Выбрать главу

La postan tagon mi vizitis la biskvitfirmaon kaj trovis ke la posteno estas donita al iu alia. Do restis la elekto inter la brosvendado kaj la kuirilvendado. Mi elektis la lastan.

4. KONSTANTE FRAPANTE.

Estis milda printempa tago. Mi staris sur trotuaro en necentra parto de la urbo. Mi estis zorge vestita kaj plena de espero. De mia mano pendis kvadrata ledskatolo, en kiu estis mia juvelo, la "senakva kuirilo". Antaŭ mi etendiĝis longa vico de mezklasaj domoj, ĉiu kun bone flegita ĝardeneto fronte. En ĉiu domkuirejo estis edzino, kiu ŝvitis ĉe kuirpotoj, kiu estis prizorge katenita al ili, kaj kiu samtempe devis kuri tien kaj reen por ordigi la domon, por aranĝi tion kaj tion, prepare al alveno de l’ edzo je la manĝohoro. Kaj en mia mano mi tenis solvon de la edzina problemo. Per kuirilo ŝi povos enmeti la kompletan manĝon kaj lasi ĝin, tiel iĝante tute libera por priatenti aliaĵojn, aŭ eliri, aŭ eĉ sidi legante romanon. Ho jes, nur necesus ke mi klarigu pri mia escepta kuirilo, kaj ŝi tuj aĉetus. Kiu edzino ne avidus la "senakvan kuirilon"?

La birdetoj kantis, kaj mia koro harmoniis. Mi kalkulis. Mia fantazio vendis tiom, kaj aldonis pluan tiom.

Mi enspezis tiom, aŭ eble eĉ… tiom. Ne, mi haltigi mian optimismon. Mi denove kalkulu, mi ne troigu. La meza amplekso kostos kvardek-kvin ŝilingojn… Jes, mi devas memori, ke mi ĉiam citu la prezon ŝilinge, ĉar tio impresas ne tiel altpreze, kiel du pundoj kaj kvin ŝilingoj. Paroli pri pundoj nepre timigos la aĉetonton, sed ŝilingoj estas jam ne tiom altsonaj. Do, se mi vendos nur tri, nur tri… en plena tago tri solaj ne estas granda kvanto… ne, mi ne troigas tio estas 20 procentoj de trifoje 45 ŝilingoj. Tio sumiĝas je unu pundo kaj sep ŝilingoj; sed se mi vendos pli ol ses, mia kurtaĝo altiĝos ĝis 25 procentoj; kaj se mi vendos pli ol dek, la kurtaĝo estos 33⅓ procentoj! Ja, minimume, mi bonege enspezos.

Sed kion mi estas faranta? Mi fantazias, revas. Tiel mi ne vendos; mi nur malŝparos tempon. Al la realo, al la praktiko! Do, ek!

Kun rideta mieno mi iris al la unua pordo. Mi sonorigis. Post paŭzo virino malfermis la pordon.

"Bonan matenon, sinjorino, mi reprezentas la firmaon…

"Ne, dankon!" kaj la pordo fermiĝis.

Dummomente mi algluiĝis al la ŝtupo stulte. Sed tuj mia ekĝeno transformiĝis al amuzo. Ŝi ja eĉ ne sciis pri kio temas! Kiel stulta ŝi estas! Povus esti, ke mi reprezentas firmaon de advokatoj kaj venis kun la sciigo, ke ŝi heredis milionon. Kia idiota virino! Sed efektive ŝi havis nenormalan mienon; vere, kiam mi pripensas ŝin, ŝia stulta aspekto estis okulfrapa - mi konkludis, levante la ŝultrojn. Ne gravas, stultuloj troviĝas ĉie. Senĝene mi paŝis al la dua pordo.

"Bonan matenon, sinjorino, mi reprezen…"

"Ne, dankon!" frap!

Diablo, kio estas al ili? Tiu lasta virino ne aspektis stulta; sed kiu scias, la ekstero ne ĉiam spegulas la internon.

Kun iom malpli da aplombo mi proksimiĝis al la tria pordo; sed apenaŭ mi komencis paroli, jam la virino diris: "Ne, ne, dankon!" kaj kvankam ŝi ne batfermis la pordon, ŝi tamen fermis ĝin sufiĉe decide. Post tio — pordo post pordo. Kelkaj personoj atendis, ĝis mi iom parolis, kelkaj ne; sed en ĉiu okazo mi ne atingis la klarigon pri mia mirinda kuirilo. Venis la tagmanĝa horo. Restis al mi nur unu­-du ŝilingoj, kiujn mi ne povis malŝpari en restoracio. Mi iris al laktvenda butiko kaj aĉetis glason da lakto kaj bulkojn. Per tio mi sufiĉe regalis min.

Denove mi komencis la kolportadon, sed sensukcese. Dume mia vizaĝo melankoliis. Mi devas pro neceso enspezi ion. Tial mi pli trude atakis la malamikon, sed tio ne venigis sukceson. Fakte tute male: la virinoj respondis per pli akra kontraŭstaro. Mi konstatis: oni ne povas vendi kun malgaja vizaĝo. Mi devas iel retrovi mian gajan humoron. La momenta krizo elkovis ideon. Jen antaŭ mi imponis luksa domo, kaj tiun mi uzos eksperimente. Mi ne provos vendi, sed nur ŝercos por naski amuziĝon. Mi metis mian ledan valizon flanke de la pordo, por ke ĝi ne estu vidata. La pordo malfermiĝis, kaj tie staris koketa servistino.

"Bonan tagon, mia karega," mi mielis, strabante al ŝi. "Vi estas rave bela. Ĉu vi emus eliri kun mi ĉi-vespere?"

Ŝia ŝoke timigita rigardo amuzegis min, kaj mi laŭte ridis. Terurite ŝi enkuris, fermante la pordon. Mi certas ke ŝi pensis, ke mi estas altgrada maniulo. Fakte la frenezulejo ne estis malproksime de tie. Tiu epizodo gajigis min kaj hazarde atentigis min, ke la kaŝo de la valizo estos avantaĝo, ĉar ne tuj vidiĝos, ke mi estas kolportisto. Stultulo mi estis. Nature ĉiu scias, ke mi estas vendisto kiam oni vidas la komercan valizon. Kial mi ne konstatis tion unue? Nekredeble, ke mi povis fari tiel simplan eraron. Post tio mi iom pli sukcesis tiri atenton, kaj eĉ iom povis klarigi pri mia varo, sed mi ne vendis nek penetris en domon. Ĉe mia unua ekmovo antaŭen, la ĉepordulo baris la vojon kaj komencis fermi la pordon. Estis proksimume la sesa vespere, kaj mi neniom estis vendinta. Parte laca, parte malalthumora, mi komencis ambli al mia loĝejo. Mi malemis iri tien, ĉar la dommastrino komencis rigardi min suspekteme kun rigida vizaĝo. La kaŭzon de ŝia kreskanta antagonismo mi klare komprenis, ĉar mi prokrastis doni al ŝi la semajnan lupagon. Mi emis iri al kino por forgesi kuirilojn, vendon kaj dommastrinojn, sed la manko de mono malpermesis tion. Dum mi tiel pensis, mi ekmemoris pri familio, kiun mi konis antaŭ jaroj en alia urbo. Mi daŭre skribis al ili de tempo al tempo. Laŭ ilia lasta letero ili transloĝis al Edinburgo. Mi memoris la adreson, do mi decidis viziti ilin. Interparolo kun ili povos distri min, kaj cetere mi volonte revidos la du filojn, Andreon kaj Roberton, kiujn mi ne vidis de post la lernejaj tagoj.

Mi trovis la adreson, kaj la patrino, s-ino Fairley, tre ĝoje kaj gastame bonvenigis min.

"Je Dio!… Andreo, Roberto! Vidu, kiu vizitis nin! Envenu, envenu - kia surprizo! Ĵus ni komencas temanĝi. Ĉu vi flaris la tekruĉon? De kie en la mondo vi venis, vagulaĉo? Mi pensis, ke vi estas ankoraŭ en Hindujo… aŭ en Italujo. Ne gravas, sidiĝu… Ĉu viai jukantaj plandoj jam kondukis vin al riĉeco?"

"Ne," mi respondis. "La gajno kaj la perdo rajdis duope. Mi nun laboras ĉe firmao…", kaj tuj ŝanĝanti la temon, mi turnis min al la filoj. "Kaj vi, Roberto, vi ankoraŭ laboras ĉe la fervojo, ĉu ne? Ĉu la kompanio ankoraŭ ne donacis al vi vagonaron post tiel longa servado?" mi ŝercis. "Kaj vi, Andreo, kion vi faras?"

"Mi estas domfarbisto," li ridetis. "Mi laboras ĉe firmao, kiu spekulacias pri domkonstruo, kaj la muroj estas tiom maldikaj, ke mi ĉiam havas la senton, ke nur dank’ al la farbo ili ne disfalas."

"Do zorgu, ke la vento ne forblovu ilin," mi kunŝercis.

"Forblovi!" spritis Andreo. "Tio ne estas ebla: la vento ja tra blovas ilin. Fakte iu ŝtelis unu domon — mi ne ŝercas."

"Nu, nu," mi mokadmonis. "Ĉu vi eble ne troigas iometete?"

"Ne, mi ne ŝercas," seriozis Andreo. "Tio vere okazis, kaj la ŝtelinto estas en karcero. La ŝtelo okazis en provinco Fife. La ŝtelinto estis laborestro ĉe firmao, kiu konstruis novan kvartalon da domoj. Li kaŝe aĉetis parcelon da grundo proksime al la konstruotaj domoj, kaj li uzis la konstrumaterialon, ŝarĝaŭtojn kaj laboristojn por konstrui por si domon sur sia grundo. Neniu sciis, ke la aparta domo ne estas parto de la konstrua entrepreno. Finfine iu suspektis, kaj la trompo malkovriĝis."

"Kaj vi, Roberto, ĉu vi nun estas fervoja ĉefo?" mi demandis.

"Mi? Ne, mi estas delonge hejtisto de ŝarĝ-­lokomotivo, kaj ŝajnas, ke mi restos eterne ĉe tiu nivelo. Mi propagandas socialiste inter miaj kamaradoj, kaj mi opinias, ke pro tio la kompanio ne emas favori min per pli bona posteno."