Выбрать главу

“Nu,” mi pensis, “mi havas diversajn memelpensitajn maksimojn, kiuj ĉiam helpas al mi. Mi kontrolu kaj esploru ilin. Estas: Kial timi neon? Tiu igas min provi eĉ ŝajne malesperan aferon… sed ne, ĝi ne taŭgas por la momento. Fidu al la lasta mikroskopa ŝanceto! Ne, ankaŭ tiu ne servas. Ĝi servas nur, kiam mi serĉas vojon por eliri el embaraso. Faru kion aliulo ne faras!… Ni jes, eble tiu servos, al mi ĝis nun ĝi estis la plej utila maksimo. Nu, kion farus aliulo, kiu survoje petas veturigon? Unue li komencas marŝi. Se li marŝas kvin kilometrojn, li nur lacigas sin, sed tiu distanco preskaŭ ne helpas ĉe tiel longa vojo. Kaj plimalpli la samaj aŭtomobiloj atingas lin, ĉu li estas ĉe la komencpunkto aŭ kelkajn kilometrojn plu. Jes, marŝi estas stulte, ĉar oni povas veturi la saman distanceton, kiun oni marŝus. Sed se mi sidas ĉe la vojrando, mi devas konsideri, kion pensus la aŭtomobilisto… jen, mi ekforgesis pri tiu alia maksimo mia: Konsideru la vidpunkton de la aliulo! Jes, la aliulo certe pensus, ke mi estas inertulo; do entute estos plej bone, se mi atendos, ĝis aŭtomobilo vidiĝos, kaj tiam komencos marŝi. Ŝarĝaŭtistoj estos pli komplezaj… ne, pli vere ili estos pli tedataj, ĉar ĉiu petulo celas ilin. Mi devas teni min al la maksimo: Faru kion la aliulo ne farus! do mi elektos luksajn aŭtojn. Tiel mi iros pli rapide kaj ne haltos tie kaj tie, kiel eble faros ŝarĝaŭtoj. Kaj se mi elektos malnovan aŭton, ĝi povus panei, kaj mi devus halti kaj kunhelpi pro ĝentileco. Do mi mansignalos nur al zorge elektitaj aŭtoj. Sed la signalmaniero? Ankaŭ ĝin mi devas ŝanĝi. La kutima mansvingado kun la dikfingro etendita estas tro almozpeta. Mi devos agi postule, kvazaŭ io grava donus al mi la rajton. Jes, jen mia plano.”

Ĉe la bushaltejo mi komencis promeni ĝis preter la lastaj urbaj domoj. Tie mi atendis aŭtomobilojn. Mi provis haltigi du-tri sen sukceso. Mi konstatis kial mi malsukcesis. La vojo estas larĝa kaj ebena, kaj la aŭtoj iras rapide kaj ne emas tro abrupte bremsi, kiam mi mansignalas. Se la vojo estus dekliva, mi povus atendi ĉe la supro aŭ ie, kie la aŭtoj nature malakcelas. Do mi aliigu la signaltaktikon. Mi signalos al aŭtoj, kiam ili estos ankoraŭ malproksimaj, por averti la aŭtiston, poste mi mallevos la brakon kaj ĉe proksimiĝo mi donos definitivan haltsignalon. Tion mi provis; sed la aŭto daŭrigis sian vojon, ĉar ĝi estis plena de homoj. Domaĝe. Kiel mi povus vidi, ĉu aŭto estas plena, kiam ĝi estas malproksima? Tiun punkton mi ne povus solvi, krom se mi uzus teleskopon. La ideo, ke persono petus kun teleskopo ĉe la okulo kaj (mi aldonis) radiosendilo por paroli al la aŭtistoj, bildigis tiel farsan spektaklon, ke mi ne povis ne ridi.

Venis alia aŭtomobilo. Mi signalis, atendis kaj denove signalis, kiam la aŭto estis pli proksima. Ĉe la dua signalo mi iris iom en la vojon kaj, kun brako plene etendita antaŭen, mi igis la aŭton halti. Sen peti pardonon, mi diris: “Ĉu vi iras al Preston?” Li jesis, kaj mi diris: “Dankon ĉu vi komplezus? Mi trafis en embarason.” Kaj sen plu diri aŭ heziti, mi eniris. Ni afable parolis dum la veturado, kaj la aŭtisto demandis al mi, kie mi forlasis la difektitan aŭton? Mi klarigis, ke mi ne havas aŭton. Mi konstatis, ke miaj bonkvalitaj vestoj, mia naturŝajna aŭtoritateco kaj eĉ mia hazarda elekto de vortoj supozigis al li, ke mi posedas aŭton. Tia estas la mondo, mi meditis. Oni volonte helpas al homo, kiu ŝajnas ne ekstreme bezoni helpon. Mi vidis ĉifonulojn kaj virojn videble senlaborajn humile peti veturigon kaj sciis, ke ili devas multe klopodi, por ke eĉ ŝarĝaŭtomobilo atentu ilin.

En Preston mi facile “kroĉis” aŭton, kiu portis min partvoje al Liverpool, kaj per tria mi atingis Liverpool pli frue, ol se mi estus irinta buse. La tria aŭtisto estis tre afabla kaj invitis min al botelo da biero kaj sandviĉoj, kiujn li aĉetis en ĉevoja trinkejo.

En Liverpool mi iris rekte al granda magazeno kaj parolis al la fakestro, kiun mi konis tie. Lia nomo estis Priestley. Mi foje eksponvendis en lia fako. Li estis tipo aŭ ridiga aŭ naŭza, depende de la perspektivo de la observanto. Mi tre ofte renkontis similajn tipojn, precipe en magazenoj. Ordinare ili komencas labori kiel simplaj komizoj por kompatinda pago, tuj kiam ili forlasas la lernejon. Post multaj jaroj ili atingas postenon, kiu kunhavas iom da aŭtoritateco, kaj tio parte kompensas tion, ke ili ne ricevas salajron adekvatan al ilia ofico. Ĉar estas granda honoro esti parteto de potenca akcia firm(a)o, ĉu ne? La sento de supereco super la taĉmento da pigmeoj, kiun ili antaŭnelonge forlasis, pufigas ilian memestimon. Ilia tuta parolado celas impresi ilian gravecon sur ĉiun, kiu povas aŭskulti sen oscedi. Naiva aŭskultanto komprenus, ke la potenca kompanio, kiun la imponulo ĉiam nomas per “ni”, bankrotus sen la prizorgo de la parolanto. Ordinare tia imponulo legas komercajn gazetojn kaj eĉ parkeras komercajn terminojn, kiujn li nur nebule komprenas, kaj ĉe ĉiu okazo li uzas ilin, ĝuste aŭ mise, por ke la mondo genufleksu antaŭ tia komerca geniulo.

Mi klarigis al Priestley mian deziron eksponvendi la rostkradojn en lia fako. “Ne estas eble,” li diris. “Ni aĉetis por dek mil pundoj da varoj kaj ne estas loko, kaj cetere mi decidis fari grandan ŝanĝon en la fako kaj intencas transloki la lignaĵan sekcion al la alia flanko. Mi devas konstante modernigi laŭ la lastdataj komercaj postuloj, stimuli, h'm, la debiton kaj teni altaj la akciojn de nia firm(a)o. Ne, mi bedaŭras, ke mi ne povas oferi al vi el nia spaco. Ĉiu kvadrata metro devas esti racie ekspluatata, kaj mi ne povas fari favoron, kiu malutilus nian intereson. Mi havas grandan respondecon, sciu.”

“Vi ja estas grava persono,” mi diris humile.

“Ho, estas mia laboro,” li diris kun pseŭda modesteco. “Kun la ofico venas la devoj, sciu.”

“Ĝu eble vi, kun via pozicio, povus informi min pri io?”

“Nu, certe, mia knabo; se ĝi ne estas komerca sekreto.”

“Pri tio mi fidas al via juĝo,” mi diris, dum mi vidis lin ŝveli de momento al momento.

“Ne timu, demandu libere!” li diris grandanime.

“Dankon. Estas jeno: Ĉu via edzino batas vin hejme?”

Kaj antaŭ ol li povis rekonsciiĝi de mia sarkasma bato, mi abrupte forlasis lin.

De tiu magazeno mi iris al magazeno Lewis, la plej granda en Liverpool. Sed ankaŭ tie mi malsukcesis. Mi ĉirkaŭvagis en la magazeno dum iom da tempo, pensante kion fari, kiam mi vidis bazarulinon veni al mi salute. Mi juĝis, ke ŝi estas proksimume kvindekjara.

“Vik,” ŝi vokis, “kiel vi fartas? Kia feliĉo renkonti vin! Vi ja promesis, ke vi loĝos ĉe mi, se vi venos al mia hejmurbo.” Ni manpremis, sed mi tute ne rekonis ŝin, kaj dum ŝi parolis, mi klopodis rememori kie ni renkontiĝis.

“Estas longa tempo, de kiam mi laste vidis vin,” ŝi daŭrigis. “Mi neniam forgesos la tempon, kiam vi estis kaptita inter la ferstangoj de la turniĝanta kradpordo en Birmingham, kaj oni diris, ke nur forĝisto povus liberigi vin. Ĉu vi ne memoras ke vi diris, ke nur dank' al ‘la lasta mikroskopa ŝanceto’ vi sukcesis eltiri vin?”

Nun mi memoris pri ŝi tre nebule, sed mi estis tro distrita por emi daŭrigi la konversacion.

“Jes, jes,” mi diris. “Dankon, mi certe venos al vi, sed momente mi estas tro okupita kaj havas gravan rendevuon, do vi devas pardoni min. Sed mi revidos vin denove, antaŭ ol mi forlasos Liverpool.” Kaj mi iris rekte, kvazaŭ mi devus rapidi al iu speciala celo.