“Ĉu vi akiris standon?” li demandis.
“Jes, tie ĉe la muro.”
“Bone. Bonvenon en la rondo de la friponoj! Mia stando estas tro proksime apud la orkestro. Aŭ la bruo dronigos mian voĉon, aŭ mi dronigos la muzikon. Ni vidos. Venu kun mi, kaj ni povos klaĉi, dum vi helpos al mi ordigi mian standon.”
Ĉe la stando mi helpis al li elpaki skatolojn kaj stapli ilin kiel eble plej arte sur la fasadaj bretoj.
“Nun metu la logilon flanke sur la servotablon.”
“La logilon?” mi ripetis.
“Jes, tion,” li montris.
“He,” mi diris. “Mi ne estas tiom naiva. Tiu ferpeco estas diablo-scias-kio, apartenanta al la konstruistoj.”
“Ne, ĝi estas mia logilo.”
Mi rigardis nekomprene la indikitan strangan objekton. Ĝi estis peza U-forma ferstango kun latuna globo ĉe unu ekstremo kaj granda ŝraŭbingo ĉe la alia. Mallonga kateno estis alfiksita proksimume ĉe la mezo, kaj sur la globo estis pentrita ruĝa cirklo.
“Kio ĝi estas?” mi demandis.
“Mi ne scias,” li respondis.
“Sed… sed kiel ĝi rilatas al via…”
“Ĝi ne rilatas.”
Mi ridis. “Ĉu vi ŝercas?”
“Ne, ĝi estas mia logilo. Gapuloj rigardas ĝin scivoleme, kaj kiam ili ariĝas, mi komencas 'sponi. Ilia scivolemo tenas ilin atende je ia klarigo, sed mi eĉ ne mencias ĝin.”
“Ĉu oni ne demandas pri ĝi?”
“Jes, ofte, sed oni ne havas eblon ĝis post mia deklamo, kaj tiam mi tute simple respondas: ‘Peco de metalo’. Neniu leĝo postulas, ke ĝi devas rilati, ĉu? Nun mi pendigos la afiŝojn, kaj ĉio estos preta. Morgaŭ mi helpos al vi ordigi.”
“Ho, ĉu vi konas iun, kiu povos helpi al mi vendi?” mi demandis.
“Bonŝance mi konas lertan bazarulinon. Ŝi demandis min, ĉu mi povas trovi laboron por ŝi. Mi sendos ŝin al vi morgaŭ; ŝi nomiĝas Anne. Mi ne forgesos.”
“Ĉu ŝi scias ion pri kuirado?” mi demandis.
“Laŭ mia scio, nenion; sed tio tute ne gravas.”
“Al mi ŝajnas, ke tio ja gravas.”
“Ne, tute ne, lasu al ŝi. Ŝi vendos,” asertis Frank; kaj subite ĵetante la rigardon preter mi, li ekkriis:
“Ha, jen venas du el la embuskuloj. Hola! Mark — Bert — el kiu foiro vi estis forpelitaj? Venu ĉi tien, filoj de hunjo!”
“Je Kristo, Frank!” respondis unu el la du. “Oni diris, ke vi mortis de malsato.”
La du alproksimiĝis.
“Jen — embria bazarulo, kiu ankoraŭ kredas, ke la cikonio alportas la bebojn.” Kaj al mi: “Jock, mi prezentas du friponojn: Mark kaj Bert, du embuskuloj.” Sed konstatante, ke mi ne komprenas, Frank klarigis:
“Ili ne 'sponas, ili atendas kiel embuskaj rabobestoj ĉe la stando, ekster la servotablo, kaj kaptas sensuspektajn preterpasantojn. Ili neniam perlaboris honestan groŝon dum sia vivo. Mark murdis siajn gepatrojn, kiam li estis trijara infano, kaj Bert iniciatis la perfortan fieksporton de virgulinoj.”
Bert kaj Mark tute ne ofendiĝis, kaj Bert diris:
“Ne kredu lin, li estas eĉ pli granda mensogulo ol ni mem, kaj insulto vene de li estas vera komplimento.”
Mark estis altstatura, dande vestita, bela junulo, laŭaspekte juda, kaj Bert estis fortika, iom malpli alta, mezblonda viro kun rompita nazo kaj dikigita orelo. Li certe praktikis iam la boks-arton. Bert parolis kun forta Londona prononco.
“Ni venis de la agrikultura foiro en Ayr,” informis Bert. “Pluvis la tutan tempon kaj ni enspezis tiom mizere, ke post la aĉeto de biero ne restis sufiĉe por aĉeti manĝaĵon. …Ho, ĉu vi vidis Premon? Oni diras, ke li venis ĉi tien. Oni serĉas lin. Laŭ diro, li vendis la standotendon al iu farmisto, kaj ĝi apartenas al la foiro.”
“Mi ne komprenas, kial oni ne enkaĝigis Premon jam delonge,” diris Frank. “Ĉie, kien mi iras, mi aŭdas pri trompaĵoj liaj. Tiaj aferoj misfamigas la bazarulojn!”
“Ne eble,” rikanis Mark. “Ĉu vi aŭdis, ke prostituino foje edziĝis al bazarulo kaj li sukcesis treni ŝin malsupren ĝi
“Venu,” diris Bert. “Ni devas festi la renkontiĝon per biero. Ni iru drinki. La malbenitaj skotoj ankoraŭ ne scias vivi. Ĉu nacio, kiu fermas dimanĉe la drinkejojn, estas civilizita? Venu Frank — kaj vi, Jock: ni devas drinki sufiĉe por sep tagoj en la daŭro de ses.”
Ni kune ekiris, kaj Bert daŭrigis: “Mi konas bonan drinkejon — ha, kia biero! — kaj la viskio!… neniam vi gustumis tiom bonan. Vera nektaro de la dioj. Ĝi traglitas la gorĝon kiel frakasita vitro!”
Ni kune iris laŭ la ponto, kiu transiras Waverley-stacidomon, zigzagis laŭ kelkaj malhelaj stratoj, kaj eniris drinkejon. La klientoj estis malaltklasaj, kaj unu ĉifonulo persistis kantaĉi malgraŭ la protesto de la dika drinkejestro. Ni sidiĝis ĉe tablo, kaj Bert venigis la kelneron. “Nu, ni drinku skote,” li diris al ni, kaj al la kelnero: “Kvar bierojn kaj kvar viskiojn!”
“Ne,” mi protestis. “Sole biero sufiĉas por mi.”
“En Romo oni faras kiel la Romanoj,” li rebatis. “Kvar bierojn kaj kvar viskiojn, kelnero; ne atentu lin.”
“Ne, ne,” mi diris. “Ne ofendiĝu, sed mendu nur bieron por mi. Mi scias, ke mi ne povas longe rezisti la efikon de biero kun viskio.”
“Nu bone,” Bert rezignis. “Se vi insistas esti a b s t i n u l o, estas via malgajno.” Turnante sin al Frank, Mark demandis:
“Ĉu vi pensas, ke estas ŝanco lokiĝi en la foiro?”
“Mi ne scias,” respondis Frank. “Troviĝas ja loko, sed vi scias kiel la foirestro estas kontraŭ la ‘specimenoj’, kaj cetere li ne reagas favore al subaĉeto. Kiajn specimenojn vi havas? Ĉu la fontplumojn aŭ la tol-stampilojn?”
“La stampilojn, sed mi kunhavas la ‘skrapilon’ kaj intencas lui standon por tio kaj ‘specimeni’ la stampilojn kaŝe.”
“Sinjoroj,” mi mokis. “La konversacio estus treege interesa, se mi nur ion komprenus. Ĉu vi eble komplezus klarigi?”
“Tiuj du trompistoj —”, komencis Frank.
“Ni forte protestas kontraŭ la kalumnio, ĉu ne, Bert?” interrompis Mark.
“Fermu la faŭkon!” ordonis Frank. “Kiel mi estis diranta, kiam tiu kanajlo komencis blekaĉi: tiuj du vendas aŭ fontplumojn aŭ tol-stampilojn. Nu, la fontplumoj estas ordinaraj — fakte tre ordinaraj, kaj valoras iom malpli ol la kartona skatolo, en kiu ili estas pakitaj. Simile, la stampiloj el plumbo valoras malpli ol la kruda plumbo mem. Ĉu ili vendas unu aŭ la alian, la metodo estas identa. Ili kroĉkaptas preterpasantojn kaj ŝovas la aĵon en ilian manon, dirante: ‘Ĉu vi ricevis vian senpagan specimenon? Ĝi estas donata tute senpage.’ Nature la trompoto prenas ĝin, sed la embuskulo sekvas glitparole per: ‘Ĝi estas disdonata senpage por reklami niajn specialajn plum-bekojn!’ kaj, ŝovante la bekojn en la manon de la kliento, li ŝutas facilajn parolojn al li kaj postulas du ŝilingojn kaj ses pencojn por la kompleto, kiu neniom valoras. La kliento, konfuzita kaj hontante redoni la plumon, kiun li akceptis senkoste, pagas. Nur poste li konstatas, ke li pagis tro, kaj ke la plumo ne taŭgas eĉ por grati al si la postaĵon. La stampilo estas malgranda fungoforma peco da plumbo kun ne deĉifrebla reliefa monogramo sur la plata ekstremo. Ankaŭ ĝi tutsame estas ŝovata en la manon de la kliento, akompane de la sama: ‘Ĉu vi ricevis vian senpagan specimenon?’ Sed la vendisto tuj eltrovas per demando, ke la donita monogramo ne estas tiu, kiu konformas al la nommajuskloj de la kliento, kaj per tiu preteksto la viktimo estas kondukata en la standon, kie li estas devigata aĉeti specialan inkon. La stampilo taŭgas por ruinmakuli tolaĵojn.”
“Kaj la ‘skrapilo’?” mi demandis.
“Skrapilo estas nia vorto por elektra gravurnadlo. Per ĝi oni povas bele gravurskribi sur arĝentaj aŭ oraj aĵoj, kiel cigaredujoj ktp. La gravura laboro valoras la koston — kondiĉe ke la nadlo ne estas en la mano de fuŝuloj,” aldonis Frank, strabante al Mark kaj Bert. “Sed ili, kiel vi aŭdis, pretekstas la nadlon por ricevi standon. Kutime tiuj embuskuloj elektas standon apud la enirejo, kaj la rezulto estas, ke trompitoj poste ne fidas aĉeti eĉ bonajn varojn. Tial la foiraj organizantoj malfavoras la specimen-vendon.”