“Kiuj ili estas?”
“Ele estas la juĝantoj, kijuŭi prizo'gas, ke neniju estas kontraŭ nia kara lengvoŭ.”
Mi prezentis min.
“Via noŭmoŭ soŭnas itale. Ĉu vi paroŭlas itale?”
Mi kapjesis. Miaj gepatroj ja estas itallingvaj svisoj el kantono Tiĉino. La viro komencis aĉe paroli itale. La juĝantaro ekstariĝis kaj diris angle per unu voĉo: “Parolu Esperante!”
La parolanto stariĝis antaŭ ni kaj komencis:
“Ĉi tijun vesperon mi voŭlas paroŭli pri la stratoj de Plurtown. En Plurtown estas multaj stratoj, kaj ju pli grandiĝas la urboŭ, des pli da stratoj estas. Laboristoj…”
La juĝantaro stariĝis kaj diris angle: “Ne estas permesite paroli pri politiko.”
“Pa'doŭnu men… Viroj konstruas la stratojn. En la stratoj estas doŭmoj, le'nejoj, preĝejoj…”
La juĝantaro leviĝis kaj diris:: “Ne estas permesite paroli pri religio.”
“Padoŭnu men… Estas doŭmoj, le'nejoj, sed ne preĝejoj…”
“Bonege,” diris la juĝantaro.
“Kaj en la stratoj estas lumfostoj, kaj ĉijuvespere venas lante—”
La juĝantaro subite stariĝis kaj kun ŝokita mieno kriis angle: “Ve, fi — vi diraĉis neologismon! Lante ne estas permesita.”
“Sed mi celis diri: …venas lanternisto por ekbruligi la lanternojn”, defendis la parolanto.
La ĉeestantaro leviĝis kaj, fingromontrante al la ju-ĝantaro, akuzis: “Vi faris nepa'doneblan pekon, vi diris neologismon.”
Ĉiu juĝanto konsterniĝis, sidiĝis, kaj longigis la kolon ĝis unu metro. Sen moviĝi de la benko ili fleksis la kolon kaj kaŝis la kapon sub la benkoj pro hontego.
La parolanto daŭriĝis: “Nu ĉiju doŭmoŭ estas farita el… el… el CEMENT kaj el… el… BRICKS kaj la… la… la… e… Mi vidas, ke ĉejestas unu knaboŭ, kiju nej komprejnas nian karan lengvon, doŭ kun la pemesoŭ de ĉiju mi daŭrigos angle.”
La knabeto protestis: “Mi bone komprenas.”
La prezidanto patre frapetis la knabeton sur la kapo kaj diris: “Jes, vi pensas, ke vi komprejnas, sed vi nej komprejnas pri la Interna-r-Ideo de nia kara lengvoŭ.”
Post la fino de la parolado la prezidanto komencis paroli angle. Li diris: “Kiel vi scias, ĉiu lernoklaso fiaskis. Ordinare la lernantoj ĉeestas dum du-tri vesperoj kaj forlasas, antaŭ ol ni povas klarigi al ili pri la Interna Ideo. Dum la lastaj kvardek jaroj ni komencis la instruadon de miloj da lernantoj, sed pro ia nekomprenebla kaŭzo oni ne interesiĝis. Nu, ĉu iu povas sugesti kiel venigi ilin denove?”
Neniu respondis.
La prezidanto daŭrigis: “Bedaŭrinde ni ne povas revenigi ĉiujn, sed tio ne estas nia kulpo, ĉar dum la daŭro de kvardek jaroj multaj mortis. Mi provis paroli al kelkaj ekslernantoj kaj eĉ salutis ilin per ‘Boŭnan tagon’ aŭ ‘Boŭnan vesperon’ por interesigi ilin, sed ŝajne ili jam estas tute kontraŭ Esperanto, eĉ pli ol tiuj, kiuj ne eklernis. La problemo estas ja malfacila, kaj mi proponas ke ni lasu la solvon al la juĝantaro.”
La juĝantaro elprenis la kapojn el sub la benkoj kaj iris en apudan ĉambron. Ĉiuj atendis. Post tri horoj ili revenis al la benkoj, kaj la gvidanto klarigis angle:
“Ni bone konsideris la problemon de ĉiuj flankoj, kaj post plena enketo ni venis al la konkludo, ke la miloj, kiuj eklernis, estas granda gajno por la Esperanta movado. Nome ili naŭziĝis tiel funde pri Esperanto kaj universalaj lingvoj, ke ni povas resti certaj ke ne estas danĝero, ke iu alia internacia lingvo povos varbi ilin. Sekve ni konstruis fortegan digon kontraŭ Ido, Bolak, Volapük, Interglossa, Solresol ktp. Krom tio ni povas fieri (kaj mi diras tion en plena modesteco), ke miloj da homoj en Plurtown scias diri ‘tabloŭ, sejĝoŭ, tasoŭ kaj libroŭ’, kiuj estas (kiel vi ĉiuj certe konsentos) tre utilaj vortoj.”
Ĉiuj laŭte kaj longe aplaŭdis, kaj mi vekiĝis. Necesis al mi iom da tempo por igi naturforma mian buŝon, kiu estis tute tordita.
14. SPERTO SAĜON AKRIGAS.
“Rigardu la standon,” mi diris fiere al Anjo. “Vidu, kiel mi desegnis ĝin. Majesta, ĉu ne?”
“Je-e-s,” ŝi diris hezite, “sed ĉu ĝi ne povus esti iom pli bela… pli ornamita?”
“Eble, sed mi priatentis nur la praktikan flankon. Ornamaĵoj kaj floroj estas belaj, sed ili ne vendas kuirilojn. Vidu la servotablon! Ĝi estas tridek futojn longa kaj nur kvar futojn for de la malantaŭa muro. Tio donos lokon antaŭ ĝi por la publiko,” mi klarigis. “Kaj la eniro ĉe la dekstra fino de la tablo estas nur sufiĉe larĝa por enlasi nin flank-ire. Tio donas maksimuman longecon al la servotablo.”
“Mi esperas, ke mi povos ĉiam pasi tra tiu eniro,” ŝi diris alude.
“Ho, mi estos singarda; mi ne volas perdi bonan helpantinon, eĉ provizore.”
“Egoisto,” ŝi riproĉis. “Sed serioze: se kliento formoviĝos de la tablo sen decidi aĉeti, ni eble devos kuri tridek futojn por lin kapti kaj konvinki.”
“Ne, Anjo, mi pensis ankaŭ pri tio. Vidu tiun kurtenon, kiu pendas de la servotablo al la planko: tiun en la mezo, kaj tiun alian ĉe la maldekstra fino. Tiuj kurtenoj kovras truojn, kaj se ni volas atingi homon rapide, ni povos trarampi sub la tablo.”
“La supro de la tablo estas mallarĝa. Kial?”
“Por ke ni povu esti pli proksime al la kliento kaj imponi lin. Kaj la planko niaflanke de la tablo estas iom pli alta, Tio donos al la vendistoj iom pli da alto, kiu helpos ilin superregi la klientojn.”
“Mi ŝatas la altigitan parton en la mezo de la servotablo kaj la podion malantaŭ ĝi,” Anjo diris. “Tie vi povas kuiri en plena vido kaj bone deklami. Ankaŭ la reklamojn mi ŝatas. Ili ja estas okulfrapaj.”
“Jes,” mi diris. “Grandaj, dikaj literoj, minimumo da vortoj sen ia ornamaĵo aŭ artismo. Oni aŭtomate legas ilin dum preterpaso. Pensu, Anjo, ke por vidi kaj legi ĉion en ĉi tiu grandega foiro necesus semajnoj; do la reklamoj devas esti klaraj kaj elstaraj.”
“Kial vi nomas ĉi tion stando?” gajis Anjo. “Mi nomus ĝin kaptilo.”
“Kaptilo aŭ ne, ĉi tiu stando kostas pli ol kvincent pundojn, kaj ni devas montri profiton en la daŭro de malpli ol unu monato, alie V.I.K. ne plu entreprenos.”
“Kaj la seĝoj por la rigardantoj?”
“Ne, se ili staros, ili okupos malpli da loko. Cetere, per seĝoj ni logos ne interesitojn, sed sole homojn, kiuj estas lacaj pro la longa promenado tra la foiro. Teni la intereson dum pli ol unu horo estos malfacile; sed mi estas certa, ke mi povos. Mi taŭge spicos la deklamon per humoro.”
“Mi povus ja aĉeti ŝnuron.”
“Por kio?”
“Por kaptoligi la homojn. Nur tio mankas,” ŝi ŝercis. “Sed venu, ni iom rigardu la foiron, ĉar morgaŭ tempo mankos por tio.”
Ni iris laŭ senfinaj aleoj da standoj. Ĉiu laboris pretigante la propran standon. Kelkaj ĵusalvenintoj serĉis sian ‘parcelon’. Tie kaj tie bazaruloj ĝoje renkontis aliajn kaj fratece blasfemis komplimentojn aŭ gratulis per insultoj. Aliaj bazaruloj serĉis laboron aŭ havis mizeran stokon en valizo kaj volis aranĝi luon de parteto de stando por tie vendi siaĵon. Armeo da laborantoj senĉese balais la aleojn, kien la standpretigantoj ĵetadis kartonon, paperon, pajlon ktp. Ni vidis unu-du bazarulojn, kiujn ni konis, kaj interŝanĝis kelkajn vortojn.
“Jen Frank Potter!” subite diris Anjo.
“Hej, Frank!” mi kriis. “Mi ĝojas revidi vin. Kiel iras ĉio?”
“Anne! Jock! Kiel vi fartas, fripono? La manon al vi, kison al la bela Anne!”
Anjo ridis kaj forskuis la kapon de lia atenco. “Nu diru” ŝi demandis, “ĉu vi jam riĉiĝis?”
“Nenio nova sur tiu kampo. Mi manĝas, do tio sufiĉas.”
“Kie estas via stando?” mi demandis.