Выбрать главу

Pograde mi dungis kaj instruis novajn helpantojn. Ĉe intervjuo kun eblaj dungotoj, ne interesis min, se ili montris atestilojn pri longa kaj fidela servado ĉe firm(a)o aŭ atestilojn pri bona karaktero skribita de iu pastro aŭ imponulo. Sole interesis min scii, ĉu ili estas inteligentaj kaj kapablas pritrakti neatenditan okazaĵon. Foje venis al mi elektristo. Liaj atestiloj estis bonaj. Responde al miaj demandoj li klarigis, kiel li laboris zorge, neniam venis malfrue ktp. Sed tio nur milde interesis min. Mi demandis: “Ĉu vi neniam faris ion ajn for de la propra laboro?”

Li respondis nee.

Mi plu enketis: “Ĉu vi neniam estis senlaborulo?”

Li diris: “Jes, dum iom da tempo.”

“Do,” mi daŭrigis, “kion vi faris tiam?”

“Preskaŭ nenion. Mi ja provis ion, sed ĝi ne sukcesis. Ĝi estis bagatelo.”

“Eble ne,” mi diris. “Bonvolu klarigi.”

“Ho, estis nenio. Nur ke, kiam mi ne sciis kiel enspezi, mi vidis specon de fajrigilo en butika fenestro. Mi aĉetis unu. Ĝi estis sorba briko, kiun oni trempas en petrolon. Ĝi estis tre simple enkaĝigita per du dratoj, kiuj estis spirale kuntorditaj ĉe unu fino por formi ankaŭ tenilon. Nu, mi aĉetis iom da sorba briko kaj drato kaj mem fabrikis la artiklon. Mi vendis la fajrigilojn ĉe pordoj. Mi ne sukcesis vendi multajn, kaj la entrepreno tute ne valoris kompare kun regula laboro.”

“Tio sufiĉas,” mi diris. “La posteno estas via.”

Tiu persono fariĝis unu el miaj plej bonaj laborantoj.

Malgraŭ ĉiuj klopodoj miaj la plenŝtopo de la aleoj en la Aberdeen'a foiro ne ŝajnis evitebla. La foirestro venis plurfoje al ni plendante kaj minacis ke, se la ĝenaĵo ne ĉesos, li fermos la standon. Ni havis la kutiman servotablon, sed ĉar la stando estis malgranda, la tablo situis ĉe la antaŭa limo de nia spaco tiel, ke la rigardantoj devis stari en la aleo. Nu, por eviti, ke la rigardantoj bloku la aleon, ni movis la tablon malantaŭen, por ke la publiko povu veni en nian spacon. Sed io nekomprenebla okazis. Mi tute ne povis enigi la homojn sur la liberan lokon. Malgraŭ ĉiuj klopodoj ili haltis en la aleo kiel antaŭe. Sed post iom da tempo mi ekvidis la kaŭzon. Sur la planko mi rimarkis, ke restis la marko tie, kie la tablo antaŭe staris. Kredu, ne kredu: la homoj haltis I aŭtomate ĉe tiu linio. Mi aliris kaj per piedo forviŝis tiun strekon, kaj nia problemo solviĝis. Tia estas la amaso. Individuo el amaso estas tute racia, sed la amaso nur reagas ŝafe, stulte aŭ, minimume, senpense.

Post Aberdeen estis la Glasgova oktobra foiro, kaj post tio: denove la Edinburga novembra foiro. Vico da anglaj foiroj sekvis. La laboro iĝis rutina. La plej granda ĝeno estis la bruo, kontraŭ kiu oni devis lukti. Krom la bruo de homamasoj kaj deklamantaj vendistoj estis tiu de radioj kaj orkestroj. Mi kutime plendis al la foirestroj pri muzikbruo, sed ĉiam la estroj agis en la sama maniero. Ili estis afablaj kaj promesis helpi, sed nenio okazis. Mi trovis, ke la sola maniero estis unue protesti ĝentile, kaj poste fari ion konkretan kaj decideman por devigi ilin al plibonigo.

En unu foiro estis grandega megafono apud la stando. Ĝi tute dronigis niajn voĉojn. Ripetitaj plendoj ne efikis. Mi fine diris al helpanto: “Ĉu vi povas iel difekti tiun aparaton?” Li respondis: “Lasu min fari.” Kun drattran­ĉilo li foriris de la stando, kaj iom poste la megafono silentiĝis. Post iom da tempo iu riparis ĝin. Mia bazarulo atendis la ŝancon por kaŝe iri, kaj la aparato estis denove silentigita. Ĉi tiu rompo kaj riparo daŭris kelkajn tagojn; fine oni enuis pri la senfina riparado, kaj ni povis labori senĝene.

Alian fojon okazis, ke orkestro tre proksima al ni simile nuligis niajn klopodojn. Denove plendoj ne utilis, malgraŭ promesoj de la foirestro. Mi do aĉetis butonforman mikrofonon (tian, kian oni portas en la butontruo) kaj kaŝis megafonon malantaŭ la nomtabulo de la stando. Dum la orkestro muzikis, mi parolis nur sufiĉe laŭte por esti aŭdata. Sed intertempe la orkestro haltis, kaj tenoro kantis. Kiam li komencis, mi laŭtigis la voĉon ĝis plenpovo, kaj la efiko estis tute konfuziga al la kantisto. Li kantis pri amo, kaj mia voĉo enmetis; “Brasikoj, karotoj, terpomoj…ktp.” tiel, ke la kanto farsiĝis kaj la kantisto devis halti. La foirestro kuris al mi en plena kolero. “Vi scias ke megafono sur stando ne estas permesita!” li kriis.

“Ni pagis alte por la stando kaj postulas la rajton esti aŭdataj de niaj klientoj,” mi respondis. “Mallaŭtigu la bruistojn, alie mi daŭre uzos la megafonon!” Post tio li ja disponis, ke la orkestro muziku iom malpli laŭte.

En unu foiro estis orkestro kaj ankaŭ militista fanfaro. Krom tio la hala tegmento estis el onda lado, kiu reeĥis la bruon. La orkestro ne multe ĝenis nin, ĉar ĝi estis en pli-malpli sonrezista ligna konstruo, Sed la militista fanfaro plene sufokis niajn voĉojn. Denove plendoj, denove nenio helpa. Kun mi laboris sinjorino, kiu havis akran, penetran voĉon; do mi donis al ŝi mian vicon deklami. Mi mem iris ĝis la ekstera rando de la aŭskultantaro, sed mi povis aŭdi nenion. Mi povis nur vidi ŝiajn lipojn moviĝi sensone. Mi ekkoleris. Vestita en plena kuirista uniformo, mi rapidis rekte al la fanfaro. Mi paŝis tra la navo kaj iris senpere sur la estradon. La direktisto venis rekte al mi kun la fingro sur la lipoj silentige, sed mi estis tro ekscitita por atenti.

“Ĉu vi haltigos tiun damnitan bruaĉon!” mi kriis. La direktisto sin klinis antaŭen, preskaŭ kaŭrante, kvazaŭ li timus. Mi ne komprenis lian sintenon. Li flustris: “La radiodissendo.” Tio ŝajnis al mi senhonta preteksto: mi ja sciis, ke la orkestro, kiu dissendas, tute ne ĝenas nin, kaj la kolero leviĝis en mian gorĝon. Mi eksplodis:

“Damno al vi, kulpas ne la orkestro sed via furza muzikaĉo!” — kaj tion kriinte, mi tuj ekvidis mikrofonon, kiu pendis antaŭ mi ĝuste super la nivelo de miaj okuloj, apud mia frunto. Miaj nedecaj vortoj estis dissenditaj! Okazis granda skandalo kaj riproĉado pri tio, sed mi nur forskuis de miaj ŝultroj la respondecon, kaj post ĉeso de la vortŝtormo ĉio estis aranĝata tiel, ke ni povis labori.

21. ANSTATAŬA EDZINO.

Ĉe foiro en Bournemouth estis bazarulo nomata Alec Nicol, kiu eksponis ian novforman vestpendigilon. Lia stando estis tute apud la mia, kaj ĉe enveno mi demandis lin, ĉu li scias indan loĝejon. Li respondis, ke estas loko por unu persono en lia loĝejo, do mi aranĝis loĝi tie. La dommastrino estis komplezema kaj tre religiema.

Unu tagon en la foiro mi vidis Alec flirti kun iom tro ŝminkita fraŭlino. Post ŝia foriro Alec diris al mi, ke li aranĝis, ke ŝi kunloĝu kun li. Mi avertis lin, ke tion li ne povas fari, ĉar la dommastrino tion ne permesus. Alec ne ĝenis sin kaj diris: “Ho, tio estos facile aranĝebla.”

Je la manĝohoro ni iris hejmen. Ni havis tempon, ĉar la foiro ne estis tre sukcesa, kaj cetere la loĝejo estis sufiĉe proksima. Alec diris al la dommastrino: “Hodiaŭ mi ricevis telegramon de mia edzino, ke ŝi venos viziti min. Ĉu estos oportune?” La dommastrino respondis komplezeme, ke estas tute oportune kaj ke ŝi estos kontenta bonvenigi s-inon Nicol.