En alia parto de la magazeno mi haltis kaj pripensis mian situacion. Mi decidis, ke mi devos tuj trovi regulan laboron, kiu lasos al mi tempon por klopodi la starigon de propra komerco. Sed ordinara laboro estis preskaŭ netrovebla. Estis milionoj da senlaboruloj, kaj multaj ne laboris dum jaroj. Ĉu mi provu ĉe la firm(a)o Lewis? La afero estas senespera. Estas centoj, eble miloj, kiuj longe atendis tian laboron. Kian ŝancon mi havus? Kaj krome mi bezonas laboron urĝe. Sed eble, se mi provus akiri oficon tre respondecan, estus ŝanco. Por la oficoj, kiuj ne postulas grandan sperton, estas multaj kiuj aspiras, sed eble ĉe la supro… ne, eĉ tie ne. Cetere mi ne posedis antaŭan sperton pri tia laboro, nek atestilojn. Provi estus nur vana klopodo. Sed unu el miaj maksimoj venis al mia helpo: Kial timi neon? Mi decidis provi.
La supera ĉefo ĉe Lewis estis s-ro Marquis, kiu estas nun Lordo Woolton, kaj mi iris rekte al lia kontoro. Sekretariino baris la vojon. Mi diris al ŝi, ke mi deziras alparoli s-ron Marquis; sed ŝi demandis, pri kio temas mia afero. Mi hezitis, ĉar pera interrilato ne sukcesus; do mi demandis, ĉu ŝi volus porti skriban komunikon de mi al li. Ŝi diris ke jes, do mi skribis ĝin. Mi memorigis lin, ke li parolis iam tre laŭde pri mi al iu, kaj ke mi nun proponas mian servon por estra ofico, sed ke tiu ofico devas esti en Glasgovo. Mi starigis la kondiĉon por doni gravecon al mia propono kaj, krome, mi emis reiri al Skotlando. Sed malgraŭ miaj elektemaj postuloj mi estis preta balai la kelon, se nur mi povus enspezi.
La sekretariino revenis kaj diris, ke mi eraris, turnante min al s-ro Marquis, sed mi devas turni min al s-ro Hooper, kiu pritraktas tiajn aferojn. “Mi certe ne faros tion,” mi diris indignete. “Oni miskomprenas. Mi ne serĉas laboron, mi proponas mian servon. Se mi iros al s-ro Hooper, mi estos kiel vicostaranto inter centoj, kiuj serĉas vivrimedon.”
“Ne,” ŝi diris. “Ne estas tiel. Sinjoro Hooper aŭdiencas sole personojn por estraj postenoj.”
Mi rolis nedecide, hezitis iom konsiderante, poste mi diris cedeme: “Bone, mi iros al li. Bonvolu anonci min.”
Sinjoro Hooper ĝentile envenigis min en sian kontoron. Ni parolis dum iom da tempo, kaj li diris: “La sola inda ofico, kiu troviĝas en Glasgovo, estas kiel estro de la nova restoracio, kiun ni inaŭguros tie. Ankaŭ via kuirista sperto utilos por tiu posteno, kaj se vi iros al s-ro Leek, vi povos uzi mian personan rekomendon.”
“Bone,” mi diris. “Mi vizitos lin kiam mi troviĝos en Glasgovo. Efektive, mi baldaŭ devos iri tien pro komercaj postuloj.”
Mi eliris el la konstruaĵo. La posteno estis estonta, do tute ne helpis. Tiu malproksima “pasero en aero” havas nenian gravecon kompare al la urĝaj problemoj de manĝo kaj tranokto. Ĝuste kiam mi estis eliranta el la magazeno, penso trafis min. “Piedbatinda stultulo! Plej dikkapa idioto en ĉi tiu mondo!” mi insultis min. “Blinda bovo mi, kiu ne rimarkis ion pli okulfrapan ol la magazeno mem. Ĉu do estingiĝis la kandelo en mia kapo? Tiu bazarulino… ŝi proponis loĝejon; sed miaj okuloj rigardis tiel alte en la nubojn, ke mi ne vidis kio pendis rekte antaŭ mia nazo!”
Mi reiris en la magazenon, veturis per lifto al la koncerna etaĝo kaj diris al la bazarulino: “Mi trovas, ke mi disponas tempon, do ĉu estos oportune, se mi akceptos ĉi-vespere vian inviton?”
“Nu certe, certe,” ŝi respondis varme, “Mi ĝojas, ke vi povas veni.”
Je ŝia laborfina horo mi renkontis ŝin, kaj ŝi kondukis min al sia hejmo. Ŝi regalis min gastame, mi dormis en komforta lito kaj bone matenmanĝis. Malgraŭ miaj protestoj ŝi rifuzis akcepti pagon rekompence. Kompreneble mia financa stato ankaŭ ne permesis, ke mi tro forte insistadu.
Marde matene mi adiaŭis al la bonkora bazarulino kaj forlasis ŝin post la deka. Mi petveturis ĝis Manĉestro, distanco de 55 kilometroj, kaj iris al la hejmo de bazarulo, kiun mi konis jam de longe. Oni kromnomis lin Blackie, ĉar li ĉiam vendas nigran lakon por fornoj. Mi ofte monhelpis lin, do mi ne hontis peti noktan restadon kaj manĝon de li. Li estis gastama, kaj mi ne kaŝis mian malriĉan staton de li. La postan matenon mi forlasis lin informinte, ke mi celas la Manĉestran filion de Lewis. Lia hejmo situis ok kilometrojn for de la urbomezo. Blackie diris, ke li mem iros poste al la centro de la urbo, do mi aranĝis renkonti lin ĉe la arkado en la Lewis-konstruaĵo je tagmezo.
Mi iris rekte al la subtera etaĝo de Lewis kaj demandis al la bazaruloj tie laborantaj, ĉu laŭ ilia opinio estas ŝanco enveni kun la rostkradoj. “Ŝanco?” unu diris. “Vi havas tiom da ŝanco kiel neĝero en infero. La magazeno komencos grandan rabatvendadon, kaj oni bezonos ĉiun metron. Por lasi al ili lokon, ni mem devas foriri, do vi povas taksi vian ŝancon eniĝi. Eĉ la viro, kiu provis iri en Paradizon, havis pli da ŝanco ol vi. Vi ja aŭdis la rakonton?”
“Ne,” mi diris.
“Ne? Ĉiu embria bazarulo devus lerni ĝin en la lernejo.” La esprimo sur la vizaĝoj de la aliaj bazaruloj avertis min atendi blagon.
“Estis viro, kiu frapis sur la ora pordego de Paradizo. Sankta Petro malfermis la pordon. ‘Kio estas via nomo?’ ‘Karlo Rapo.’ ‘Atendu momenton!’ diris Petro. Li reiris en Paradizon kaj fermis post si la pordegon. Petro rigardis sur listo kelkajn kilometrojn longa. Post kvindek jaroj Petro revenis, dum anĝela voĉo aŭdiĝis plendante, ke Petro ne fermadu kaj malfermadu konstante la pordon, ĉar tio faras trablovon. Sed Petro ne atentis al la anĝelo, sed diris al la viro:
‘Jes, mi trovis vian nomon, bonŝance ĝi staris ĉe la komenco de la listo; sed estas skribite, ke vi multe pekis, do vi ne povas eniri.’
La enirpetanto kriis: ‘Ho, vi devas min enlasi! Mi faros volonte ian ajn pentofaron; sed mi nepre devas enveni, ĉar en la Infero atendas min mia bopatrino. Ĝu ne estas io, kion mi povas fari por purigi mian animon? Mi estas preta fari ion ajn; mi eĉ promesas viziti mian bopatrinon ĉiucentjare dum duonhoro!’
‘Tio estas ja grandega ofero,’ aprobis Petro. ‘Sed ĝi ne estas en la oficiala listo de pentaj agoj.’
‘Ĉu do ekzistas eblo?’ demandis la pekulo kun iom da espero en la voĉo.
‘Jes…,’ diris Petro, ‘sed la tasko por forviŝi viajn pekojn estas nia plej malfacila. Ĝi estas entute tri taskoj, sed neniu iam ajn sukcesis fari ilin. Mi dubas, ĉu la Ĉefo mem povus fari la lastan, do tute ne utilas.’
‘Sed mi provos, mi provos, nur donu al mi la ŝancon!’
‘Sed mi diras al vi, ke ne estas eble plenumi la kondiĉojn,’ diris Petro senpacience. ‘Vi nur perdos la tempon.’
Post longa disput kaj plenda petado, Petro diris:
‘Mi neniam spertis tiom obstinan homon; vi estas pli malcedema, ol niaj maljunaj fraŭlinoj, kiuj volas permeson edziĝi en Paradizo! Do, jen la unua tasko: Iru sur la teron kaj elfosu la Himalajajn montegojn per ĉi tiu te-kulereto!’
La pekulo foriris kaj post cent jaroj li revenis. La kulereto, kiu pendis de lia laca brako, estis preskaŭ eluzita. Li diris al Sankta Petro: ‘Mi plenumis la taskon.’
‘Mirinde,’ diris Petro. ‘Nu, jen la dua tasko: Reiru al la mondo kaj elĉerpu la Atlantikan Oceanon per ĉi tiu kudra fingringo.’
La pekulo foriris. Post kvincent jaroj li revenis. Li estis iom klinita, kaj en la haroj li havis marherbon kaj kelkajn krabojn, sed li rektigis sin kaj diris fiere: ‘Mi faris. Nun donu al mi la trian taskon!’
Petro balancis la kapon kompateme kaj diris:
‘Vi bone faris. Eĉ, oni povas diri, tre bone. Sed ne utilas. La tria tasko estas malebla. Estas vane. Mi ne donos!’
‘Sed vi devas doni ĝin al mi!’ ploris la pekulo. ‘Vi devas!’
‘Do bone,’ cedis Petro, ‘sed mi avertas, ke ĝi estas tute nefarebla. Jen la tria tasko: Iru al la mondo kaj aĉetu de Vik Rossetti kuirilon. Poste redonu la kuirilon kaj rericevu sukcese vian monon!’