"Jes, jes," li diris komprene. "Mi scias tion. Vi laboras konscience kaj mi ne kulpigas vin, tute male. Vi ne povas fari miraklojn. Mi ne plendas. Mi bedaŭras nur, ke vi ne povis havi helpantojn por ankoraŭ plibonigi vian staton. Ĉu pri io speciala vi volis vidi min?"
"Jes. Mi certas, ke mi trovis rimedon por multe pli akceli la vendadon. Post tri semajnoj okazos foiro en Waverley Market, kaj se vi konsentus aranĝi, ke mi eniru, mi certegas, ke per eksponado de la senakva kuirmetodo estus facile vendi grandkvante."
"Kiel longe daŭros la foiro?" li demandis. "Mi ja vidis la anoncojn, sed ne priatentis ilin."
"Dekkvin tagojn, kaj dum tiu tempo ĉeestos miloj da vizitantoj. Mi parolis kun iu, kiu konas praktike la industriajn foirojn, kaj li diris, ke ĝi estas fame konata kiel bonega vendloko."
"Bone," diris s-ro Thorsen. "Mi enketos kaj sciigos vin; sed unue diru kion vi konsiderus taŭga aranĝo de salajro ĉe foiro?"
"Ĉar mi estas tiom certa, ke la entrepreno portos gajnon, mi sugestus kvin pundojn semajne."
S-ro Thorsen pensis iomete, poste diris:
"Jes, mi pensas, ke tiom ĝi valorus, sed unue mi devas enketi pri kostoj kaj pesi ilin kontraŭ taksata enspezo."
"Dankon," mi diris. "Restu certa, ke mi faros mian eblon!"
"Tion mi ne dubas," li respondis. "Mi ne povas nun promesi definitive, sed mi senprokraste informiĝos, kaj cetere, se la foiro montros bonan profiton, mi volonte aldonos al vi gratifikon ĉe la fino."
Kontente mi manpremis kaj adiaŭis. La sekvintan matenon s-ro Thorsen venigis min en sian kontoron. Lia vizaĝo estis ĝene nuba, kaj lia sinteno elmontris ĉagrenon. Mi flaris, ke temas pri la sugestita foiraranĝo. S-ro Thorsen videble ne sciis, kiel komenci. Li tusetis embarasite kaj hontete komencis:
"E…e… pri la foiro… la aranĝo… mi faris enketon …sed… sed mi dubas, ĉu… Mi bedaŭras, ke la ideo ne estas… e… praktika. Temas pri la kosto, tio estas la spaco sola kostas dek pundojn, kaj kiam mi aldonas la prezon de la standokonstruo, kaj la koston de la kuiraĵo kaj la helpantoj por vi ĉar vi ne povas fari ĉion sola. Nu, ŝajnas, ke la pogranda profito ne povas kovri la koston. Mi vere bedaŭras, sed mi ne antaŭvidis tiom grandan elspezon."
"Sed, s-ro Thorsen, ne estas, ke mi volas multe gajni, estas ke mi volas sondi tiun merkaton por la kuiriloj. Al foiro personoj venas pretaj por aĉeti ion, kio utilos, kaj mi povos montri la efektivan kuiradon. Se mi eksponos ĉiufoje antaŭ eble tridek personoj, devas, certe devas esti signifa proporcio da aĉetontoj. Mi sincere kredas, ke la vendoj estos multe pli ol vi konjektas. Pardonu min, se mi ŝajnas puŝe insista, sed mi ne pensas ĉefe pri mia salajro. Mi eĉ laborus por nenio, se mi povus iel vivi dumtempe."
"Tion mi kredas, kaj mi ankaŭ sentas vian sincerecon," li diris. "Kaj mi provos elpensi ian aranĝon. Vizitu min morgaŭ kaj eble mi estos elpensinta rimedon."
La postan tagon mi denove troviĝis en la kontoro. Sro Thorsen diris:
"Mi alvenis al propono. Mi ne scias, ĉu ĝi estos laŭ via plaĉo, kaj sciu, ke miaparte mi donos konsideron al io ajn, kion vi volos proponi. Mia propono estas, ke mi pagu la spacon, la standkoston kaj la koston de la kuiraĵoj, kaj al vi mi pagos dudekprocentan kurtaĝon; sed vi mem devas pagi la helpantojn, kiujn vi juĝas necesaj. Nu, ĉu tio valoras vian tempon?"
"Certe," mi diris senhezite. "Kaj ĉar mi havas fidon en la sukceso de la komerco, mi opinias eĉ, ke tiu propono via estas pli avantaĝa al mi ol la unua."
"Do, konsentite," li diris. "Mi estas kontenta, ke la propono al vi plaĉas."
Mi foriris kun la sento ke li partoprenos la foiron nur tial, ĉar li ne volis treti sur mian esperon.
7. BELAJ RAKONTOJ EL TRANS LA MONTOJ.
Mi rigardis kun miro la grandan formikejon. La aero zumis de plengamo da bruoj. Malgraŭ la homa aspekto de la laborantoj kurantaj, grimpantaj, mi ne povis ne vidi formikojn. Ĉarpentistoj estis martelantaj, plumbistoj lutis, elektristoj balanciĝis alte sur ŝtupetaroj, farbistoj plenverve svingis la grandajn penikojn, portistoj trenis pezajn kestojn, literpentristoj kun la dekstra mano apogita sur la maldekstra pojno arte aperigis belajn literojn per delikataj ŝvebmovoj. En la fundo de la halego diversaj metiistoj konstruis plenskalan domon. Kaj antaŭ miaj okuloj leviĝis la majesta foiro. Mankis du tagoj ĝis la malfermdato. Ŝajnis neeble, ke ĉio estos preta ĝustatempe. Mi serĉis mian standon sed ne povis trovi ĝin. Mi turnis min al apuda laboristo.
"Ĉu vi scias, kie estas stando 45?"
"Ne," li respondis. "Demandu al s-ro Black."
"Mi ne konas lin."
"Vidu, tiu ulo kun la bruna ĉapelo sur la nuko… li staras ĉe la estrado… li havas planon en la mano."
Mi iris al la indikita persono.
"Ĉu s-ro Black?"
"Jes."
"Ĉu vi bonvolos montri al mi standon 45?"
"Sekvu min," li diris lakone.
Mi sekvis lin tra labirinto, grimpante super stangojn kaj kliniĝante sub traboj.
"Ĝi estas tie," li diris, montrante vakan spacon.
"Sed ĉu la konstruo ankoraŭ ne komenciĝis?" mi diris konsternite.
"Ne zorgu; la stando estos preta morgaŭ… vi povos enporti vian stokon morgaŭ matene."
"Mi esperas ke jes," mi diris dubeme.
"Ho, tia kuniklodomo! Ni starigos ĝin en duonhoro."
Mi ĉirkaŭamblis esplorante ĉion. Kelkaj standoj estis finkonstruitaj, aliaj nur parte. Iu frapis min sur la ŝultron de malantaŭe. Mi turnsvingiĝis. Antaŭ mi staris Frank Potter kun rida esprimo.
"Ĉu vi akiris standon?" li demandis.
"Jes, tie ĉe la muro."
"Bone. Bonvenon en la rondo de la friponoj! Mia stando estas tro proksime apud la orkestro. Aŭ la bruo dronigos mian voĉon, aŭ mi dronigos la muzikon. Ni vidos. Venu kun mi, kaj ni povos klaĉi, dum vi helpos al mi ordigi mian standon."
Ĉe la stando mi helpis al li elpaki skatolojn kaj stapli ilin kiel eble plej arte sur la fasadaj bretoj.
"Nun metu la logilon flanke sur la servotablon."
"La logilon?" mi ripetis.
"Jes, tion," li montris.
"He," mi diris. "Mi ne estas tiom naiva. Tiu ferpeco estas diablosciaskio, apartenanta al la konstruistoj."
"Ne, ĝi estas mia logilo."
Mi rigardis nekomprene la indikitan strangan objekton. Ĝi estis peza U-forma ferstango kun latuna globo ĉe unu ekstremo kaj granda ŝraŭbingo ĉe la alia. Mallonga kateno estis alfiksita proksimume ĉe la mezo, kaj sur la globo estis pentrita ruĝa cirklo.
"Kio ĝi estas?" mi demandis.
"Mi ne scias," li respondis. "Ĝi ne rilatas."
Mi ridis.
"Ĉu vi ŝercas?"
"Ne, ĝi estas mia logilo. Gapuloj rigardas ĝin scivoleme, kaj kiam ili ariĝas, mi komencas ’sponi. Ilia scivolemo tenas ilin atende je ia klarigo, sed mi eĉ ne mencias ĝin."
"Ĉu oni ne demandas pri ĝi?"
"Jes, ofte, sed oni ne havas eblon ĝis post mia deklamo, kaj tiam mi tute simple respondas: "Peco de metalo. Neniu leĝo postulas, ke ĝi devas rilati, ĉu? Nun mi pendigos la afiŝojn, kaj ĉio estos preta. Morgaŭ mi helpos al vi ordigi."
"Ho, ĉu vi konas iun, kiu povos helpi al mi vendi?" mi demandis.
"Bonŝance mi konas lertan bazarulinon. Ŝi demandis min, ĉu mi povas trovi laboron por ŝi. Mi sendos ŝin al vi morgaŭ; ŝi nomiĝas Anne. Mi ne forgesos."
"Ĉu ŝi scias ion pri kuirado?" mi demandis.
"Laŭ mia scio, nenion; sed tio tute ne gravas."
"Al mi ŝajnas, ke tio ja gravas."
"Ne, tute ne, lasu al ŝi. Ŝi vendos," asertis Frank; kaj subite ĵetante la rigardon preter mi, li ekkriis:
"Ha, jen venas du el la embuskuloj. Hola! Mark Bert el kiu foiro vi estis forpelitaj? Venu ĉi tien, filoj de hunjo!"