Ŝvebu super ĉio
Antaŭ bloko el kruda ŝtono, ne alforĝu vin al la ideo pri ia pezo. Pensu pri la artisma statuo, kiu povos kreiĝi el ĝi.
*
Rigardante la malfacilaĵojn de la semado, ne deturnu vin, timante pluvtorentojn kaj fivermojn. Memoru la
panon, kiu plenigos vian provizejon.
*
Starante antaŭ tempesto, ne dronu en lamentado, Meditu pri la bonaĵoj, kiuj venos post ĝia forpaso.
*
Ĉe malfacilega laboro, ne timu la ŝviton, kiu abunde
fluos. Atendu la bonajn verkojn, kiuj rezultos el ĝi.
Ne timu la varmon de la forĝejo. Atendu la utilaĵojn, kiujn ĝi liveros por via vivo.
*
Ne prezentu al vi nur la danĝerojn de malsano.
Kunkalkulu la ĝojon kaj la kapablon kuraci.
*
Se vi efektive estas regata de nobla idealo, forgesu viajn defalintan amikon, forkurintan edzinon, sendankan kamaradon kaj nekompreneman fraton. Ili ĉiuj estas lernantoj kaj preterpasantoj, kiel vi mem... Gravaj ja estas la intensigo de la lumo, la progreso de la vero kaj la venko de la bono.
45
Ĉiam vokata
Kristano estas vokata al servado ĉie.
En la domo de sufero li donos konsolon.
En la kaverno de malklereco li donos klarigojn.
*
En la kastelo de plezuro li instruos moderon.
*
Ĉe la abismo de krimo li evitos falojn.
En la turnovento de ekscesoj li ekzemplos sobrecon.
*
En la kabano de mallumo li ekbruligos lumon.
*
En la nebulo de senkuraĝeco li malfermos pordojn al bonhumoro.
*
En la infero de malamo li disverŝos benojn de amo.
*
En la medio de malicemo li disdonos bonon.
*
En juĝejo li image sin metos en la lokon de juĝato, por esplori aliulajn erarojn.
*
En ĉiu anguloj de la vojo ni renkontas inspirojn de la Sinjoro, kiuj invitas nin al servado.
46
Profitu la oportunan okazon
Ne via cedema kamarado postulas vian urĝan fratan komprenemon, sed tiu, ankoraŭ klopodanta por jungi la
sovaĝecon de la koleremo en sia propra brusto.
*
Ne via frato, plene konanta la Evangelion, bezonas
vian neprokrasteblan zorgadon, sed tiu, ankoraŭ ne
sukcesinta elpeli el sia koro la vipuron de la malicemo.
*
Ne via amiko, pace iranta sur la vojo de bono, bezonas vian konstantan helpadon, sed tiu, implikiĝinta en la labirinto de malkonkordo kaj nekompreno, sen fortoj por reveni sur la rektan vojon.
*
Ne tiu homo, kiu vivas en sia ordinara laborado, postulas urĝan helpon, sed tiu, kiu ne havis rimedojn sufiĉajn por venki la premantajn cirkonstancojn de la homa spertado kaj falis en la malluman regionon de menskonfuziteco.
*
Tre verŝajne via kunlaborado en la paradizo estas nun tute ne necesa; sed nediskutebla realaĵo estas tio, ke via loko por servi kaj lerni, helpi kaj ami, estas ja la Tero mem.
47 Petoj
Dum via preĝado vi petas radion de lumo, preskaŭ ĉiam forgesante, ke vi havas sub via dispono la Sunan
Fokuson por ke vi plenumu la Diajn Decidojn.
*
Via spirito petas iom da amo, dum ĉirkaŭ vi la homaro
atendas elmontron de via kapableco ami.
*
Vi petas, ke oni donu al vi komisiojn, kiuj kapabligus vin kunlabori kun la Dia Saĝo, sed vi forgesas, ke milionoj da estuloj atendas vian decidon servi, en nomo de la Ĉiela Patro.
*
Via koro petas ĉielajn signojn, sed, dum la Saĝulo
inter la Saĝuloj kolorigas florojn kaj horizontojn por viaj
okuloj, vi serĉas vanajn distraĵojn kaj vidas nenion.
*
Vi postulas justecon por viaj personaj aferoj, sed vi ĉiutage komplikas situaciojn kaj problemojn, ne rimarkante, ke la Superega Harmonio ĉiam korektas
maljustaĵojn ĉirkaŭ vi pere de doloro kaj morto.
*
Vi deziras okazojn por grandiĝi kaj altiĝi en la supera spiriteco, sed vi ofte evitas la ŝtupojn de la laborplena kaj modesta klopodado ĉiutaga, al vi donitajn de la Senlima Boneco kiel favorkoraĵon.
*
Se vi senĉese petas pri eterna feliĉo, sed rifuzas la rimedojn por ĝin akiri, kion do vi atendas sur la vojo?
48
Konsultu la bonon
Klaĉemulo deziras, ke vi, same kiel li, rimarku la malkorektaĵojn de la aliula vivo.
*
Hezitema kaj malfortanima homo imagas al si, ke viaj fortoj estas facilrompeblaj.
*
Diskutanto deziras vian aleston ĉe disputoj pri ĉio kaj pri ĉiuj.
*
Sendankulo ne ĝojas, vidante vin danka al aliaj.
*
Memadoranto ne ĝojas, vidante vian respekton al la kontraŭuloj.
Ribelanto penas meti sur vian vizaĝon la maskon de
ribelo.
*
Nekomprenema homo penas dronigi vian menson en profundajn konfuzojn.
*
Neŭrasteniulo petas vin ne ridi.
*
Malsaĝulo postulas, ke vi estu same malsaĝa.
*
Homo, ankoraŭ ne tute rompinta kun la surteraj ligiloj, ĉiam penas egaligi siajn similulojn al li mem. Tamen memoru, ke vi estas vi mem, homo, havanta tute propran taskon kaj malsamajn prirespondojn, kaj se vi aspiras realan feliĉon, ne forgesu konsulti modelajn bonfarantojn, kun la Kristo, en ĉiuj horoj de via vivo.
49
Helpu vin mem
Deziru nenion de via najbaro, krom la noblaj kvalitoj, ornamantaj lian spiriton.
*
Ne permesu, ke ĉagrenoj prenu la direktilon de via
destino.
*
Ne cedu la templon de via menso al la malbonaj impresoj.
*
Ne forigu vian spertadon de sur la spiritaj fundamentoj.
Ne forgesu, ke la altega idealo, objekto de via admiro, devas iam korpiĝi sur viaj vojoj.
*
Ne kateniĝu al la malbono, tamen ne flanken metu
viajn devojn de frateco al tiuj trafitaj de la malbono.
*
Ne estingu la torĉon de la fido dum viaj helaj tagoj,
por ke ne manku al vi lumo dum la ombraj tagoj.
*
Ne malakceptu la lecionojn de la evolucia vojo, kiel ajn malfacilaj kaj doloraj ili estas, por ke la vivo iam
malfermu al vi la sanktejon de la saĝo.
*
Ne ŝparu tempon en la konstruado de ĉio bela, eterna kaj bona.
*
Ne forgesu, ke justeco starigas la universalan ordon, sed nur amo plivastigas la dian verkon.
50
Konkludoj
Sendube la surtera vivo estas benata lernejo; sed se vi ne profitos el ĝi, por sufiĉe ellerni la lecionojn destinitajn al via spirita altiĝo, nenion helpos al vi eniri en la kurson de la homa vivado.
*
Sen ia dubo la vojo de la bono estas peniga kaj malfacila, sed se vi ne decidos sekvi ĝin, neniu liberigos
vin de la danĝera influo de la malbono.
*
Nekontesteble la eterna feliĉo estas nobla realaĵo,
for de la pasemaj kadroj de la karno; sed se vi deziras
obstine restadi sur la kampo de la facilaj kaj malnoblaj
plezuroj en la pli malaltaj sferoj, interne de ili vi senfine vagos.
Dio nediskuteble estas kun ni en ĉiaj cirkonstancoj, sed se vi ne estos kun Dio, neniu povos antaŭvidi, ĝis kie via spirito malsupreniros en la regionoj de maltrankvilo kaj ombro.