“Ne gravas,” respondis la policisto. “Vi gajnas per reklamo kaj la elekto de la gajnantoj estas tute ŝanca, do laŭ leĝo tio estas loterio.” Ni diskutis la aferon post la foriro de la policanoj.
“Ŝajnas, ke ne estas elirvojo,” mi diris, “sed almenaŭ mi havas ideon, kiu helpos.”
Ni disdonis la flugfoliojn kaj reklamis la donon de donacoj kiel kutime.
Ĉe la unua prezento du policanoj estis en la halo. La publiko atendis la disdonon, kiun ni vaste reklamis. Kiam venis la tempo disdoni, mi iris sur la scenejon kaj faris la jenan paroladon:
“Gesinjoroj! Kiel vi scias per nia reklamado, ni disdonas valorajn donacojn. Tiuj tre kostaj donacoj estas ja havindaj, kaj nia firm(a)o donas ilin senpage por reklami niajn varojn. Jam delonge ni disdonas tiujn bonegajn donacojn ĉie tra Skotlando. Tamen en ĉi tiu urbo la polico malpermesis, ke ni disdonu, ĉar laŭ ili la disdono estas loterio. Tio estas sciigo kiu tre surprizas nin. Oni ja nenion pagas por la donacoj, ili estas donataj tute sen pago kaj sen devigo. La pago ĉe eniro koncernas nur la Zila-prezenton, kiu valoras multe pli ol la postulatan sumon. Tiun enirpagon ni havis longe, antaŭ ol ni komencis fari la donacadon. En ĉiu urbo ni same donacis, kaj la polico ne malaprobis. En unu urbo la halo, kie ni prezentis, estis en la sama halo kiel la policejo, kaj policanoj regule ĝuis nian prezentaĵon kaj vidis la disdonon. En la lasta urbo la edzino de la policestro estis la fiera ricevanto de unu el niaj donacoj. Sed mi ne volas kontraŭstari aŭ kritiki la sintenon de via polico — tute ne —, do mi kore bedaŭras, ke ni ne povas etendi al vi la avantaĝon, kiun ĝuis aliaj urboj.”
Kolera murmuro kontraŭ la polico aŭdiĝis. Mi levis la manon por peti silenton kaj daŭrigis:
“Tamen nia firm(a)o ne deziras gajni per tiu polica dekreto. Tute ne. Nu, en ĉi tiu urbo vi havas laŭdindajn bonfarajn societojn kaj institutojn, kiuj helpas al invalidoj, maljunuloj, orfoj ktp. Ni mem ne konas ilin precize. Ĉu do vi komplezus sciigi al tiuj bonfaraj societoj viaj, ke ili skribu al ni, kaj ni sendos al ili la premiojn. Ĉu vi bonvolus fari tion?”
La publiko aplaŭdis la paroladon, kiu finiĝis kun patosa tono.
La rezultanta reklamo estis kolosa. La tuta urbo parolis pri ni. La loĝantoj ĝuis paroli kontraŭ la propra polico, kaj la okazintaĵo estis temo sur ĉies lipoj. Bonfaraj societoj kaj kluboj pridiskutis la aferon en multmembraj kunvenoj, kaj ties komitatoj skribis al ni solenajn leterojn, rekomendante sian organizon kiel ricevonton de donaco. Ni duobligis la nombron da donacoj kaj dissendis ilin. Per la distrikta gazeto ni diskonigis tiun plian donon kun nomoj de la organizoj, kiuj ricevis donacojn, kaj ankaŭ emfazis, ke ni tiel disdonis por ne profiti de la polica malpermeso. Ni tamen profitis multege. La sekvantaj tri urboj estis priservataj de la sama distrikta gazeto. Ĉiuj sciis pri ni antaŭ nia alveno, kaj la komerco zumis. Ni ne donis donacojn en tiuj tri urboj, do ni ankaŭ ŝparis la duonon de la donacoj destinitaj por la kvar urboj.
Kaj ankoraŭfoje policanoj venis en nian medion. Estis en Sandhaven. Sandhaven estas fiŝkaptista urbo. La afero komenciĝis per la surslipaj demandoj ĉe la Zila-prezentado. Nu, ĉar la publiko ne posedas imagpovon, multaj demandoj ripetiĝis tede ofte. Rutine oni demandadis: “Ĉu mi riĉiĝos?”, “Al kiu mi edziĝos?” ktp. — kaj tiu ripetado monotonigas tiun parton de la prezento. Por variigi la demandojn, ni mem elpensis kaj enŝovis kelkajn demandojn por distri, aŭ per humoro aŭ per sensacio. Ĉar en la fino la demandintoj kune atestas la ricevon de respondoj, neniu povis scii, ĉu ĉiu demando estas efektive demandita. Do unu vesperon antaŭ la komenco de la Zila-numero, Liza demandis al mi:
“Kiujn demandojn mi enŝovu ĉi-vespere?”
“Ho… mi ne scias: mi opinias kelkajn el la kutimaj, kiujn vi ne uzis lastatempe.”
“Mi enmetos: Ĉu mia edzo estas fidela? Jes, al pluraj! — tio ĉiam naskas iom da rido. Kion plu?” demandis Liza.
“Ho, nu — enmetu ion pri ŝtelita mono, kaj diru li sumon… eble ses pundoj, kaj aldonu, ke la ŝtelinto sentas sin sekura kontraŭ malkovro, sed ke lia fiago portos al li severan punon post nelonge.”
“Jes,” diris Liza per signifa tono. “Kaj ĉar ni ĵus parolis pri fiagoj, ankaŭ mi volas ion diri. Ĝi koncernas iun, kiu staras ne cent mejlojn for de mi ĝuste nun, mia kara Vikĉjo. Nur tenu la okulojn for de tiu moralmanka belulino, kiu kutime sidas ĉe la dekstra flanko de la antaŭa vico. Ne pensu ke mi ne vidis vin parolanta al ŝi, kaj la reciprokajn ŝafokulajn interrigardojn. Jes, mia Don Ĵuano, ne tiel penu kurbigi vian rigardon al la ‘Vo’ de ŝia bluzo! Vi pensis, ke mi ne vidis vin kiam mi estis okupita pri vendado.”
Mi ridis. “Moralmanka? Kia malico! Eĉ blindulo povus vidi, ke ŝi estas senpeka kiel suĉinfano — sed ŝi ja estas bela, kun tiuj firmaj, aŭdacaj elstaraĵoj, ĉu ne?” mi pikis.
“Mi diros al ŝi, ke vi estas mia edzo,” ŝi minacis.
“Ho, ho, vi ne povas,” mi diris. “Ne forgesu, ke vi estas ‘f-ino Adamson’ laŭ la reklamo, do estos facile nei vian aserton; kaj se vi diros, ke mi estas edziginta al iu alia, mi povos kredigi al ŝi, ke tion vi diras nur pri ĵaluzo… Ĉar se ne, kial vi tiom interesiĝus por ekparoli al ŝi? Ne, Liza, vi ne povas venki kontraŭ mi!”
Dum la Zila-numero mi ĝue rigardis al la belulino, kaj ŝi okulesprime respondis al miaj rigardoj. Dume Zila respondis la demandojn:
“Kaj nun venas al mi la jena demando,” daŭrigis Zila. “Ĉu ĉefkuiristo Rossetti estas edziĝinta? Jes, li estas edziĝinta!”
La belulino pafis riproĉan rigardon al mi kaj deturnis la okulojn ignore. Mi restis senpove venkita, dum la publiko ridis.
42. EL SUB LA TERO APERAS LA VERO.
La sekvintan tagon policano venis kaj parolis al Liza.
“Nu,” li diris, “hieraŭ vespere vi priskribis ŝtelon, kiu okazis ĉi tie, kaj diris la ĝustan sumon ŝtelitan. Ni scias, kiu la ŝtelinto estas, sed ne povas pruvi nian konvinkiĝon, do ni volas, ke vi ĉi-vespere diru lian nomon.”
Post lia foriro Liza diris al mi: “Jen bela kaĉo! Kion ni faru? Tio estas granda koincido, sed ni ne povos konfesi, ke la afero estas blufo.”
“Ne, ni ne povas konfesi,” mi aprobis. “Ni devas elteni. Vidu — ĉi-vespere pritraktu la temon nebule; sed nature vi ne povos diri la nomon, eĉ se ni scius la nomon de la suspektato. Do priskribu lin iel ĝenerale… ni prenu ĝeneralan priskribon de fiŝkaptista tipo en ĉi tiu regiono. Diru: mezalta, fortika, freŝa vizaĝkoloro, mezblonda hararo kaj bluaj okuloj. Se la priskribo ne trafas, do la polico pensos, ke ili eraras pri sia ŝtelisto.” Tiun saman tagon Liza kaj mi estis survoje al nia hotelo, kiam mi haltis. “Liza,” mi diris, “ĉu la okuloj min trompas?”
“Pri kio?”
“Tiu ulo ĉe la pordo.”
Liza rigardis kien mi montris. “Jes ja! estas Martin Vernon. Li estas vendanta ion. Kia hazardo portis lin al ĉi tiu nesto?”
Je tiu momento Martin vendis ion al la ĉeporda virino kaj ekrapidis for.
“Martin!” mi laŭtvokis.
Li sin turnis, vidis nin kaj kuris renkonte kun etendita mano. “Krevu la mondo! Fulmo kaj fajro! Kiu diris, ke forpasis la epoko de mirakloj?” li kriis. “Kaj vi, Liza, comment ça va?… kaj vi, Vik, mein alter kumpel! Kia ekstravaganco, renkonti vin kune. Ho, mia povra Liza, ĉu vi ne povis ĉerpi pli indan viron ol tiun Vik, kiu iniciatis haremojn en la oriento?”
“Tiu sama malinda Vik estas mia edzo,” respondis Liza ridete.
“Kristo-fero Kolumbo! Kial kateni vin al li? Ĉu pro malespero ligiĝi al mi? De kiam Jeanne d'Arc venkis Wellington, neniam estis virino tiel kuraĝa. Sed mi ĝojas renkonti vin ambaŭ kaj mi gratulas; sed diru al via onklo, kial vi vegetas en ĉi tiu urbaĉo, kiun la Eternulo pro naŭzo ne kompletigis?”