Выбрать главу

“Ĉi tie — jen ĝi. Nun mi vendas meblociraĵon. Estas bone ŝanĝi. Proverbo diras, ke ŝanĝo egalas ripozon, do mi decidis forlasi la gluaĵon por kelka tempo.”

“Oni povas aĉeti meblociron ĉie. Ĉu via marko estas speciala?” mi interesiĝis.

“Ne, ĝi estas bona, sed ne pli bona ol aliaj markoj.”

“Hm, mi ne pensas, ke vi multon vendos. Homoj ne volas porti pakaĵojn de varoj, kiujn ili povas aĉeti apudhejme.”

“Estu trankvila! Mi vendos multon. Klientoj ne aĉetas la varon, ili aĉetas la ‘fabelon’. Kiam ili vidos, kiel facile mi poluras kaj deprenas ŝajne neforigeblajn makulojn, kaj aŭdos la fabelon, ili aĉetos… ne timu. Kaj la ciraĵo ne aspektas ordinara. Ĉi estas verda, do ĝi nepre devas esti io speciala, ĉu ne? — Ĉu vi trovis bonan loĝejon?”

“Mezmezan,” mi diris.

“Lastan jaron,” diris Frank, “mia loĝejo ĉi tie havis bankuvon tiel malgrandan ke, kiam mi eniris, la akvo elverŝiĝis. Ĉi-foje mi elektis loĝejon kun granda bankuvo; sed domaĝe mi eltrovis, ke la akvo el la varma krano estas pli malvarma ol tiu el la malvarma krano. Kaj la dommastrino havas manion pri avizoj. Ĉie, kien mi turnas la okulojn, mi vidas admonojn. Senfinaj ili estas: Estingu la lumon! Tenu la ĉambron orda! Tiru la ĉenon! Ne lavu ŝtrumpojn en la manpelvo! Viŝu la botojn antaŭ eniro! ktp. Mankas nur: Metu la lupagon en la pordan leterkeston kaj ne eniru!

“Ho Frank, mi denove turnas min al vi por komplezo. Ĉu vi konas iun taŭgan helponton por ni? Estas multaj, kiuj serĉas laboron; sed mi ne konas ilin kaj mi timas elekti sentaŭgulon.”

“Bone, Vik, mi klopodos. Kaj la numero de via stando?”

“328, sed kial nomi min ‘Vik’?”

“Vi laboras por la V.I.K.-Kompanio, ĉu ne? Do ‘Vik’! Tiu nomo estas pli bona ol Jock, estas tro da Jock'oj.”

“Kial ne mia baptonomo, Cezaro?”

“Cezaro? Tio estas nomo de hundo.”

“Ĉu ne ankaŭ de imperiestro?”

“Jes, sed la popolo estas tro malklera por scii tion.”

“Mi ŝatas ‘Vik’, Ĝi estas mallonga kaj senpretenda,” aprobis Anjo.

“Bone,” mi diris, “Vik ĝi estu. Fakte mi neniam ŝatis ‘Cezaro’, ĉar mi ne bone prononcas la siblajn sonojn.”

“Nu,” diris Anjo, “provizore ni ĝis'as vin, Frank. Ni volas rigardi la foiron kaj poste ni devas pretigi nian standon.”

Ni laŭiris senfinajn vicojn da standoj kaj gapis interesite. Estis grandegaj standoj de mondfamaj firm(a)oj, standoj de fabrikistoj kiuj prezentis per funkciantaj maŝinetoj la fabrikprocedojn de la kruda stato ĝis la preta artiklo. Estis maŝinoj, kiuj estis pretaj por montri ŝufaradon, la mekanikan senostigon de fiŝoj, la enskatoligon de varoj, la presadon de gazetoj, la faron kaj pentron de porcelanaj vazoj, kaj tiel plu senfine. Estis granda, lukse drapirita halego, kie reĝine majestaj sinjorinoj montrocele portos laŭmodajn robojn. En unu halego staris plenampleksaj domoj konstruitaj speciale por montri la plej modernajn planojn. En alia halo estis granda ĝardeno kun herbejoj, fontanoj, arte dismetitaj ĝardenfloroj ĉiuspecaj kaj grandaj, plenkreskaj arboj. Ŝajnis nekredeble, ke oni konstruis ĉion ĉi tion por nura daŭro de malpli ol unu monato. Fine ni revenis al nia stando.

Junulo venis al mi kaj diris kun forta irlanda akcento: “Ĉu vi deziras laboranton?”

“Efektive jes,” mi respondis. “Ĉu iu sendis vin al mi?”

“Ne, mi nur demandas.”

“Kia estis via lasta laboro?”

“Mi laboris en magazeno dum iom da tempo, sed trovis la laboron tro teda. Antaŭ tio mi estis emajlisto en fabriko, sed la laboro malutilis mian sanon.”

“Ĉu vi iam ajn eksponis aŭ laboris en foiroj?”

“Ne, nur tiujn du laborojn mi faris. Antaŭe mi studis ok jarojn por fariĝi katolika pastro, sed ŝanĝis la ideon, antaŭ ol mi faris la finan voton.”

Mi staris penseme kaj sendecide. Li estis juna, seriozmiena kaj modeste vestita. Li ŝajnis tre sincera kaj ema labori. “La laboro en foiroj estas tre streĉa,” mi avertis. “Oni ofte eĉ ne havas tempon manĝi; mi ne pensas, ke vi estas tipo taŭga por foiro.”

“Donu al mi la ŝancon! Mi certas, ke mi ŝatos tian laboron. Mi ne multon pretendas salajre en komenco kaj mi konscience laboros.”

Mi rigardis demande al Anjo, kaj ŝi kapjesis.

“Bone,” mi diris. “Ĉu vi povas komenci nun — helpi al mi ordigi la standon?”

“Volonte.”

Ni diskutis la laboron kaj la salajron, kaj ĉio estis aranĝita.

“Ho, kio estas via nomo?”

“Michael O'Hara.”

“Bone, Micky, ni komencu.”

15. LI VORTON EN LA POŜO NE SERĈAS.

La sekvintan matenon, dum Anjo kaj mi alproksimiĝis al la enirejo de la foiro, viro venis rekte al mi kaj etendis la manon. Surprizite mi akceptis la manpremon. Li tutkore skuis mian manon, metis la alian manon amikeme sur mian ŝultron, kaj diris: “Vi laboras en la montrejo, amiko, ĉu ne? Jes, mi sciis tion, sed vi ne ŝvitis tiom longe kiom mi — ha! — mi povas vidi tion, mia kapo ne servas nur kiel apogilo por mia ĉapo. Jes, videble vi estas nova bazarulo, ĉar vi ne kalkulis la fingrojn post manpremo. Ĉiam faru tion post manpremo kun bazarulo, kam'rado. Eblas, ke vi ne konas min. Ĉiuj bazaruloj konas Martin Vernon: la plej sperta bazarulo kiun la montreja mondo iam havis la ŝancon — ne, la  h o n o r o n — koni. Nu, amiko, mi volas ke vi faru al mi komplezeton, nur etan favoreton entre nous. Mi estis malsana dum iom da tempo, preskaŭ mi flaris la violojn de sube, — kaj nun mi bezonas enirprezon, nur kelkajn rondajn groŝojn, por ke mi trovu laboron. Nu, mi scias, ke vi ĝojos fari tion, n'est-ce pas? Mi redonos la gelt'on al vi tiom senprokraste ke vi pensos, ke vi nur prenis ĝin el unu poŝo por remeti ĝin en l' alian, Nu, certe vi donos… iu ajn povas flari, ke vi estas tribano nia — jen, vi jam estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato! — Kaj ankaŭ via ĉarma edzinet',” li pluis, klinante sin ĉe la talio, “ŝi ja estas via edzino, ĉu ne?” Kaj ĉe mia hezito li tuj aldonis: “Ha, jes, mi komprenas ne gravas. Vi devas fieri pri ŝi, danki al la dioj!”

Mi rigardis lin. Li radiis de bonhumoro, estis iom fremdaspekta, diketa kun lipharoj kaj tufeto da barbo. Li portis bireto-ĉapon, buntan kravaton, sportjakon, veluran pantalonon kaj brunajn ŝuojn. Li parolis per granda miksaĵo de slango, en kiu estis la bazarula, la usona kaj slangoj el diversaj regionoj kune kun fremdaj vortoj. Kiel multaj bazaruloj li diris efektive ne “bazarulo”, sed “barzulo” (lange oportuna kripligo).

Je lia tumulta alparolo Anjo kaj mi ekridis.

“Ha, la gaja koro!” patosis Martin. “Kia mizera mondo estus ĉi tiu globo, se mankus la rido! Venu, Romeo kaj Julieta, ni eniru, vi ne pentos la donotajn groŝojn, vi vidos min labori, vi vidos min tondi la ŝafojn. Antaŭen, estimataj, al la giĉeto!”

“Ĉu mi estas via unua ŝafo hodiaŭ?” mi ridis.

“Nu kiaj paroloj, samsortano! Vi ĵetas semojn por rikoltegi, saĝulo! Neniu jam bedaŭris renkonti Martin Vernon: vi vidos. Per la vortoj de Julio Cezaro, kiam li ĉarpentis la Trojan ĉevalon: Veni, vidi, vici, — la mondo estas nia ostro, kaj ni elprenos la perlon!”

Mi pagis por li, montris niajn enirbiletojn kaj eniris. Ni kune iris al la stando.

“Ha, kuiriloj,” diris Martin. “Mi povus vendi tiujn. Bona varo kun bona pluso. Ili interesas la virinojn. Ĉiam vendu al la virinoj! Laŭ statistikoj la virino aĉetas okdek procentojn el la varoj de la lando. Ŝi aĉetas por si, por la hejmo, por la infanoj, por la viroj… sed precipe por si.”

“Ĉu vi iam ajn vendis kuirilojn?” mi interesiĝis.

“Kuirilojn? Certe. Mi vendis ĉion. Ne kreskas fungoj sur Martin Vernon. Se vi volas helpanton, mi prezentas al vi la unuan ŝancon profiti per mi. Kion vi diras? Mi 'sponos tiujn kuirilojn, kaj vi bezonos nur krajonaĉi mendojn en la libro tiel fulme, ke via krajono brulos.”