Tjen An, la fakulo pri interplaneda arkitekturo, estis klariganta al la aliaj la avantaĝojn de tiuspeca strukturo, hipotezante, ke io tia eble estis utiligata ankaŭ por inicadaj ritoj, kiam oni aŭdis laŭtan alvokon de Anteo.
— Homoj, venu ĉi tien! Estas io miriga… ha, vera nekredeblaĵo!
Ĉiuj kuris al la eta niĉo, kien estis malaperinta Anteo, kaj en la duonlumo de la loko ili vidis ke Anteo, surgenuanta ĉe malgranda urno, tenas en la manoj skribtabuletojn.
— Vidu Kajsa: estas tekstoj en la Monda Lingvo! — diris li triumfvoĉe.
— Nu, Anteo, laŭŝajne venis via momento, ĉu ne? — iel primoke diris Kajsa. — Ekde nun ĉiuj scios, ke la famkonata arkeologo Anteo post terura ŝtormo sur la planedo Tidel, malkovris la unuajn skribtabuletojn de la Antikvuloj, kiuj reaperas sur la surfaco de la dek mil mondoj!
Ekestis kelkaj ridetoj, sed la scivolemo estis pli granda ol la emo al spritaĵo, kaj ĉiuj klopodis okulumi la eltrovitaĵojn….
— Jes,vere! — aldonis Kajsa. — Temas pri granda malkovro. Geamikoj, hodiaŭ estas historia tago: post jarmiloj, unuafoje, la homaro havas la eblecon denove legi originalajn tekstojn de la Antikvuloj. Kaj, unuavide, ne temas pri io ajn… sed pri la «Historiaj Memoraĵoj», la famkonata historia verko pri kiu parolas la «Libro de l' saĝeco»!
Karlo sidadis silente, trinkante varman kafon.
— Karlo, ekde hieraŭ vi silentas… kio okazas? — demandis Kajsa, proksimiĝante al li kaj eksidante ĉe lia flanko. Karlo momente rigardis ŝin en la okulojn kaj deflankigis la rigardon.
— Kajsa, estas io, kion mi ne komprenas. Unue, oni malkovris la freskon — kaj tio vere krizigis vin. Poste vi klarigis al mi la kialon, kaj tio pensigas min: kial, el ĉiuj eblaj freskoj, la unua, kiun ni malkovras, prezentas tian monstran estaĵon? Due, tute hazarde — se tiel diri — oni malkovris, post jarmiloj, skribajn verkojn de la Antikvuloj… sed oni ne malkovris ion ajn: tiuj skribtabuletoj estas parto de la ununura historia verko, kiu estas menciita en la «Libro de l' saĝeco». Ĉu vi sekvas mian rezonadon? En la sama verko, se mi bone memoras, estas tiaj versoj:
— Ne, Karlo, ne estas «troviĝas», sed «ariĝas en temploj», — korektis lin Kajsa.
— Nu bone, «ariĝas»…, — diris li pripense kaj daŭrigis sian rezonadon. — Kial inter ĉiuj eblaj historiaj verkoj, ĝuste tiun oni malkovris, pri kiu estas mencio en la Libro, kaj kiu estas konata de ni ĉiuj? Kial oni ne malkovris unu el la aliaj miloj?
Kajsa rigardis lin, kaj post kelksekunda meditado diris: «Verdire, tio ne surprizas min… se ĝi estas menciita, tio signifas, ke ĝi gravas, kaj do estas normale, ke oni reproduktis ĝin pliofte ol oni reproduktis aliajn verkojn…»
Karlo ekstaris, kaj metis sur apudan ŝtonon la kafotason. «Ja, vi pravas, mi eble estas tro suspektema. Sed kion diri? Estas io, kio ne konvinkas min, kvankam mi ankoraŭ ne scias pri kio temas…»
Anteo pasigis la tutan nokton legante kaj tradukante la skribtabuletojn de la Antikvuloj. Ilia lingvo estis sufiĉe komprenebla, kvankam pluraj vortoj ne estis tiel facile tradukeblaj, ĉefe tiuj, kiuj rilatis al ideoj kaj objektoj ne plu ekzistantaj, kaj kies signifo tute perdiĝis tra la jarmiloj. Tamen ne estis tio, kio pensigis lin nun. La historio estis sendube interesa, kvankam tre simila al tiu de multaj postaj civilizoj… Sur la tabuletoj ne estis gravurita la tuta teksto de la «Historiaj memoraĵoj»: temis fakte nur pri la lastaj jaroj de la Antikvuloj sur la planedo Tidel antaŭ la forvojaĝo de plejparto de la loĝantaro al aliaj planedoj, pro… pro kio? Ĝuste tio ne estis tiel evidenta. En la teksto oni menciis la «teruran luktadon inter la Patro kaj la Filo, — sed li havis neniun opinion pri ĉi luktado. Kaj se, eble, la Patro povis esti la filozofaro kaj sciencularo, kiuj regadis la planedon, kio do estis la filo? Ĉu iu partio, kiu klopodis renversi la povon? Kaj kial? Ne, tio tute ne konvinkis lin…
Li dormis nur kelkajn horojn kaj matene remetis sin al la laboro, tralegante rapide la tekston. Post longa sindediĉa laboro li preskaŭ decidis flankenlasi tiun legadon, kiam abrupte reaperis en la teksto la vorto „filo“ ĝuste antaŭ la fino de la lasta skribtabuleto.
— Ha, jen! — ekkriis li ekscitita kaj komencis laŭtlegi la vortojn, kiuj kaptis lian atenton.
— Je la dudeka jaro de la regado de (…) Kanor, de filozofo Sanut kaj de scienculo Akal, la Filo, kiu ĝis tiam agadis obeeme kaj akceptis ĉiujn (…) sen reago, abrupte ribelis, kaj atakis la Domon de la Patro. La unua rezulto estis (…) kaj poste preskaŭ ĉiuj klopodis defendi sin. Sed (…) ne kapablis kontraŭstari la Filon. Miloj kaj miloj mortis, ĉar la filon oni ne povis mortigi. Oni estis (…) la filon por eksplori la dek mil mondojn, sed la filo preferis detrui la kreintojn. La Filo de la Patro, formita el la (…) de la Patro mem, decidis detrui kaj formanĝi sian kreinton. La sciencularo komprenis, kian teruran (eraron?) ili estis farintaj, kaj decidis abandoni la Filon sur Tidel, kaj iri (…). Ĉiuj forlasis planedon Tidel. La nombro de la homoj, kiuj forlasis Tidel, estas 230.000. Tamen la Filo lernis kiel vojaĝi, kaj ankau ĝi forlasis la planedon, ĉar ĝi volas ekstermi nin ĉiujn. Ni scias, ke ĝi ankoraŭ multajn fojojn revenis al Tidel, por ĉasi la (…) postrestintojn, kaj eble revenos dum jarmiloj, ĉar ĝi morti ne povas. Ni ne scias kiel, sed ĝi kapablas (…) la alvenon de kosmoŝipo al nia kara planedo, kaj post kelkaj semajnoj, aŭ monatoj, ĝi ankaŭ atingas Tidel, por mortigi ĉiujn homajn estaĵojn. Ho ve, sur nia kara planedo, la lulilo de scienco kaj kulturo, ni povas nun resti nur kelkajn tagojn, kaj je granda risko… Ke la Granda Galaksia Mistero protektu nin, kaj detruu la monstran Filon…
Akatel, tidelano, alta (…), sendita eksplorcele al Tidel post la Granda Elmigrado, finskribis ĉi tiun historion komputile. Kopiojn li gravurigis sur porĉiamaj skribtabuletoj.
Anteo preskaŭ ne povis kredi, ke tio estas historio, kaj ne novelo aŭ mitologio… jes ja, kiel diris Kajsa, la Antikvuloj neniam mensogas kaj do, tio devas esti absoluta vero!
— Timige, — diris Anteo al si mem, — vere timige. La Antikvuloj malaperis antaŭ jarmiloj, kaj poste, mistere, ankaŭ ilia kulturo kaj scienco abrupte malaperis. Eble ni havas ĉi tie la ŝlosilon por malkovri, kio vere okazis! Verŝajne tiuj homoj manipulis genetikaĵojn, kaj kreis monstran estaĵon, ne detrueblan kaj fortegan, por koloniigi la galaksion… kaj tiu estaĵo ribelis kontraŭ la kreintoj kaj ekstermis ilin… Kian teruran historion rakontas ĉi tabuletoj! Mi devas tuj paroli pri tio al Kajsa kaj Karlo: eble ankaŭ ni estas en danĝero!
Kvankam Karlo tute ne samopiniis kun Kajsa, estis ŝi, kiu komandis, kaj ŝia ordono estis tre klara: oni devas tuj abandoni la prifosadon kaj la planedon. Fakte ŝi tion bone klarigis al la grupo, dirante ke, se estas eĉ la minimuna ebleco, ke tia monstra estaĵo ankoraŭ vivas, kaj ke ĝi povas reveni al Tidel, ne nur ili, sed la tuta homaro povus troviĝi en terura danĝero… Se ĝi kapablis detrui la plej altvaloran civilizon de la galaksio, kiu disponis je neimageblaj teknikaĵoj kaj scioj, kion ĝi povus fari al la centoj kaj centoj da pli simplaj civilizoj, kiuj nuntempe vivadis dise sur la dek mil mondoj? Pro nekonata kialo, ĝis tiam neniu popolo estis atakita fare de tiu estaĵo, kaj ŝi ne volis, ke ilia ĉeesto sur Tidel sciigu ĝin pri la ekzisto de aliaj homoj aliloke.
Je tiuj vortoj Karlo decidis esprimi sian vidpukton: „Kajsa, se tiu estaĵo vere ekzistas, kaj revenas ĉi tien, kiam alvenas kosmoŝipoj, kial kelkcento da pacaj kolonianoj de jarcentoj vivas senprobleme sur Tidel?“