Выбрать главу

Post la Cornwall'aj eksponoj mi devis iri al granda magazeno en Londono. Tie la amaso da reguloj incitis min. Por ĉiu ago estis bridaj reguloj. Por forporti simplan propran pakaĵon, oni devis havi rajtigon de tiu kaj tiu, ĝis naŭzo.

Unu tagon envenis judo kaj demandis min, kie troviĝas la faka ĉefo. Mi informis lin, kaj li dankis min. Mi vidis lin plurfoje kaj sciis, ke li iel negocas. Ni kutime interparolis kaj du-tri fojojn ni iris kune manĝi en la magazena restoracio. Li rakontis pri si mem.

Lia negoco estis iri al magazenoj aŭ alispecaj komercejoj kaj entrepreni vendon de varoj, kiujn la magazeno aŭ komercisto ne povas vendi. Li ricevis pagon per procento de la vendoprezo.

Foje li iris en magazenon kaj aŭdiencis kun la fakestro de la bazara fako en la subtera etaĝo. Tiu havis malkarajn gramofonojn, kiujn li ne povis vendi. La judo entreprenis vendi ilin. Post du-tri tagoj la judo revenis al la estro kaj sciigis lin, ke la gramofonoj estas venditaj. Kiam la bazarestro demandis, kien liveri ilin, la judo respondis: “Al la muzika fako en la tria etaĝo.” La afero sukcesis, kaj li ricevis la procentaĵon. Io tia povas okazi, ĉar ĉiu fakestro sin okupas ekskluzive nur pri sia fako!

Alian fojon la judo kun kolego aĉetis mil fotomaŝinojn po unu pundo el Ameriko. La fotomaŝinoj estis videble tre bonaj kaj valoris plurfoje tiun prezon. La du kolegoj vendis la tuton al iu magazeno po du pundoj por maŝino. Tio donis mil pundojn da profito. La paro iris al trinkejo por festi la bonan negocon, kaj de tie iris al la hejmo de unu el ili por sciigi la edzinon. Sed la edzino diris, ke la magazeno telefonis, ke oni tuj telefonvoku la direktoron. La judo tion faris.

“Kie oni povas trovi konvenajn filmojn por la maŝinoj?” demandis la direktoro de la magazeno, “Nu… ie ajn,” respondis la judo necerte.

“Do trovu la filmojn, kaj ni aĉetos!” diris la magazenestro.

La paro eliris kaj traserĉis Londonon, sed ne povis trovi filmojn taŭgajn por la maŝinoj. Diable! la filmoj havis specialan formaton! — jen estis la tubero en la afero; jen kial la maŝinoj estis tiel malkaraj! Ili kablis al Ameriko kaj ricevis la respondon, ke la firm(a)o bankrotis kaj la filmoj ne plu estas akireblaj. Ili cerbumis kaj zorgumis pri la afero. “Jen bela kaĉo,” diris unu al la alia. Sed solvo ekbrilis al ili. Ili prenis aŭtomobilon kaj laŭiris ĉiujn troveblajn lombardistojn en Londono, Brighton kaj aliaj proksimaj urboj, lombardis ĉiun maŝinon aparte por 25, 30 kaj eĉ 35 ŝilingoj kaj post tio eĉ vendis kelkajn el la lombardbiletoj por kelkaj ŝilingoj.

Alia komerco, kiun ili faris, estis aĉeti malaktualajn gramofondiskojn ĉe fabriko po du pencoj, dum la regula prezo de diskoj estis po unu ŝilingo. La judoj sendis la diskojn al Nederlando, kie la anglaj arioj estis aktualaj, kaj bone profitis. Sed inter tiuj malkaraj diskoj (amase aĉetitaj) estis kelkaj, kiuj enhavis paroladojn. Nu, tiuj ne estis vendeblaj en Nederlando. La problemo do restis: kiel enspezi ankaŭ per tiuj diskoj. Kaj solvon ili trovis.

Ili eksciis jenon: Se butikisto ne sukcesas vendi ĉiujn diskojn, la firm(a)o reprenas dek el cent kaj redonas la pagitan prezon (po unu ŝilingo). Do la judoj simple vendis tiujn senutilajn diskojn po ok pencoj al butikistoj. Tiuj resendis ilin al la fabriko kaj ricevis po unu ŝilingo. La judoj reaĉetis la samajn diskojn ĉe la fabriko, kaj jen la vendo kaj aĉeto de la diskoj daŭradis en magia rondo. Fine la fabrikantoj malkovris la manovron. —

Mi finis la tagan laboron je la sesa, kaj unufoje semajne ni havis duontagan libertempon. Unuavide tio ŝajnis ege preferinda ol labori ĝis la deka, kiel en foiroj, sed male mi spertis solecon dum la liberaj horoj. Mi distris min per promenoj tra la Londonaj stratoj, vizitoj al muzikhavaj kafejoj kaj maloftaj vizitoj al kinoj, sed mi sentis tiun solecon, kiu estas eĉ pli forta inter homamasoj. Mi decidis serĉi amikon. Sed en Londono tio estas pli malfacila ol en malgrandaj urboj. Estas malmultaj hejmoj en la centro de Londono, kaj la granda plimulto de la laborantoj en la magazeno loĝis kilometrojn for el la centro, kaj post la laboro ili rapidis hejmen per buso, subtera fervojo aŭ trajno.

18. GAJA DUOPO.

Post kelkaj tagoj mi amikiĝis kun Benjo. Ŝi sidis proksime al mi en budeto, kaj ŝia laboro estis respondi al demandoj de klientoj: informi kie oni povas aĉeti tion kaj tion, montri la vojon al diversaj fakoj ktp. Post la laboro ni ordinare eliris kune. ŝi estis tre sprita kaj gaja, kaj mia humoro aŭtomate respondis al ŝia. Ŝi estis tia, ke post unu-du renkontiĝoj mi sentis, kvazaŭ mi konus ŝin jam de jaroj. Brak-en-brake ni iris kien la momenta prefero pelis nin, kaj ni babilis, interspritis, ŝercis kaj ridis, kvazaŭ ni estus la solaj homoj en Londono. Mi memoras ke foje ni elvenis el subtera trajno. Antaŭ ni rampis la longaj movŝtuparoj. Ŝi diris: “Ni konkuru, kiu povas unue atingi la supron per la malsuprenira movŝtuparo!” Gaje ni kurrampis kontraŭ la fluo de la alvenantaj ŝtupoj, ridante kaj tute senkonsciaj pri la rigardegoj de la homoj, kiuj sendube pensis nin frenezaj. “Jen,” ŝi diris, spiregante ĉe la supro, “dum mia tuta vivo mi volis fari tion!”

Unu vesperon ni decidis iri vidi filmon, kiu estis multe reklamata. Ni eniris, kaj post nelonge mi komencis tordiĝi en mia fotelo. La filmo estis aĉa; sed kio incitis min, estis ke la reklamoj estis tute trompaj kaj reliefigis ion allogan, kio okupis sur la ekrano nur unu-du minutojn. Ankaŭ al Benjo ĝi malplaĉis, kaj ŝi komencis kritiki kaj mallaŭdi ĝin ne­flustre, dirante ke ŝi ne scias kial la popolo toleras tiajn trompaĵojn sen­proteste. “Venu,” mi diris laŭtvoĉe, “ni iru vidi  f i l m o n ie!” Ni parade eliris. En la vestiblo ŝi forlasis min dum momento, kaj mi staris ĉe la enirejo atendante ŝin. Geduo, kiu rigardis la reklamojn ĉe la pordo, venis al mi, pensante ke mi estas la direktoro de la kino, kaj demandis: “Ĉu ĝi estas brita filmo?”

“Jes,” mi respondis, “sed ĝi estas la plej aĉa, kiun ni iam montris.” La paro rigardis min mirante, ke oficisto de entrepreno povas esti tiom honesta. Ili dankis min kaj foriris. Mia ago bonhumorigis min kaj mi ĝue rakontis la okazintaĵon al Benjo kiam ŝi alvenis. Ŝi kunĝuis la ŝercon kaj diris: “Tio memorigas min pri io simila, kio okazis al mi en Londona magazeno kiam mi estis kun mia frato. Ne en magazeno, en kiu mi laboris. Mi staris, atendante mian fraton, kiu rigardis ion interesan al li kelkajn metrojn for de mi. Virino venis rekte al mi kaj diris aŭtoritate: ‘Montru al mi la ĉapelan fakon!’ Mi tuj komprenis, ke ŝi pensas ke mi estas dungitino, kaj la penso, ke eĉ for de la propra laboro la hazardo postulas ke mi tamen laboru, ridigis min. La virino tuj koleriĝis kaj ĵetis: ‘Ne estu impertinenta. Montru al mi, alie mi denuncos vin.’

‘Ho, iru boligi la kapon,’ mi diris senzorge. ‘Mi eĉ ne emas paroli al vi.’

La virino preskaŭ eksplodis pro furiozo. ‘Mi denuncos vin, vi estos tuj maldungita… tia krudeco!… mi tuj sciigos vian fakan estron.’ ‘Do denuncu, ĝis vi krevos; mi fajfas je tio. Jen staras la ĉefo tie. Iru al li… for de mia vido!’ mi diris, montrante al mia frato, kiu mal­hel­vestite kaj sen ĉapelo ja aspektis kvazaŭ ĉefo. La virino sin turnis kaj iris rekte al li, kaj mi okulsignis al li komprenige. La virino paŝis al mia frato kaj diris: ‘Mi volas plendi kontraŭ tiu komizino pro impertinento kaj insultado. Mi simple demandis al ŝi kie estas la ĉapela fako, kaj ŝi insultis min ŝoke!’ Mia frato respondis: ‘Se ŝi ne emas montri ĝin al vi, ŝi plene rajtas. Iru kaj serĉu ĝin mem kaj ne ĝenu miajn laborantojn!’ La virino restis tute senvorta kaj eliris murmurante pri la plej nekredeble aĉa magazeno, kiun ŝi iam vizitis!”

Plaĉis al mi la preta spriteco de Londonanoj. Se okaze mi diris ion ŝercan al iu, li ne fikse rigardis kvazaŭ ofendita nek mienis vake nekomprene, kiel ofte okazas en aliaj partoj de Anglujo. Foje mi diris ŝerce al Londona konduktoro de buso: “Ĉu vi povas halti ĉe numero 76, Kensington-strato?” Tuj venis la respondo: “Certe. Ĉe kioma etaĝo?” Tiajn pretajn rebatojn oni ofte spertas ĉe kelneroj, portistoj, taksiistoj ktp. Kiam mi estis sola, mi trovis, ke ŝerca vorto tie kaj tie interŝanĝita distras aŭ gajigas la tedan pason de la tago.