Выбрать главу

10. VIRINA RIDETO PLI KAPTAS OL RETO.

La postan tagon Anjo kaj mi laboris pakante ĉion preta por transporto al la oficejo. Lacaj kaj malpuraj ni sidis sur la pakitaj kestoj. Mi ege ŝatis Anjon. Ŝi estis gajhumora kaj sprita. Ŝia facila rido estis ĉiam preta sur ŝiaj lipoj, Fininte ĉion, ni kune promenis hejmen. Ŝia vojo estis samdirekta kiel la mia ĝis iu punkto.

“Kiel vi intencas pasigi la vesperon?” mi demandis.

“Mi ne scias,” ŝi diris. “Kion vi intencas fari?”

“Mi unue iros hejmen, lavos kaj ordigos min, eliros por temanĝeto, kaj post tio frandos iom da opio.”

“Opio?” ŝi diris, ŝokite.

“Ne ŝokiĝu,” mi diris. “Mi uzis la vorton figure. Mia opio estas tre milda speco. Ĝi estas la kino, kie mi povas vivi provizore en aliaj medioj kaj forgesi la panakiran lukton. Ĉu vi eble akompanus min?”

“Volonte, sed tempo iom mankas. Kial ne veni al mia apartamenteto? Ĝi estas pli proksima kaj ĉio estas tre oportuna. Ni povos nin pretigi, kaj se fama ĉefkuiristo bonvolos helpi min prepari la temanĝon, ni povos ŝpari tempon.”

“Bonege, dankon pro la honoro!”

Ŝi havis belan apartamenton, kun konvena kuirejo, malgranda banĉambro, lito-plus-sidoĉambro, kaj manĝo­ĉambro. Varma akvo abundis ĉe la krano. Mi lavis min, dum ŝi ĝenerale ordigis kaj fritis manĝon.

“Nu,” ŝi diris, “vi infuzu la teon. Ĉu vi kapablas tion fari?” ŝi ŝercpikis. “Ne necesos longe al mi tualeti. La manĝo estas preta en la forno. Mi bedaŭras ke estas nur fritita kolbaso, sed ni povos plenŝtopiĝi per fromaĝo ktp., ĉu ne? Jen gazeto por via distro. Vi povas ĉiam kredi la verecon de… la dato.”

Post la manĝo mi helpis al ŝi lavi la vazojn, kaj tion farinte ni sidis en la sidĉambro, ekbruligis cigaredon kaj enrigardis la gazeton por decidi pri inda filmo. Ŝi elektis amdramon, sed mi preferis alian titolon.

“Mi ne multe emas al tiu am-surogato. Se temas pri amo, mi preferas ion pli realan ol varon el la Hollywood-fabriko.” Tamen mi cedis al ŝia gusto.

Mankis dudek minutoj ĝis la komenco de la programo, kaj la elektita kino estis tute proksima. Ni daŭrigis la fumadon, komforte sidante unu kontraŭ la alia.

“Ĉu vi ŝatas mian apartamenton?” ŝi demandis.

“Treege,” mi respondis. “Kaj ĝi estas ĝuste aranĝita. Mia loĝejo estas aĉa kaj neoportuna. Mi intencas serĉi alian. Mi ŝatus trovi apartamenton kiel ĉi tiu, kie dommastrino ne kontrolas ĉiam ĉiun movon. Vi ne konas okaze tian apartamenton, ĉu? Ju pli simila al ĉi tiu, des pli bone.”

“ŝajnas, ke estas io familiara en la direkto de ĉi tiu konversacio,” ŝi koketis.

“Ne necese,” mi diris. “Sed la ideo ne estas malplaĉa al mi.”

“Nu, nu,” ŝi diris admone. “Mi ja ŝatus vian societon, sed mankas loko ĉi tie, kaj cetere ĉi tie estas nur unu lito.”

“Do?” mi demandis sugestie.

“Do?” ŝi eĥis ĉarm-hontete.

“Do!” mi diris decide.

Ni ne iris al la kino tiun vesperon.

11. PETRO RIFUZAS, PAŬLO EKUZAS

Kiam mi vekiĝis la postan matenon, mi vidis Anjon gracie preparanta la matenmanĝon. Ŝi portis ĉarman, flordesegnan antaŭtuketon ĉirkaŭ la talio kaj kantzumis, dum ŝi paŝetis okupe. Ŝiaj kaŝtankoloraj bukloj dancis ĉe ĉiu paŝo, ŝiaj brunaj okuloj spegulis kontentecon.

“Fine vi vekiĝis,” ŝi diris. “Vi certe amas vian liton.”

“Mi pli amas nian.”

“Ni manĝos ĉi tie. Estos pli varme.”

“Ha, belan fajron vi kreis! Ĉu ĝi ekbrulis akcidente? Mi neniam vidis virinon, kiu scius bruligi fajron. Mankas al ili la racio. Ili ne povas kompreni, ke fajro bruligas aeron, ne lignon kaj karbon.”

“Bone, spertulo. Tio estos via laboro estonte.”

Mi prizorgis mian tualeton, okulsekvante ŝiajn movojn.

“Ĉio preta,” ŝi pepis.

Mi venis al ŝi tute proksime kaj rigardis en ŝiajn okulojn. Mi ĉirkaŭbrakis ŝin kaj premis ŝin streĉe al mi.

“Nu, nu,” ŝi admonis. “Ne denove.”

“Ĉu mi ion diris?” mi protestis kun kvazaŭ-senkulpa tono.

“En ĉi tiu proksimeco ne necesas ke vi parolu — kaj cetere oni ankaŭ devas manĝi… sciu!”

“Kia stranga ideo! Tamen por ne kontraŭstari vin, kara mia, mi eĉ manĝos.”

Poste mi iris al mia loĝejo, sciigis la dommastrinon ke mi malluas, kaj de tie mi iris al la oficejo.

Sinjoro Thorsen esprimis sian kontentecon pri la sukceso de la foiro.

“Jes,” mi diris. “Foiroj solvas la problemon. Ni devas uzi tiun merkaton.”

“Certe. Mi luos standon venontan novembron en Waverley Market.”

“Venontan novembron?” mi balbultis. “Sed, sed… estas foiroj ankaŭ en aliaj urboj.”

“Sendube, sed ni ĉiam komercis en ĉi tiu urbo, kaj ne povus entrepreni aliloke. Mi bedaŭras, sed ni ne estas organizitaj por tutlanda entreprenado.”

Mi ne respondis, sed mi iĝis malalthumora. En la apartamento mi rakontis al Anjo la verdikton de Thorsen.

“Ne malkuraĝiĝu,” ŝi diris. “La vivo estas tia, kaj oni povas nur agi laŭ la cirkonstancoj. Ni aĉetu kuirilon por — la hejmo —, la firm(a)o certe vendos ĝin al ni je la pogranda prezo. Tiam ni povos lasi la manĝon, kaj dum ĝi kuiriĝos, mi povos helpi al vi kolporti. Se ni kunigos niajn vendojn, ni pli facile atingos la kvanton, kiu havas la plej altan procenton. Mi certas, ke sinjoro Thorsen permesos tion.”

Sinjoro Thorsen konsentis. Ni kune kolportis, kaj ŝia kunesto gajigis la laboron. Anjo frapis ĉe unu flanko de la strato, kaj mi ĉe la alia. Sed mi jam perdis iom de la obstino pri mendakiro. Mi sopiris la foirojn. —

Tempo pasis. Estis jam frua februaro. Iom laca mi eniris la apartamenton. Estis sabata posttagmezo. Anjo kutime ne laboris sabate, ĉar tiun tagon ŝi uzis por prizorgi hejmajn aferojn kaj aĉeti por la semajnfino.

Kiam mi eniris, ŝi staris en la mezo de la planko kun la manoj malantaŭ la dorso. ŝia kapo kliniĝis al mi, kaj ŝiaj lipoj pintis burĝone.

“Kisu min!” ŝi diris.

“Volonte.”

“Ha, sed la kiso estos por io speciala.”

Senenkete mi solene plenumis la postulon. Ŝi metis fingropinton sub la mentonon kaj parade riverencis. (Ankoraŭ mi ne povis alkutimiĝi al la diferenco inter Anne ĉe komerco, kaj Anjo la kunulino.) Anjo sekvigis sian riverencon per prezento de flugfolio. Mi rigardis ĝin:

“Bela donaco!” mi ironiis. “Ĝi estas reklamo pri konkurenca senakva kuirilo.”

“Jen saĝa viro!” ŝi diris. “Ĉu via cerbo iris promeni? Ĉu vi ne kom-pre-nas, ke tio estas ŝanco? Tiu kuirilo apartenas al Londona akcia kompanio, eble potenca. Mi vidis ĝin en fenestro de feraĵisto kaj akiris tiun flug­folion. Nu, se tiu firm(a)o vendis al butikisto ĉi tie, ĝi nepre komercas landskale. Ĉu necesas klarigi plu? Ni skribu al la adreso sur la flugfolio pri nia foira vendado kaj petu dungon!”

Ĉe konstato de la ŝanco, kiu sin prezentas, mi entuziasmiĝis. Tiun vesperon mi zorge redaktis leteron al la firm(a)o “V.I. KERR & Co. Ltd.” pri ĝia “KUKOL” senakva kuirilo, kaj pri nia vendosperto. Du tagojn poste venis la respondo: specimena kuirilo kaj letero kun salajraj detaloj kaj propono pri tuja intervjuo kun direktoro de la firm(a)o.

“Tiu firm(a)o ne dormas,” mi diris al Anjo.

12. INTER LUPOJ KRIU LUPE!

Nigra volba ĉapelo, rigida blanka kolumo, nigra kravato, nigraj jako kaj veŝto, nigra, blankstria pantalono, grizaj gamaŝetoj kaj malhele griza surtuto. Tiel mi estas vestita. Mi troviĝas en Berwick-on-Tweed ĉe la skota-angla landlimo. Mi nun estas unu el la granda armeo da vojaĝantaj komizoj. Ĉiu batalanta por pluŝtopi jam plenŝtopitajn butikojn per varoj. Ĉiu leginta vendinstigajn librojn, broŝurojn, gazetojn, artikolojn, kiuj instruas kiel krei merkaton. Ĉiu studanta kiel vendi al butikistoj (kiuj ne povos revendi al la senmona publiko). Ĉiu leganta en la gazetoj, ke plej alta devo estas vendi kaj vendi senĉese por tiel krei negocon kaj prosperon, kaj ĉiu el ni evitanta artikolojn en apudaj gazetkolonoj, kiuj proklamas ke la nepra vojo al la prospero estas per minimuma aĉeto kaj maksimuma ŝparo.