Karlo deprenis la mantelon kaj, sencele rigardante kelkajn nedifinitajn punktojn en la aero, klopodis kapti eĉ etan bruon… nenio estis aŭdebla.
— Laŭŝajne ankaŭ ĉifoje ni sukcesis eviti la plej malbonon, — diris Kajsa kuraĝige. Sed neniu el la aliaj reagis: eble la rapida transiro de freneziga bruo al absoluta silento estis por ĉiu homo malfacile eltenebla…
Fine, estis Anteo, kiu rekaptis sufiĉe da kuraĝo por diri: «Mi neniam travivis ion tian antaŭe!»
Tamen lia tremetanta voĉo kaj la maniero, per kiu li diris tion, estis tiel groteskaj, ke unu el la arkeologoj ekridegis. Tiu rideksplodo havis pozitivan efekton: ĉiuj reviviĝis, kaj aŭtomate komencis okupiĝi pri la plej diversaj aferoj.
Karlo proksimiĝis al Kajsa, kaj mallaŭte diris rapidvoĉe: «Ne parolu… nur sekvu min!»
Kvankam Karlo estis pli juna ol Kajsa, ili konis unu la alian de multaj jaroj: la kunlaborado estis kreinta veran amikecon, kaj sufiĉis nur eta movo, paroleto aŭ gesto por tuj estigi kompletan interkomprenon. Kajsa sekvis lin en silento.
Dum la ŝtormo kelkaj grandaj tegmentaj ŝtonoj estis falintaj; ilia ruiniga frapo kaŭzis la defalon de parto de la interna muro. Tie, proksime de unu el la anguloj de la konstruaĵo, videblis sufiĉe granda murpeco libera je ŝtonoj kovrita nur per brikoj.
Kajsa tuj komprenis la gravecon de la malkovro: «Kie estas brikoj — en ĉispecaj konstruaĵoj — tie estas pordo, aŭ alia spaco malantaŭ ili», — pensis ŝi. Kaj adresante sin al Karlo: «Kial ni silentu? Temas pri bona novaĵo: ni devus tuj paroli pri tio al la aliaj…»
Karlo, sen diri vorton, montris al ŝi freskon, kiun liberigis la falo de la kovro-ŝtonoj. Kiam ŝi ekvidis tion, ŝi mutiĝis de surprizo: tuj poste, malvarmo trakuris ŝian dorson kaj ŝi metis sian manon sur la buŝon, sufokante emocian krion.
— Ne, — ŝi diris preskaŭ senvoĉe, — tio ne povas esti. Io tia ne povas ekzisti… ne devas ekzisti!
Karlo rigardis ŝian belan, helan vizaĝon, frapita de ĝia nekutima aspekto: ŝiaj okuloj gapis, dum ŝi kiel sub hipnoto rigardadis seninterrompe la freskon.
Ŝia voĉo ripetadis: «Tio ne povas, ne devas ekzisti.»
— Kajsa, ĉu vi unuafoje prunteprenas la «Libron de l' saĝeco?» — demandis nigrohara, malalta junulo, studento, kiu laboris partatempe kiel dungito ĉe la biblioteko de la departemento de klasikaj lingvoj.
— Jes, kvankam mi legis multon pri ĝi!
— Ho ve! — tuj reagis li. — Inter legi pri io, kaj legi ion, estas granda diferenco… ĉefe se temas pri la sola atesto pri la saĝeca literaturo de la Antikvuloj!
— Jes ja, mi imagas…, — senpripense respondis Kajsa, por aldoni tuj poste, ĉifoje atenteme: «Bonvolu klarigi al mi: kial oni bezonas apartan permeson, por pruntepreni ĉi tiun libron? Temas nur pri filozofia verko…»
Sekvis kelksekunda silento.
— Kion diri, Kajsa?… Mi respondos al via demando per alia demando: kiom da homoj vi konas, kiuj efektive legis ĉi tiun libron?
Kajsa cerbumis sufiĉe longe kaj, fine, ŝi konfesis, iel mirigita, ke, verdire ŝi konas neniun, kiu legis ĝin…. «Eble estas kialo, pro kiu homoj ne faris tion, ĉu ne?» — insistis la junulo iel mistere.
Kajsa estis iasence frapita de lia kripta parolmaniero: «Ĉu estas aparta kialo, aŭ mistera flanko de ĝia filozofio, pri kiu kutime oni ne parolas?»
La junulo iom pripense konsideris, kion respondi. Vere, ne estis tiel facile… Fine li rapide enmanigis al ŝi la librolegilon, kiu entenis la libron, kaj diris: «Iru al paĝo 379, kaj legu la komencon…»
Ŝi aŭtomate ekfunkciigis la librolegilon, rekte iris al la paĝo, kaj komencis la legadon:
Ŝi iomete miris je tiuj vortoj, kiuj aspektis sufiĉe simplaj kaj banalaj… kiamaniere ili povus kaŝi ion misteran?
— Karega, ĉu vi povas klarigi al mi, kio gravas en ĉi tiuj versoj? Ili tute ne kontribuas al mia kompreno…, — diris ŝi, iom primoke, al la junulo.
Li seriozmiene respondis: «Nu, bone… kiel vi scias, mi delonge okupiĝas pri la filozofia signifo de ĉi tiu verko, kaj jen tio, kion mi malkovris — kaj pri kio oni ne emas paroli en la universitataj kursoj. La Antikvuloj havis tian altan takson pri ĉio, kio veras, ke ili tute ne povis mensogi, aŭ reprodukti en artaĵo ion, kio ne ekzistas. Ĉu vi kapablas imagi civilizon, kiu neniam mensogas? Poemojn, kiuj nur priskribas la veron? Aŭ arton, kiu ne donas imagon al revoj, sonĝoj, koŝmaroj aŭ aspiroj, sed kiu nur respegulas tion, kio ekzistas?»
Karlo forte brakumis Kajsan, kaj klopodis iel deturni ŝian rigardon de la fresko. Kvankam li ne kapablis klarigi al si la kialon de ŝia konduto, li bone komprenis, ke ŝi en tiu momento estas sub forta premo — kia ajn estas ĝia kaŭzo! Post eble minuto Kajsa sukcese retrovis sian kutiman kuraĝon: ŝi liberigis sin de la forta brakumo de Karlo, eksidis sur la granda ŝtono, kie ŝi estis staranta, kaj trinkis iom da akvo el la botelo, kiun ŝi portis ĉe la talio.
— Karlo, laŭ vi, kio estas tiu estaĵo pentrita en la fresko? — demandis ŝi normalvoĉe.
— Ha, tio? — respondis Karlo. — Nu, sendube monstra frukto de fantazio, la arta reprodukto de terura koŝmaro de la Antikvuloj! Certe, ĝia aspekto estas timiga, preskaŭ neeltenebla… ĉefe tial, ke en la bildo, ĝi mortigas kaj voras senpovajn homojn, kiuj vane klopodas fuĝi. Tamen, Kajsa, temas nur pri artaĵo, fantazio de artisto, aŭ mitologiaĵo…
Ŝi rigardis lin rekte en la okuloj, kiel ŝi ofte faris, kiam ŝi intencis paroli pri malagrablaĵoj. «Karlo, ni nun revenu al nia grupo, por ke ili ne suspektu, ke ĉi tie estas problemo. Nur sciu, ke tiu fresko ne estas artaĵo, sed atesto pri io, kio vere ekzistas.»
Kajsa kaj Karlo revenis al la loko, kie la aliaj arkeologoj estis reordigantaj la materialon post la ŝtormo. La «Domo de la Patro», — kiel jam ĉiuj nomis la konstruaĵon, havis nur etajn damaĝojn, kaŭzitajn de la vento kaj de la sablo. Verdire, la ununura serioza problemo, kiun ĝi suferis — tio estas, la falo de la tegmentaj ŝtonoj kaj la defalo de internaj kovro-ŝtonoj — ne dependis de la sentaŭgeco de la originala strukturo mem, sed de la eksplorlaboro de la arkeologoj: kiam ili estis malkovrintaj tiun konstruaĵon, kiu sola, inter ĉiuj aliaj konstruaĵoj, staris preskaŭ nedefektita sub la suno, ili estis deprenintaj kelkajn ŝtonojn el la tegmenta kovraĵo, por kontroli ĉu estas subtegmenta strukturo. Tio verŝajne igis la tegmentan ŝirmadon malpli efika.
La domo estis tre inteligente konstruita: ĝi estis nur parte fermita, la muroj konsistis el grandaj rektangulaj ŝtonblokoj, inter kiuj estis kelkcentimetra spaco laŭlonge de la alteco. Tiamaniere la vento kaj la sablo estis grandparte blokitaj de la muroj, sed ne tute: parto povis penetri en la internon, tiel malfortigante la troan puŝon de la elementoj, kiuj eble estus kolapsigintaj la konstruaĵon. Tio ankaŭ klarigis la neelteneblan bruon, kiun oni aŭdadis dum la ŝtormo: la vento, enirante tra la fenditaĵoj, veadis terure, kaj transformis la internan ejon en veran torturkameron.