Выбрать главу

“Ĉu vi pagas por eksponi en butikoj kaj magazenoj?” mi demandis.

“Mi pagas altan procenton, sed la profito estas bona. Kvankam la gipsaĵo estas taŭga, tamen ordinare per 'sponoj oni vendas varon, kiun aĉetanto ne volas, je duoblo de la prezo, kiun li pagus, se li ja volus ĝin!” li diris ŝerce.

“En somero mi ofte vendas en bazaroj, sed ne estas multaj en Skotlando, do mi iras al Anglujo. La standoj en bazaroj estas tre malaltkostaj, kaj oni ne devas fordoni procenton de la profito.”

Mi ekpensis, ke eksponado en magazenoj estus agadkampo konsiderinda por vendado de kuiriloj, kiam li aldonis:

“Ĉu vi iros al la Foiro?”

“Kiu foiro?”

“La Industria Foiro ĉi tie, en Waverley Market. Tiu novembra foiro estas ĉiam bona: vi bone vendus tie.”

“Mi eĉ ne pensis pri tio,” mi diris. “Dankon pro la sugesto, sinjoro… e—e… sinjoro…”

“Potter,” li helpis, “Frank Potter.”

“Dankon, s-ro Potter, mi klopodos partopreni.”

“Bone,” li diris. “Mi esperas revidi vin tie.”

La ideo ekscitis min. Jen la solvo de mia problemo! En komercaj foiroj mi povus montri la kuiradon al aro da homoj samtempe, anstataŭ klarigi al ĉiu persono aparte.

Mi atendis, ĝis la kompania kasisto pagis mian salajron, kaj tiam mi demandis, ĉu oportunos al la estro, s-ro Thorsen, ke mi parolu kun li. Mi atendis kelkajn minutojn, kaj tiam la oficisto kondukis min al la kontoro de la ĉefo. Li afable petis min sidiĝi. Mi ŝatis tiun danan sinjoron, ĉar li estis bonanima kaj sincera kaj ne pozis kiel estas kutimo de kompaniaj eminentuloj. Li estis milda, diketa homo, al kiu mankis truda aŭtoritateco. Li posedis la raran econ ne sentigi al subulo lian subecon kaj tamen teni lian respekton.

“Ĉu vi bone vendis dum ĉi tiu semajno?” li komencis konversacie. Mi sciis, ke li demandis ne pro avideco, sed sole pro interesiĝo pri mia progreso.

“Meze,” mi respondis. “Jam de kelkaj monatoj mi trovas, ke mi ne povas plialtigi mian vendadon malgraŭ ĉiu peno.”

“Jes, jes,” li diris komprene. “Mi scias tion. Vi laboras konscience kaj mi ne kulpigas vin, tute male. Vi ne povas fari miraklojn. Mi ne plendas. Mi bedaŭras nur, ke vi ne povis havi helpantojn por ankoraŭ plibonigi vian staton. Ĉu pri io speciala vi volis vidi min?”

“Jes. Mi certas, ke mi trovis rimedon por multe pli akceli la vendadon. Post tri semajnoj okazos foiro en Waverley Market, kaj se vi konsentus aranĝi, ke mi eniru, mi certegas, ke per eksponado de la senakva kuirmetodo estus facile vendi grandkvante.”

“Kiel longe daŭros la foiro?” li demandis. “Mi ja vidis la anoncojn, sed ne priatentis ilin.”

“Dek-kvin tagojn, kaj dum tiu tempo ĉeestos miloj da vizitantoj. Mi parolis kun iu, kiu konas praktike la industriajn foirojn, kaj li diris, ke ĝi estas fame konata kiel bonega vendloko.”

“Bone,” diris s-ro Thorsen. “Mi enketos kaj sciigos vin; sed unue diru — kion vi konsiderus taŭga aranĝo de salajro ĉe foiro?”

“Ĉar mi estas tiom certa, ke la entrepreno portos gajnon, mi sugestus kvin pundojn semajne.” S-ro Thorsen pensis iomete, poste diris:

“Jes, mi pensas, ke tiom ĝi valorus, sed unue mi devas enketi pri kostoj kaj pesi ilin kontraŭ taksata enspezo.”

“Dankon,” mi diris. “Restu certa, ke mi faros mian eblon!”

“Tion mi ne dubas,” li respondis. “Mi ne povas nun promesi definitive, sed mi senprokraste informiĝos, kaj cetere, se la foiro montros bonan profiton, mi volonte aldonos al vi gratifikon ĉe la fino.”

Kontente mi manpremis kaj adiaŭis.

La sekvintan matenon s-ro Thorsen venigis min en sian kontoron. Lia vizaĝo estis ĝene nuba, kaj lia sinteno elmontris ĉagrenon. Mi flaris, ke temas pri la sugestita foir-aranĝo. S-ro Thorsen videble ne sciis kiel komenci. Li tusetis embarasite kaj hontete komencis:

“E…e… pri la foiro… la aranĝo… mi faris enketon …sed… sed mi dubas, ĉu… Mi bedaŭras, ke la ideo ne estas… e… praktika. Temas pri la kosto, tio estas — la spaco sola kostas dek pundojn, kaj kiam mi aldonas la prezon de la stando-konstruo, kaj la koston de la kuiraĵo kaj la helpantoj por vi — ĉar vi ne povas fari ĉion sola — nu, ŝajnas, ke la pogranda profito ne povas kovri la koston. Mi vere bedaŭras, sed mi ne antaŭvidis tiom grandan elspezon.”

“Sed, s-ro Thorsen, ne estas, ke mi volas multe gajni, estas ke mi volas sondi tiun merkaton por la kuiriloj. Al foiro personoj venas pretaj por aĉeti ion, kio utilos, kaj mi povos montri la efektivan kuiradon. Se mi eksponos ĉiufoje antaŭ eble tridek personoj, devas, certe devas esti signifa proporcio da aĉetontoj. Mi sincere kredas ke la vendoj estos multe pli ol vi konjektas. Pardonu min, se mi ŝajnas puŝe insista, sed mi ne pensas ĉefe pri mia salajro. Mi eĉ laborus por nenio, se mi povus iel vivi dumtempe.”

“Tion mi kredas, kaj mi ankaŭ sentas vian sincerecon,” li diris. “Kaj mi provos elpensi ian aranĝon. Vizitu min morgaŭ kaj eble mi estos elpensinta rimedon.”

La postan tagon mi denove troviĝis en la kontoro. S-ro Thorsen diris :

“Mi alvenis al propono. Mi ne scias, ĉu ĝi estos laŭ via plaĉo, kaj sciu, ke miaparte mi donos konsideron al io ajn, kion vi volos proponi. Mia propono estas, ke mi pagu la spacon, la standkoston kaj la koston de la kuiraĵoj, kaj al vi mi pagos dudek-procentan kurtaĝon; sed vi mem devas pagi la helpantojn, kiujn vi juĝas necesaj. Nu, ĉu tio valoras vian tempon?”

“Certe,” mi diris senhezite, “Kaj ĉar mi havas fidon en la sukceso de la komerco, mi opinias eĉ, ke tiu propono via estas pli avantaĝa al mi ol la unua.”

“Do, konsentite,” li diris. “Mi estas kontenta ke la propono al vi plaĉas.”

Mi foriris kun la sento ke li partoprenos la foiron nur tial, ĉar li ne volis treti sur mian esperon.

7. BELAJ RAKONTOJ EL TRANS LA MONTOJ.

Mi rigardis kun miro la grandan formikejon. La aero zumis de plengamo da bruoj. Malgraŭ la homa aspekto de la laborantoj kurantaj, grimpantaj — mi ne povis ne vidi formikojn. Ĉarpentistoj estis martelantaj, plumbistoj lutis, elektristoj balanciĝis alte sur ŝtupetaroj, farbistoj plenverve svingis la grandajn penikojn, portistoj trenis pezajn kestojn, literpentristoj kun la dekstra mano apogita sur la maldekstra pojno arte aperigis belajn literojn per delikataj ŝvebmovoj. En la fundo de la halego diversaj metiistoj konstruis plenskalan domon. Kaj antaŭ miaj okuloj leviĝis la majesta foiro.

Mankis du tagoj ĝis la malfermdato. ŝajnis neeble, ke ĉio estos preta ĝustatempe. Mi serĉis mian standon sed ne povis trovi ĝin. Mi turnis min al apuda laboristo.

“Ĉu vi scias kie estas stando 45?”

“Ne,” li respondis. “Demandu al s-ro Black.”

“Mi ne konas lin.”

“Vidu, tiu ulo kun la bruna ĉapelo sur la nuko… li staras ĉe la estrado… li havas planon en la mano.”

Mi iris al la indikita persono, “Ĉu s-ro Black?”

“Jes.”

“Ĉu vi bonvolos montri al mi standon 45?”

“Sekvu min,” li diris lakone.

Mi sekvis lin tra labirinto, grimpante super stangojn kaj kliniĝante sub traboj.

“Ĝi estas tie,” li diris, montrante vakan spacon., “Sed ĉu la konstruo ankoraŭ ne komenciĝis?” mi diris konsternite.

“Ne zorgu; la stando estos preta morgaŭ… vi povos enporti vian stokon morgaŭ matene.”

“Mi esperas ke jes,” mi diris dubeme.

“Ho, tia kuniklodomo! ni starigos ĝin en duonhoro.”

Mi ĉirkaŭamblis esplorante ĉion. Kelkaj standoj estis finkonstruitaj, aliaj nur parte. Iu frapis min sur la ŝultron de malantaŭe. Mi turnsvingiĝis. Antaŭ mi staris Frank Potter kun rida esprimo.