Выбрать главу

Venis tri respondoj. Unu estis por vendi ĉe pordoj ian specon de broso, kies haregoj estas fiksitaj per plektitaj dratoj, la dua estis por vojaĝi komize ĉe tre konata biskvit­firm(a)o, kaj la tria estis por kolporti ian tipon de speciala kuirpoto. La bros­firm(a)o estis sufiĉe konata, kaj mi iris tien unue.

Mi parolis kun la oficisto de la brosfirm(a)o. La pago estis nur kurtaĝa; sed mi sciis ke la brosoj estas vendeblaj kaj ke minimume oni povas enspezi moderan salajron, La oficisto parolis pri la laboro kaj konsilis al mi reveni tiun saman vesperon, ĉar okazos instruado pri la vendmetodo.

Mia dua vizito estis al la biskvitfirm(a)o, Tie oni klarigis, ke la semajna pago estas kvar pundoj plus eta procento. Oni faris diversajn demandojn kaj sciigis min ke multaj aspiras la postenon kaj ke la firm(a)o donos al mi respondon la sekvontan tagon.

La tria vizito estis al danaj importistoj de biero, kiuj havis kiel kromvaron kelkajn iom strangaspektajn kuirpotojn. Tiuj venis el Ameriko, sed ŝajne oni sciis nenion pri la kuirmetodo krom la informo en kelkaj klarigaj flugfolioj. Kvankam temis pri kurtaĝa pago, tiuj kuirpotoj vekis mian intereson. Ilia nomo estis “senakva kuirilo”, ĉar oni povas kuiri legomojn sen uzo de akvo. La kuirilo troviĝis en kvar grandoj, kaj la meza grando estis iom pli ol unu futon alta kaj iom malpli diametre. Ĝi estis el aluminio kaj havis specialan duoblan bazon por malhelpi brulon de la kuiraĵoj. La kovrilo estis hermetike fermebla per krampoj. La poto enhavis gamelojn, kiuj dividis la spacon kaj entenis la diversajn manĝaĵojn. Sume, en unu kuirilo povis esti kuirata kompleta manĝo el viando, legomoj kaj deserto. La avantaĝoj de tiu kuirmetodo estis multaj, nome: ŝparo de kuirgaso, kuirado sen prizorgo, konservo de la valoraj nutraj elementoj, kiuj estas kutime forboligataj el la manĝo ktp.

Tiu artiklo estis tute nova, kaj kvankam mi havis fortan emon pioniri ĝin, la metodo vendi ĝin podetale starigis problemon antaŭ mi. Se mi kuirus manĝon por montri la efikecon de la kuirmetodo, la tempoperdo estus troa. Sed mi decidis ne cerbumi pri tio, ĉar ankoraŭ mi ne sciis kiun laboron mi elektos. Provizore, mi pensis, mi ne decidu pri iu el la tri postenoj ĝis post bona esploro.

Tiun saman posttagmezon mi iris al la lerna kurso de la brosfirm(a)o. La lernejo estis sufiĉe granda kontoro. La vendistoj de la firm(a)o kaj kelkaj lernantoj sidis en la ĉambro. Sur la muro pendis karto kun diknigra zigzaga streko. Mi sidiĝis sur seĝo iom flanke. Neniu priatentis min.

Babelo da voĉoj muĝis en la ĉambro, kaj preskaŭ ĉiuj interparolis laŭte. La plimulto de la vendistoj estis junaj, sed troviĝis kelkaj mezaĝuloj, kiuj ĝenerale ne estis tiel babilemaj kaj entuziasmaj kiel aliaj. Ŝajne ĉiuj konis unu la alian kaj nomis sin reciproke per antaŭnomo aŭ kromnomo. En la Babelo aŭdiĝis apartaj laŭtaj frazoj kaj frazeroj.

“He, Terry, kiom vi vendis. hodiaŭ, vi malbenita mensogulo?”

“Mi vendis tiom, ke mi…”

“Fermu la buŝaĉon, ni ne kredus, se vi ĵurus je viaj gepatroj.”

Kaj plenda voĉo aŭdiĝis:

“…tiu damnita kvartalo! Kiel oni povas enspezi, kiam ĉiu dua virino volas elŝuldiĝi en la litĉambro? Hodiaŭ…”

“Jes, estas vere,” pepe interrompis viro preskaŭ nan-statura. “Ĉu vi scias, ke la karbovendisto hieraŭ vespere iris laŭ la stratoj alkroĉita al sia ĉevalo por ne fali… Jes, kredu min, ĝi estas vera… Plene elĉerpita li estis, kaj li streĉtone kriadis per malforta voĉo: Karbo kontraŭ mono! Karbo kontraŭ mono!”

Ĉiuj ridis. Aŭdiĝis alia voĉo:

“Ba! Vi ne povus eĉ vendi kojonojn al eŭnuko.”

“…necesas nur scii kiel trakti kun virinoj,” fanfaronis iu kun filmaktora aspekto.

“Estu singarda, Ŝranko,” respondis aliulo, “aŭ vi pasigos alian nokton en ŝranko, kiam edzo neaverte venos hejmen,”

“…kaj tiu bastardo insultis kaj minacis, kriante: ‘Mi ne volas aĉeti skabiajn brosojn de ĉiu ĉifonulo, kiu venas al la pordo’… Je Kristo, se nur estus mallume, mi tuj torde elŝirus radike liajn du…”

“Pst, venas la ĉefulo,” avertis voĉo.

Subita silento. La instruisto envenis. Li estis mezstatura viro kun nigraj haroj. Preterpasante lin sur la strato, oni taksus lin impone serioza persono; sed kiam li komencis paroli, lia tuta vizaĝo radiis entuziasme kaj liaj okuloj brile saltetis. Lia maniero, uzi elokvente la manojn kaj ŝultrojn, estis pli latina ol tipe angla. Li komencis paroli flue kaj senpaŭze:

“Ha bone,” li komencis. “Tre bone, vi preskaŭ ĉiuj estas ĉi tie ĉi-vespere, tion mi ŝatas, tre ŝatas, ĉiam venu, ĉiam interesiĝu. Memoru, ke vi estas parto de granda organizo por helpi al la homaro, por faciligi laboron, por purigi la domojn; vi devas esti fieraj, jes, ĉiu el vi devas esti fierega pro la misio, kiun vi plenumas; ne forgesu tion, ĉiam memoru ĝin, pensu pri ĝi, sonĝu pri ĝi. Ne pensu pri brosoj, ordinaraj brosoj, sed pri ‘mirbrosoj’. Sole mirbrosoj povas purigi tiel nete, purigi en ĉiu angulo, purigi sen batiĝi frakase kontraŭ la meblaro; mirbrosoj povas daŭri eterne Nu rigardu al la karto; jes, la vendindika streko altiĝas, sed ne sufiĉe, ĝi devas altiĝi pli krute, ĝi devas transiri la randon de la papero, ni eĉ altigos la plafonon por doni vojon al la streko! Al ĉiuj necesas mirbrosoj, nepre necesas…, se ili ne scias tion, estas via devo, via homa misio, sciigi ilin. Ĉiu balaas, ĉiu broslavas, ĉiu uzas brosojn por cent aferoj, kaj ili kriple manipulas per ordinataj brosoj. Ne malkuraĝiĝu, se ili estas tro konservativaj por flankenmeti siajn anakronismojn, tiu batalo kontraŭ eksdataj ideoj estis la amara sperto de ĉiu pioniro, de kiam la historio komenciĝis. Sed post la aĉeto de nur unu mirbroso, ili senpacience venigos vin, ili dankos vin. Kiam vi trudos vin al ili, tenu mense la celon, la gloran celon: helpon al virinaro! Neniel rilatas, ke oni jam havas brosojn, la grava punkto estas, ke oni ne havas mirbrosojn. Ĉu oni rifuzas modernan lavmaŝinon, ĉar oni jam posedas kuvon? Ĉu oni rifuzas elektran lumon, ĉar oni posedas kandelojn? Ne, lernantoj… jes, mi nomas vin ĉiujn lernantoj… mi ankaŭ estas lernanto, ĉar mi ĉiam lernas. Lernu, lernadu! Virino diros ke la mirbroso estas ankaŭ utila por tiu kaj tiu laboro; bone, vi lernos de tio, tiu punkto iĝos varba argumento por la postaj klientoj.”

Li paŭzis iom senspire, atendante ke la klasanoj sorbu liajn ŝovinismajn vortojn. Li daŭrigis per pli serioza voĉo:

“Ankoraŭ ni ne superis la vendokvanton de la Glasgova filio; sed ni devas, ĉiu el ni devas strebi al la supereco. En Edinburgo estas miloj da domoj, kaj en ĉiu domo devas troviĝi ses el niaj diversspecaj brosoj mi-ni-mu-me! Modera postulo: el nia granda sortimento da brosoj ĉiugrandaj, ĉiuformaj — ĉie vendi nur ses, — kaj mi estos kontenta! Nu, s-ro Mackay, via vendo estas la plej bona ĉisemajne, kaj mi gratulas vin, sed iom pli, nur iom pli!”

Li esploris paperon. “Ha, s-ro Cohen, vi estis la plej alta dum la tri lastaj semajnoj, sed kio okazis ĉisemajne, he? Ne, ne donu pretekston, la malbona vendisto ĉiam havas pretekstojn, sed la kaŭzo estas en vi mem. Entute bona, sed ne sufiĉe bona, kaj tion mi diras al vi ĉiuj. Iom pli da peno portos multe pli da rezulto… Vi ne komprenas tion? En Ameriko la indianoj ĉiam pendigis viandon je certa alto sur arboj… mi forgesis la alton sed ne gravas. Kiam oni demandis kial precize je tiu alto, la respondo estis, ke muŝoj flugas ĝis unu futo sub tiu alto: do ne estu kiel la muŝoj, perdante la premion pro manko de iom pli da peno!”

“Bonvolu, s-ro Williams, stari ĉi tie sur la planko apud mi, kaj ankaŭ vi, s-ro Scott. Mi deziras ke vi prezentu, kiel oni vendas. Vi, Williams, estu mirbros-vendisto, kaj vi, Scott, estu virino ĉe la pordo, kaj per ĉiaj rimedoj kaj pretekstoj kontraŭu la vendiston. Williams, sonigu la sonorilon!”