Kaj bebaion [firma], ĉar ĝi estas reprodukto de bazo [basis] kaj situo, ne de moviĝo.
Kaj historia [ekzameno] mem indikas ke fluo ekhaltis [histкsi]. 'Piston [fidindeco] nepre signifas "staris" [histan].
!Mnкmк [memoro] nedubeble indikas ke estas resto [monк] kaj ne moviĝo.
Se vi volas, hamartia [eraro] kaj sumfora [misfortuno], se oni sekvas la nomon, ŝajnas esti samaj kiel sunesis [konscio] kaj epistкmк [scio] kaj aliaj vortoj kiuj ĉiuj estas nomoj de indaĵoj. Ankaŭ amadia [stult- eco] kaj akolasia [maldecemo] estas preskaŭ samaj.
Amadia[stulteco] klare estas hama deх iontos poreia [veturo de ir- anto kun Dio]; akolasia [maldecemo] estas akoloudia tois pragmasi [sekvado laŭ la faraĵoj].
Tiel, la nomoj kiujn ni opinias signifi plejfiaĵojn montriĝas similaj al la nomoj kiuj signifas la plejbonaĵojn. Kaj se oni emas trakti ilin, multaj nomoj troveblas kiuj kredigas ke la nomdoninto nomis ne irantajn aŭ moviĝantajn objektojn sed senmovajn.
kratilo: Sed, Sokrato, videblas ke la plej multaj ja signifas moviĝon.
sokrato: Ĉu gravas, Kratilo? Ĉu ni kalkulu nomojn kvazaŭ balotojn, kaj kredu ke tiel ni trovas korektecon? Ke tio kion montras la plej multaj nomoj estas pro tio la vero?
kratilo: Malverŝajne.
sokrato: Tute malverŝajne, amiko. Sed ni lasu tion[92], kaj ni denove konsi- deru antaŭan temon. En la komenco, memoru, estas dirite ke la nomdoninto nedubeble sciis la aferojn kiujn li nomis. Ĉu vi ankoraŭ tiel opinias?
kratilo: Jes.
sokrato: Kaj ĉu vi diras ke la unua nomdoninto sciis?
kratilo: Li sciis.
sokrato: Sed per kiuj nomoj li lernis aŭ trovis la aferojn, ĉar la pranomoj ankoraŭ ne ekzistis, se ni diras ke ne estas eble lerni kaj trovi aferojn escepte per lerno de la nomoj aŭ eltrovo pri kiaj la nomoj estas?
kratilo: Vi ŝajnas diri ion gravan, Sokrato.
kratilo: Certe.
sokrato: Do diru: ĉu la unuaj nomdonintoj sciis la aferojn kiujn ili nomis, aŭ ne sciis ilin?
kratilo: Mi opinias, Sokrato, ke ili sciis.
sokrato: Ili ja ne povus esti sensciaj, Kratilo.
kratilo: Mi kredas ke ne.
sokrato: Kiel ni diru ke ili estis nomdonintoj aŭ sciis, antaŭ ol ekzistis nomoj kiujn ili sciu, se ne eblas lerni aferojn escepte de per nomoj?
kratilo: Nu, laŭ mi, Sokrato, la plej vera fakto tiurilate estas ke Povo pli granda ol la homa donis la originajn nomojn al aferoj, tiel ke tiuj no- moj devas esti korektaj.
sokrato: Ĉu vi do opinias ke la nomdoninto, ĉu dajmono ĉu dio, sin kon- traŭis? Aŭ ĉu vi kredas ke ni parolis sensencaĵojn?
kratilo: Nu, kelkaj el ili ne estis nomoj.
sokrato: Ĉu, nobla amiko, tiuj kiuj temas pri senmoveco, aŭ pri moviĝo? Ĉar, kiel estas ĵus dirite, ni ne rajtas taksi laŭ la nombro.
kratilo: Ja ne estus prave, Sokrate.
sokrato: Se la nomoj malpacas, kaj iuj el ili pretendas reprezenti la veron, sed la aliaj pretendas mem fari tion, kiel ni decidu? Al kio ni apela- ciu? Ne al ankoraŭ aliaj nomoj, ĉar ili ne ekzistas. Evidente necesas apelacii al io alia ol nomoj, io kiu indikos sen uzo de vortoj kiuj el ili estas veraj, montrante la veron pri estaĵoj.
kratilo: Mi kredas ke tiel estas.
sokrato: Sekve, Kratilo, ŝajnas ke ja eblas lerni la realon sen vortoj[93], se vi akceptas tion.
kratilo: Ŝajnas.
sokrato: Per kio alia vi supozas ke estas lerneble? Ĉu per io alia ol tio ki- on ili ĝuste reprezentas? Unu per la alia, se ili hazarde estas parencaj, kaj per si mem? Kio malparencas al ili devas signifi ion alian.
439 kratilo: Mi kredas ke vi pravas.
sokrato: Sed, je Zeŭso, pensu: ĉu ni ne multfoje interkonsentis ke nomoj estas ĝustaj kiam ili similas al tio kion ili reprezentas kaj estas bildoj de aferoj?
kratilo: Tiel.
sokrato: Se estus eble laŭvole multe lerni aferojn aŭ per nomoj aŭ per la objektoj mem, kiu estus pli bona kaj saĝa lernometodo? Lerni per la bildo mem ĉu ĝi estas bone farita kaj estas bildo de la vero, aŭ lerni per la vero mem kio ĝi estas kaj ĉu ĝia bildo estas taŭge farita?
kratilo: Mi kredas ke nepre ni lernu per la vero mem.
sokrato: Kiel, do, necesas lerni aŭ trovi la realon, verŝajne estas pli gran- da tasko ol mi kaj vi povas decidi; necesas interkonsenti pri ĉi tio, ke ne per nomoj sed multe prefere per la objektoj mem ni devas lerni kaj serĉi.
kratilo: Evidente, Sokrato.
440 sokrato: Nun ni ekzamenu sekvan temon, por ke nin ne trompu la similtendenco de tiuj multaj nomoj, se efektive la nomdonintoj faris ilin pro sia kredo ke ĉio konstante moviĝas kaj fluas — mi mem opi- nias ke ili ja kredis tion — nu, se tiel estis, ili eraris, kaj ili mem kva- zaŭ falis en turnakvon kaj ĉirkaŭturniĝas kaj penas ankaŭ entiri nin. Plej kara Kratilo, rigardu kion mi ofte revis: ĉu ni diru ke ekzistas belo kaj bono mem kaj ĉiu tia realo, aŭ ne?
kratilo: Mi kredas ke jes, Sokrato.
sokrato: Ni ekzamenu tion: ne ĉu ies vizaĝo estas bela, aŭ io tia, ĉar ĉio tia ŝajnas flua, sed ni demandu ĉu la belo estas eterna, konstanta, senŝanĝa.
kratilo: Nepre.
sokrato: Ĉu eblas ĝuste atribui tion se ĝi konstante moviĝas, unue estas tia, poste estas alia? Ĉu ĝi ne neeviteble ekestiĝas kaj foriĝas kaj ne plu ekzistas eĉ dum ni parolas?
kratilo: Estas neeviteble.
sokrato: Kiel povas ekzisti io kio neniam restas sama? Se ĝi restas sama, klare ĝi ne povas samtempe sanĝiĝi. Se ĝi restas konstanta, sama, kiel ĝi povas ŝanĝiĝi aŭ moviĝi, se ĝi neniam fordonas sian propran form- on?
kratilo: Neniel.
sokrato: Sekve ĝi tute ne estas konebla, ĉar tuj kiam la enketanto prok- simiĝas ĝi fariĝas alia, tiel ke oni neniam povas scii kia kaj kio ĝi estas. Oni ja ne povas koni ion tute sen esto.[94]
kratilo: Estas kiel vi diras.
sokrato: Sed, Kratilo, logike tute ne povas ekzisti scio, se ĉiuj aĵoj ŝanĝ- igas kaj nenio restas. Ĉar scio por esti scio ne ŝanĝiĝas, sed restas konstanta. Se la naturo de scio ŝanĝiĝas, dum la ŝanĝo ne ekzistas scio, ĉar ĝi samtempe fariĝas alia speco de scio kaj ne estas scio. Se ĝi konstante ŝanĝiĝas, neniam ekzistas scio, kaj laŭ tiu argumento nek ekzistus scianto nek sciato.
Sed se la scianto ekzistas konstante, same ekzistas la sciato, ĉu la be- lo, ĉu la bono, ĉu iu alia realo; mi opinias ke ili tute ne povas simili al fluo kaj moviĝado, kiel ni antaŭe diris. Ĉu tiel estas, aŭ ĉu estas kiel la disĉiploj de Heraklito kaj multaj aliaj diras, estas malfacile enketi.
Saĝa persono ne dediĉas sin al servado al nomoj, fidante ilin kaj iliajn donintojn, kaj apogante sin kvazaŭ sciante, kaj tiel kondamnante sin al malsaneco; tiel ke li supozas ke ĉio simple fluas kiel poto kaj simi- las al homoj suferantaj kataron, li kredas ke ĉiuj aĵoj fluas kaj forfluas. Eble ja estas tiel, Kratilo, kaj eble ne. Vi devos enketi kuraĝe kaj bone, kaj ne simple akcepti — ĉar vi estas juna kaj belaĝa — enketu, kaj se vi trovos, informu ankaŭ min.