Выбрать главу

“Certe, mi povas detale diri al vi pri via estonteco. Jen ĝi estas en la gazeto… momenton… jes, jen via naskiĝ­dato, la dekoka de oktobro. Vi naskiĝis sub la zodiaka signo de Libra (pesilo). Aŭskultu: Dum ĉi tiu semajno vi devas esti tre singarda, sed se vi sukcesos eviti malfacilaĵojn, vi havos grandan sukceson kaĵ ĉio bona ven…”

Senpacience mi eksplodis: “Tiuj malbenitaj sensencaĵoj! Tiuj stultaj frenezaĵoj! Mi ne komprenas kiel la virinoj povas interesiĝi — momenton! Eble tio estas la solvo… hm, jes — virinoj ja interesiĝas scii pri la estonteco pere de astrologio, aŭ pere de manaŭgurado aŭ aŭgurado per tetasoj aŭ ludkartoj aŭ mi-ne-scias-kio…! Nu,” mi daŭrigis, ekscitite, “se ni povus enkonduki ion tian en nian aferon, se vi povus pozi kiel aŭguristino…”

Liza rigardis min okulstreĉe. “Ĉu vi intencas, ke mi divenu la estontecon de personoj per la linioj sur iliaj manplatoj?”

“Jes, certe… Ne, la ideo ne taŭgas. Ĝi estas tri malklere vulgara kaj malaltigos la seriozecon de nia kuirilo… Mi… jes!… jen la ideo: ke vi diveni iliajn pensojn — jes, telepatio. Jen la ideo, telepatio! Kaj vi povos aldoni resumon de ilia pasinteco kaj estonteco,”

“Ĉu vi volas serioze diri, ke mi agu kiel Madame Zingra? Sed tio estas absurda. Vi scias, ke mi tute ne posedas tiun kapablon. Mi ne povas telepatie ricevi iun ajn penson. Vi blagas, ĉu ne?”

“Mi ne blagas, mi estas tute serioza. Mi scias, ke Zingra kaj aliaj posedas ian naturan doton, kapablon kiun ni eĉ ne komprenas, sed devas esti maniero artifiki tian prezentaĵon. Necesas nur, ke mi eksciu kion la homoj volas scii kaj ke mi komuniku ĝin al vi per ia kodo.”

“Kodo?” diris Liza nekomprene.

“Jes, mi klarigos, Mi devas trovi vortojn, kiujn mi povas meti nature en frazojn. Ni antaŭaranĝos, ke tiuj vortoj havu specialan signifon. Vi priatentos nur tiujn vortojn kaj per tiuj vi komprenos. Ekzemple se ni aranĝos, ke la vorto Ĉu signifas januaro, tiam necesos nur, ke mi diru al vi ion enhavantan la vorton Ĉu, kaj vi scios, ke Ia respondo estas januaro.”

“Ho, sed necesus tiom da vortoj por signi ĉion! Ne, ne estas eble,” diris Liza.

“Ne necese, ĉar se mi demandus al vi pri nombro, ĉu povus signifi la nombron unu. Se mi pritraktus monon, la sama ĉu povus signifi unu antaŭaranĝitan moneron aŭ unu ludkarton ktp. Mi scias ke tio ne sufiĉas, sed mi povos evoluigi la sistemon, ĝis ni povos priskribi kion ajn. Mi certas, ke mi povos elpensi taŭgan kodon — jes, tion mi ja povos fari. Ankoraŭ mi ne scias ĝuste kiamaniere — sed mi kreos, mi tuj kreos kodon!” mi aldonis, entuziasmiĝante. “Donu al mi paperon, kaj mi eltrovos, jes, mi ellaboros kodon!”

* * * *

Dum plena semajno mi klopodis fari kaj perfektigi kodojn. Mi verkis unu, Liza lernis ĝin, kaj ni ekzercis. Sed en la praktiko ĉiam montriĝis malbonaĵoj, do mi verkis alian. Liza preskaŭ freneziĝis, ĉar la daŭra lerno kaj mallerno de unu kodo post alia estis granda mensa streĉo. Sed mi ne laciĝis. Kiam unu kodo montris ian netaŭgecon, mi modifis aŭ novverkis ĝin. Finfine mi ellaboris kodon, kiu ŝajnis praktika.

* * * *

Ĉio estis preparita. Halo estis luita, afiŝoj, biletoj kaj cirkuleroj presitaj kaj gazetreklamoj aperigitaj. Per simpla anagramo de la nomo Liza mi nomigis ŝin Zila, kiu estas neordinara nomo enhavanta ecojn de fremdeco kaj mistero. La reklamoj priskribis ŝin “telepatia fenomeno, kiu povas diveni la pensojn” ktp. Kiom eble ni reklamis la Zila-prezenton kaj la kuirilan prezenton aparte, tiel ke ĉiu pensu, ke estas pli ol du personoj, kiuj rolas en la halo. Ekzemple unu murafiŝo fanfarone reklamis, ke C. Rossetti (ĉefkuiristo) kaj f-ino Adamson (fama eksponistino el Olympia, Londono) eksponas la senakvan kuirilon, kaj la alia afiŝo reklamis, ke Madame Zila, la telepatia mirindulino, estas venigita je granda kosto ktp. La luita halo estis en urbeto ekster Glasgovo.

Venis la tempo por la unua prezento de Zila. Liza estis nervoza. La halo estis iom pli ol duonplena de homoj. “Ne ekscitiĝu,” mi diris al ŝi. “Fidu al mi. Se ne iros ĉio laŭ la plano, mi scios manovri, kaj cetere, se la prezento estos eĉ malbona, ne gravas. Ni devas komenci; poste ni plispertiĝos. Ĉu vi volas, ke mi eksponu, por ke vi povu dume trankviliĝi?”

“Ne,” ŝi diris. “Ju pli mi pensos pri la afero, des pli mi nervoziĝos. Pli bone, se mi mergos min en la eksponlaboro.”

“Bone,” mi diris. “Mi rekontrolos la ludkartojn kaj la notlibron.”

La eksponado finiĝis kaj la mendoj bone envenis. Rapide ni kuris al la malantaŭa ĉambreto kaj deprenis niajn kuiristajn uniformojn. Mi tuj estis prete vestita en frako.

“Nu, estu preta enveni tuj post mia enkonduka parolado,” mi admonis Liza kaj, kontrolinte denove, ke mia blanka kravato sidas dece, mi rapidis sur la scenejon. Mi lokis lignan brakseĝon sur la mezon de la scenejo, malŝparis du-tri minutojn per ŝajna okupiĝo por doni tempon al Liza, poste mi rektiĝis antaŭ la ĉeestantaro kaj komencis:

“Gesinjoroj,” — viroj en la halo estis nur du — “mi fieras anonci al vi la mirindan Madame Zila, kiu posedas tiun raran dotan kapablon, kiu ebligas al ŝi diveni viajn pensojn kaj vidi la estontecon. Laŭ mia scio ŝi estas la sola virino, kiu kapablas doni prezenton tiaspecan. Dum ŝia fama kariero ŝi helpis al miloj per sia konsilo. Ni povas konsideri nin efektive bonŝancaj, ke la potenca firm(a)o, kiun mi reprezentas, venigis Zila per granda kosto ke ŝi prezentu sin al vi senpage. Kelkaj el vi eble demandas al si: kia rilato troviĝas inter la kuirarto kaj la prezento de Zila? En unu vorto  n e n i a. Mia firm(a)o venigis Zila sole por reklami, tio estas, por fokusi atenton sur nian senakvan kuirilon, Nun, kun granda plezuro, mi prezentas al vi Madame Zila.”

(La leganto komprenos, ke en la prezentaĵo, kiu sekvas, mi uzas tro simplan, elementan kodon, por ke mi povu klare demonstri nian procedon. Tiun simplan kodon la leganto, se li deziras, povos ekstrakti el la dialogo — la kodvortoj staras kursive. — La priskribo pri la efiko sur la ĉeestantojn estas aŭtenta.)

Liza envenis vestita en nigra vespertualeto arĝente ornamentita kaj riverencis. Obtuza murmureto trairis la halon kiam la anaro rekonis, ke ŝi estas f-ino Adamson, kiu ĵus eksponis. Mi kondukis ŝin ceremonie al la brakseĝo kaj per nigra bandaĝo mi vindis ŝiajn okulojn, evitante kovri la orelojn. Mi reiris al la mezo de la scenejo, prenis el la poŝo kompleton de ludkartoj, kaj anoncis:

“Unue por montri al vi la ĝeneralan kapablon de Madame Zila, mi venos inter vin. Mi deziras, ke personoj elektu kartojn el ĉi tiu kartaro kaj ke la elektantoj estu tre zorgaj, ke mi ne ekvidu la prenitajn kartojn.”

Mi iris al unu sinjorino, kaj ŝi prenis karton el la fasko. Mi turnis min al Liza kaj diris: “Madame Zila, diru rapide do la nomon de la karto.”

“La kvin de piko,” respondis Liza.

“Dankon,” mi respondis kaj, irante al alia elektanto, mi diris: “Bonvolu nun diri la duan karton.”

“La sep de karoo.”

“Koncentriĝu,” mi rapide diris.

Liza metis la manon al sia frunto kaj diris: “Ne, nun mi vidas ĝin pli klare. Ci estas la sep de kero.”

“Dankon.”

Mi nun prenis el la poŝo ordinaran notlibron kaj anoncis: “Mi nun dezirus, ke kelkaj sinjorinoj skribu en ĉi tiu notlibro iujn ajn nombrojn, kaj Madame Zila, kiu sidas tute blindumita, sumigos ilin.” Mi iris al unu sinjorino kaj flustris al ŝi: “Skribu kvar ciferojn sur ĉi tiu paĝo.” Ŝi faris tion, kaj mi same petis al tri aliaj apudaj sinjorinoj. Mi reprenis la notlibron, kaj je tiu ekzakta momento Liza diris: “La sumo de tiuj nombroj estas 22.719.” Mi tiam iris al alia virino, kiu sidis ĉe la alia flanko de la halo kaj petis ŝin adicii, kaj kiam ŝi tion faris, la rezultato estis tiu, kiun Liza diris, (“Dank' al Dio, ke neniu vidis min turni la paĝojn!” mi diris al mi.)