: terpnon nomiĝas pro bildigo de la psiko kiel herpsis [marŝo] de pnoe [spiro]. Korekte ĝi nomiĝus herp- noun, sed dum la paso de tempo ĝi ŝanĝiĝis al terpnon.
Eufrosune [feliĉo] tute ne bezonas specialan klarigon. Estas klare al ĉiu ke ĝi estas el eu sumferesdai [bona moviĝo] de la psiko laŭ la realaĵoj. La korekta vorto estus euferosune, tamen ni diras eufrosune.
Ankaŭ epieumia [emocio] ne estas malfacila. Estas evidente ke ĝi ricevis sian nomon pro la iro de potenco en la menson [eumon iouse].
Qumos [menso] ricevas sian nomon pro la euseхs [furiozo] kaj zeseхs [bolado] de la psiko.
420 ^imeros [sopiro] nomiĝis laŭ la rivero kiu plej tiras la psikon. Ĝi fluas fervore [hiemenos] celante objektojn, kaj tiel ĝi tiregas la psikon pro la celado de la fluo [hroes], kaj pro ĉi tiu tuta potenco ĝi nomiĝas himeros.
Voeos [nostalgio] ricevis sian nomon ĉar ĝi indikas ne apudeston [de la sopiro kaj fluo][82] sed alilokan [alloei] eston ie [pou], do foreston [apontos]. Tial oni uzas la vorton poeos, kiam io forestas, sed himeros kiam ĝi ĉeestas.
Erхs [amo] ĉar ĝi eisrei [enfluas] el ekstere, kaj ĝia fluo ne apartenas al la havanto sed estas enkondukata tra la okuloj. Tial ĝi antikve nomiĝis esros pro sia enfluo — ĉar oni uzis o anstataŭ х — sed nun ĝi nomiĝas erхs pro la ŝanĝo de la o al х. Nun pri kio ni diskutu?
hermogeno: Kion vi opinias pri doksa [opinio] kaj similaĵoj?
sokrato: Doksa nomiĝis aŭ laŭ diхksei [ĉaso] al scio pri kiaj estas aferoj; aŭ, pli verŝajne, laŭ ĵeto de sago [toksou].
oiesis [supozo] akordas kun tio. Ĝi simile signifas la "moviĝon" [oi- sin][83] de la psiko al ĉio ajn, rilate al kia estas ĉiu realaĵo.
Ankaŭ decido [boule] parencas al ĵeto [bole] kaj voli [bouleseai], ĝi signfas kaj alĵeton kaj pripenson [bouleueseai]. Ĉiuj tiuj vortoj ŝajnas esti bildigitaj laŭ ĵeto [bole]. Estas same pri la malo, aboulia [sen- zorgo] kiu klare estas misfortuno de persono kiu maltrafas kion li ce- lis kaj volis kaj deziris.