Выбрать главу

Ankaŭ nia Zila-prezento evoluis. Niaj unuaj provoj kaj la kodoj de la unua tempo ŝajnis en retrospekto tute infanaj. La unua parto de la Zila-prezento estis forme sama kiel komence, kvankam ĝi estis jam silenta; sed ni spertiĝis tiel, ke Zila rapide nomis la kartojn en sen­inter­rompa vico. Verdire ŝi iĝis tro sperta, kaj tio donis al la prezento iom da mekanika nenatureco; do ni enmetis unu-du erarojn intence. Mi donos ekzemplon.

Ĉe unu elektita karto Zila eldiras la ĝustan nomon, sed mi, starante rekte antaŭ la elektinto, diras: “Ne!” Zila ripetas la nomon, sed mi ripetas emfazan: “Ne, vi eraras.” Dume la elektinto penas altiri mian atenton por sciigi min, ke Zila ja pravas, sed mi rigardis en la aeron kaj persistas per mia “ne”. Kiam fine eltroviĝas, ke Zila pravas kaj mi eraras, mi mienas tre honte, konfuzite kaj stulte, kaj eĉ sukcesas ruĝiĝi. Tiu incidento estas laŭda al Zila kaj nuligas suspekton, ke mi komunikas al ŝi.

Post tio sekvas la datrevena parto. Ĉe ĉi tiu parto mi jam havas en la menso diversajn datrevenojn, kiujn mi flanke eldemandis kiam mi pritraktis la ludkartojn; do la plejmulto pensas, ke Zila divenas la datrevenojn, sen ke mi demandis al la koncernatoj.

La sekvanta parto prezentiĝas jene: Mi havas multajn malgrandajn notlibrojn kaj krajonojn, kiujn mi disdonas libere al la ĉeestantaro. Sur iu ajn paĝo oni skribas sian demandon, elŝiras Ia paĝon kaj faldas ĝin. Kiam tio estas farita, mi iras inter ili kaj kolektas la paĝojn kun la demandoj en kartona skatolo. Mi iras sur la scenejon, evitante esti for de la vido de la ĉeestantaro dum eĉ momento. Mi ŝutas la paperslipojn sur la kuirilan bazon, kiu sidas ruĝarda sur la gasflamo, kaj forbruligas ilin. Tuj kiam la slipoj ekbrulas, Zila komencas ripeti ĉiujn demandojn laŭvorte, inkluzive de la subskribita nomo, kaj respondas ilin. Post la fino de la respondado mi publike petas, ke ĉiuj, kiuj ricevis respondon je sia demando, atestu per manlevo. Amaso da manoj leviĝas.

Kiam ni estas for de la halo, ni ĉiam aŭskultas per gap­oreloj, ĉu oni kritikas aŭ havas ian ideon pri artifiko, kaj fojfoje aŭdas onidiron pri ia solvo. Ekzemple, kelkfoje estis dirite, ke mi komunikas al Zila la demandojn en la falditaj slipoj (kvankam mi ne havas la eblon rigardi ilin). Do post la bruligo de la slipoj mi iom ŝanĝis mian procedon. Mi tuj forlasis la halon kaj atende fumis cigaredon ĉe la enirejo, sed la prezento kuris same. Alifoje la onidiro estis, ke la kartona skatolo havas duoblan fundon, do por likvidi tiun supozon mi bruligis la skatolon kune kun la paperoj, kaj ankaŭ iris for el la halo — kaj la prezento same daŭris!

Post tio mi malvindas la okulojn de Zila kaj ŝajnigas veki ŝin el tranco per naturaj skuetoj. Se la aŭdantaro estas tre sorbema, mi spertas malfacilon veki ŝin, kaj sen ion diri mi kvazaŭ kaŝe ekscitiĝas kaj zorgoplene donas akvon al ŝi. La rigardantaro tre ekscitiĝas dum tia ŝajnigo pensante, ke io grava okazis al Zila pro ŝia granda mensa streĉo. Baldaŭ ŝi leviĝas kaj venas iom ŝanceliĝe al la flanko de la scenejo, kaj la aliaj du helpantoj, vestitaj en smokingo, venas en la halon. Ni tri iras inter la publiko kaj rapide demandas al homoj la naskiĝdatojn, kaj Zila eldiras ilin rapide. Al ĉiu demandanto ni donas la koncernan horoskopon kontraŭ unu ŝilingo. Tiu lasta parto vendigas grandan kvanton da horoskopoj, ĉar ĉiuj volas, ke Zila divenu iliajn naskiĝ­datojn.

Por krei pli da intereso, ni iniciatis disdonon de donacoj je la fino de la prezentaĵo. Pogrande ni aĉetis kompletojn da bonkvalita manĝilaro en skatoloj, kaj ni disdonis ilin al lote elektitaj ĉeestantoj. La manĝilaro estis bona, sed niaj reklamaj flugfolioj priskribis la donacojn per la plej pompe laŭdaj vortoj. Foje ni ekbezonis urĝe plian stokon da manĝilaro. Mankis al mi tempo por skribi mendleteron al la firm(a)o, de kiu ni aĉetis, do mi uzis flugfolion kaj surskribis la deziratan kvanton apud la flugfolia priskribo de ĉiu speco. Venis respond­letero de la firm(a)o, klariganta ke ĝi ne havas tiom altgradan kvaliton, sed ke oni povas sendi la kutimajn! La firm(a)o ne povis rekoni siajn proprajn varojn per nia priskribo sur la flugfolio.

Ĉe paga eniro en la halon, ĉiu persono ricevis la kutiman numeritan bileton, de kiu ni deŝiris kaj retenis la faksimilan duonon. Tiujn duonojn ni ĉifis en buletojn kaj metis en skatolon, kaj kiam ni estis pretaj donaci, iu el la publiko elektis lote kelkajn buligitajn biletojn, kaj la posedantoj de la respektivaj duonoj ricevis la premiojn. La disdono de la donacoj estis tute senpartia, kaj se hazarde gajnas iu, kiu rilatas al la haloficistoj, ni tuj donas pluan similan donacon lote al aliulo, por ke neniu pensu, ke konato trompe ricevis donacon.

Iun tagon George venis al ni. Ni vidis, ke li estas ekscitita.

“Kio estas, George?” mi demandis.

“Ni ĉiuj estos enkarcerigataj,” li diris.

“Pro kio?” mi ridetis.

“Pro tio, ke ni agas kontraŭleĝe kaj la polico envenos ĉi-vespere por aresti nin. Iu diris tion al mi konfidence, kaj li estas serioza persono: li ne blagas. Estas jene: la donacoj, kiujn ni disdonas, rompas la kontraŭloterian leĝon.” (En Britujo privataj loterioj estas leĝe malpermesitaj.)

“Sed tio estas ridiflda,” mi diris. “Oni ja ne pagas. Efektive, oni pagas ĉe eniro, sed tio estas por la Zila-aĵo. Oni ja pagis same, antaŭ ol ni iniciatis la donacojn. Oni ne povas nin aresti kaj enkarcerigi pro tio, kvankam oni eble povus haltigi la disdonon kaj procesi kontraŭ ni.”

Sed George respondis: “Mi klarigis al mia informanto, ke la disdono ne estas loterio; sed li diris, ke laŭ la leĝo tio ja estas loterio, keriestas kulpaj — kaj punkto!”

“Strange, ke oni pensis pri tio nur ĉi tie en Taytown,” mi diris. “La polico en aliaj urboj ne malpermesis, kaj en unu urbo nia halo kaj la policejo estis en la sama konstruaĵo!”

“Do kion fari?” diris Liza.

“Mi ne scias, sed se ni ĉesigus la donacadon, tio estus malbona afero.”

“Estas absurde! La edzino de la policestro mem regule venas al niaj prezentoj!” diris Liza.

“Ho, ĉu?” mi diris. “Bonege. ŝi iel gajnos donacon kaj iĝos partoprenanto en la delikto. Ni vidos, ĉu ŝia edzo elpaŝos, kiam li scias tion! Ni trovos manieron igi ŝin gajni hodiaŭ posttagmeze. — Nu, George, vi prenas la monon ĉe la pordo. Ĉu vi konas sinjorinon Policestro?”

“Jes, mi konas ŝin”

“Bone, tenu aparte la duonon de ŝia enirbileto.”

Tiun posttagmezon, je la tempo por prezenti la donacojn, mi venis sur la scenejon kun la buligitaj biletoj en skatolo. Per la mano mi forte kirlis la biletbulojn per vigla turnado tiel, ke neniu povos dubi, ke ili estas bone miksitaj. Post tio mi alvokis knabineton kaj etendis la skatolon al ŝi. Ŝi elektis paperbulon, malvolvis ĝin kaj montris la numeron, kiun ŝi laŭtlegis. Mi tute ne tuŝis la paperon. — La edzino de la policestro gajnis — kaj ŝia edzo ne vizitis nin.

La manovro estis simpla. Kiam mi kirlis la paperetojn, tiu de la policestredzino estis en mia mano. La forta kirlado ĵetis la paperetojn al la flankoj de la skatolo per centrifuga forto. Tio lasis malplenan lokon en la mezo de la skatolo. Antaŭ ol elpreni la manon el la skatolo, mi faligis la papereton de la policestredzino en la malplenan lokon. Nu, la knabineto nature metis la maneton en la mezon de la malgranda skatolo, kaj mi movis la skatolon iomete tiel, ke ŝiaj fingroj trafis la deziratan bileton.

Sed en la sekvanta urbo la policanoj envenis tuj kiam ni unue alvenis al la halo, kaj ili avertis nin, ke la donacoj konsistigas loterion, kaj sekve estas malper­mesitaj. Eble la policestro de Taytown komprenis, kion ni faris, kaj antaŭavertis la ĉi-tiean policon.

“Sed,” mi protestis, “la disdono ja ne estas loterio, Ni ne gajnas, kaj la enirpago estas nur por nia prezentaĵo: tion mi facile povas pruvi.”