Mi longe instruis lin kaj faris ĉiujn aranĝojn komercajn. Mi spertis kontenton, ke la problemo fine estas pli malpli bone aranĝita.
Granda surprizo! — en Buckie mendoj alsvarmis, Mi ne komprenis la kialon, sed mi pli ol triobligis la mendojn de Nairn. Kaj ankaŭ en Edinburgo mendoj estis sufiĉe bonaj tiel, ke ankaŭ de tie mi rikoltos profiton. Finfine mi sentis min sekura en mia entrepreno. De Buckie mi telegrafis al gekonatoj, ke ili venu kaj helpu min provizore, ĉar mi ne kapablas priatenti ĉion. Ni kune laboris ĝis malfrunokte, pretigante kuirilojn por livero. Ĉe l' fino de la Buckie-foiro mi telefonis al Liza, ke ŝi forlasu sian laboron ĉe V.I.K. en Olympia, Londono, kaj renkontu min en Edinburgo. Mi proponis al ŝi duonon de la profito farita kaj farota, se ŝi konsentos esti egalrajta asocianino. Ŝi tuj akceptis.
En Edinburgo mi renkontis Liza, kaj ni kune iris al la foiro por helpi al Joe. Atingante la standon, ni aŭskultis al li.
“Mia Dio,” mi ekmiris, “kion li babilaĉas?” Ni aŭskultis plu. Lia monotona voĉo daŭrigis ŝajne senfine. Granda amaso staris antaŭ li kaj gapis. Kelkaj de tempo al tempo aĉetis, kaj li servis ilin sen paŭzigi sian vortfluon. Dum la tuta tempo personoj formoviĝis unu-duope kaj aliaj aliĝis.
“Ĉu vi povas kapti ian sencon en liaj vortoj, Liza?”
“Tute ne, ĉu vi?”
Ni daŭre aŭskultis. Lia monotono funebris: “Vidu diritan kradon… sur diritan kradon metu diritan viandon, legomojn bone kuiritajn… ĉe mia dekstro” (kaj li etendis la maldekstran manon) “estas poto, metu diritan kradon en poton” (kaj li svingis la manon, akcidente frapante la poton surteren, ekkaptis ĝin kaj enmetis la malpurajn manĝaĵojn, dum li tute flegme daŭrigis) “kaj enmetu diritajn legomojn…”
Li ja laboregis, li ne paŭzis.
“Ĉu li estas ebria?” mi demandis al Liza.
“Ŝajnas al mi, ke li estas frenezeta. Li ja havas en la kapo arĝentan plateton — vidu!”
“Mi ne rimarkis tion,” mi diris. “Tamen li ne malbone vendis. Devas esti, ke la krado estas tiel facile vendebla ĉi tie, ke malgraŭ… sed imagu kiom povus vendi ĉi tie bona vendisto!”
La plata, senkolora voĉo de Joe dumtempe ruliĝis sen celi al ia fino. Mi malpaciencis kaj haltigis Joe.
“Joe,” mi diris, “vi tro forte laboras. Nu, iru al restoracio kaj ĝuu trinkaĵon kaj iom ripozu. Mi laboros dum via foresto.” Joe iris, kaj mi rapide surmetis kuiristan uniformon, ordigis kaj purigis la servotablon kaj komencis eksponi. Aro da personoj pograde kolektiĝis, kaj komencante per mia plej bona kaj klara stilo, mi koncize instruis de la komenco ĝis la fino kaj venis al la vendoferto. Nur du-tri aĉetis, la ceteraj foriris. Iom nekomprene, mi ree eksponis, sed la vendo same rezultiĝis. Liza rigardis al mi demande.
“Mi scias, ke mi ne estas tre bona vendisto de malkaraj aĵoj, sed mi tute ne komprenas,” mi diris al ŝi responde al ŝia mieno. “Vi provu, Liza.” Liza eksponis plurfoje. Ŝi vendis iom pli ol mi, sed ankoraŭ ne tiom kiom Joe, kaj cetere ni ambaŭ malŝparis tempon per vendopaŭzo ĉe la fino kaj ankaŭ per kolektado de nova homamaso por la sekvonta ekspono. “Liza,” mi diris, “en ĉi tiu metio oni ĉiam lernas, tamen ĉi tion mi tute ne komprenas. Ĉu vi?”
Liza skuis Ia kapon. “Ne. Joe faras ĉion, kion oni devas ne fari, kaj tamen li vendas.”
Joe revenis kaj rekomencis. Liza kaj mi staris ĉe lia dorso senpovigite. Mi ne povis eltenadi la babiladon de Joe, kaj mia senpoveco malpaciencigis min. Mi foriris de la stando kaj staris iom fore en la aleo. Post momento mi mansignis Liza al mi.
“Liza, mi ne scias kion fari. Se mi provus helpi, mi malaltigus la vendon, tamen stari ĉi tie senpove mi ne povas. Mia plej rega sento estas forkuri.”
“Ne, ne, ni devas iel helpi,” diris Liza.
“Sed kiel?”
Liza ŝultrumis.
“Eble —”, mi komencis, “— sed ne,” mi finis.
“Kio estas?”
“Estis ideo, sed ĝi ne taŭgas.”
“Sed kion vi pensis?”
“Mi pensis, ke ni eble vendu flanke de li; sed mi tuj konstatis ke, se ni farus tion, ni interrompus lian paroladon.”
“Ĉu vi pensas, ke gravus, se ni interrompus tiun fuŝ-paroladon?”
“Eble ne, sed la vortoj de unu tute nuligas tiujn de alia. Vi bone scias ke, kiam oni eksponadas, la helpanto eĉ retenas la spiron por ne distri la atenton de la ‘grego’.”
“Ni tamen provu. Se la ideo ne prosperos, do ni forlasos ĝin.”
“Sed… sed Joe certe furioziĝos, se ni interrompos, kaj cetere la ideo ne povas utili. Ĝi ne nur estas konata malbona taktiko, ĝi estas ankaŭ kontraŭlogika.”
“Vi kaj via logiko kaj rezonado! Ĉu vi povas klarigi per ili, kiel tiu fuŝanto povas vendi eĉ unu kradon? Nu, klarigu tion, se vi povas! Jen — ni iru po unu ĉiuflanke tiom malproksimen, kiom ni povas, kaj ni provu vendi flustre. Nu venu — ne staru tie: venu!”
Tre dubeme mi cedis. Ni komencis flustre paroli, kaj dume mi flankenrigardis al Joe, sed Joe ŝajne eĉ ne konsciis pri nia ĉeesto. Pograde ni laŭtigis la voĉojn, sed la obtuza voĉo de Joe daŭre muĝadis. Kaj ni vendis. Tute ne atentante Joe, ni daŭrigis plenvoĉe: “Unu por vi, sinjorino?… dankon… unu ŝilingon… dankon… kaj vi?… dankon… ĝi estas mirinda… kio ĝi estas?… ho, tre bona… preskaŭ ne estas… dankon… kaj por vi?… jes, jes, ĉiu aĉetas… alian?… certe — la plej bona… du ŝilingoj… jes, ĉio klarigita en la flugfolio, jen la folio… ĝi estas tri simpla, jen… fraŭlino Liza — unu al tiu sinjorino… kaj al la alia… dankon… aĉetu rapide, la stoko elĉerpiĝas… tia mirindaĵo… dankon… dankon… nur po unu ŝilingo.” Kaj tiel ni daŭrigis, puŝante kradojn en la manojn de ĉiuj kaj ne donante al ili la tempon pensi; kaj la homoj streĉis la manojn avide al ni, sub la influo de la rapida aĉeto de aliaj, dum ni per vortoj kaj gestoj instigis la furoron. Kaj en la fono senĉesis la murmurado de Joe, kiu allogis la homamason.
La Edinburga foiro rezultiĝis grandsukcese; sed klarigi, kiel tia vendmaniero sukcesis, mi tute ne povas.
37. ĈIU “LI” HAVAS SIAN “ŜI”.
Liza kaj mi geedziĝis.
38. DU BOTOJ FARAS PARON.
Post la Edinburga foiro la komerco seninterrompe sukcesis. Ĉe ĉiu foiro ni bone profitis. La kombino de Liza kaj mi estis ideala. Niaj ecoj estis kompletigaj unu al la alia. Mi posedis la imagpovon kaj bone sciis manovri, kaj Liza, tre sperta vendistino, havis plue grandan persiston. Kiam ŝi kaptis klienton, tiu pli facile liberiĝus el la okbraka ĉirkaŭpreno de polipo ol de ŝia obstina kroĉo. Ŝiaj diroj kaj pretekstoj estis ofte tute kontraŭraciaj, sed ŝia insisto triumfis spite ĉion. Tiu persisto estis tre valora ankaŭ al mi, kiam la konstanta muelado kaj daŭra baraktado faligis al mi la brakojn. Tiam ŝi instigis min al pluiro. Mia naturo estas tia, ke daŭra sameco tedas min, kaj ĝuste kiam tio okazis, ĉiam venis Liza al mia helpo; sed se venis vera obstaklo, io malbona sed tamen nova — tiam mi vekiĝis kaj prenis la rimenojn en ambaŭ manojn kaj gvidis la komercon al sukceso.
Por doni al vi ideon, kiel niaj ecoj kombiniĝis, mi devas komence reiri al tempo, antaŭ ol mi renkontis Liza.
Tiam mi laboris por V.I.K.-kompanio. Je tiu tempo unu firm(a)o ĉiam kopiis nian kuirilon kaj fabrikis ĝin en Britujo: nia estis fabrikita en Usono. Dank' al tio la konkurenca firm(a)o povis vendi multe pli malkare, kaj kvankam ilia artiklo estis multe pli malbona kvalite, la publiko malofte rimarkis tion.
La taktiko de tiu firm(a)o estis lui standon apud nia kaj, anstataŭ eksponadi, oni simple kaptis la homojn, kiujn ni interesigis, kaj per la simpla diro, ke ilia varo estas simila al nia sed malpli kosta, ĉar ĝi estas farita en Britujo, ili rabis niajn klientojn.