Выбрать главу

La du embuskuloj silentis dum la klarigado kaj nur ridetis fierete. Ni babilis kaj regalis drinkojn laŭvice. La parolado turniĝis al loĝospertoj. Frank diris:

“Mi memoras… estis en Birmingham… mi demandis al iu dommastrino, ĉu ŝi havas lueblan ĉambron. Ŝi diris jes, sed ke mi povos eniri nur post kelkaj horoj. Mi diris, ke tio taŭgos, sed demandis, ĉu mi ne povos vidi la ĉambron? Ŝi respondis, ke la ĉambro ne estas ordigita, do ne konvenas. ‘Ho,’ mi diris, ‘tio ne gravas, mi indulgos tion, mi nur volas vidi ĝin antaŭ ol decidiĝi.’ Sed imagu la ŝokon kiam ŝi respondis: ‘Ne konvenas nun, ĉar estas mortinta homo en la lito!’ ”

Mark diris: “Ĉu vi memoras la fantomloĝejon en Kimrujo, Bert?”

“Ne parolu pri ĝi!” diris Bert. “La nura mencio frostigas mian spinon.”

“He, for la blago!” mi diris. “Jam de mia infanaĝo mi ne kredas je fantomoj.”

“Vi ne dirus tion, se vi estus travivinta nian sperton,” seriozegis Mark. “Jes, kion mi diros, estas laŭvorte vera, kiel povas atesti Bert. Ni serĉis loĝejon en tiu vilaĝo… mi forgesis la nomon… mi neniam povas memori tiujn neprononceblajn kimrajn nomojn. Sed trovi loĝejon ni ne povis. Jam krepuskis kaj la prujno ekaperis sur la tegmentoj. Lacaj kaj malvarmaj post longa serĉado ni iris en la drinkejon por iom ripozi kaj varmiĝi. En la drinkejo estis nur du-tri kamparanoj, kiuj sidis ĉe apuda tablo, parolante kimre. Ni trinkis silente, pripensante la problemon de la tranokto. ‘Demandu al la kampuloj!’, sugestis Bert. ‘Ĉu ili komprenas la anglan lingvon?’ mi diris. ‘Ho, mi pensas ke jes,’ li respondis. Mi faris la demandon. La kamparanoj respondis angle per la kutima kimra altiĝa kadenco ĉe la fino de frazo. Ili estis helpvolaj, sed bedaŭris, ke ili ne scias lokon. Unu el ili diris: ‘Vi povus provi ĉe Jones. Mi ne scias, ĉu li ja luigas ĉambrojn, sed li loĝas sola en multeĉambra domo, kaj kvankam laŭ onidiro li estas riĉa, ĉiu scias kiom li avidas monon. Avarulo li estas. La domo tute ne estas gaja, sed vi povus provi.’

‘Kie estas la domo?’ mi demandis.

‘Ho, ĝi estas facile trovebla. Ĉe la pordo turnu vin dekstren kaj iru rekte antaŭen. Ĝi estas la lasta domo, iom for de la aliaj. Ĝi staras dekstre kaj ĉirkaŭhavas grandan ĝardenon. Vi ne povos maltrafi ĝin, ĝi estas alta kaj impona!’

Ni ‘drenis’ niajn glasojn kaj iris trovi la Jones'an domon. Jen ĝi staris sur malgranda deklivo. Neniu lumo estis videbla, kvankam estis jam sufiĉe mallume. La stilo de la domo estis malmoderna. Kaduka kradpordo kliniĝis ebrie ĉe la eniro de la ĝardeno. La ĝardeno estis vera ĝangalo kaj la ĝardena aleo estis apenaŭ distingebla pro herbaĉoj. Mi rigardis al Bert, kaj li rigardis al mi. ‘Mi tute ne ŝatas ĉi tiun tombejon,’ mi diris al Bert ‘Ĉu ni reiru?’ ‘Al kie?’ diris Bert. Ni staris nedecide, kaj fine mi diris: ‘Ni provu: demando ja ne devigas.’

Ni atingis la dompordon, sonigis la tirsonorilon. Ĉia tintado vake sonis interne. Ni atendis. Post iom da tempo ni aŭdis susurtrenan bruon de alproksimiĝantaj piedoj. La pordo knare malfermiĝis, kaj ŝrumpa maljunulo miope fiksrigardis nin. Li portis pantoflojn kaj veluran jakon. Sur la kapo li havis kraniforman veluran ĉapon. ‘Kion vi volas?’ li raspis, altigante kandelon por nin ekzameni.

Mi akrigis la gorĝon. ‘Ĉu vi eble povas luigi al ni ĉambron por la nokto? Ni longe serĉis kaj preskaŭ malesperiĝis.’

‘Kiom vi pagos?’

‘Dek ŝilingojn,’ mi respondis.

‘Dekdu, kaj sen manĝaĵo,’ li akris.

‘Je-es,’ mi diris per necerta tono.

‘La monon,’ li postulis, avide etendante ostreliefan manon. Mi pagis. ‘Envenu,’ li invitis.

Ni sekvis lin tra la vestiblego, laŭ la ŝtuparo kaj zigzagaj koridoroj. La domo odoris mucide. Mi notis, ke estis elektrolampoj en la domo, kvankam la sola lumo estis la kandela. Jones malfermis pordon kaj diris: ‘Eniru, eniru; estas bona lito en la ĉambro,’ kaj tuj post nia eniro li fermis la pordon kaj iris, sen eĉ diri bonan nokton.

Ni staris en la ĉambro en la mallumo, ĉe la pordo. Mi demetis la valizon kaj fajrigis alumeton. Sur la kamenbreto mi vidis kandelon fiksitan en kolo de botelo. Mi bruligis la kandelon, kaj la pala lumo strebis por plenigi la vastan ĉambron. En la fora angulo estis granda lastjarcenta lito. Kelkaj kadukaj mebloj staris dise kaj senorde en la ĉambro. En la ĉambromezo kriplis kruda tablo el simpla ligno. Mi iris al la lito kaj levis la litotukojn. Ili estis meze puraj, sed malseketaj.

Ni sidiĝis sur la lito. La silento estis inkuba. ‘Dank' al Dio temas nur pri unu nokto,’ mi diris al Bert. ‘Mi deziras nur vidi la matenon,’ li respondis. Ni parolis dum iom da tempo flustre. Mi ne scias, kial ni flustris, sed io malemigis nin liberigi la voĉon. Fine mi diris: ‘Ne utilas sidi ĉi tie, ni eĉ ne ricevos tason da teo, kaj mi estas laca. Kvankam estas frunokte, mi sugestas, ke ni enlitiĝu, ĉar almenaŭ estos pli varme sub la litotukoj.’

Mi iris al la pordo por alporti mian valizon. ‘Ĉu vi formovis mian valizon?’ mi demandis al Bert.

‘Ne, jen ĝi estas, ĉi tie apud la ŝrankego,’ li respondis.

‘Sed mi lasis ĝin apud la pordo, kiam ni eniris!’

‘Ne blagtimigu min,’ respondis Bert.

‘Timigi vin? Mi certe ne estas en humoro tion fari. Estas tre strange; sed, kredu-ne-kredu, tiu valizo iel sin movis.’

‘Hu, mi ne ŝatas ĉi tiun domon,’ Bert plendis.

Ni ambaŭ silentis dum senvestiĝo, ĉiu en siaj pensoj. Mi metis la kandelon sur tableton apud la lito kaj metis alumetskatolon apuden. Bert enlitiĝis unue kaj kuŝis ĉe la mura flanko, kun la vizaĝo al la muro. Mi enlitiĝis kaj fumis cigaredon, kaj post tio mi etendis la manon kaj estingis la kandelon. Mi vagpense rigardadis la kandelon dum duonminuto, kaj je subita konstato mia hararo hirtiĝis, la ŝvito gutiĝis sur mia frunto, kaj mia skalpo fariĝis tavolo da glacio. La kandelo staris morte senflama, sed la  k a n d e l l u m o  d a ŭ r i s. Antaŭ ol mi povis trovi la voĉon por atentigi Bert, la lumo pograde estingiĝis.”

Mark paŭzis, viŝis la frunton per poŝtuko, kaj timo je la rememoro estis videbla en liaj okuloj. Li daŭrigis:

“Mi decidis ne timigi Bert per sciigo, kaj ĵuris al mi nepre ne endormiĝi. Sed, kiel okazas ofte, kiam oni ne volas dormi, miaj okuloj peziĝis, kaj mi ekdormis. Subite mi estis skue vekita per vekriego. Estis Bert. ‘La lito ŝvebas!’ li kriis. ‘Ho Dio, ĝi ŝvebas!’ Terurite mi min kroĉis al la lito, kiu ŝvebis kaj balanciĝis tiom, ke mi preskaŭ elfalis. Ni ambaŭ saltis el la lito, kvazaŭ puŝite de risorto. Mi palpis agite en la mallumo por la alumetoj, kaptis la skatolon, sed tiom tremis, ke mi preskaŭ ne povis fajrigi la alumeton. Fine mi ekbruligis la kandelon. Ni rigardis la liton.

‘Ĝi ne moviĝas!’ diris Bert tra klakantaj dentoj. ‘Mi eliros tuj: prefere tramarŝi la stratojn ol tranokti ĉi tie!’ Mi diris nenion, penante instigi mian kuraĝon.

‘Momenton, Bert; ni ne estu infanoj. Fantomoj ne ekzistas. Certe estas iu en la ĉambro, aŭ ia kaŝita mekanismo. Ni esploru!’ Ni rigardis sub la liton kaj esploris la ĉambron. Bert iris al la granda ŝranko kaj malfermis la pordon. Subita ekkrio fendis la silenton. Mi staris ŝtonigita. El la ŝranko paŝis skeleto. Ĝi faris du paŝojn al ni, iom klinis la kapon, etendis la brakon kaj diris: ‘Ĉu vi ricevis vian senpagan specimenon?’!

Ĉiuj ekridegis. Ekstravaganca blago! Tiaj estas la bazaruloj.