Nu, jen kia situacio! Du samlandanoj, kiuj havas elekton inter kvar naciaj lingvoj kaj pli aŭ malpli scias tri el ili, sed tute ne povas konversacii. Absurda embaraso! Ni staris unu kontraŭ la alia senvorte. Mi sentis min kiel idioto, kaj al mi ŝajnis, ke ankaŭ li spertas la samon. Tute senespere, tamen por iel daŭrigi la mortantan konversacion, mi demandis:
"Ĉu vi parolas Esperanton?" "Jes!" li kriis.
Kia ĝojo! Ni iris kune al Lyons-kafejo kaj babilis intime pri hejmlandaj aferoj dum preskaŭ du horoj, kaj ni parolis tiel nature, ke mi tute ne konsciis, ke mi babliladas per neŭtrala lingvo kun mia fremda samlandano!
Ĉe disiĝo ni aranĝis revidiĝon. Kiam ni renkontiĝis, ni kune vizitis Londonan Esperantan klubon. La nivelo de Esperanto tie estis bona, la klubanoj estis tre viglaj, kaj ni forte ĝuis la kunvenon.
Kaj nun, kara leganto, vi vidis, ke la vivo de bazarulo estas vojo zigzaga kaj epizoda, sen formo kaj sen kohero. Al tia historio estas malfacile meti taŭgan finon; do permesu, ke mi solvu ĉi tiun problemon arbitre kaj senplue per skribo de la sigela vorto:
FINO.
EPILOGO
Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos.
10.XII.1949.
Kara Ernesto,
Mi ricevis vian leteron, en kiu vi instigas min finverki la romanon. Restis verkotaj nur iaj 30-40 paĝoj; nur… sed vi ne povos kredi, kiel tiuj 30 paĝoj staris al mi en la gorĝo! Certe vi pensas, se oni jam skribis pli ol 200 paĝojn, ke oni povas streki senpene — kvazaŭ parafon ĉe letero — la bagatetajn 40, kiuj kompletigos la verkon! Vi skribas al mi:
"Vi, kiu pionire kaj persiste ellaboris la komencon kaj la ceteran pliparton de via kroniko, kaj eĉ en groteske malfacilaj cirkonstancoj — dum trajnvojaĝoj, en busoj, dum noktoj kiam negocaj zorgoj forpelis la dormon, - ĉu vi nun volas halti hipnote antaŭ la fino? Kia kunikla timo nun paralizas viajn nervojn, ke vi ne povas tion malmultan fari, kio kondukos vian laboron el stumpa manuskripto al kompleta verko?"
Nu bone, vi jam ne bezonos plendi ĉar jen — iele-iome, duone malbone — mi almetis la finon. Sed vi ne havas imagon pri la malfaciloj, kiuj plagis min lastatempe! Sciu, la nuntempaj dungitoj tute ne havas la kvaliton nek spiriton de la antaŭmilitaj. Ili estas pli fieraj, pli kapricaj, malpli laboremaj. Sed ekster tio ŝajnas, ke lastatempe iu aparta koboldo de misŝanco min sieĝis.
Ĉu iam ajn vi spertis, ke dum certa tempospaco ĉio kontraŭa okazas ĝis punkto, kiam oni diras al si: "Nun ne povas okazi io plua," kaj tamen kontraŭaĵoj daŭradas? Tion mi spertis dum la du lastaj semajnoj. Aro da ĝenaĵoj, neniu el ili per si mem grava, inundis min. Mi lastatempe dungis proksimume dudekon da laborantoj, kaj al ĉiu senescepte io okazis. Kvin malnovaj forlasis min pro diversaj kaŭzoj. Kelkaj novaj estis netaŭgaj, kaj mi devis maldungi ilin. Unu ebriiĝis kaj estis forĵetata el magazeno, unu bonan alia firmao forŝtelis; du bonaj enamiĝis tiel forte, ke dise mi ne povas laborigi ilin, kaj kune ili uzas la labortempon rigardante en okulojn unu de alia, kaj mi nepre devos maldungi ilin. Du vere malsaniĝis en momento, kiam ili devis komenci laboron. Alia, kiu nepre devis deĵori en magazeno, estis tenata hejme de sia edzino. Unu viro, kiu enamiĝis, sabotis gravan magazenan aranĝon por esti ĉe sia amatino, kiu estis en alia urbo ktp. ktp. Sen troigo, tiaj sciigoj venis al mi du-trifoje ĉiun tagon senescepte, kaj mi devis per telefono kaj telegramo kaj memiro ŝtopi la breĉojn. Tiel rapide okazis ĉio ke mi ne havis tempon sciigi Birrell, kaj li ne scias kiuj laboras ĉe ni nek kie ili estas. Eĉ dimanĉe frumatene la telefono alarmas.
Hieraŭ sinjorino, kiu tre ŝatis la laboron, kiu bone laboris (kaj plurfoje diris, ke ŝi esperas, ke ŝi taŭgos, ĉar ŝi volas daŭrigi kaj tre bezonas la monon ktp.), iris al poŝtoficejo kaj simple malaperis. Mi ne scias, ĉu ŝi mortis aŭ perdis la memoron… Mi kuras de urbo al urbo kaj laboris en du aŭ tri urboj en sama tago. La zorgoj kaj misaventuroj estas efektive fantastaj — mi ne povas priskribi al vi eĉ la duonon de ili.
Bonvolu do konsideri ĉion ĉi kaj legu indulge mian pene akuŝitan verkon, de kiu mi nun definitive liberiĝas.
Via, Vik.
POSTNOTO
La supra letero iom montras, kiel malavare Cezaro Rossetti konsumis siajn grandajn energiojn. Je la 6a de Majo 1950 li subite kolapsis en sia hejmo kaj du tagojn poste li mortis, havante aĝon de 48 jaroj.
PROKSIMUMA PRONONCO DE PERSONAJ NOMOJ KAJ DE KELKAJ ANGLAJ VORTOJ:
Aberdeen — Aberdin
Alex Nicol — Alek Nikol
Ayr — Er
Bank Hey Street — Bank Hej Strit
Berwick–on–Tweed — Berik–on–Tŭid
Birmingham — Bo’mingam
Black — Blak
Blackie — Blaki
Blackpool — Blakpul
Bournemouth — Bo’nmaŭt
bricks — briks
Brighton — Brajton
British Toy Co. — Britiŝ Toj Kampani’ (Brita Ludil-Kompanio)
Buckie — Baki
Bums — Barnz
Caernarvon — Kajrnarvon
cement — sement
Chesterfield — Ĉestofild
Cohen — Koen
Cornwal — Kornŭol
demonstrator — demonstretor
Fairley — Ferle
Falmouth — Falmaŭt
Fife — Fajf
George — Ĝorĝ
Hooper — Huper
Hughes — Hjuz
Ideal Homes — Ajdil Homz
Japlac — Ĝaplak
Jeff — Ĝef
Jersey — Ĝerze
Jock — Ĝok (skota mal ongigo de Johano, per kiu la angloj kutime kromnomas skotojn)
Joe — Ĝo
Jones — Ĝonz
Leeds — Lidz
Leek — Lik
Lewis — Luis
Liverpool — Liverpul
Lottie — Loti
Luigi — Luiĝi
Lyons — Lajnz
Mac — Mak
Mackey — Makaj
Margy — Marĝi
Market Street — Market Strit
Marquis — Markŭis
Mary — Meri
Michael O’Hara — Majkl Ohara
Micky — Miki
Middiesborough — Midlzbra
Mosley Street — Mozle Strit
Nairn — Nern
Newcastle — Njukasl
Orkney — Orkne
Park Lane — Pak Lejn
Peterhead — Piterhed
Petticoat Lane — Petikot Lejn
Plurtown — Plurtaŭn
Premo Cooker Co. — Premo Kuker Kampani
Priestley — Pristle
Ralph — Ralf
Richard — Riĉard
Rogers — Roĝerz
Sandhaven — Sandheven
Scott — Skot
Shaw — Ŝo
Sheffield — Ŝefild
Shetland — Ŝetland