Выбрать главу

“Sufiĉe por ses personoj,” li respondis.

“Ho domaĝe: mi estas sola. Ĉu vi ne havas malpli grandan?”

“Ne, mi tre bedaŭras, ke mi tute ne havas malgrandan.”

“Hm, kia domaĝo: mi ja ŝatus unu… Momenton: ĉu mi ne vidis unu malgrandan en la fenestro?” Kaj Liza eliris kaj rigardis en la fenestron. Ŝi revenis kaj diris: “Jes, vi havas unu tie.”

“Ho, tiun ni ne vendas! Ĝi estas nur malnova tipo por montra celo.”

“Sed ĉu vi ne havas alian?” (Mi divenis, ke li havas nur tiun solan.)

“Ne, bedaŭrinde ne.”

“Kiel longe necesus por havigi alian similan?”

“Necesus minimume kvin tagoj,” (La foiro daŭros nur ses tagojn.)

“Mi tre volus vidi tiun malgrandan. Ĉu vi komplezus montri ĝin al mi?” diris Liza.

“Sed tute ne utilas, sinjorino; ni ne vendas ĝin, kaj cetere ĝi estas en malbona stato.”

“Jes, mi komprenas, sed mi volus vidi la diferencon. Ĉu vi komplezus? Mi ne povas decidiĝi pri la granda.”

Post iom da insistado la butikisto kontraŭvole prenis la malgrandan el la fenestro. Kiam Liza ĝin vidis, ŝi diris: “Ho, ĝi tute ne taŭgas — ĝi estas en terura stato: mi prenos la grandan.” (Tio estis dirita por deturni ian suspekton, kiun la butikisto eble ekhavis.)

“Dankon, sinjorino, mi pretigos ĝin por forporto.”

“Ĉu estas granda diferenco inter la prezoj de la du?” demandis Liza, kvazaŭ sencele.

“La malgranda kostus… hm, — eh — tri… ne, dudek-kvin ŝilingojn.”

“Tute ne gravas, mi prenos la grandan,” kaj ŝi dume kaŝe kalkulis dudek-kvin ŝilingojn en la mano. (Mi donis al ŝi pretajn monerojn, por ke ŝi povu pagi ekzakte iun ajn prezon ĝis lasta sespenco.) La butikisto sin turnis por trovi la volvmaterialon, kaj Liza tuj metis la dudek-kvin ŝilingojn sur la servtablon, ekkaptis la malgrandan kuirilon kaj, dirante rapide: “Mi decidis aĉeti la malgrandan,” rapidis al la pordo. Surprizite la butikisto balbutis: “Sed, sed, sinjorino, momenton…”

“Ne gravas pri la volvaĵo,” rapide respondis Liza. “Mia aŭtomobilo atendas ekstere!” kaj ŝi forkuris kun Ia aĉetaĵo. ŝi venis al mi kaj mi tuj volvis la kuirilon en brunan paperon, kiun mi kunhavis preta, kaj ni kune kuris al la foiro. Sen la atesta kuirilo la butikisto restis senarmiligita, kaj nia foira vendado estis sukcesa.

Ĉe la Shetland'anoj mi trovis la samajn kvalitojn kiel ĉe la Orkney'anoj. Estis somero kaj regis plena taglumo dum la tutaj dudek-kvar horoj. Mi ne povis alkutimiĝi al tiu ekster­ordinara ĉiama taghelo, kaj dum malfrua nokto mi foje promenis tra la urbo kaj kamparo. Strangan senton mi spertis, kiam mi vagadis tra la nuda, tute senarba kamparo, sola kun miaj pensoj. Ŝajnis al mi, ke mi promenas en morta mondo tute senhoma, kie eĉ birdeto ne pepas, kaj mi devis memorigi al mi ke homoj kaj bestoj ja ekzistas, ke ili ĉiuj dormas kaj ke la tago kaj mi estas la du solaj, kiuj ne enlitiĝis.

39. NI FORTON PLI FREŜAN AKIRAS.

Estis dimanĉo posttagmeze. Liza kaj mi estis en la pensiona sidĉambro. La pensiona servistino ordigis la tablon post nia tagmanĝo kaj foriris. Tra la fenestro vidiĝis pluvoduŝataj domoj kaj pluvolavataj stratoj. Disaj homoj de tempo al tempo rapide preterpasis kun mallevitaj kapoj por povi pli bone sin ŝirmi kontraŭ vento kaj pluvo. Liza sidis komforte en brakseĝo apud gaja fajro, legante dimanĉan gazeton, kaj mi sidis kontraŭ ŝi, nervoze fumante unu cigaredon post alia.

“Liza,” mi komencis.

Liza mallevis la gazeton, ridetis al mi kaj diris: “Nu, nu, ne ĝenu vin. Estas krizo: do kio? Jam centfoje vi diris tion; sed hodiaŭ estas dimanĉo, do forgeŝu la komercon kaj ĝiajn problemojn! Hodiaŭ ni ripozu. Jam delonge ni ne estis liberaj de komercaj pensoj… eĉ dum dimanĉoj. Mi bone scias, ke la afero brulas. Do ĝi brulu ankoraŭ dum unu tago… vi trovos solvon, tion mi scias. Jen — legu unu el tiuj gazetoj kaj estu dankema, ke vi ne estas unu el la murditoj tie raportitaj!” Kaj kun plua rideto ŝi reprofundiĝis en sian gazeton.

Mi silentis. Ŝia hodiaŭa bonhumora flegmo estis tute ne kutima ĉe ŝi, kaj ŝia certeco, ke mi trovos solvon, ne tuŝis min flate, sed nur agacis miajn nervojn.

Jam de longe mi vidis faktoron, kiu povus detrui nian komercon, sed mi ne antaŭvidis, ke ĝi frapos nin tiel subite kaj forte. La malhelpa faktoro, kiun mi vidis, estis simple tio, ke estis inter unu skota foiro kaj alia longaj interspacoj, kaj dum la atendado nia ŝparita mono eluziĝas. Tiu manko de kapitalo delonge ĝenis min, ĉar mi timis, ke eventualaj malsukcesaj foiroj aŭ daŭra forta konkurenco povus pereigi nian entreprenon. La grandaj anglaj foiroj estas ja multnombraj, kaj tie longa atendado ne necesas, sed ili estas tre altkostaj kaj ofte saltas de unu ekstremo al alia: tio estas, ili povas esti aŭ grandaj sukcesoj aŭ plenaj fiaskoj. Partopreni tiujn per nia limigita kapitalo estus tro riske.

Ni ja provis Ia ŝancon, enirinte en grandan foiron en Ayr. Ĝi estis tro granda por esti lokita eĉ en granda halo, do la organizantoj starigis aron da tend-pavilonoj. Mi antaŭtaksis ĝin sukcesa kaj mi luis unu standon por la kuiriloj kaj tri aliajn por diversaj artikloj. La Ayr'a foiro tute fiaskis. Ĉar Ayr estas marborda urbo kaj la vetero estis belega, la homoj simple ne envenis. Nia elspezo por la kvar standoj, la stoko kaj pluraj helpantoj preskaŭ nudigis nian bankkonton. Kaj nun restas longa atendo ĝis la sekvanta foiro. Jen la nuntempa krizo.

Ni jam provis utiligi la interfoiran tempon per luo de haloj en urbetoj, por tie montri la kuirilojn, sed malgraŭ reklamado homoj ne envenis en sufiĉa nombro. Ili ja envenis bonnombre kiam la famo de niaj eksponadoj vastiĝis, sed tio okazis nur dum la lastaj unu-du tagoj, kaj ne restis sufiĉe da tempo por bone negoci.

“Liza.”

“Jes, kio?”

“Lasu la gazeton por momento.”

“Ho do,” ŝi diris rezigne. “Ĝuste kiam mi legas juĝejan raporton pri du viroj, kiuj konsentis interŝanĝi edzinojn!”

“Je la amo de Dio, donu iom da atento! Mi scias, ke la solvo troviĝas en la sukcesigo de ĉehalaj eksponoj, kaj mi volas paroli al vi pri tio. Eĉ se vi ne povas helpi, aŭskultu. La vortigo de miaj pensoj helpos al mi klare pensi. Nu, la kosto de haloj estas malalta, kaj tio disponigas monon por bona reklamado, sed reklami nur kuirilan eksponadon ne sufiĉas. Necesos io alia. Mi jam pensis pri parado de modaj virinaj vestoj, sed la kosto de transporto de vestoj, la necesaj drapiraĵoj ktp., la salajro de tri-kvar manekenoj plus sperta virino por estri la montradon, estas tro altaj. Kaj cetere estas intersezonaj tempoj, kiam la montro de lastsezonaj roboj estas tro malfrua kaj la tempo estas tro frua por tiuj de la venonta sezono. Mi ankaŭ pensis pri ia spektaklo, ekzemple ĵonglado, sed tiaj aferoj interesas nur virojn kaj junulojn, kaj precipe la junuloj estas neutilaj al ni, eĉ malutilaj. Nu, Liza, vi estas virino; do kio interesas vian sekson?”

“Viroj,” si dins.

“Damne, estu serioza!”

“Tre serioza afero estas viroj por virinoj.”

“Se vi ne serioziĝos, ankaŭ mi serĉos edzon por aranĝi interŝanĝon de edzinoj! Sed ŝercoj flanken! Mi ja multe pripensis ĉi tiun problemon kaj mi devas trovi solvon. Mi ne ŝatus reiri al dungiteco post mia longa klopodado komerci proprakonte.”

“Kara, kara, kara,” admonetis Liza. “Se ĉio fiaskiĝos, la mondo pro tio ne finiĝos! Ni havas unu la alian, do ne estu tiel pesimisma.”

“Amo sen pano estas malbona plano,” mi diris cinike. “Tamen malgraŭ miaj vortoj mi ne estas vere pesimisma interne, sed mi ja devas scii ion pri la estonteco.”

“Nur tio? Bone, kara Vik, mi povas diri al vi pri via estonteco.”

“Ĉu vi efektive havas pretan ideon? Ĉu estas pro tio ke vi ne ĝenis vin?” mi diris esperplene.