"Ili troviĝas en kvar ampleksoj, kiel vi vidas, kaj li prezoj estas 35, 45, 55 kaj 65 ŝilingoj."
"Pli bone, se ni plialtigus la prezon," ŝi diris.
"Ne, la firmao ne permesus: la prezo estas fiksita."
"Nur ŝajna altigo," ŝi diris. "Komprenu: ni aldonos…hm… eble sep ŝilingojn al la prezo, sed diros, ke dum la foiro la kliento profitos sepŝilingan rabaton per tuja aĉeto!"
"Konsentite!"
Mi konstatis, ke ŝi estos tre valora helpantino.
"Ĉu vi volas, ke mi kuiru?" ŝi demandis.
"Ne, mi kuiros kaj eksponos, kaj vi helpos al mi vendi."
"Kaj kiom vi pagos?"
"Mi ankoraŭ ne decidis, mi volas pridiskuti tion; do mi proponas, ke ni iru al la foira restoracio por tagmanĝi, kaj tie ni povos samtempe fari la aranĝon."
Ĉe la manĝotablo mi komencis necerte:
"Pri la salajro, nu, dependas…"
"Dependas de kio?" ŝi ĵetis kun suspekta rigardo.
Mi ridis. "Ne, ne de tio, tute ne estas tiaj kondiĉoj! Aŭskultu momenton, kaj mi klarigos la situacion. La kuirilo estas bona, kaj mi bone scias eksponi ĝin. Mi certas, ke la vendado estos granda. Sed mia estro ne pagos al mi salajron. Li pagos bonan procenton, sed mi mem devas pagi la helpantojn. Jen la situacio. Nu diru: kiom vi postulas, fraŭlino Millar?"
"Tri pundojn semajne plus procento."
"Nu, fraŭlino Millar…"
"Anne sufiĉas."
"Bone. Nu, Anne, mi neniam laboris en foiroj, kaj ne scias, kion atendi. Mi volas pagi vin inde, ĉar mi antaŭvidas, ke vi estos tre necesa al mi kaj ke via faka sperto estos tre valora. Tamen estus sensence promesi al vi altan pagon, kiam mi ne certas, ke mi povos plenumi tiun promeson. Mi deziras, ke vi fidu je mi. Mi scias, ke mi postulas multon, ĉar vi ne konas min; sed kredu min, mi neniam fitrompis dum mia vivo. Mi nun posedas kelkajn pundojn, sed jam promesis du pundojn al iu, kiu venos helpi dum kelkaj horoj vespere. Nu, mia propono estas, ke mi pagu al vi kvin pundojn por la daŭro de la foiro. Pri la cetero, dependos kiel bone ni komercos; sed se la afero prosperos — kiel mi certas, - mi pagos al vi pli ol vi atendas. Do, kion vi pensas, Anne?"
Anne pensis momenton kaj diris:
"Vi ŝajne estas sincera homo, do mi akceptas; sed se vi trompos min, mi disŝiros la standon kaj volvos ĝin peco post peco ĉirkaŭ vian kolon. Mi estas terura persono, kiam oni kolerigas min, do estu bone avertita!"
Ni ambaŭ ridis, ĉar malgraŭ ŝiaj paroloj ŝi ŝajnis tre bonhumora knabino. Ŝi etendis la manon kaj diris:
"Donu al mi du pundojn nun."
Mi donis la du pundojn.
"Farita via faro — nun adiaŭ, mia kara!" ŝi diris ŝerce.
9. TRAFAS PUGNO PUGNON.
Estis kvarono post la dua horo. Vizitantoj jam trapaŝis malrapide, rigardante tion kaj tion. Mi estis prete vestita en kuirista uniformo. Anne komencis krianonci:
"Gesinjoroj, venu ĉi tien kaj vidu la plej mirindan kuirilon, kiu kuiras ĉion sen atento kaj sen akvo! Venu, venu — tuj la eksponado komenciĝos."
Mi staris preta por komenci. La preterpasantoj rigardis sed ne haltigis la paŝojn. Ŝi kriis denove kaj denove, sed la vizitantoj ne haltis. Anne kaj mi rigardis unu la alian.
"Ni provu alian manieron," mi diris. "Anne, vestu vian surtuton kaj ĉapelon, kaj staru antaŭ la servotablo, rigardante atente, kaj mi ŝajnigos komenci." Ŝi tion faris. Mi fandis la grason en la kuirilo kaj komencis rosti kokidon. Du personoj haltis, rigardante scivoleme. Mi ne rigardis al ili, sed tenis miajn okulojn ĉe mia laboro. Aliaj vizitantoj venis. Ĉiuj rigardadis. Mi ne parolis. De sub la palpebroj mi vidis Anne, kiu pograde moviĝis flanken por doni vidon sen malkvietigi la areton da personoj.
Mi prenis la kokidon el la kuirilo kaj tenis ĝin klare videbla en la mano, por stimuli la intereson. Mi remetis ĝin, levis montre teleron da terpomoj, unuafoje alrigardis la ĉeestantaron, kaj komencis paroli per intima tono. Mi enmetis la terpomojn sur la fundon por ilin rosti. La aro pligrandiĝis, kaj mi laŭtigis la voĉon. Sinsekve mi enmetis cepojn, karotojn, bol-terpomojn, poreon, pudingon, brasikon, prunojn; poste mi prenis alian kuirilon kaj komencis klarigi. Necesis unu horo, ĝis la tuta manĝo estos preta. Ju pli mi parolis, des pli mi entuziasmiĝis. Mi enmiksis humoraĵojn, por ke la tempo pasu sentede. Neniu moviĝis. La homoj amasiĝis. Tiuj ĉe la ekstera rando de la amaso streĉis la kolon por vidi. Miaflanke, mi tenis la kuirilon alte, por ke ankaŭ ili povu vidi. La manĝaĵo finkuiriĝis. Mi deprenis la kovrilon, montris pladon post plado, entuziasme priskribante la bonecon, belecon, perfektecon de la kuiraĵo, kaj ĉe la perfektaj, orkoloraj, rostitaj terpomoj mi tiom fervoriĝis, ke mankis al mi vortoj kaj mia buŝo nevole etendiĝis je larĝa rideto.
Anne staris flanke, preta kun la mendokajero. La eksponado finiĝis, kaj ni rikoltis mendojn. La afero sukcesis. Denove mi komencis, kaj ree kaj ree. La mendoj enfluis. La tehoro jam pasis, sed mi eĉ ne pensis pri temanĝo aŭ ripozo. Italo, kiu vendis marmorajn statuojn ĉe la proksima stando, avertis min: "Vi ne povas tiel daŭrigi, vi perdos la voĉon." Sed mi ne atentis. Poste en aliaj foiroj mi konstatis, ke bonŝance mi estas iom escepta, ĉar malgraŭ forta kaj daŭra voĉostreĉo mi neniam perdis la voĉon.
Anne pruvis, ke ŝi estas bonega vendistino. Per sia rekta maniero ŝi kaptis mendojn sen perdi tempon. Se oni demandis, kiel kuiri specialan manĝon, ŝi diris: "Ĉio estas klarigita en la kuna recepta libro," kvankam la libro efektive ne taŭgis, ĉar ĝi pritraktis usonajn pladojn. Se kliento ne kontentiĝis per tiu evitklarigo, ŝi unue enskribis la mendon, kaj poste sendis la klienton al mi por klarigo. Mi trovis ke klientoj, kiuj venis en la fino de la eksponado, ne klare sciis kion ili aĉetis de Anne, kaj pridemandis al mi. Mi aŭdis Anne vendi al iu. Kun la mendolibro en la mano ŝi rapide enskribis la daton, dirante rekte:
"Kiun amplekson vi deziras?"
"Mi ne deziras…"
"Jes, vi ja deziras… Kiom da personoj en la familio?"
"Kvin, sed…"
"Bone, la kvindekkvin-ŝilinga amplekso," ŝi trudis, skribante. "La nomon?"
"Sed mi ne…"
"Mi petas, la nomon? Kaj la adreso? Dankon. Bonvole, kvindek-kvin ŝilingojn."
"Mi ne havas ĉe mi kvindek-kvin…"
"Kiom vi havas?"
"Nur kelkajn ŝilingojn."
"Bone, dek ŝilingoj sufiĉas kiel antaŭpago. Dankon… Jen via kvitanco. La ĉefkuiristo instruos al vi pri ĝi… Dankon!"
Mi konstatis, ke ĉiu havas sian propran stilon vendi, kaj ke unu ne povas vendi, uzante la stilon de alia. Mia maniero estis, klarigi pri la kuirilo kun emfazo sur la ekonomio kaj labor-kaj-nutraĵa ŝparo, dum mi atendis la ĝustan momenton por glate enskribi la mendon en la libro. David, la helpanto, uzis alian manieron. Li parolis konfidence kaj patre per skota dialekto, kaj ofte metis la brakon ĉirkaŭ la ŝultron de virino. Tiu ago ne estis tro familiara aŭ ofenda, kiel ĝi estus, se aliulo farus ĝin.
Ĉe alia stando estis alispeca kuirilo, nova al mi. Ĝi kuiris rapide per premita vaporo, kaj kiam la vaporo atingis certan gradon de varmo kaj premforto, fajfilo avertis, ke la kuirgaso nepre devas esti fermata, kaj ke la manĝo estas prete kuirita. De tempo al tempo mi aŭdis fajfilon, sed mi estis tro okupita por enketi pri tiu kuirmetodo.
La maniero, kiun ni uzis por kaŭzi la ariĝon de personoj, atentigis min pri la ŝafsimileco de la homoj, kaj multe interesis min studi praktike la amaspsikologion.