Выбрать главу

Por reklama celo ni uzis ĉiujn artifikojn. Kelkajn el tiuj artifikoj oni povus nomi decaj nur en la kadro de komercaj moroj. Inter ni estis akra, senpremia konkursado. Ĉiu strebis trovi novajn, trafajn manierojn reklami. Unu trupo per subaĉeto manovris, ke la urbeta anoncisto kriu pri nia prezentaĵo tra ĉiu strato, kaj plie atingis, ke li anoncu la ofici­alajn sciigojn preskaŭ flustre, sed plen­voĉe kriu nian. La alia trupo superis tion. Ili sin maskis kaj iris tra la stratoj portante afiŝ­tabulojn fronte kaj dorse, kaj svingante sonorilojn por altiri atenton. La tria trupo nepre devis superi la aliajn, do ĝi luis azenon kaj ĉaron. Ili fiksis tabulojn al ĉiuj flankoj de la ĉaro kaj metis reklamojn sur ilin. Sur la antaŭan tabulon ili metis grandlitere la jenajn vortojn:

Nun iu ajn povas kuiri perfekte

— kaj por emfazi, ke  i u  a j n  ja povas perfekte kuiri, ili vestis la azenon per kuirista uniformo kun la alta ĉapo! Aliaj rimedoj estis manovri permeson iri sur kinoscenejon kuiriste vestita kaj anonci nian prezenton (kiu malplenigos la kinon la postan semajnon); manovri ke gazet­reklamoj estu presitaj kap-al-tere, manovri ke leterportistoj liveru niajn cirkulerojn al foraj kamparaj domoj — kaj en unu urbo ni eĉ aranĝis kun la poŝt­oficejo, ke oni sonorigu sinsekve ĉiun telefonon en la urbo, por ke ni povu persone inviti la telefonatojn al nia halo.

Foje okazis, ke ni prezentis en unu urbo kaj intencis iri al alia proksima urbo la postan semajnon. Ni nomu la unuan urbon A kaj la duan urbon B. Nu, la distrikta semajna gazeto liveriĝis en ambaŭ urboj vendrede. Vendredo estis la lasta vespero de nia prezentaĵo en la urbo A. Nia kutima komerca taktiko estis kredigi al la publiko, ke oni ne povas aĉeti niajn kuirilojn post nia foriro, kaj tiu taktiko ĉiam envenigis mendojn grand­nombre dum la lasta vespero. Sed ni devis reklami nian venon al urbo B en la distrikta gazeto, kaj se la loĝantaro de A scios per la reklamo, ke ili havos alian eblon aĉeti en B dum la sekvanta semajno, ili ne aĉetos panike dum la lasta vespero en A. Estis do necese, ke la urbo B sciu per gazetreklamo ke ni venos, kaj estis same necese, ke la urbo A ne sciu kien ni iros! Ni do iris al la gazet­oficejo, kaj per insistego, per promesoj de grandaj estontaj reklamoj kaj per ĉiaj argumentoj ni sukcese atingis, ke tiun semajnon la gazeto liveriĝu en A unu tagon malfrue! Ĉion ajn ni provis kaj, kvankam ne ĉiam, tamen ofte ni sukcesis.

Mi memoras, ke foje mi direktis la aŭton kaj kunhavis unu el miaj helpantoj, George. Ni traveturis la urbon, serĉante lokojn por afiŝi. Ni vidis dufenestran butikon. La rulkurtenoj pendis, la pordo estis fermita, kaj ni certis, ke la butiko estas provizore fermita aŭ tute vaka.

“Gluu afiŝon sur tiun fenestron,” mi diris al George. Ĵus George komencis, jen elvenis la butikisto kaj komencis insulti nin. “For de ĉi tie!” li kriis. “Kia aŭdaco! Tuj haltu! Ne metu tiun gluaĵon sur mian fenestron!”

“Vi pravas, sinjoro,” mi diris al la butikisto kaj, turnante min al George, mi diris: “Kion vi faras? Ne metu gluon sur Ia fenestron, metu ĝin sur la dorson de la afiŝo!” La butikisto pli laŭte protestis: “Ne, ne, ne, tiu afiŝo malbeligas mian fenestron!”

“Tute prava vi estas,” mi respondis al la butikisto, kaj al George mi kriis: “Stultulo, ni ne povas lasi tiun kuirilan afiŝon tiele sur la fenestro de la sinjoro, ĝi aspektas malbele. Metu Zila-afiŝon sur la alian fenestron!”

“Jen,” mi diris al la butikisto, “tio nun estas bela. La du afiŝoj pariĝas belege kaj simetrie kaj logos atenton al via butiko. Dankon, kaj estu certa, ke ni aĉetos ĉe vi niajn spicaĵojn — kaj plie, jen kelkaj senpagaj enirbiletoj por vi kaj viaj favorataj klientoj.” Kaj, ridetante al li afable, ni foriris, antaŭ ol li povis konkludi, ĉu ni komplezis lin aŭ male. Mi ne scias, ĉu li deprenis la algluitajn afiŝojn aŭ ne, sed almenaŭ ni restis ĉe nia devizo provi ĉion.

En unu urbo ni luis halon; sed oni ne permesis al ni uzi la halon dum la merkreda posttagmezo, ĉar okazos belec-konkurso de urbaj infanetoj. Do marde vespere ni devis forigi niajn aĵojn for de la scenejo. Merkrede posttagmeze Zila kaj mi atendis en la hotelo ĝis la tempo, kiam ni povos iri al la halo por rearanĝi la scenejon por nia prezentado. Estis antaŭ la kvara, kiam mi diris al ŝi:

“Estas konsilinde, ke ni nun iru al la halo por tuj komenci la ordigadon post la beb-konkurso.”

Ni iris al la halo kaj tuj konstatis, ke daŭros ankoraŭ sufiĉe longe ĝis la fino de la infan-juĝado. Mi ekhavis ideon. Mi donis al Zila sigelitan koverton kaj diris al ŝi: “Donu ĉi tiun koverton al la hal-zorgantino kaj petu ŝin afable teni ĝin por vi, kaj poste demandu ŝin, kioma horo estas.”

Zila faris tion. Proksimume unu horon poste la juĝantoj venis al decido pri la plej bela infaneto kaj anoncis ĝian nomon. Mi tuj petis kaj ricevis permeson fari anoncon de la scenejo. Mi saltis sur la scenejon kaj anoncis la kuirilan eksponadon kaj la Zila-prezenton. Post tio mi vokis la halestrinon.

“Nu,” mi diris al ŝi, “vi havas koverton, ĉu ne?”

“Jes, sinjoro.”

“Ĉu ĝi estas sigelita?”

“Jes.”

“Kiu donis ĝin al vi?”

“Madame Zila.”

“Post kiam vi ricevis ĝin de Madame Zila, ĉu ĝi estis for de via posedo eĉ dum minuto?”

“Ne, mi havis ĝin dum la tuta tempo.”

“Ĉu vi eble scias, je kioma horo vi ricevis ĝin?”

“Jes, estis dek minutoj antaŭ la kvara.”

“Dankon, sinjorino,” Mi turnis min al la ĉeestantaro kaj diris: “Nun estas la kvina horo. Ĝis la nuna momento neniu, eĉ ne la juĝantoj mem, sciis kiu infaneto venkos la konkurson. Mi nun petas, ke la halestrino kompleze disŝiru la koverton kaj laŭtlegu kio estas skribita sur la papero en la koverto, kiun Madame Zila donis al ŝi antaŭ unu horo!”

La halestrino laŭtlegis… la nomon de la ĵus venkinta infano.

La klarigo estas tute simpla. Kiam venis al mi la ideo, mi ĉirkaŭ­rigardis la halon por vidi, ĉu mi povos diveni la venkonton. Mi vidis tre grandan, grasan infaneton. Mi sciis, ke kutime ĉe tiuj konkursoj oni juĝas infanetojn kiel oni juĝas bovojn laŭ la pezo kaj karnodiko pli ol laŭ la belo kaj saneco. Mi decidis elekti tiun pufan specimenon kaj iris al ĝi. Mi parolis per karesaj vortoj al ĝi kaj laŭdis ĝin al la fiera patrino. Mi petole demandis al la infaneto ĝian nomon, kaj la patrino kontente tradukis ĝian gluglon. Mi skribis la nomon sur paperon kaj metis ĝin en koverton. La ceteron vi scias. Se okaze mi estus maltrafinta, mi nur petus al Zila ke ŝi repostulu, sen klarigo, la koverton de la halestrino… Jen ĉio.

41. ALIAJN GVIDAS KAJ MEM NE VIDAS.

Kiel mi diris, ni evoluis, kaj nia firm(a)o, kiu komence ne havis eĉ kontoron, nun havis oficejon kaj podetalan butikon. Ĉe nia centrejo ni starigis du komercajn asociojn: unu podetalan kaj unu pograndan. Interkonsente ni nun enigis s-ron Birrell (de kiu ni komence aĉetis la kuirilojn) kiel asocianon. Li, Zila kaj mi nun posedis po triono de la akcioj, kaj ni aĉetis la kuirilojn jam senpere de Ameriko. S-ro Birrell prizorgis la kontoron kaj la butikon.