Выбрать главу

Mi iris rekte al la atestilskribinto. Mi eniris lian privatan kontoron, kaj li afable mienis kaj petis min sidiĝi. Post reciprokaj ĝentilaĵoj mi diris:

“Estis ja bela atestilo, kiun vi verkis pri mi.”

“Kiel vi sciiĝis pri la enhavo de tiu privata letero?”

“Tio estas mia sekreto; sed ne pensu, ke mi blufas. Mi ja scias la enhavon kaj povas citi ĝin parkere, se vi deziras. Eble cito de kelkaj linioj konvinkus vin: tio ne uzus multan tempon.”

“Ĉu mi skribis pri vi ion malbonan?”

“Tute ne, nek ion bonan. Kion tiu letero ne menciis, estis tute pereiga. Vi ne diris, ĉu mi laboris konscience aŭ valore, ĉu mi estas honesta, ĉu vi rekomendus dungi min, nek eĉ ĉu mi vin forlasis aŭ estis maldungita. Tiu atestilo postlasis la senton, ke mi faris ion tiel teruran, ke vi ne riskas eĉ skribi ĝin. Kial vi faris tion? Ĉu estas io kontraŭ mi?”

“Tute ne,” li respondis. “Vi ja diris, ke mi skribis nenion  k o n t r a ŭ  vi! Do, se vi volas imagi, ke mi kulpas pro io, kion mi ne skribis kaj ne eĉ imagis, via sinteno ŝajnas al mi iom mallogika. Ĉu ne?”

“Ne utilas la vortskermado, kiam ni ambaŭ bone konas la veron. Mi ne sentas ofendon, kvankam mi devus, sed mi volas diri al vi ion tre sinceran. Pardonu, se mi parolas rekte kaj ne serĉas belajn frazojn. Mi tute ne komprenas kial vi faris tian agon; sed se vi pensas eble, ke per tiaj bojkotoj vi devigos min reveni al vi petegante laboron, vi forte eraras. Via ago estis stulta. Se mi havus la devon doni atestilon al iu, kiu bone konstruis kaj gvidis mian kuiril-komercon, mi donus al li la plejeble bonan atestilon por havigi al li ian ajn postenon krom la kuirila! Mi tute ne intencas entrepreni kuirilan laboron, ĉar mi enuis pri ĝi, sed se cirkonstancoj iam devigos min, estu avertita, ke vi malbonege fartos. Se mi kapablis starigi vian kuirilan komercon kaj venki ĉiujn konkuren­cajn firm(a)ojn por via gajno, mi certe povus ankaŭ vin bati, se hazarde mi troviĝus en la kontraŭa tendaro!”

Mi ja parolis sincere kaj tute ne intencis reiri al la kuirila laboro. Sed mia sorto decidis alie, kaj jarojn poste mi ja konkurencis kontraŭ V.I.K. kaj perdigis al ili la britan kuirilan merkaton. —

Mia mono komencis elĉerpiĝi, kaj mi ne povis elpensi manieron vendi la paraŝutojn. Senespere mi decidis provi vendi ilin tre malaltpreze al la firm(a)o laŭnome British Toy Co., kiu estis fonto de la paraŝutoj. Mi jam provis revendi ilin al la firm(a)o Smart & Co., de kiu mi aĉetis ilin, sed tiu firm(a)o eĉ ne havis la ĝentilecon respondi. Mi iris al British Toy Co. kaj parolis kun iu firm(ao)-ĉefo. Li diris al mi, ke miaj paraŝutoj ne povas esti la sama marko kiel tiuj de lia firm(a)o, ĉar ĝi havas la ekskluzivan pograndan vendrajton en Britujo. Responde mi montris al li ekzempleron. Li rigardis ĝin kaj diris:

“Ĝi ja estas nia marko. Mi ne komprenas tion. De kiu vi aĉetis ilin?”

“Ĝu vi aĉetos ilin?” mi evitis.

“Jes, se vi diros al mi la nomon de la vendinto”

“Sed kiom vi pagos?”

“Se vi diros al mi la nomon, mi pagos al vi la plenan aĉetkoston.”

“Konsentite. Mi aĉetis ilin de Smart & Co.”

“Alportu la stokon, kaj post kontrolo mi pagos vin!”

Mi alveturigis la stokon per taksio, kaj la firm(ao)ĉefo petis min reveni post unu horo.

Mi revenis, kaj li pagis al mi la plenan kostprezon. Li ankaŭ klarigis al mi kion li eltrovis pri Smart. La British Toy Co. havas la solan vendrajton por Britujo, sed tiu rajto ne enkalkulis Irlandon. Smart aĉetis ilin en Irlando, kaj lia firm(a)o ne povis tion malhelpi.

Mi konstatis ke resti en Londono ne portos profiton, kaj mi volis kiel eble plej ŝpari mian monon por eventuala entrepreno. Mi decidis iri al Blackpool. Blackpool estas la plej fama marborda urbo en Britujo, kaj ofte mi aŭdis pri la grandega monenspezo tie dum la somero.

25. MULTE DA SPIRITO SED NENIOM DA PROFITO.

Blackpool'a stacidomo. Vagonaroj konstante envenis kaj elŝutis amasojn da homoj, kiuj venis tien por libertempi. La vizitantoj estas plejparte de laborista klaso. Ĉie ili estis, kun valizoj, kuntrenante infanojn. Sed tiu klaso libere elspezas. Multaj el ili monŝparas dum la tuta jaro por disĵeti la monon dum la libertempo. Familioj venas jaron post jaro al Blackpool kaj neniam enuas. Tuj post libertempo multaj senprokraste komencas ŝpari monon por reveni la sekvontan jaron. La ĵus envenintoj estas kutime palaj pro fabrika laboro en Lancashire aŭ aliaj provincoj. Tiuj, kiuj estas pretaj reiri hejmen, estas sanaspekte brunigitaj de la suno.

La stratoj de Blackpool estas plenplenaj de vizitantoj. Ĉiu butiko vigle trafikas. Ĉe la strando estas ĉiuspecaj standoj kaj budoj, kie oni povas aĉeti manĝon, dolĉaĵojn, glaciaĵon kaj eĉ bolantan akvon por mem infuzi teon kunportitan. Aŭguristinoj tie ne ĉiam laboras pro­prakonte, kiel estas kutime, sed estas organizitaj dungitinoj de komercaj firm(a)oj, kiuj havas budojn dissemitajn tra la urbo. Ĉie tiuj sortdivenistinoj estas pretaj rakonti pri la estonteco al tiuj, kiuj emas kredi. Amuzaĵoj, kuriozaĵoj kaj ĉio distra estas pretaj por la milionoj da vizitantoj, kiuj venas ĉiujare. Aŭkciistoj vendas valorajn aŭ ŝajne valorajn objektojn kaj multe profitas. Ĉe la suda ekstremo de la marbordo estas grandega foiro kermese ornamita. La Blackpool'a Turo impone regas super la urbo kun alteco de 165 metroj. Liftoj portas homojn ĝis la supro. En la tura konstruaĵo estas cirko, menaĝerio, restoracioj, dancejo, teatro, kino, butikoj. Ĉiuj estas plenaj.

En senfasadaj butikoj sur la stratoj staras viroj kaj virinoj, kiuj kantas modernajn kanzonojn akompane de piano, kaj la ĉeestantaro kune kantas la vortojn, kiuj estas grande literitaj sur murkartoj ĉe la fono. Poste oni aĉetas amase la muzikfoliojn de la novaj kantoj. La tuta urbo estas foiro.

Sur la sablo la homoj troviĝas ĉie. Kelkaj naĝas, kelkaj vadas, kelkaj sunbanas; la infanoj konstruas sablokastelojn aŭ rajdas sur komplezemaj azenoj. Tri longaj marpontoj sin trudas sur la maron, kaj en unu flanko estas granda salakva naĝbanejo. Belaj tramoj veturigas vizitantojn laŭ la dekdu-kilometra ĉemara promenejo. Eĉ per pitoreskaj ĉevalfiakroj oni povas traveturi, laŭ modo de niaj geavoj.

Mi lasis mian valizon ĉe la stacidoma pakaĵejo kaj vagis rigardante ĉion, dum mi cerbumis, kiel mi povos negoci. La standoj ĉe la marborda promenejo estas altege kostaj kaj lueblaj nur por la daŭro de la somero. Mi laŭiris la ĉefstraton Bank Hey Street Apud la turo mi vidis grandan halon, kiu frontas al la strato. Tie laboris lignaĵistoj, konstruante budojn ambaŭflanke en la halo. Ĉe la malantaŭa fino de la halo estis estradeto. Mi eniris scivoleme. Ĉe unu flanko staris grupeto da homoj interparolante. Mi rekonis fraŭlinon inter ili.

“Liza!” mi vokis. “Kiel mi ĝojas renkonti vin en ĉi tiu fremda lando! Kion vi faras ĉi tie?”

“Vik! Kiu bonŝanca vento blovis vin al ĉi tiu urbo? Pardonu min —,” ŝi diris kaj reiris al la grupeto por adiaŭi. “Ni iru al la apuda kafejo,” ŝi diris, “kie laboras mia patrino; ĉar mi volas paroli al vi. Mi esperas, ke vi havas la monon por taso da teo, ĉar mi ne havas eĉ cendon.”

“Vi ne aliiĝis,” mi gajis. “Ĉiam preta trempi vin en teo.”

Liza tiam kaj tiam laboris kun mi ĉe la kuirila vendado; sed ŝi estis nur provizora laborantino ĉe V.I.K., do restis sen okupo, kiam la laboro sufiĉis nur por la regula dungitaro. Ŝi estis superbona vendistino, kvankam ŝi ne sciis ekspondeklami. Ŝi havis strangan sintenon. Kiam ŝi celis vendi al kliento, ŝi ne aŭskultis aŭ ne aŭdis liajn kontraŭparolojn, sed daŭrigis trudvendi, kvazaŭ la kliento ne parolis, aŭ parolis favore al la artiklo. Kiam ŝi alkroĉis sin al kliento, ŝi estis pli tenaca ol buldogo kaj eĉ sekvis lin longe for de la stando; sed ĉiam ŝi revenis kun la mendo. Tiel bonan vendistinon mi neniam vidis.