“Sed ĉu vi iam 'sponis t i u j n kuirilojn?” interrompis Anjo. “Jes aŭ ne?”
“Mi 'sponis multajn kuirilojn, do ĉu gravas, se ĉi tiuj estas iom aliformaj? Kio estas formo? Ili kuiras sen akvo, do kio? Ne timu, mi 'sponis ĉion de virinaj korsetoj ĝis dentbrosoj por hundoj… Momenton!” Kaj li forlasis nin kaj kuris al du preterpasantaj mezaĝaj virinoj.
“Matenon, sinjorinoj! ĉu vi vidis ĉi tiun kuirilon? Jen la plej nova, la plej interesa kuirilo en la tuta foiro. Ĝi kuiras sen akvo. Eĉ por kuiri supon, akvo ne necesas. Tre facile uzeblaj ili estas. Mi bezonus nur momenton por montri al vi unu. Tiuj kuiriloj estas nepre necesaj al ĉiu homo, kiu manĝas!” Li parolis flue, kaj manko de scio ne detenis lin. Li sciis nenion pri la kuirilo kaj klarigis tute malĝuste, sed tamen en persvada maniero, kaj fine li eligis mendon, kiun mi skribis en la libron.
“Do,” li diris, “ĉu tio konvinkas vin? Ĉu necesas plu buŝaĉi?”
“Jes, sed estis iom da bonŝanco tie,” mi komentis. “Tamen mi dungos vin, sed mi devas instrui vin pri la kuirilo, ĉar kelkaj el viaj diroj hirtigis miajn harojn!”
“Eĉ Kolumbo ne konstruis Amerikon en unu tago, sed detaloj estas ja nur detaloj: ne zorgu.”
Micky envenis, kaj mi prezentis Martin al li. Ili parolis iomete, kaj Martin diris: “Vi estas irlandano? Honoron al vi: vi venas de la lando de Shaw. Jen cinikulo kiu scias ridi pri ĉi tiu straba mondo! Mi tranazis ĉiujn liajn verkojn. Micky, knabo, mi estas kontenta nomi vin kam'rado.”
La vizitantoj komencis enveni bonnombre, kaj mi komencis eksponi. Ni ne vendis tiom, kiom mi atendis. La tri helpantoj bone laboris. Micky laboris kviete, klarigante. Lia sincera maniero trafis. Ankaŭ Martin bone parolis, sed li iom tro parolis kaj li enkondukis apartaĵojn, kiuj ne rilatis al la objekto, sed mi ne estis malkontenta pri li.
Mi telefonis al la direktoro de V.I.K. kaj sciigis lin pri la vendoj kaj la dungitoj. Plaĉis al mi, ke la direktoro lasis ĉion en miaj manoj. Tio permesis al mi disponi libere, kvazaŭ mi estus la estro. Mi cedis iom da antaŭpago al Martin, kaj de tempo al tempo li iris al bufedo por trinki iom da biero, sed li ne trinkis tro. Ni kaj Micky ne trinkis alkoholaĵojn krom dum okazoj de societemo. Ni tri ne iris manĝi plenan manĝon sed kuris intertempe aĉeti teon aŭ kafon kaj buterbulkojn. Je la fino de la unua tago ni ĉiuj estis lacaj, escepte de Martin, kiu havis grandan energion, kaj liaj babilado kaj intertempaj spritaĵoj tenis nin gajaj.
“Ne multaj vendoj, sed ne malbone,” mi diris al ĉiuj.
“Ne turmentu vian pensilon,” diris Martin. “La unuaj tagoj en montrejo estas ĉiam malfacilaj; sed ni bone vendos, nur aŭskultu al via onklo, kiu neniam eraras! — Kaj vi, Micky, vi estas tre honesta knabo, sed kiam mi demandas vin antaŭ la kliento, kiom da kuiriloj restas, vi devas diri ne ‘multaj’, sed ‘nur du-tri’! Tio igas la klienton aĉeti pro timo, ke la stoko elĉerpiĝos, Micky, mia filo, vi lernos. Bonulo vi estas — sed ne sanktulo. Mi spionis vin senvestigi belan sinjorinon per viaj okuloj… Ŝi estis edzino, sed tamen adulto brilis en viaj lampoj!”
Micky ridis iom honte, kaj Anjo admonis: “Nu Martin, kiaj diroj! Vi ofendos Micky.”
“Ne,” li respondis, “mi ofendas neniun, ĉar mi nur diras kion mi pensas. For la hipokriton! — Cetere moraleco nur dependas de geografio. Kio estas maldeca ĉi tie, estas deca aliloke. La tuta mondo havas apetitojn, sed oni volas doni pli da graveco al unu apetito kompare kun alia.”
Evidente Martin ne timis tuŝi iun ajn temon, kaj baldaŭ ni ekvidis, ke sub la blago kaj fanfarono li portas ankaŭ trajton de humana sincero.
Ni foriris el la foirhalo kaj ekiris malsupren sur la ŝtuparo, kie puŝiĝis granda amaso da hejmiranta publiko. Iom antaŭ ni iris virino kun trijara infano, kiu pene stumblis apud la patrino, sin kroĉante al ŝia jupo. En la brakoj la virino portis dorlote hundeton. Senhezite Martin paŝis al la virino kaj diris: “Pardonu, sinjorino, ĉu hundeton vi naskis?” Kaj tuj kun konsterna arogo li elprenis el ŝiaj brakoj la hundeton, metis ĝin sur la teron, poste levis la infanon kaj metis ĝin aplombe en ŝiajn brakojn. Kun ĝentila kapklino al la mirfrapita virino li revenis al ni kaj tuj komencis vigle paroli pri indiferentaj aferoj, kvazaŭ por ne lasi al ni la eblon komenti lian donkiĥotan agon.
Kurioza homo, mi pensis. Sed nepre simpatia!
16. MALSAĜULOJ KRESKAS MEM, SEN PLUGO KAJ SEM'
Post du tagoj mi permesis al Martin eksponi. Li multe parolis kaj amasigis grandan aron da personoj, sed li tro deiris de la temo. Li havis bonan spriton kaj ofte ŝercis por distri sin mem. Lia humoro ofte estis cinika aŭ nekomprenebla por la ĉeestantoj. Mi memoras, ke li foje tenis terpomon en mano dum ekspono kaj diris: “Jen terpomo, ordinara terpomo — sed ĉu vi scias kiel oni nomas ĝin en proleta Whitechapel?… Terpomo! Ha, sed en aristokrata Park Lane, ĉu vi scias kiel oni nomas ĝin tie?… Terpomo!”
Liaj eksponoj rikoltis mendojn; ĉiuokaze mi ne estus povinta fari mem ĉiujn eksponojn. Ĉiam interesis min la homamasa psikologio. Ofte, kiam mi komencis eksponi, homoj ariĝis, sed je kelkfuta distanco, lasante duoncirklon da spaco antaŭ mi. Nu, estis necese ke la aro staru dense ĉe la servotablo, por ke ili tenu unu la alian kunpreme; alie, se restas libera spaco, unu-du eliros kaj tio komencos ĝeneralan forlason. Mi ne troigas dirante, ke eĉ tusado aŭ rido povus kaŭzi moviĝon, kiu igos ĉiujn foriri de la stando. Sed por logi la homojn pli apuden mi devis elpensi taktikojn.
Mi komencis kutime per simpla ĝentila peto, ke oni venu pli proksimen, “ĉar estas malfacile krii kontraŭ la bruo de la foiro”. Tio malofte sukcesis. Post tio mi provis po-iome mallaŭtigi la voĉon tiel, ke la homoj ĉe la ekstera rando devis antaŭenklini sin por aŭdi. Kiam mi juĝis ke la hompremo sufiĉas, mi petis denove, kaj tio foje sukcesis, ĉar la unua vico estis preskaŭ puŝita antaŭen. Se ankaŭ tiu provo estis senrezulta, mi provis kaŭzi alproksimiĝon per la diro, ke “la malapuduloj ne povas bone vidi”. Tio ofte sukcesis, ĉar tio tuŝis ilian senton de ĝentileco kaj donis al ili la ĝenan impreson, ke la okuloj de la poste-starantoj estas fiksitaj sur ilia nuko. Kiel lastan rimedon mi uzas ĉi tiun: mi miele-dolĉe kaj karese petas, ke ili bonvolu pliproksimiĝi, kaj tuj post tio subite, per akra laŭtkriego, mi bojas aŭtoritate: “V e n u a n t a ŭ e n!” La ŝoko skuas la grupon kaj kaŭzas ekmovon, kaj tuj mi ĝentile aldonas: “Dankon, dankon!” por ke ĉiu pensu, ke mi dankas proksimiĝantojn. La rezultanta moveto fariĝas movo, kaj jen ili aŭtomate kaj paŝete komencas alveni kvazaŭ paralizitaj marionetoj.
Antaŭ ol elpreni la pretajn manĝaĵojn el la kuirilo, mi ĉiam invitas la aŭdantojn fari demandojn. Tiujn demandojn mi ŝatas, ĉar mi neniam scias kion atendi. Ofte estas uloj, kiuj volas perpleksi aŭ embarasi la eksponiston. Sed tiu, kiu estas sperta, povas ĉiam respondi rekte kaj turni eĉ malfavoran demandon al gajno. Mi trovis, ke dum la ekscito de la eksponado la menso estas pli vigla kaj la preta respondo saltas al la lipoj. Foje okazis, ke mi pensis pri la ekspono, dum mi sidis en loĝejo. Iu probabla demando venis al mia menso, kaj mi cerbumis por trovi taŭgan respondon, sed mi tute ne povis. Post duonhoro da pensado mi rezignis trovi solvon, kaj restis nur esperi, ke neniu demandos. Sed poste en foiro okazis, ke kuracisto faris tiun saman demandon. La respondo tuj venis al mi, kaj ĝi estis tute trafa kaj ĝusta — respondo, ne nur momenta elturniĝo. Demandoj estis ofte nekoncizaj kaj ne klare vortigitaj. Mi ĉiam ripetis la vortojn de la demandanto kaj, se necese, netigis ilin, ĉar oni ne povas bone pritrakti nebulan diraĵon. Post tio mi donis aliajn ekzemplojn aŭ klarigojn favorajn al la demandanto, kaj, fortiginte kaj konkretiginte lian punkton, mi trafe nuligis ĝin.