hermogeno: Vi vere pritraktas multon nun, Sokrato.
sokrato: Mi jam kuras al fino. Mi ankoraŭ volas diskuti ananke [neceso], kiu sekvas tiujn vortojn, kaj hekousios [laŭvola].
^ekousios [laŭvola] signifas cedon [eikon] kaj nereziston. Kiel mi diris, montriĝas ke ĝi estas ekcedo al onia volo [boulesis].
Kontraste, "necesa" kaj "rezistanta" estas kontraŭvolaj; ili temas pri eraro kaj stulteco. La vorto anankaios [necesa] estas bildo de trairo de valo [anke]; ĉar la valo estas malfacile irebla kaj malglata kaj multe surkreskita, ĝi malhelpas iron [ienai]. Verŝajne tio estas la kialo de la vorto anankaios [necesa]: la bildo de veturo tra valo.
Dum forto restos ni ne ĉesu, sed vi plu demandadu.
421 hermogeno: Mi demandas pri la plej gravaj kaj noblaj vortoj: vero kaj falso kaj ekzisto — kaj ankaŭ pri tio kion ni nun diskutas: la vorto nomo [onoma] mem.
sokrato: Vi konas la vorton maiedsai[84], ĉu ne?
hermogeno: Jes, ĝi signifas serĉi.
sokrato: Verŝajne onoma [nomo] estas kunmetaĵo el frazo signifanta ke ĝi estas [on] tio kion oni serĉas [zetema]. Vi pli facile komprenos per la vorto onomastos [renoma], ĉar ĝi tute klare diras ke ĝi estas on hou masma estin [tio je kio estas serĉo].
tвledeia [vero] simile estas kunmetita el frazo. Moviĝo estas la dieco [0eia] de ekzisto, do ŝajnas ke la vorto alкdeia [vero] fariĝis el la frazo deia ale [dia vagado].
^Pseudos [falseco] estas la malo de moviĝo. Ĝi estas ankoraŭ alia riproĉvorto kiu signifas "sinreteno" kaj "devo halti", kio estas kompar- ebla kun dormantoj [kadeudousi]. La enmetita ps kaŝas la celon de la vorto.
On [esto] kaj ousia [esenco] sinonimas kun vero. ili estas la vorto ion [iro] sen la i. Simile estas pri malesto [oukon], vorto kiun iuj uzas, tio estas ne iro [ouk ion].
hermogeno: Ŝajnas al mi ke vi ege brave konstruas tiujn vortojn, Sokrato; sed se iu demandus pri la korekteco de la vortoj ion [iro] kaj hreon [fluo] kaj doun [ligado]...
sokrato: "Kiel ni respondus?" ĉu tion vi demandas?
hermogeno: Nu, certe.
sokrato: Ni respondus kiel ni jam diris, kaj tiel ni kredigus ke ni klarigas ilin.
hermogeno: Kiel?
sokrato: Ke tiuj kiujn ni ne komprenas estas fremdlingvaj vortoj; eble io tia estas vera pri ili. Kvankam povas esti ke pro sia antikveco la origina formo de la vortoj ne plu estas trovebla. La vortoj tiom modifiĝ- is ke tute ne mirigas se la antikva lingvo tute ne diferencas de fremda lingvo, por ni.
hermogeno: Vi diras nenion eksterordinaran.
sokrato: Miaj diroj estas verŝajnaj. Sed ne atendu ke mi pravigu ilin. Ni devas fervore ekzameni ilin, tamen pripensu: se iu ĉiam plu ekzame- nas la vortojn kiujn li uzas por klarigi aliajn vortojn, kaj denove pri- demandas tiujn vortojn, senfine, neeviteble li fine atingos finon de sia kapablo respondi, ĉu ne?
hermogeno: Mi kredas ke tiel estas.
422 sokrato: Ĉu oni ne prave ĉesigas, kiam oni laciĝis per tio, kiam oni atingas la vortojn kiuj estas kvazaŭ la bazaj elementoj de aliaj paroloj kaj nomoj? Ne plu ŝajnas prave supozi ke ili estas kompilitaj el aliaj vortoj, kiam tio okazas. Ekzemple, ni ĵus diris ke agados konsistas el agastos [admirinda] kaj doos [rapida]. Verŝajne ni povus diri ke doos [rapida] konsistas el aliaj vortoj, kaj ili el ankoraŭ aliaj. Sed se ni atingas vorton kiu ne konsistas el iuj aliaj vortoj, ni prave dirus ke ni atingis la bazajn elementojn kaj ne bezonas plu analizi ĝin.
hermogeno: Mi kredas ke vi pravas.
sokrato: Verŝajne, Hermogeno. Ŝajnas ke ĉio jam dirita kondukas al tio. Se estas tiel, kiel mi kredas, do venu ekzameni kun mi, por ke mi ne diru sensencaĵojn, kia devas esti la korekteco de la originaj nomoj.
hermogeno: Nur parolu, kaj mi kunekzamenos laŭeble.
sokrato: Nu, estas unu sola korekteco por ĉiu nomo, negrave ĉu baz- nivela ĉu kunmetita, tiurilate la nomoj tute ne varias. Mi kredas ke vi akordas kun mi pri tio.
hermogeno: Certe.
sokrato: Kaj ĉi tiu korekteco de la vortoj kiujn ni ĵus diskutis celas esti tia
46
ke ĝi klarigas la esencon de ĉio.
hermogeno: Nepre.
sokrato: Tio devas validi egale pri la baznivelaj kaj la kunmetitaj nomoj.
hermogeno: Certe.
sokrato: Sed la kunmetitaj nomoj evidente estas derivitaj el la baznivelaj nomoj.
hermogeno: Evidente.
sokrato: Bone. La baznivelaj nomoj, kiuj ne estas derivitaj el aliaj, kiel ili laŭeble plej klarigas al ni la esencon — se ili vere estas nomoj? Nu, respondu al mi ĉi tion: se ni ne havus voĉon aŭ langon, sed ni volus indiki unu al la alia diversaĵojn, ĉu ni ne provus indiki nian celon per la manoj kaj kapo kaj aliaj korpopartoj, same kiel la mutuloj nun?
hermogeno: Kiel povus alie esti, Sokrato?
423 sokrato: Mi supozas ke se ni volus indiki supron aŭ senpezecon, ni levus la manojn ĉielen, imitante la naturon de tio kion ni celas espri- mi. Se ni volus indiki malsupron aŭ pezecon, ni mallevus la manojn teren.
Kaj se ni volus indiki kurantan ĉevalon aŭ alian beston, sendube ni imitus ilin laŭeble bone per niaj korpoj.
hermogeno: Ŝajnas al mi ke devas esti kiel vi diras.
sokrato: Mi supozas ke por indiki per la korpo ni imitus tion kion ni celas, per nia korpo.
hermogeno: Jes.
sokrato: Kaj kiam ni volas indiki ion per la voĉo kaj lango kaj buŝo, niaj imitaĵoj kongruas kun tio kion ni volas imiti.
hermogeno: Mi kredas ke tio estas neevitebla.
sokrato: Do nomo estas pervoĉa imito de tio kion ĝi imitas, kaj imitanto tiel nomas la imitaĵon per sia voĉo.
hermogeno: Mi kredas ke tiel estas.
sokrato: Je Zeŭso, amiko, mi tamen kredas ke mi eraras.
hermogeno: Kial?
sokrato: Ĉar laŭ tiu argumento, ni devus diri ke homoj kiuj imitas ŝafojn kaj kokojn kaj aliajn bestojn nomas ilin per sia imitado.
hermogeno: Vi pravas.
sokrato: Ĉu vi kredas ke efektive estas tiel?
hermogeno: Ne. Do, Sokrato, kia imitaĵo ja estas nomo?
sokrato: Unue, mi kredas, kiam ni imitas ion, ni ne imitas sammaniere kiel muziko, kvankam ambaŭ uzas sonojn. Kiam ni ja imitas sam- maniere kiel muziko, ni ne donas nomojn. Mi proponas al vi ĉi tion: ĉu objektoj havas sonon kaj formon, kaj multaj el ili ankaŭ havas koloron?