Выбрать главу

Mi poste iris al alia virino kaj flustris: “Kiu estas via naskiĝtago?” Kaj post la respondo mi turnis min al Liza kaj diris: “Ĉu vi scias tuj la naskiĝtagon de la sinjorino?”

“La sesa de aŭgusto. — Vi naskiĝis sub la signo de Leo (leono). Vi havis zorgojn dum via vivo, sed per via natura kuraĝo vi ne permesis ke tiuj zorgoj malesperigu vin. Vi estas bona, sindonema amikino por viaj amikoj, sed vi ne… ne… eh… ne… ŝatas viajn malamikojn.” Mia stomako kirliĝis ĉe aŭdo de tiu lama banalaĵo kaj mi rapide ĵetis flankan rigardon al la aŭdantaro, sed ĉiu rigardo montris nur streĉan intereson al Liza. “Dank al Dio pro la malavara dissemo de stultuloj en ĉi tiu mondo,” mi spiris. Post mallonga hezito Liza daŭrigis: “Estas iu, kiu kaŝe agas kontraŭ vi. Mi ne volas diri ŝian nomon publike, sed vi facile povos diveni kiun mi aludas. Estu singarda. Via estonteco estas ĝenerale rozkolora, kaj mi vidas konsiderindan monsumon, kiu venos al vi. Entreprenu ion malfacilan je ĵaŭdo, ĉar tiu tago estas por vi feliĉo­porta.”

“Dankon,” mi diris. Post demando al alia sinjorino mi rapide diris al Liza: “Mi volas, ke vi donu al mi klare la naskiĝdaton de la sinjorino.” Ĉe tiu kompleksa komuniko, Liza ekeraris: “Via naskiĝtago estas la naŭa di novembro, kaj…” “Ne!” kriis la koncerna virino, antaŭ ol mi povis ion diri al Liza, “mia datreveno estas la deknaŭa de oktobro!”

Liza metis la manon al sia frunto, sed antaŭ ol ŝi povis paroli, sinjorino, kiu sidis du vicojn malantaŭ la plendantino, diris: “Sed mia naskiĝtago estas la naŭa de Novembro.”

Tuj mi kaptis la okazon. Mi levis la manon kaj kriis: “Ĉiu haltigu la pensadon, tio ne donas ŝancon al Madame Zila, ĉar ŝi ricevas ĉies impresojn — jen ŝi ricevis la penson de alia sinjorino!”

“Mi ja pensis pri mia datreveno,” jesis la dua sinjorino.

Ni servis du-tri aliajn virinojn per diro de iliaj naskiĝ-datoj kaj la sekva konsilo, kaj antaŭ ol mi povis iri al plua, unu el la viroj, kiuj staris apogite ĉe la malantaŭa muro, mansignis al mi. Iom suspekteme, mi iris al li. Li diris al mi: “Mia datreveno estas la 24-a de marto.” Mi diris al Liza: “Ĉu vi povas do diri nun la naskiĝtagon de ĉi tiu sinjoro?” Sed kiam Liza respondis per: “Ĝi estas la dudek-kvara de marto,” la viro kontraŭstaris per: “Madame Zila eraris. Mi diris tiun daton al la sinjoro ĉi tie, sciante, ke Zila diros same, sed mia vera dato estas la dudek-kvina de junio!” — kaj li mienis mokan, sciplenan rideton. Mi turnis min al li kaj diris: “Sinjoro, vi ofendas Madame Zila, kiu komplezis veni de la ĉefaj urboj por konsili al vi. Tute nature, se vi diris ‘la dudek-kvaran de marto’, vi ankaŭ  p e n s i s  la dudek-kvaran de marto, kaj Madame Zila divenis vian penson.”

“Kiel honte!” diris kelkaj sinjorinoj, kaj sekvis indigna murmureto tra la halo.

Venis la fino. La lasta persono foriris el la halo. Mi metis la manon kamaradece sur la ŝultron de Liza kaj diris: “Donu al mi vian manon, kolegino, ni venkis la unuan baron.”

“La naŭa de januaro,” ŝi respondis kaj ni ambaŭ ridis.

“Do la homoj ne ŝatas siajn malamikojn!” mi ŝerce mokis.

“Mi scias,” Liza respondis. “Mi estis ekscitita. Mi vidis la venontan banalaĵon, sed mi ne povis deturni min de ĝi — sed cetere, ankaŭ vi ne estis perfekta. Imagu: vi diris al la anaro, ke ili haltigu la pensojn!”

“Jes,” mi konsentis. “Eĉ diktatoro ne povus tion devigi. Tamen mi ne pensas, ke mi postulis malfacilan taskon al nia klerularo!”

“Mi estas kontenta, ke la unua provo ne tute fiaskis. Mi ŝvitis, dum mi sidis en tiu seĝo. Ĉu vi pensas, ke ni faris bonan impreson per tiu kripla prezento?”

“Mi certas, ke jes. Mi atentis ilin, kaj mi ne rimarkis skeptikajn mienojn, tute male, kaj mi ankaŭ aŭdis disajn frazojn diritajn inter ili, dum ili forlasis la halon, kaj oni laŭdis.”

“Mi estas tre kontenta,” spiris Liza.

“Kaj mi ne estas kontenta,” mi diris. “La kodo ne estas taŭga. Oni eble ne divenas la kodon; sed oni povas facile suspekti, ke mi iel vorte kodas al vi. Ne, mi devas trovi ion pli lertan. Ni uzu la nunan kodon provizore, s e d  m i  d e v a s  f a r i  a l i a n.”

“Kioooooooo?!”

40. KAJ RAPIDE KRESKAS LA AFERO.

Pasis jaroj. Nun estas tri Zilao'oj kaj tri Rossetti'oj. Ĉiu el la tri paroj staras sur scenejo en malsamaj partoj de la lando je la sama horo, kaj ĉiu Rossetti anoncas:

“…Laŭ mia scio ŝi estas la sola virino, kiu kapablas doni prezenton tiaspecan.” Sed la fenomeno ne estas tiom stranga, kiom ĝi ŝajnas. Ni evoluis kaj pli entreprenis kaj nun havas tri samajn kuirajn eksponadojn kaj tri Zila-prezentojn; tio estas, tri trupoj kun po kvar laborantoj. Ni renomis ĉiun ĉefan paron de la du aliaj trupoj per niaj nomoj, ĉar tiel ni ŝparis monon per grandkvanta presigo de unueca reklammaterialo. La afiŝoj estis prete presitaj, kaj helpanto en sia hejmo surpenikis la nomojn de la urbo, halo kaj la datojn en tiucela spaco ĉe la supro de la afiŝoj. Tiuj pretigitaj afiŝoj estis sendataj ĉiusemajne al la tri urboj, kie okazos la prezentoj.

Post la unua prezento de Zila, mi plibonigis la kodon, por ke ĝi servu pli larĝe per minimumo da parolado, kaj kelkajn semajnojn poste ni forlasis tiun kodon tute kaj enkondukis sistemon, laŭ kiu mi tute ne bezonis paroli. Post mia sursceneja anonco mi silentis, krom anonci de tempo al tempo la sekvontaĵon, Zila restis ĉiam blindumita per bandaĝo. Nia matura sistemo, efektive, enhavis tri silentajn kodojn, kiujn ni uzis sinsekve, flue kaj nerimarkeble ŝanĝante de unu al la alia. La avantaĝo de la ŝanĝa sistemo estas, ke ĝi konfuzas iun lertulon, kiu ekperceptus unu el la uzataj kodoj. Ni nun kapablis respondi ankaŭ al skribitaj demandoj, kaj tiu parto de la prezento iĝis la plej alloga. Virinoj svarmis en la halon, por ke Zila respondu al iliaj demandoj kaj konsilu al ili pri problemoj. Ni ankaŭ vendis talismanojn kun horoskopoj en bele koloritaj kovertoj — po unu ŝilingo, kvankam la pogranda prezo estis malpli ol dekono de tiu sumo. Ni nun ankaŭ enspezis pli per la postulo de enirpago.

Mia parolo pri silenta komunikado eble vekos ĉe la leganto nekredemon aŭ almenaŭ miron kaj scivolon. Kaj nun mi devas efektive malkontentigi vin, ĉar mi ne intencas klarigi la novan teknikon, kiun ni iom post iom ellaboris. La nekredemulo povos daŭre ne kredi, la scivolulo scivolos vane. Pardonu, sed tio estas mia sekreto, kiun mi ne malkaŝos, Sialoke mi priskribos detale  k a j  t u t e  s e n b l a g e  nian novan prezentaĵon, kiel ĝin vidis la publiko, kaj poste… oni konjektu laŭplaĉe aŭ sidu en senkomprena mistifiko.

Al la kuirila ekspono ni aldonis kvar eksponetojn de malgrandaj kuirejaj artikloj. La hala enirpago sufiĉis por pagi niajn elspezojn, do la malneta profito ĉe la kuiriloj fariĝis neta profito. Ne plu ni transportis niajn varojn kaj rekvizitojn al stacidomo per buso aŭ pruntita man­ĉareto. Ni havis tri aŭtomobilojn, unu por ĉiu trupo. La disdonon de cirkuleroj kaj afiŝoj ni ĉiam faris persone, por ke ili estu trafe lokitaj. Al la reklamado ni donis grandan atenton. En ĉia vetero, eĉ pluva aŭ neĝa, ni eliris kaj konscience metis cirkuleron en ĉiun pordon kaj metis ĉiun afiŝon kie eble kaj kie permesite… aŭ nepermesite.

* * * *

Mi ĉiam rememoras tiujn tagojn kun aparta plezuro. Ni nomas ilin “la tagoj de la tri trupoj”. Liza, mi kaj la dungitoj laboris fortege, sed la laboro estis ludo. Vere, streĉa ludo, sed tamen ludo. Ni estis familio en la plej bona apliko de la vorto. La laboro farenda estis ĉiam volonte farata. Ne gravis, se mi, la estro, devis lavi la plankon, aŭ se fariĝis necese, ke ni ĉiuj laboru dum la tuta nokto pakante kaj transportante la varojn. Kune ni laboregis, kune ni klopodis, kune ni ŝercis, kune ni ruzis. Mi ne povas memori eĉ unu fojon, kiam okazis mal­akordiĝo. Por la dungitoj ni estis “Liza” aŭ “Vik”, kaj por ni ili estis Joĉjo aŭ Manjo. Se nomo de nova laboranto ne venis agrable aŭ flue al la lango, ni arbitre ŝanĝis ĝin; se venis labori ĉe ni edzino, ni tuj titolis ŝin fraŭlino. Ni kun­loĝis, kunmanĝis, kunŝercis, kunludis, sed antaŭ la publiko estis tute alie. Ĉiu respekt­plene titolis la alian per “sinjoro” aŭ “fraŭlino”. Sur la stratoj ni afable sed digne mienis al ĉiuj. Anstataŭ aĉeti dudek cigaredojn en unu butiko, ni aĉetis po dek en du butikoj, por konatiĝi kun kiel eble plej multe da butikistoj kaj tiamaniere reklami pli vaste nian aferon.