Ĉie en vilaĝoj, urboj kaj urbegoj ni migras kun la firm(a)o-vizitkartoj ĉiam pretaj en facile atingebla poŝo, la mano ĉiam preta por grava manpremo, la imponesprima masko fiksita sur la vizaĝo. Ne por ni estas destinitaj la pordoj puŝitaj kontraŭ la vizaĝon. Laŭvide ni prosperas. Ne aĉklasaj kolportistoj oni konsideras nin, sed dignaj agentoj de komercaj firm(a)oj. Survoje kaj en modestaj hoteloj ni renkontiĝas. Ni estas gravaj anoj de la vendkomiza frataro. En la hotelaj sidĉambroj ni interparolas pri aferoj kaj mensogas pri grandaj akiritaj mendoj. Ni parolas pri la granda komerca pliboniĝo, kiun la naciaj statistikistoj ĉiam heroldas. Kuraĝon ni donas unu al la alia. Frate ni kuntrinketas bieron kaj rakontas spicajn rakontojn.
Kaj kelkaj el ni ja prosperas… prosperas ĝis tiu grado, ke ni ne plu estas devigataj kelkafoje kaŝe eviti manĝon. Prosperas sufiĉe por sendi sufiĉon al la edzino. Precipe tiuj el ni, kiuj vendas agnoskitajn varojn. Kaj la ceteraj? En la hoteloj ili ne estas distingeblaj inter la aliaj; sed kiam ili estas solaj, sur la strato aŭ la litĉambro, la masko defalas kaj zorgo estas videbla. Oni povas legi iliajn amarajn pensojn: “Ĉu la firm(a)o estos kontenta pri la mizeraj mendoj? Ĉu la firm(a)o ne maldungos? Kiel kompili leteron por kontentigi la firm(a)on? Kiel enleterigi optimismon, kiun oni ne sentas? Kiel sendi sufiĉon al la edzino, por ke ŝi ne vivu mizere? Kiel aĉeti ŝuojn por anstataŭi la portatajn, kiuj senhonte malkaŝas la mankon de prospero?”
La industria krizo peze funebras malgraŭ la statistikistoj. Kelkaj butikistoj aŭ firm(ao)-aĉetistoj ĝentile klarigas al ni, ke pro malbona negoco ili ne plu povas aĉeti. Aliaj sin kaŝas malantaŭ sekretariinoj, kiuj baras la vojon, Kaj kelkaj senkompate pretekstas okupiĝon, kaj igas la komizon ree kaj ree reveni vane.
En mia nova ofico de komizo mi ne prosperis. Io mankis. Kiam mi renkontis en Edinburgo la direktoron de V.I. Kerr, mi aranĝis ke mi vendu al butikoj provizore, komencante en Edinburgo kaj sekvante urbojn laŭ la orienta flanko de Britujo ĉiam suden, celante Londonon. Laŭkalkule mi atingus Londonon en marto kaj komencus eksponi en la Londona foiro “Ideal Homes” (Idealaj Hejmoj). Post la intervjuo kun la direktoro mi iris hejmen kaj klarigis la aranĝon al Anjo, aldonante, ke el mia salajro de kvar pundoj plus eta procento mi sendos, kiom mi povos, al ŝi, kaj ke en marto ŝi venos al mi en Londono por kunlabori en la foiro. Anjo estis komprenema pri mia foriro kaj optimisma pri la nova laboro.
Dum mia foresto mi skribis regule al Anjo kaj malkaŝe rakontis pri mia malbona vendado. Ŝi senprokraste respondis, kaj ŝiaj leteroj estis hele kuraĝigaj, kaj ili malpezigis mian solecon.
Tiel mi atingis Berwickon-Tweed. Ĉe tiu punkto mi decidis, ke mi devas ŝanĝi mian vendmanieron. Kiam mi komencis vendi al butikistoj, mi ne troigis, sed tute sincere klarigis pri la kuirilo, ĉar mi kredis, ke aferistoj estas lertaj kaj sagacaj kaj entute supera raso. Sed tiu maniero ne efikis. Do de nun mi komencis ekspliki per la sama maniero, kiun mi uzis ĉe la publiko. Mi eniris butikojn radiante pro entuziasmo, mensogis pri la jam mendita kvanto, paroladis, gestis kaj troigis senbremse… kaj mi sukcesis! Mi daŭrigis tiun metodon, kaj vendis tri, ses aŭ eĉ dekdu ĉe preskaŭ ĉiu feraĵisto. La grandan juĝ-superecon mi ne trovis ĉe aferistoj. Do tiel mi daŭre agis, laŭvicante la urbojn Newcastle, Sunderland, West Hartlepool, Middlesbrough, Stockton, York, Sheffield, Chesterfield… ĉiam suden. Fine mi atingis Plurtown.
13. SONĜO TERURAS, SONĜO FORKURAS.
Estis la sesa vespere, kaj mi ne sciis kiel distri min.
Mi estis en Plurtown… Plurtown…? “Mi bone konas la nomon de tiu urbego,” mi pensis. “…Nu, estas io… Kio ĝi estas? Strange kiel la memoro evitas. Mi tiom pensas pri aferoj lastatempe, ke la memoro ellasas. Jes, nun mi rememoras! Estas Esperantogrupo en ĉi tiu urbo, jes — kaj ankaŭ en multaj urboj, kiujn mi jam trapasis. Ho, stultulo! Mi perdis la ŝancon ĝui eliziajn vesperojn.”
Tuj mi enketis. Mi estis bonŝanca. Tiun saman vesperon okazos kunveno je la oka. Mi malpaciencis. La du longaj horoj fine preterpasis per trenaj piedoj. Je la oka mi iris al la Esperanta grupejo. Mi eniris la kunven-ĉambron. Mi restis ĝis la deka horo, kaj mi iris hejmen kun forta sento de deprimo. La aĉa prononcado, la manko de viveco kaj esprimkapablo, la malmulteco de Esperanta parolado, la “buŝado” pri la interna ideo — dum mankis ĉia ideo pri la esenco de la lingvo: ĉio pezigis mian koron.
En la hotelo mi manĝis aŭtomate, pensante pri la samideanoj, kiuj nescie mokadis la lingvon. Ne temis pri lernantoj — mi mem estas lernanto —, temis pri io pli grava. Mankis sento pri la lingvo. Mankis konstato ke ĝi ne estas nura kodo por balbuti kutimaĵojn. Mankis konstato pri ĝia esprimkapablo kaj plensanga viveco, matureco kaj digno. Mankis kompreno, ke ĝi devas esti prononcata laŭ siaj propraj reguloj, ne per mez- kaj sudanglaj misprononcoj devenantaj el malklera aroganteco. Jen kio incitis: la paralizanta memsufiĉo.
Mi ne povis endormiĝi. Mi turniĝis de flanko al flanko, sed la temo muelis en mia cerbo, ĝis mi volis salti el la lito kaj kuri al la domo de ĉiu Plurtown'a esperantisto kaj krii proteste. Fine mi malkviete endormiĝis.
Mi sonĝis. Mi estis en Plurtown. Mi sciis, ke ĝi estas Plurtown, sed iel ĝi aspektis kiel alia urbo. Policano staris en la mezo de la placo. Mi diris al li: “Ĉu vi scias, kie estas la Esperanta kunvenejo?” La policano rigardis min, kvazaŭ mi estus freneza, kaj eksplodis en laŭta rido. “Ha, ha, he, he, hi, hi, ho, ho, hu, hu!” Mi rigardis la policanon konsternite. “Esperanto, Malesperanto!” li diris. “Ni provis starigi leĝon kontraŭ ĝi; sed oni decidis, ke ĝi estas tro ridinda por meriti konsideron. Vi ja volas iri al la kunveno? La kunvenejo estas tie, vidu: kie tiu esperantisto sidas sur la trotuaro.”
“Kion li faras?” mi demandis.
“Ĉu vi ne scias? Li konstruas ian bazan Esperanton. Antaŭ li, sternita sur la trotuaro, estas teksto el la Originala Verkaro, literita per grandaj, disaj, lignaj literoj. Li deprenas ĉiujn esprimplenajn vortojn kaj ĵetas ilin flanken; sed se vorto aspektas kiel neologismo, li elprenas ĝin per tenajlo. Nun li prenas la r'ojn el kelkaj vortoj kaj metas ilin inter vortojn, kiuj finiĝas per vokalo, kaj vortojn, kiuj komenciĝas per vokalo. En la granda korbo apud si li havas amason da ŭ'oj, kaj en multajn vortojn li metas unu el tiuj ŭ'oj post la o kaj kreas diftongon. El kelkaj vortoj li prenas la i kaj miksas ĝin kun e el la apuda korbeto, kaj la rezulto estas mallonga sono inter la du, simila al la angla i. Tiun alojan literon li remetas.”
Alarmite mi kuris al la lingvofuŝanto. “Vi ne devas fari tion, la afero ne estas pardonebla,” mi kriis.
“Ha, vi paroŭlas pe nejpaadoŭnebla fremda-r-akcentoŭ. Vi ĉiam proŭnoŭncas la r. Eniru en la ĉambron kaj aŭdu la pe'fektan proŭnoŭncadon.”
Mi kuris en la ĉambron. Impona viro venis al mi kaj manpremis. “Mi boŭnvenigas ven. Ĉi tiej estas bona-r-esperantistoŭ, kiju faros paroŭladon. Mi studis la lengvon dum kva'dek jaroj. Sidiĝu enter ni.”
Mi ĉirkaŭrigardis. Ĉeestis deko da personoj sur seĝoj. Ili interparolis angle. Preskaŭ ĉiuj estis maljunaj. Ĉe unu flanko sur alte starigita benko sidis dek-du viroj.