Выбрать главу

Ofte mi manĝis ĉe bazarmagazeno Woolworth, kaj tie mi renkontis diversajn kolportistojn. Mi memoras precipe du kolportistinojn, ĉirkaŭ tridekjarajn, kiuj ĉiam envenis kune. La pli okulfrapa estis bela, altstatura kaj trompe brilblonda kun pala haŭto. Ŝi estis arte ŝminkita kaj evidente ne bridis la manon ĉe tiu laboro. Ŝi vive parolis, kaj ŝiaj grandaj, esprimplenaj okuloj dancis akompane. Mi neniam konis ŝian nomon, ĉar ĉiuj nomis ŝin Blondy pro ŝiaj haroj. Ŝia kunulino Margy estis preskaŭ kompleta antitezo de Blondy. Ŝi estis kvieta, mezstatura, nigrahara kaj seriozmiena, kvankam ankaŭ ŝi estis logaspekta. Mi sciis, ke ili laboras kune, iel rilate al pianoj. Unu tagon ĉe la manĝotablo mia scivolemo venkis min, kaj mi demandis al Blondy:

“Precize kio estas via laboro?”

Ŝi esploris min per siaj glimaj okuloj, kvazaŭ konsiderante, ĉu konfidi al mi, kaj diris:

“Ni klopodas aranĝi la agordon de pianoj je mizere malalta prezo, nome tri ŝilingoj kaj ses pencoj, kvankam la kutima prezo estas kvin ŝilingoj, kaj la mendoj simple glitadas en niajn kajerojn. Do sciu, ke vi sidas vid-al-vide kun du filantropinoj.”

“Sed ĉu firm(a)o povas bone pagi dungitojn kaj samtempe servi tiom malkare la publikon?”

“Ho jes, la firm(a)o bone pagas… ĉu ne, Margy?” ŝi diris, okulumante al sia kunulino, kaj ili ambaŭ ridis. “Vero estas, ke la tuta afero estas la plej mamuta trompo, kiun ni havis la bonŝancon trovi — simple kolosa. Sed ni ne trompas, ho ne, ni estas nur du naivaj bubinoj, kiuj nur faras la aranĝojn por la agordistoj, kaj ni eĉ ne scias, ke la ‘agordistoj’ svenus, se ili estus devigataj vere agordi pianon. Ho ja, kredu nin: la fripona firm(a)o faras grandan profiton. La ideo venis unue de Ameriko. Sed, karulo, ĝi ne estas nia afero, ni simple faras nian honestan devon. La laboro estas facila, kaj nia parto estas tute honesta kaj bone pagata.” Kaj ŝi ridis ĉarme-naive. Mia intereso pliiĝis, ĉar ankoraŭ mi ne vidis la lumon.

“Do, se la agordistoj ne scias agordi,” mi diris, “tio ne povas ne esti trompo; sed mi ne komprenas kiel…”

“Ĉu ni diru al li?” ŝi ŝercis.

“Eble ni ŝokus lin,” kunblagis Margy. “Li estas ja tiel serioza!”

“La komedio iras jene,” pludiris Blondy. “La ‘agordisto’ paŝas en la domon kun kompetenta aplombo. Li malpakas sian ilaron, enrigardas la pianon, kuntiras la brovojn serioze kaj, turnante sin al la posedanto, diras gravtone: “Estas tineoj en ĉi tiu piano. Tio estas granda domaĝo, ĉar ili ruinigos la pianon, kaj plue, ne limigante sin ĉe tio, ili ensvarmos viajn tapiŝojn, remburaĵojn, vestaron ktp.”

Blondy daŭrigis: “Nature la trompotoj ektimas kaj konsentas, ke la sonilaro estu portata al la laborejo por ekstermo de la larvoj. La prezo de tiu laboro estas sep pundoj kaj dek ŝilingoj, sed tiu sumo iĝas nekonsiderinda kontraŭ la ruiniĝo de la meblaro, piano kaj cetero. Ĉe la laborejo estas unu-du agordistoj, kiuj ja scias agordi la sonilaron, kaj plie per olea ĉifono aŭ io traviŝas ĝin. Do konstatu, karulo, ĉiuj estas kontentaj.”

“Kia elpensaĵo!” mi diris, “Ĉu vi delonge faras tiun laboron?”

“Ne longe,” respondis Blondy, “kaj ni ne scias, kiel longe ĝi daŭros. Sed kial sin ĝeni? Eĉ se ĝi estus provizora, ĝi almenaŭ estas multe pli komforta ol niaj antaŭaj okupoj. Margy kaj mi ĉiam laboras kune, kaj nia interkonsento estas ke, se ne estas laboro por ni ambaŭ ĉe firm(a)o, ni ne akceptas la laboron. Margy estas kvieta, sed mankas al ŝi nenio — kiel atestas la proverbo: Silenta akvo subfosas la bordon.”

“Ni kune laboris ĉe diversaj firm(a)oj… ho, mi ne scias, kion ni ne faris… krom unu laboro,” ŝi interkrampis kokete. “Ni kolportis pakaĵon de sapoj kaj sappulvoroj, frotpurigiloj ktp. Tio estis malkara kaj entute bona valoro, sed la publiko ne fidis je ĝi, ĉar la marko ne estis konata. Post tio ni laboris ĉe potenca gazeteldonejo. Nia devo estis konvinki la domulojn, ke nia gazeto estas pli havinda ol ĉiuj aliaj, kaj atingi la konsenton, ke ni aranĝu liveri nian gazeton anstataŭ ilia ĝisnuna. Al mi tiu laboro ĉiam ŝajnis farsa, ĉar la varbistoj de la diversaj gazetoj sekvis unu la alian kaj la plejmulto de la domuloj konsentis al ĉiuj gazetuloj: ĉar estas pli facile ŝanĝi ol sukcese kontraŭstari la insistulojn.”

“Post tio ni laboris ĉe reklamejo, sed tiu laboro ne daŭris. Ni vizitis pensionojn kaj montris presprovaĵojn de urba gvidlibro por turistoj. Ni ofertis la reklaman rajton po diversaj prezoj konforme al la grandeco kaj pozicio de la spaco. Ni devis kolekti la monon kaj ricevi procenton. Iun vendredon vespere ni, kiel kutime, donis la kolektitan monon al la firm(a)o, sed kiam ni revenis sabatmatene por ricevi nian pagon, ni trovis, ke la oficejo estas forlasita. Nu?” ŝi diris. “Tia estas la vivo. Estas rava vivo, se oni ne perdas esperon. Se jes, oni povas ĵeti la ĉapelon de alta ponto, forgesinte depreni ĝin de la kapo… aŭ oni povas eĉ edziniĝi. Mi jam provis tion, sed pro bagatelo la afero ne prosperis: li jam estis edziĝinta…”

“Ne, mi opinias, ke ni daŭre laboros kune, he, Margy? Almenaŭ ni protektos unu la alian kontraŭ la salonaj donĵuanoj. Ĉu vi memoras, Margy, kiel ni vendis tiujn aparatojn por depreni la kalkon el la akvo? Ni laboris en Sunderland, kie la akvo estas malglita kaj formigas dikan kruston interne de kaldronoj. Tiu akvomoligilo estis bona, sed ne facile vendebla. Sed rigardu al Margy. Ĉu kun siaj nigraj okuloj kaj iom kurba nazo ŝi ne aspektas mistere sorĉa? Sen ŝi mi certe ne kapablus vendi eĉ unu. Ordinare la domulino ne interesiĝis, do mi staris kaj amikeme parolis pri ĝeneralaj temoj, kaj direktis la babilon al ŝanco kaj sorto. Tiam, turnante min al Margy, mi diris al ŝi: ‘Legu la estontecon de tiu ĉi sinjorino, Margy!’ Margy respondis, ke ŝi ne emas kaj ke tiurilate ŝi ne estas tre lerta. Mi insistis kaj, turnante min al la sinjorino, asertis ke Margy estas nekredeble trafa en aŭgurado, sed ŝi ĉiam malemas… ŝi ne konscias sian transcendan kapablon. La sinjorino ĉiam pli interesiĝas kaj invitas nin eniri. Post rutina vortskermo inter Margy kaj mi, Margy nevolonte cedas pri la te-tasa legado. Nature, la estonteco de la sinjorino enhavas ĉion bonan, kaj tiom simple la vojo al la vendo estas pretigata. — Sed tempo malfruas. Venu, Margy, ni iras falĉi niajn viktimojn. Do, ĝis revido en la almozulejo!”

Min tiom interesis la rakontado de Blondy, ke mi ne estis rimarkinta la tempopason. Mi manadiaŭis al la kolportistinoj, ĵetis vorton al kelkaj kolportistoj ĉe apuda tablo kaj foriris.

6. KIU NE RISKAS, TIU NE GAJNAS.

Jam ses monatojn mi kolportis. En la komenco mia meza vendokvanto grade altiĝis laŭ mia akiro de sperteco, sed dum la lastaj du-tri monatoj mi ne povis plibonigi mian vendadon. Mia unua ideo estis dungi, kun konsento de la kompanio, roton da kolportistoj, kaj tiel gajni ekstran kurtaĝeton de la kuna vendado. Tiucele mi intervjuis kolportistojn ĉe la oficejo kaj instruis ilin, sed unu post la alia fiaskis. Mankis al ili la entuziasmo, ĉar ili ne konvinkiĝis pri la merkata estonteco de la kuirilo.

Unu tagon mi eniris feraĵbutikon por aĉeti ion kaj vidis grupon da homoj ĉirkaŭ eksponisto. Mi lokiĝis inter la aŭskultantaro. La bazarulo (kvankam tiam mi konis nek lin nek la terminon) montris kiel ripari rompitajn tasojn, glasojn ktp. per ia porvaza gipsogluilo. Per facila manipulado li kungluis preskaŭ ĵongle pecojn de porcelano kaj fajenco, dume parolante senĉese. Li bildigis parole la oportunecon, valoron kaj nepran neceson de sia varo, tiel lerte, ke mi apenaŭ povis deteni min de aĉeto. Mi certas, ke mi estus aĉetinta, se mi havus proprajn vazojn. Ĉe la fino de la ekspono li vendis dekon da skatoloj po unu ŝilingo. Mi ofte vidis tiun gipsaĵon en butikoj sed neniam emis aĉeti, eĉ kiam mi havis uzon por ĝi. Mi konstatis, kiel la eksponado akcelas la vendon.

Post la disvendo mi parolis al la bazarulo, kaj kiam li eksciis, ke mi estas kolportisto, li parolis libere kaj frate. “Mi 'sponas ĉi tie jam semajnojn,” li diris, “sed post ĉi tie mi iros al magazeno en Falkirk. Mi miksas mem la gipsaĵon. Mi prefere 'sponas en magazeno, ĉar la disvendo estas pli bona.”