Выбрать главу

434 kratilo: Multege pli preferinde, Sokrato, estas ke la nomoj indiku kiaj estas la signifatoj, kaj ne estu nur akcidentaj.

sokrato: Vi plene pravas. Nu, se nomo estas simila al la objekto, nepre la

58

literoj devas simili al la objektoj el kiuj oni faris la originajn nomojn. Jen mia penso: ĉu oni povus fari la portretajn bildojn kiujn ni menci- is, similajn al la realaĵoj, se ne ekzistus similigaj koloraĵoj por bildigi la objektojn? Au ĉu ne estus eble?

kratilo: Ne estus eble.

sokrato: Ĉu same ankaŭ nomoj ne similiĝus al io ajn, se ne ili ne konsis- tus el ia origina simileco al la objektoj kiujn la nomoj bildigas? Kaj nomoj konsistas el literoj.

kratilo: Jes.

sokrato: Do mi prezentas ankaŭ al vi la argumenton kiun jam akceptis

hermogeno: vi akceptas ke estas bone dirite ke r estas ĝusta por impulso kaj moviĝo kaj rigideco, ĉu ne?

kratilo: Mi akceptas tion.

sokrato: Kaj l por glateco kaj moleco kc., kiel ni diris?

kratilo: Jes.

sokrato: Ĉu vi scias ke ni diras "sklerotes " kaj la Eretrianoj[90] diras "sklero- ter " por la sama afero [rigideco]?

kratilo: Certe.

sokrato: Ĉu r kaj s ambaŭ similas al sama afero, kaj la r en la finaĵo signi- fas la samon por ili kiel la s por ni, aŭ ĉu estas alia signifo por ili kaj por ni?

kratilo: Klare ili signifas la samon.

sokrato: Ĉu la signifo estas pro la simileco en la r kaj la s, aŭ ne?

kratilo: Pro la simileco.

435 sokrato: Ĉu ili estas plene similaj?

kratilo: Kiam ili signifas "moviĝo" jes.

sokrato: Eĉ kvankam enestas l? Ĉu ĝi ne signifas la malon de rigideco?

kratilo: Eble ĝi erare enestas, Sokrato. Kiel vi diris antaŭ nelonge al Her­mogeno, ke necesas elpreni kaj enmeti literojn; mi kredas ke vi pravis. Eble anstataŭ l ni devus diri r.

sokrato: Bona respondo. Sed, kiel ni diris, ĉu ni ne komprenas unu la ali- an dirante la vorton sklкros [rigida], kaj ĉu vi ne komprenas kion mi diras nun?

kratilo: Jes, mi komprenas pro kutimo, mia bonega amiko.

sokrato: Dirante "kutimo', ĉu vi kredas ke temas pri io alia ol "konven- cio"? Aŭ ĉu vi difinas "kutimo" alie ol mi? Kiam mi prononcas tiujn sonojn mi komprenas la sencon, kaj vi scias ke mi komprenas, ĉu ne?

kratilo: Jes.

sokrato: Sed se vi komprenas kion mi prononcas, mi esprimas ion al vi.

kratilo: Jes.

sokrato: Do malgraŭ malsimileco mi komprenigas min, eĉ kvankam la l estas malsimila al tio kion vi diras esti rigida. Se estas tiel, kio alia es­tas ol ke vi estigas konvencion kun vi mem? La korekteco de la nomo estas konvencio por vi, ĉar la literoj esprimas kaj similecon kaj mal- similecon; do temas pri kutimoj kaj konvencio. Eĉ se vi farus kiel eble plej grandan distingon inter "kutimo" kaj "konvencio", vi nepre devus diri ke ne simileco sed kutimo kaŭzas la signifon. Ŝajnas al mi ke ku- timo esprimas signifon kaj per simileco kaj per malsimileco. Ĉar ni interkonsentis, Kratilo — mi supozas ke via silento estas konsento — neeviteble kaj konvencio kaj kutimo unuiĝas esprimante tion kion ni celas diri: diru, amiko, se vi volas pritrakti numerojn, kiel, laŭ via su- pozo, nomoj havas similecon al ĉiu el la numeroj, se vi ne akceptas ke via interkonsento kaj konvencio estas estro de la korekteco de no- moj?

Al mi mem plaĉas ke la nomoj laŭeble similas al la objektoj. Sed ne estas vere, kiel diras Hermogeno, ke la tiro de simileco estas ege granda, do ni devas uzi la konvencion por kompreni pri la korekteco de nomoj. Ja plejbone estas kiam aŭ la tuta aŭ la plejmulto de nomo konformas al simileco al la rilataĵo, laŭeble; kaj plej malbona estas la malo. Sed diru al mi, post tio, kian povon por ni havas la nomoj kaj kia, laŭ ni, estas ilia valoro?

kratilo: Ŝajnas al mi ke ilia valoro estas instrui, Sokrato; tiel ke tute sim­ple kiam persono scias la nomojn, tiu ankaŭ scias kiujn objektojn ili

nomas.

sokrato: Sendube, Kratilo, vi diras ĉi tion: ke kiam iu scias kia estas la nomo — kiu similas al la objekto — tiu scias ankaŭ la objekton, ĉar ĝi similas al la nomo. Ĉi tiu estas la unusola arto aplikebla al ĉiuj simil- aĵoj. Laŭ tio, vi ŝajnas diri al mi ke kiu ajn scias la nomojn, tiu scias ankaŭ la objektojn.

kratilo: Vi plene pravas.

sokrato: Bone. Ni vidu kiu estas ĉi tiu instrumaniero pri estaĵoj kiun vi diras nun, kaj ĉu estas ankaŭ alia, kvankam ĉi tiu estas tamen pli bo- na, aŭ ne estas alia. Kion vi opinias?

436 kratilo: Mi opinias ke ne ekzistas alia metodo, ĉi tiu estas la sola kaj plej bona.

sokrato: Ĉu temas pri unusola metodo por trovi estaĵojn, tiel ke oni same trovas la nomojn kaj ankaŭ trovas la objektojn kiujn ili nomas? Aŭ ĉu serĉi kaj trovi devas esti alia afero, kaj ĉi tio estas lernometodo?

kratilo: Nepre oni uzas la saman metodon por serĉi kaj trovi kiel por instrui.

sokrato: Sed ni pripensu, Kratilo: se iu serĉas objektojn kaj sekvas la no­mojn, por trovi la signifon de ĉio, ĉu vi konscias ke ekzistas ne mal- granda danĝero trompiĝi?

kratilo: Kiel?

sokrato: Klare ke la unua nomdoninto donis la nomojn laŭ sia supozo pri la naturo de la objektoj, kiel ni diris, ĉu ne?

kratilo: Jes.

sokrato: Se tiu nomdoninto erare supozis, kaj donis nomojn laŭ sia supo­zo, kiel ni kiuj sekvas lin povas lerni, alie ol erare?

kratilo: Sed ne estas tiel, Sokrato. Tute sen dubo la nomdoninto sciis do- ni nomojn; se ne estus tiel, kiel mi jam diris, ili ja ne estus nomoj. Jen la plej bona pruvo por vi ke la nomdoninto ne eraris: ĉar tute ne es- tus plena ordo inter ĉiuj objektoj. Ĉu vi ne konscias dum vi mem parolas ke ĉio estas ordohava kaj la nomoj fariĝis laŭ unusola prin- cipo?

sokrato: Sed tio, mia bona amiko Kratilo, tute ne estas defendo. Se la

61

nomdoninto jam en la komenco eraris, li perforte ordigis ĉion alian konforme. Ne estas mirinde, same kiel kelkfoje diagramoj estas origi­ne iomete kaj neklare eraraj kaj ĉio cetera rezultanta el ili interakord- as. Jam en la komenco de ĉio, ĉiu persono nepre tre zorge konsideru kaj ekzamenu ĉu ĝi jes aŭ ne estas korekta. Sufiĉe ekzameninte, la cetero montriĝas sekvi. Do mi ne mirus se la nomoj interakordus. Ni ekzamenu kion ni argumentis en la komenco: ke ĉio iras kaj moviĝas kaj fluas, kaj ni diris ke la nomoj indikas al ni tiun realon. Ĉu vi opi- nias ke ili montras ion alian?

kratilo: Neniel, kaj ili korekte indikas.

sokrato: Ni rigardu. Unue ni elektu la nomon epistкmк [scio]. Ĝi estas ambigua, kaj pli ŝajnas indiki ke ni haltigis [histкsi] nian psikon ĉe objektoj. ol ke ĝi ĉirkaŭportiĝas; pli korekte estas komenci kiel nun, kaj anstataŭ enmeti la literon e por fari hepeistкmк, enmeti la literon i.[91]