Anjo skribis al mi de tempo al tempo, sed ŝiaj leteroj fariĝis pli maloftaj kaj mallongaj.
Iun dimanĉmatenon mi renkontis Benjon laŭ antaŭ-aranĝo, por viziti Petticoat Lane, la faman Londonan bazaron. Estis bela, varma mateno. Ni atingis Petticoat Lane proksimume je la deka. La bazaro estis tiom plena de homoj, ke ni devis puŝiĝi inter ili kaj zorgi por ne perdi unu la alian. Ĉiu strato estis kontinue borderita ambaŭflanke per standoj, kaj ankaŭ la stratbutikoj estis malfermaj. La bazaristoj hurlis pri siaj varoj, kaj la butikistoj staris ĉe la sojlo, provante per ĉiu rimedo enirigi klientojn. Preskaŭ ĉiu speco de varo estis aĉetebla, “de pinglo ĝis ankro”, kiel diras la angla esprimo.
Ni kuniris malrapide, aŭskultante la bazaristojn deklami. Inter ili mi rekonis kelkajn bazarulojn, kaj kelkfoje mi agis kiel “sprono” por ili. “Sprono” estas proksimuma traduko de bazarula vorto kiu signifas iun, kiu per ekzemplo instigas la klientojn aĉeti. Necesas nur, ĉe la fino de bazarula parolo, kiam li diras la prezon, ke mi tuj aĉetu. Tio komencigas la aĉetadon. Poste mi redonas kaŝe la aĉetaĵon kaj rericevas la monon.
Ĉe la vojrando staris viro, kiu vendis faskojn da mento. Dum ni preterpasis, li ŝovis faskon al ni, kriante: “Mento po du pencoj por fasko, mento po du pencoj por fasko!”, reripete. Ĝuste tiam, terno neatendite skuis Benjon, kaj ŝi ternis rekte sur la etenditan faskon. La mentvendanto ne paŭzis nek movis eĉ palpebron, sed daŭrigis: “Mento po unu penco por fasko, mento pi unu penco por fasko…”
Ni puŝiris laŭ la stratoj. Benjo interesiĝis pri virinaj vestaĵoj kaj faris du-tri aĉetojn, Inter ili estis paro da silkaj ŝtrumpoj, kiuj estis malaltprezaj. La bazaristo montris ilin al ŝi, turnante ilin en la mano, por ke ŝi bone vidu ilin. Ŝi poste rimarkis, ke la fortikigita kotona rando ĉe la supro de unu etendiĝis preskaŭ ĝis la genuo.
Ankoraŭ ŝi ne scias, kiel ili estis manipulitaj, ke ŝi ne vidis la okulfrapan difekton.
Subite Benjo diris: “Kion vendas tiu hindo?” Mi rigardis. Li ne estis hindo. Tio estis videbla. Li estis ŝminkita. Ni alproksimiĝis. La ‘hindo’ portis pseŭdo-orientan vestaĵon, sidis sur tapiŝo kun la kruroj krucitaj kaj diris monotone per kvazaŭ-fremda fuŝparolo: “Bonŝanca nigra fabo, faras bonŝance, multe bonŝance, nur po tri penco.” Li tenis la rigardon teren kaj apud li estis cizelita latuna pleto plena de nigraj faboj. Li vendis unu-du tiam kaj tiam, precipe al virinoj. Dum mi rigardis, mi trovis ion konatan ĉe li, kaj mi rekonis lin. Estis Bert, la “specimenisto”, kiun mi renkontis en la Edinburga foiro. Post momento li leviĝis kaj aĉetis tason da teo ĉe la apuda stando. Mi alproksimiĝis: “Kaisa hai, sahib, granda ŝanĝo post la specimenvendo!”
“Jock!” li diris. “Kiel vi fartas? Kio logis vin al ĉi tiu ĝangalo?”
“Ĉio iras glate ĉe mi. Kiel ĉe vi?”
“Ho, kiel kutime, enspezo kaj elspezo.”
“Ĉu tio ĉi estas via nova entrepreno?”
“Ne, mi laboras ĉe foiro dum la semajno, kaj se la vetero estas afabla dimanĉe matene, mi venas ĉi tien.”
“Ĉu vi multe enspezas per la faboj?”
“Ne multe, sed la kosto de la faboj kaj iom da tinkturo ne estas multo.”
“Mi certe ne estus kredinta, ke oni aĉetus fabojn unuope, kaj je tia skandala prezo!”
“Ho, la publiko aĉetas ion ajn. Ju pli trompa la varo, des pli oni aĉetas. Tamen estas io, kio igas la fabojn karaj.”
“Kio?” mi demandis.
“Mia pluso,” li respondis. “Kiam mi komencis, mi provis fari paroladon pri la faboj, sed eltrovis ke la publiko ne kredas min. Ĝi estis bona ‘fabelo’, pri la deveno de la misteraj nigraj faboj kaj citoj pri la granda bonŝanco, kiun ili venigas, sed — nenio; do mi decidis provi diri nenion, krom fuŝdiri kio ili estas. Kaj la homoj aĉetas. Eble ili iom hontas, kiam ili estas inter la amaso, kiun mia parolado kolektis. Ĉu aŭ ĉu ne, — ili aĉetas unuope.”
“Vi havas pli da kuraĝo ol mi. Mi ne kuraĝus tion fari, precipe se mi havus helbluajn okulojn.”
Benjo kaj mi plu promenadis. Ni vidis iun, kiu estis laŭte deklamanta. Sur sia vendobenko li havis kapon de moruo, kaj sur ĝi estis grandeta pilolo diskoforma.
“Gesinjoroj,” li deklamis, “rigardu la muŝojn! Ili estas ĉie sur la stando, sed neniu — eĉ ne unu sola — alproksimiĝas la fiŝkapon. Jen unu pundo! Tion mi volonte donos al iu ajn, kiu unua vidos muŝon resti sur la fiŝo. Gesinjoroj, tiu pilolo ŝirmos vian manĝaĵon kontraŭ muŝoj kaj ĉiuspecaj insektoj. Nur metu unu en vian kuirejon aŭ manĝoŝrankon, kaj vi forigos la danĝeron, kiun portas muŝoj. Muŝoj infektas… ktp.”
Ni formoviĝis. Neniam antaŭe mi vidis tiun pilolon, sed mi aŭdis pri ĝi. Laŭdire oni simple fandas kandelojn kaj muldas la fandaĵon je pecoj de iu ajn formo. Kelkfoje oni koloras la fandaĵon per blua aŭ ruĝa inko. La muŝoj ne proksimiĝas al la fiŝo, sur kiu estas la pilolo, ĉar la fiŝo estas… antaŭe trempita en petrolon.
19. UNU ORIENTEN, ALIA OKCIDENTEN.
Estis aŭgusto. Mi laboris en magazeno en Manĉestro. La firm(a)o skribis al mi, ke la unua foiro okazos en Aberdeen en septembro, kaj petis, ke mi bonvolu elekti taŭgan lokon por nia stando kaj ankaŭ faru la standplanon. Oni lasis al mi ankaŭ la elekton de la kunlaborantoj.
Anjo laboris en Leeds, kiu ne estas malproksime de Manĉestro. Mi tuj skribis al Anjo, sciigante ŝin pri la perspektivoj kaj dirante al ŝi ke mi intencas viziti ŝin dum la venonta merkredo. Merkredo estis ja la duontaga ferio en ambaŭ urboj, do oportuna por ni. Anjo respondis ke ŝi ĝojas pri mia venonta vizito.
Anjo atendis min ĉe la stacidomo en Leeds. Ni kuris unu al la alia laŭ la kajo, ĉirkaŭbrakis kaj kisis. Kian ĝojon mi spertis ĉe la renkonto!
“Ho, Vik,” ŝi diris. “Mi ĝojas denove vidi vin.”
“Jes, mia kara, sed kiajn mizerajn skribetojn vi sendis al mi lastatempe! Ĉu mankis al vi skribpapero?”
“Mi estis tre okupita kaj cetere mi ne emis al la skribado.”
“Tro okupita por skribi leteron?! Nu, Anjo, ne mensogetu.”
“Ĉu vi venis ĉi tien por riproĉi min?” ŝi diris ofendite.
“Ne, kara mia, sed vi ja ŝuldas al mi ian klarigon. — Nu, kien ni iru?”
“Estas lule komforta kafejo ĉi-proksime. Ni iru tien.”
“Ĉu ne al via loĝejo?”
“Ni povus… sed ĝi estas malproksima, kaj vi ni disponas multe da tempo, ĉu?”
“Ne, nur kelkajn horojn, sed ni povus ja veturi per taksio.”
Ŝi evidente embarasiĝis, komencis paroli kaj silentis.
“Anjo, kio estas? Ĉu vi ne emas ke ni kunestu solaj post tiel longa tempo? Diru klare: ĉu io ŝanĝiĝis inter ni?”
“N-ne,” ŝi balbutis. “Vi estas ĉiam… Ho, Vik — estas nur, ke… ke estas pli bone, ke ni ne iru tien…, kaj cetere la dommastrino ne ŝatus, ke mi konduku viron en mian ĉambron. Ŝi estas tia… tre suspektema… tre puritana.”
“Anjo, kio estas? Kial vi diris ‘cetere’? Kio estas la alia afero, kiu maloportunigas nian iron? Ĉu vi kunvivas kun iu?”
“Ho Vik, ne antaŭjuĝu. Ne estu suspektema. Estas nur, ke ne estas oportune. Estas… io.”
“Al mi ŝajnas tute klare, ke estas ne io, sed iu.”
Ŝi koleretis. “Bravulo! do vi jam konkludis pri ĉio. Vi jam scias ĉion kaj kulpigas min. Vi estas viro, do vi arogas elekti vin juĝisto. Sed, Vik, rigardu rekte en miajn okulojn kaj deklaru honeste, ĉu vi mem restis ermito dum mia foresto. Ĉu vi povas tion diri?”