*
Morala ekbato konsternas. Tamen el ĝi ni ĉerpas benindan renoviĝon.
*
Elprovado torturas. Tamen sen ĝi lernado ne estas
ebla.
*
Malhelpaĵo ĉagrenas. Tamen ĝi estas efektiva faktoro de altigo kaj kapabligo.
14 Dum ...
Penu agi por la bono, dum vi disponas tempon. Estas danĝere havi la kapon ĉiam plena de revoj, sed la manojn senokupaj.
*
Ekbruligu vian lampon, dum estas hele ĉirkaŭ viaj
paŝoj. Neniu vojiranto evitos la surprizojn de la nokto.
*
Helpu vian proksimulon, dum estas al vi eble. Venos
momento, kiam vi devos akcepti lian helpon.
*
Uzu vian fizikan korpon por ricevi la benojn de la Plej Alta Vivo, dum ĝiaj organoj harmonie fukcias. Vazo enhavinta malvulgarajn esencojn, eĉ forlasite, ankoraŭ elspiras parfumon.
Raportu saĝe la lecionojn, kiujn vi ricevas en la lernejo de la vivo, dum vi disponas la karnan libron de ekzamenoj. Lerni estas beno, kaj miloj da fratoj, ne malproksime de vi, atendas stipendion por la enkarna lernejo.
*
Realigu viajn kontojn kun la najbaro, dum la horo
estas favora. Morgaŭ ĉiuj bildoj povos aperi transformitaj.
*
Neniu devas esti profeto pri la morto nek imiti noktuon malbonaŭguran. Sed dum vi havas okazon kolekti al vi superajn rimedojn por la spirita vivo, pligrandigu viajn proprajn meritojn kaj akiru trezorojn de la animo, konvinkite, ke via transiro en alispecan ekzistadon estas neevitebla.
15
Jen tiel kondutante, vi ricevos profiton
Reanimu senesperulon. Vi ne evitos la tentojn de senkuraĝiĝo en la sferoj de lukto.
*
Restarigu falinton. Vi ne scias, kie viaj piedoj falpuŝiĝos.
*
Etendu vian manon al tiu, kiu bezonas helpon. Venos
tago, kiam vi mem bezonos kunlaboron.
*
Helpu malsanulon. Via animo ne uzas nemalsaneman
korpon.
Penu kompreni malpli klarmensan kamaradon. Vi ne
ĉiam havas rimedojn por kompreni tiel, kiel necese.
*
Gastigu malfeliĉulon. La ĉielo ne ĉiam estas tute blua por viaj okuloj.
*
Toleru senklerulon kaj helpu lin. Rememorigu al vi, ke ekzistas Altegaj Spiritoj, kiuj nin subtenas kaj helpas per heroa boneco.
*
Konsolu malĝojanton. Vi ne povas antaŭvidi la surprizojn de via propra sorto.
*
Helpu ofendanton per viaj bonaj pensoj. Li nin instruas, kiel ofendaj kaj malagrablaj ni estas, kiam ni vundas iun.
*
Estu bonvolema al viaj dependantoj. Ne forgesu, ke eĉ la Kristo devis iam obei.
16
Kelkaj difinoj
Bonfaranto - estas tiu, kiu helpas kaj foriras. Amiko - tiu, kiu silente helpas. Kamarado - tiu, kiu kunlaboras neniam ĝenante. Renoviganto - tiu, kiu renoviĝas por la bono. Fortanimulo - tiu, kiu scias esperi en paca laborado. Klarmensulo - tiu, kiu konas sin mem. Kuraĝulo - tiu, kiu nenion timas pri si mem. Defendanto - tiu, kiu kunlaboras sen konfuzo. Laboremulo - tiu, kiu agadas profite al ĉiuj. Venkinto - tiu, kiu sin mem venkas.
17 Vere
Sanktulo ne kondamnas pekinton, sed helpas lin sen aroganteco.
*
Klerulo ne mokas senklerulon, sed lin frate instruas.
*
Iluminito ne insultas homon, irantan en mallumo, sed heligas al li la vojon.
*
Instruisto ne akuzas senspertan lernanton. Ŝafo
malfirmpaŝa ja la plej multe bezonas paŝtiston.
*
Bonkorulo ne persekutas maliculon, sed helpas lin pliboniĝi.
Forta ne riproĉas malfortan, sed helpas lin stariĝi.
*
Humilulo ne evitas fierulon, sed silente kunlaboras favore al li.
*
Sincerulo neniun konfuzas, sed ĉiujn harmoniigas
inter si.
*
Modestulo ne kritikas vantemulon, sed silente helpas lin, kiam necese.
*
Kristano ne malamas nek vundas, sed sekvas la Kriston, servante al ĉiuj.
*
Alie ĉio, kion ni titolas per "virto", estas nenio krom eksteraĵo, kiun la tempo detruas.
18
Utilaj konsiloj
Ne petadu senĉese la Spiritojn pri orientado. Se vi jam havas du semajnojn da kristaneco, vi do tre bone scias, kion vi devas fari.
*
Ne malŝparu viajn fortojn, provante iel ajn korekti aliajn. Kiam ni korektas nin mem, ni rekonas, ke la mondo estas regata de la Dia Saĝo kaj ke estas nia plej ĉefa
devo konstante kunlaboradi por la bono.
*
Ne akuzu suferantajn Spiritojn pro viaj fiaskoj en la lukto. Atentu la ritmon de via propra vivo, pensu pri viaj enspezo kaj elspezo, viaj agoj kaj reagoj, viaj manieroj kaj sintenoj, viaj kompromisoj kaj decidoj, kaj vi rekonos, ke vi havas tian situacion, kian vi mem serĉas al vi, kaj ke vi rikoltas ĝuste tion, kion vi semas.
Ne faru al vi kutimon peti helpon de la spiritaj amikoj pri banalaj devoj, kiuj koncernas vin sur la ordinara vojo. Ili estas tiel okupitaj kiel vi mem kaj havas problemojn pli gravajn ol viaj, devojn pli pezajn kaj urĝajn, kaj vi, en la ordinara lukto sur la Tero, ne kuraĝus peti grandaniman kaj bonvolan instruiston ludi la rolon de vartistino.
*
Ne atendu la morton por solvi problemojn de la vivo nek pretekstu malsanon aŭ maljunecon por ne lerni, ĉar ni staras treege malproksime de la ĉielo. La tombo ne estas aŭguristo kun multe da miraklaj promesoj, sed nur pli larĝe malfermita enirejo en nian propran konsciencon.
19
Demando pri elekto
Serĉu krimulon kaj vi trovos multe da malbonfarantoj. Tiam estos necese, ke vi havu multege da amo por ilin
revirtigi, ne fariĝante mem krimulo.
*
Penu trovi kulpon, vi konstatos multenombrajn. Veninte al tia situacio, vi nepre devas esti sufiĉe prudentaj,
por ne aldoni viajn erarojn al tiuj de la aliaj.
*
Provu lokalizi dornon, vi renkontos plurajn dornarbetojn. En tia delikata situacio, estas necese, ke
vi konservu la ekvilibron de via spirito por ne vundiĝi.
*
Rigardu tro atente ŝtonon sur la vojo, la tero baldaŭ
kovriĝos per ŝtonoj antaŭ viaj okuloj. Tiam vi devas esti
sufiĉe rezistema, por ne fali ĉe la malglataĵoj de la vojo.
*
Alproksimiĝu al bono. Serĉu ĝin decide, bono venos prilumi al vi la vojon. Nur tiam vi estos plene armita, por venki malbonon.
20
Logikaj konkludoj
Pacienculo neniam malesperas.
Malkvietulo plendas nun aŭ poste.
*
Kuraĝulo eltenas la malfacilaĵojn, superante ilin.
Riskemulo alfrontas danĝerojn, ilin ne pesinte.
*
Prilumito brilas.
Teoriulo tro multe parolas.
*
Frato pripensas ian manieron helpi.
Kontraŭulo serĉas vundorimedojn.
*
Ordinara homo helpas laŭ siaj inklinoj. Kristano ĉiam helpas.
21
Semado
Via grandanimeco altiros aliulan bonecon helpe al
vi.
*
Via simpleco solvos problemojn por multaj homoj.
*
Via komplekseco naskos multe da hipokritaĵoj ĉe via proksimulo.
*
Via indiferenteco kaŭzos evidentan malvarmecon en
la aliaj.
*
Via sincera deziro pri paco garantios trankvilecon sur via vojo.