Sed unu tagon venis la krizo. Dum lia foresto el la ĉambro la dommastrino havigis al si kroman ŝlosilon kaj malŝlosis lian ĉambropordon. ŝi tre suspekteme ŝtelrigardis en lian ĉambron, atendante vidi mi-ne-scias-kion. Kio ajn estis ŝia atendo, ŝi certe ne estis preta ricevi tian ŝokon. ŝi ŝovis la kapon en la ĉambron, kaj ŝiaj okuloj gluiĝis sur la besto. La leono subite antaŭenmoviĝis, kaj la dommastrino tujtuj fermtiris la pordon kaj reŝlosis ĝin. Ŝi staris frostigita dum momento kaj, post konsciiĝo, eligis kriĉon kiel lokomotiva fajfilo kaj forkuregis laŭ la koridoro ĝis duonvoje, kie ŝi falis en plena sveno. Alarmite, homoj kuris el la ĉambroj kaj komencis revivigi la dommastrinon. ŝi rekonsciiĝis, malfermis la okulojn kaj ĉe la rememoro larĝigis la okulojn kaj komencis histerie kriegi:
“Leonoj, teruraj leonoj en la ĉambro! Ho Dio, savu min! Ho Dio, ili saltis al mi, grandaj, sovaĝaj leonoj! Tiu diablo, tiu vampiro kaj lia sorĉarto, tiu monstro el infero!”
“Sed kio estas, kio estas?” voĉoj demandis al ŝi.
“En tiu ĉambro, tie, leono atakis min. Ĝi estas leona monstro. Ne eniru, pro la sanktuloj ne eniru: ĝi estas terura monstro, ĝi preskaŭ disŝiris min per la ungegoj… pli ol unu futon longaj! Ci saltegis al mi, ĝi havas kornojn, — je Dio, ne malfermu la pordon — estas ĉiuspecaj monstroj tie!”
“Trankviliĝu, ne tremu, ni helpos!” diris la voĉoj; sed la dommastrino nur kriadis el la tuta gorĝo panikan galimation da kontraŭdiroj.
Iu vokis policanojn.
“Nu,” diris unu el la policanoj, “regu vin kaj diru al ni, pri kio temas.”
“En tiu ĉambro, numero ok, estas teruraj bestformaj monstroj. Apenaŭ mi eskapis viva.”
“Nu, nu, ne ekscitiĝu, ni protektos vin,” diris la policano, per tono, kiun oni uzas por pacigi frenezulon. “Ĉu la bestoj havis gajajn kolorojn?” Kompreneble la policanoj pensis, ke ŝi estas aŭ freneza aŭ ebria. “Estu nur trankvila, ni forigos la bestojn, ne ĝenu vin, lasu al ni!”
“Jes, jes, forigu ilin tuj — estu singarda, eniru armite — voku pastron, ke li ekzorcu la diablojn!”
“Donu al ni la ŝlosilon!” diris la policano tute trankvile, kaj duonridete li kaj lia kolego alproksimiĝis al la pordo, sed ĝuste tiam aŭdiĝis muĝo el la ĉambro.
“Jen, jen,” kriis la dommastrino. “Ĉu mi ne diris?”
La grupeto da homoj tuj forkuris for de la pordo, kaj la du policanoj restis senmove. Post hezito unu diris al la alia: “Ni ne rajtas eniri privatan ĉambron sen serĉ-mandato.”
Esprimo de malŝarĝo heligis la vizaĝojn de la policanoj ĉe tiu elturno. Ili sin turnis al la dommastrino:
“Kie troviĝas la luanto de la ĉambro?”
“En la foiro, ĉe stando 13. Lia nomo estas Samuel Rogers.”
La du policanoj iris al la stando kaj flustre parolis al Benzo. Li kviete foriris kun ili.
Pasis tri tagoj, dum kiuj nin jukis la scivolo. Ĵaŭde matene li revenis, paŝante tra la aleoj kun iom de la malnova aplombo.
Ni kuris al li. “Kio okazis?” ni demandis.
“Aranĝite, knaboj!” diris Benzo. “Nu kio? Iom da tondro kaj hajlo en la policejo, sed tio tuŝis min kiel akvo anseron. Nun ja i l i transprenis la zorgon, kaj ĝi donis al ili urtikon en la kalsonon! Kion fari? Ili devis eltiri la leonon kun helpo de cirkaj dresistoj, kaj ili loĝigis ĝin ĉe la cirko. Tamen la besto ja restis mia! Tion ili ne povis ŝanĝi. Ili akuzis min pri rompo de Y paco; mi kontraŭakuzis, ke ili senrajte forprenis mian propraĵon. Diable, tio mutigis ilin! Ili estis inter martelo kaj amboso ne sciis kion fari. Mi vidis ilin danceti kiel, kato sur fornoplato. Fine mi konsentis intertrakti, kaj ili vendis la leonidon al la zo'o — kredu, mi bone remburis la prezon! Jes, knaboj, lasu min fari: mi scias min aranĝi. En mia cerbo ne kreskas herbo. Kiu min tuŝas, min sentas!”
Tion rakontis Benzo; sed pri tiu parto de la rakonto mi ne garantias. Mi mem rakontas nur la puran veron, kiel bonpia bazarulo; sed vi ĉiuj scias, ke Benzo mensogas kiel funebra parolo! —
34. GRANDA PAROLISTO ESTAS DUBA FARISTO.
Ĉe la fino de la semajno s-ro Lipman parolis al mi:
“Vi estas bona vendisto, absolute bona; sed ĉi-semajne, ĉar vi laboris nur duonan semajnon, via pago estas nur naŭŝilingoj-okpencoj. Mi scias, ke vi bezonas pli ol tion por vivi, ej? Sed ne zorgu, ne zorgu, amiko, mi regalos vin orde. Mi ĉiam helpas al la homo, kiu laboras, penas, faras konscience. Ne timu, ne faru al vi zorgojn, mi ne rigardos rigore, mi cedos, mi donos pli, iom pli, ĉar vi estas bona laboranto kaj ĉar tia mi estas: amas helpi, ha jes, helpi home la homon. Ne faru al vi zorgojn — kaj nun venu: ni ja trinkos kune tason da kakao. Ej?”
Mi dankis lin, kaj ni kune iris al stando, kie taso da kakao estis aĉetebla tre malkare, ĉar la firm(a)o vendas por sin reklami. Tie ni sidis, kaj dum la tuta tempo Lipman parolis pri la etiko de sia vivo.
“Jes,” li diris, “mi ŝatas bonan laboriston kaj mi faras multon por helpi lin, sed unu aferon mi ne povas toleri. Ne, absolute ne! La laboristo devas esti honesta, jes ja, la malhonestecon mi ne toleros, eĉ se la ŝtelo estas bagatela.”
Mi rigardis lin iom dubeme, nesciante, ĉu li celas al mi, sed li tute senĝene daŭrigis sian paroladon malobjektive.
“Vere tia mi estas. Se iu ŝtelas ion ajn, li estas finita, tute finita. Se iu ajn… Ĉu alian tason da kakao kaj alian kukon?”
“Jes, dankon.”
“Kelnerino! Denove kakaon kaj kukojn.” Kaj turnante sin denove al mi, li daŭrigis: “Do, kiel mi diris, se mankas unu monero, eĉ duonpenco ĉe mia stando, mi ne ripozas, ĝis ĝi estas trovita, eĉ se necesus horoj por serĉi. Komprenu, amiko, ke ne estas la valoro, estas la principo. Jes, tia estas mia naturo. Nu, se laboristo mia vere trovas sin en mizera stato aŭ embaraso, kaj monhelpo estas necesa — do li venu al mi sincere, jes, tute sincere, kaj mi eble helpos lin per mono; jes, eĉ se necesus kvin pundoj, sed li ne tuŝu eĉ cendon, al kiu li ne rajtas, neniaokaze…”
Kaj s-ro Lipman daŭrigis sian prelegon longe kaj enuige, ade ripetante pri malhonesteco kaj sia emo helpi al honestulo, dum ni trinkis po tri tasoj da kakao kaj manĝis plurajn kukojn. Li fine diris: “Ni iru al la stando kaj mi donos al vi vian salajron.” Ni leviĝis, kaj li iris unua al la kasa giĉeto por pagi. Mi lin sekvis. Tute trankvile Lipman metis sespencon antaŭ la kasistinon kaj diris: “Unu kakao kaj unu kuko.”
Tiu senhonta trompo post lia morala admonado mirigis min. Ĉe la stando Lipman ree laŭdis min kaj donis al mi mian duonsemajnan kurtaĝon. Kiam mi ŝiris la koverteton por kontroli la monon, mi trovis, ke enestas ĝuste dek ŝilingoj. Mi ne povis ne ridi pri la donaco de kvar pliaj pencoj post lia grandioza parolado. Liza monhelpis al mi, por ke mi povu elteni. —
Post la Glasgova foiro mi iris al la novembra Edinburga foiro. Tie mi eksponis ovokirlilon kaj enspezis sufiĉe por vivteni min. Liza laboris ĉe la stando di V.I.K.-kompanio.
Dimanĉon Liza kaj mi iris viziti Luigi kaj familion. Ili estis treege gastamaj, kaj ni spertis tre ĝuan tagon. Jolanda kuris al mi kaj diris: “Kie estas mia ‘sturto’?”
Mi tute forgesis pri la ŝercpromeso kaj konsciis kiel mi eraris, promesinte ion neplenumeblan al la etulino, kiu tute serioze fidis je miaj vortoj.
“Ha, Jolanda,” mi diris malgaje, “okazis malfeliĉo pri via struto! Mi iris al Afriko kaj, post tritaga rajdo en Ia dezerto sur ĉaskamelo, mi kaptis la struton per lazo. Mi nutris ĝin per bombonoj kaj klarigis al ĝi, ke Jolanda deziras havi ĝin kiel amikon, ĉar ĝi faros por ŝi multe da grandaj ovoj — grandaj kiel via kapo, ĉu ne? Tio al ĝi plaĉis kaj ĝi konsentis veni. Sed sur la ŝipo ĝi komencis fari ovojn, grandajn ovojn, pli kaj pli. Gi ne haltis. La ovoj komencis plenigi la ŝipon, la ŝipo malleviĝis en la akvo, kaj estis danĝero, ke la ŝipo dronos. Ho ve! Mi parolis al mia struto. ‘Ĉesu,’ mi diris, ‘ĉesu fari la ovojn!’ Sed ne; ĝi respondis al mi: ‘Jolanda deziras ovojn, ŝi estas bona knabino, kaj mi faros por ŝi multajn ovojn,’ Kaj tuj ĝi faris novan ovon — en la lito de la kapitano! Stulta birdo! La kapitano maltrankvilis, la ŝipanoj timis, kaj fine ni devis elmeti la struton kun ĝiaj ovoj sur palman insulon.”