Выбрать главу

Foje okazis, ke ni prezentis en unu urbo kaj intencis iri al alia proksima urbo la postan semajnon. Ni nomu la unuan urbon A kaj la duan urbon B. Nu, la distrikta semajna gazeto liveriĝis en ambaŭ urboj vendrede. Vendredo estis la lasta vespero de nia prezentaĵo en la urbo A. Nia kutima komerca taktiko estis kredigi al la publiko, ke oni ne povas aĉeti niajn kuirilojn post nia foriro, kaj tiu taktiko ĉiam envenigis mendojn grandnombre dum la lasta vespero. Sed ni devis reklami nian venon al urbo B en la distrikta gazeto, kaj se la loĝantaro de A scios per la reklamo, ke ili havos alian eblon aĉeti en B dum la sekvanta semajno, ili ne aĉetos panike dum la lasta vespero en A. Estis do necese, ke la urbo B sciu per gazetreklamo ke ni venos, kaj estis same necese, ke la urbo A ne sciu, kien ni iros!

Ni do iris al la gazetoficejo, kaj per insistego, per promesoj de grandaj estontaj reklamoj kaj per ĉiaj argumentoj ni sukcese atingis, ke tiun semajnon la gazeto liveriĝu en A unu tagon malfrue! Ĉion ajn ni provis kaj, kvankam ne ĉiam, tamen ofte ni sukcesis. Mi memoras, ke foje mi direktis la aŭton kaj kunhavis unu el miaj helpantoj, George. Ni traveturis la urbon, serĉante lokojn por afiŝi. Ni vidis dufenestran butikon. La rulkurtenoj pendis, la pordo estis fermita, kaj ni certis, ke la butiko estas provizore fermita aŭ tute vaka.

"Gluu afiŝon sur tiun fenestron," mi diris al George.

George komencis, jen elvenis la butikisto kaj komencis insulti nin. "For de ĉi tie!" li kriis.

"Kia aŭdaco! Tuj haltu! Ne metu tiun gluaĵon sur mian fenestron!"

"Vi pravas, sinjoro", mi diris al la butikisto kaj, turnante min al George, mi diris: "Kion vi faras? Ne metu gluon sur la fenestron, metu ĝin sur la dorson de la afiŝo!" La butikisto pli laŭte protestis: "Ne, ne, ne, tiu afiŝo malbeligas mian fenestron!"

"Tute prava vi estas," mi respondis al la butikisto, kaj al George mi kriis: "Stultulo, ni ne povas lasi tiun kuirilan afiŝon tiele sur la fenestro de la sinjoro, ĝi aspektas malbele. Metu Zila-afiŝon sur la alian fenestron!"

"Jen," mi diris al la butikisto, "tio nun estas bela. La du afiŝoj pariĝas belege kaj simetrie kaj logos atenton al via butiko. Dankon, kaj estu certa, ke ni aĉetos ĉe vi niajn spicaĵojn — kaj plie, jen kelkaj senpagaj enirbiletoj por vi kaj viaj favorataj klientoj."

Kaj, ridetante al li afable, ni foriris, antaŭ ol li povis konkludi, ĉu ni komplezis lin aŭ male. Mi ne scias, ĉu li deprenis la algluitajn afiŝojn aŭ ne, sed almenaŭ ni restis ĉe nia devizo provi ĉion. En unu urbo ni luis halon; sed oni ne permesis al ni uzi la halon dum la merkreda posttagmezo, ĉar okazos belec-konkurso de urbaj infanetoj. Do marde vespere ni devis forigi niajn aĵojn for de la scenejo. Merkrede posttagmeze Zila kaj mi atendis en la hotelo ĝis la tempo, kiam ni povos iri al la halo por rearanĝi la scenejon por nia prezentado. Estis antaŭ la kvara, kiam mi diris al ŝi: "Estas konsilinde, ke ni nun iru al la halo por tuj komenci la ordigadon post la beb-konkurso."

Ni iris al la halo kaj tuj konstatis, ke daŭros ankoraŭ sufiĉe longe ĝis la fino de la infanjuĝado. Mi ekhavis ideon. Mi donis al Zila sigelitan koverton kaj diris al ŝi: "Donu ĉi tiun koverton al la hal-zorgantino kaj petu ŝin afable teni ĝin por vi, kaj poste demandu ŝin, kioma horo estas." Zila faris tion. Proksimume unu horon poste la juĝantoj venis al decido pri la plej bela infaneto kaj anoncis ĝian nomon. Mi tuj petis kaj ricevis permeson fari anoncon de la scenejo. Mi saltis sur la scenejon kaj anoncis la kuirilan eksponadon kaj la Zila-prezenton. Post tio mi vokis la halestrinon.

"Nu," mi diris al ŝi, "vi havas koverton, ĉu ne?"

"Jes, sinjoro."

"Ĉu ĝi estas sigelita?"

"Jes."

"Kiu donis ĝin al vi?"

"Madame Zila."

"Post kiam vi ricevis ĝin de Madame Zila, ĉu ĝi estis for de via posedo eĉ dum minuto?"

"Ne, mi havis ĝin dum la tuta tempo."

"Ĉu vi eble scias, je kioma horo vi ricevis ĝin?"

"Jes, estis dek minutoj antaŭ la kvara."

"Dankon, sinjorino."

Mi turnis min al la ĉeestantaro kaj diris: "Nun estas la kvina horo. Ĝis la nuna momento neniu, eĉ ne la juĝantoj mem, sciis, kiu infaneto venkos la konkurson. Mi nun petas, ke la halestrino kompleze disŝiru la koverton kaj laŭtlegu, kio estas skribita sur la papero en la koverto, kiun Madame Zila donis al ŝi antaŭ unu horo!"

La halestrino laŭtlegis… la nomon de la ĵus venkinta infano. La klarigo estas tute simpla. Kiam venis al mi la ideo, mi ĉirkaŭrigardis la halon por vidi, ĉu mi povos diveni la venkonton. Mi vidis tre grandan, grasan infaneton. Mi sciis, ke kutime ĉe tiuj konkursoj oni juĝas infanetojn kiel oni juĝas bovojn laŭ la pezo kaj karnodiko pli ol laŭ la belo kaj saneco. Mi decidis elekti tiun pufan specimenon kaj iris al ĝi. Mi parolis per karesaj vortoj al ĝi kaj laŭdis ĝin al la fiera patrino. Mi petole demandis al la infaneto ĝian nomon, kaj la patrino kontente tradukis ĝian gluglon. Mi skribis la nomon sur paperon kaj metis ĝin en koverton. La ceteron vi scias. Se okaze mi estus maltrafinta, mi nur petus al Zila, ke ŝi repostulu, sen klarigo, la koverton de la halestrino… Jen ĉio.

41. ALIAJN GVIDAS KAJ MEM NE VIDAS.

Kiel mi diris, ni evoluis, kaj nia firmao, kiu komence ne havis eĉ kontoron, nun havis oficejon kaj podetalan butikon. Ĉe nia centrejo ni starigis du komercajn asociojn: unu podetalan kaj unu pograndan. Interkonsente ni nun enigis s-ron Birrel (de kiu ni komence aĉetis la kuirilojn) kiel asocianon. Li, Zila kaj mi nun posedis po triono de la akcioj, kaj ni aĉetis la kuirilojn jam senpere de Ameriko. S-ro Birrel prizorgis la kontoron kaj la butikon. Ankaŭ nia Zila-prezento evoluis. Niaj unuaj provoj kaj la kodoj de la unua tempo ŝajnis en retrospekto tute infanaj. La unua parto de la Zila-prezento estis forme sama kiel komence, kvankam ĝi estis jam silenta; sed ni spertiĝis tiel, ke Zila rapide nomis la kartojn en seninterrompa vico. Verdire ŝi iĝis tro sperta, kaj tio donis al la prezento iom da meĥanika nenatureco; do ni enmetis unu-du erarojn intence. Mi donos ekzemplon.

Ĉe unu elektita karto Zila eldiras la ĝustan nomon, sed mi, starante rekte antaŭ la elektinto, diras: "Ne!" Zila ripetas la nomon, sed mi ripetas emfazan: "Ne, vi eraras." Dume la elektinto penas altiri mian atenton por sciigi min, ke Zila ja pravas, sed mi rigardis en la aeron kaj persistas per mia "ne". Kiam fine eltroviĝas, ke Zila pravas kaj mi eraras, mi mienas tre honte, konfuzite kaj stulte, kaj eĉ sukcesas ruĝiĝi. Tiu incidento estas laŭda al Zila kaj nuligas suspekton, ke mi komunikas al ŝi.

Post tio sekvas la datrevena parto. Ĉe ĉi tiu parto mi jam havas en la menso diversajn datrevenojn, kiujn mi flanke eldemandis kiam mi pritraktis la ludkartojn; do la plejmulto pensas, ke Zila divenas la datrevenojn, sen ke mi demandis al la koncernatoj.

La sekvanta parto prezentiĝas jene: mi havas multajn malgrandajn notlibrojn kaj krajonojn, kiujn mi disdonas libere al la ĉeestantaro. Sur iu ajn paĝo oni skribas sian demandon, elŝiras la paĝon kaj faldas ĝin. Kiam tio estas farita, mi iras inter ili kaj kolektas la paĝojn kun la demandoj en kartona skatolo. Mi iras sur la scenejon, evitante esti for de la vido de la ĉeestantaro dum eĉ momento. Mi ŝutas la paperslipojn sur la kuirilan bazon, kiu sidas ruĝarda sur la gasflamo, kaj forbruligas ilin. Tuj kiam la slipoj ekbrulas, Zila komencas ripeti ĉiujn demandojn laŭvorte, inkluzive de la subskribita nomo, kaj respondas ilin. Post la fino de la respondado mi publike petas, ke ĉiuj, kiuj ricevis respondon je sia demando, atestu per manlevo. Amaso da manoj leviĝas.