397 hermogeno: Nu, mi konsentas. Tre volonte mi aŭdos la ceteron pri nomoj.
sokrato: Do necesas fari tion. Kie vi volas ke ni komencu nian enketon, ĉar ni jam trovis modelon? Ni devas trovi ĉu nomoj mem atestas al ni ke ĉiu el ili ne fariĝis hazarde sed havas ian korektecon. La nomoj donitaj al homoj kaj herooj povas nin trompi, ĉar multaj el ili doniĝis nur omaĝe al prapatroj kaj tute ne taŭgas por kelkaj, kiel ni komence diris. Multaj doniĝis kvazaŭ pro deziro, kiel Eŭtiĥido, Sхsias, kaj Teo- filo[22], kaj multaj aliaj. Sed mi kredas ke ni devus lasi ilin, estas multe pli verŝajne ke ni trovos la korektecon de nomoj de eternaj naturaĵoj. Ili sendube plej serioze ricevis taŭgajn nomojn. Eble kelkajn el ili do- nis potenco pli dieca ol tiu de la homoj.
hermogeno: Mi kredas ke vi bonege parolas, Sokrato.
sokrato: Estas plej inde komenci per la dioj, kaj ekzameni kial ili korekte ricevis la nomon "dioj", ĉu ne?
hermogeno: Verŝajne.
sokrato: Mi supozas ke estas ĉi tieclass="underline" Mi opinias ke la unuaj homoj en la helena regiono kredis ke la solaj dioj estas tiuj pri kiuj nun kredas multaj barbaroj: suno, luno, tero, steloj, ĉielo. Ili vidis ilin ĉiam kur- antaj kaj moviĝantaj, do pro tiu ilia naturo oni nomis ilin dioj[23]. Poste, agnoskante multajn aliajn, ili donis al ili tiun saman nomon. Ĉu vi opinias ke tio kion mi diras estas vera, aŭ ne?
hermogeno: Mi plene opinias ke jes.
sokrato: Kion do ni ekzamenu post tio?
hermogeno: Klare la dajmonojn [kaj heroojn kaj homojn].[24]
sokrato: Nu, Hermogeno, kion vi vere kredas signifi la nomon dajmonoj? Konsideru mian respondon.
hermogeno: Nur diru.
sokrato: Ĉu vi scias kiuj, laŭ Hesiodo, estas la dajmonoj?
hermogeno: Mi ne scias.
sokrato: Nu, ĉu vi scias ke laŭ li la unua speco de homoj estis ora?
hermogeno: Jes, mi scias tion.
sokrato: Li diras pri ĝi —
Tamen, ekde kiam Fatalo kovris ĉi tiun specon,
398 Ili nomiĝas subteraj sanktaj dajmonoj
Bravaj, malbonevitantoj, gardantoj de mortemaj homoj.[25]
hermogeno: Do?
sokrato: Nu, mi kredas ke kiam li diras "ora speco", li celas diri ne ke ili konsistis el oro sed ke ili estis bonaj kaj noblaj. Pruvo de tio por mi estas ke li diras ke ni estas fera speco.
hermogeno: Vi pravas.
sokrato: Kaj se li trovus ke iu el la nuntempuloj estas bona, li dirus ke tiu estas el la ora speco, ĉu ne?
hermogeno: Verŝajne.
sokrato: Ĉu bonuloj estas aliaj ol sagacaj?
hermogeno: Ili estas sagacaj.
sokrato: Do tial li des pli diras, mi kredas, ke ili estis dajmonoj, ĉar ili estis sagacaj kaj spertaj [daimones], kaj efektive tiu vorto troviĝas en arkaika formo de nia lingvo.[26] Nu, li mem kaj aliaj poetoj bele diras ke kiam bonulo mortas, tiu ricevas grandajn pozicion kaj honoron kaj fariĝas dajmono pro sia reputacio pri sagaco. Ankaŭ mi pretendas ke ĉiu [sagaca kaj][27] bona homo estas dieca kaj vivante kaj mortinte, kaj prave nomiĝas dajmono.
hermogeno: Kaj ankaŭ mi same opinias, Sokrato. Kaj kion pri "heroo"?
sokrato: Ne estas malfacile scii tion. Ilia nomo ne estas malklara, ĝi montras ilian originon en amo.
hermogeno: Kion vi diras?
sokrato: Ĉu vi ne scias ke la herooj estas duondioj?
hermogeno: Do?
sokrato: Nu, ĉiuj naskiĝis pro amoro de dio kun virino, aŭ de viro kun virino. Se vi ekzamenos ĉi tion laŭ la antikva atika lingvo, vi pli bone komprenos. Montriĝos al vi ke la nomo venis el amo, el kiu naskiĝis la herooj, per tre malgranda variigo de la nomo.[28] Aŭ tiel estis pri la herooj, aŭ ili estis saĝuloj, spertaj oratoroj kaj diskutistoj, kapablaj demandadi; kiel mi ĵus diris, en la atika lingvo la herooj estis oratoroj kaj demandistoj[29], tiel ke la heroa genro estis grupo de oratoroj kaj sofistoj. Tio ja ne estas malfacila afero. Tamen ja estas malfacile kom- preni kial la homoj nomiĝas "homoj". Ĉu vi povas informi?
hermogeno: Kiel, kara amiko, mi povus? Kaj eĉ se mi povus mi ne klopo- dus, ĉar mi opinias ke vi pli taŭge trovos la kialon ol mi.
399 sokrato: Ŝajne vi fidas la nocion de Eŭtifro.
hermogeno: Klare.
sokrato: Vi prave fidas. Ĉar mi nun kredas lerte elpensi, kaj povas esti ke, se mi ne detenos min, mi fariĝos hodiaŭ pli saĝa ol decas. Konsideru: Unue, endas koncepti pri nomoj ke ofte ni enmetas aŭ elprenas lite- rojn de koncernata nomo, kaj ni ŝanĝas la vokaltonon.[30] Ekzemplo estas diifilos[31] [amiko de Zeŭso] — Ĝi fariĝas nomo anstataŭ espri- mo, kiam ni elprenas la duan i kaj ni prononcas la centran silabon malsuprene anstataŭ suprene.[32] En aliaj vortoj ni enmetas literojn, kaj prononcas [suprene anstataŭ] malsuprene.[33]
hermogeno: Vi pravas.
sokrato: Tio validas pri la vorto "homo" [andropos] mi kredas. La vorto fariĝis el esprimo. Unu litero, a, estas elprenita kaj la fina vokalo estas sentonigita[34].
hermogeno: Mi ne komprenas.
sokrato: Estas ĉi tieclass="underline" La vorto aneropos [homo] indikas ke la aliaj bestoj neniam pririgardas aŭ primeditas aŭ ekzamenas [anaerei] kion ili vidas, sed la homo kaj vidas — jen la opхpe [vidas] — kaj ekzamenas [anaerei] kaj primeditas kion li vidas [opхpen]. Tial la homo estas la sola besto kiu ĝuste nomiĝas aneropos [homo], ĉar ĝi anaerхn ha opхpe [ekzamenas kion ĝi vidas].[35]
hermogeno: Nun kio? Ĉu mi rajtas demandi vin pri io kion mi volonte scius?
sokrato: Certe.
hermogeno: Ŝajnas al mi ke io devas sekvi: ni parolas pri la "psiko"[36] kaj la "korpo" de homo.
sokrato: Jes.
hermogeno: Ni provu analizi ankaŭ ilin, simile al la antaŭaj vortoj.
sokrato: Vi volas ke ni ekzamenu la taŭgecon de la vorto "psiko" kaj poste de"korpo"?
hermogeno: Jes.
400 sokrato: Mia unua penso estas ke mi kredas ke la personoj kiuj donis la nomon "psiko" volis indiki ke kiam ĝi estas en korpo ĝi estas la kaŭzo de vivo. Ĝi provizas la kapablon spiri kaj restaŭriĝi [ana- psikon]. Kaj kiam la restaŭranto eliras, la korpo pereas kaj mortas. Mi kredas ke tial oni nomas ĝin "psiko". Se vi deziras — sed atendetu. Mi kredas ke mi povas trovi pli kredeblan klarigon por la disĉiploj de Eŭtifro, ĉar mi suspektas ke ili malaprobos kaj opinios mian jaman klarigon tro malsubtila. Se plaĉas al vi, ni ekzamenu la jenan klarig- on —