— Mi tion ne scias, — diris Kajsa. — Eble ili estis transportitaj sur la surfacon pere de etaj, ne facile evidentigeblaj kosmoŝipoj, dum la granda interstela kosmoŝipo restadis en la orbito de la planedo… Aldone vi ja scias, ke estas nur la eta interstela kosmoŝipo „Miriga Galaksio“, kiu tuŝas ĉiun dekan jaron Tideclass="underline" estas fakte la kapitano de tiu ŝipo, Johano Menel, kiu identigis kiel la unua la ruinojn de la Antikvuloj inter la ruinoj de la fortikaĵoj de la malnovaj kolonianoj… Tamen, tiu ŝipo kutime ne restas plilonge ol kelkajn tagojn, kaj poste reprenas sian flugon aliloken…
Ĉiuj pretigadis sin por la forflugo: kie antaŭe estis tendaro, ĉirkaŭita de palisaro, nun videblis nur blanka surfaco. Kelkajn kilometrojn pli malproksime, malantaŭ la maloftaj kulturitaj terpecoj de la malnova bieno, turumis la ruinoj de la antikvaj fortikaĵoj.
Karlo salutis la lokan gvidanton, kaj regalis lin per kelkaj silkaĵoj por lia edzino: tiuj kolonianoj vivis sufiĉe for de la civilizitaj komercvojoj, kaj tio, por ili valoris ege plimulte, ol kelkcento da galaksiaj kreditoj… La homo ĝentile dankis al li kaj deziris bonan vojaĝon al la tuta grupo. Poste li malproksimiĝis, kaj la homoj eniris en la ŝipon.
La svelta metalkolora kosmoŝipo „Pordo de l' mondoj“ malrapide leviĝis de sur la surfaco de la planedo en absoluta silento sub la puŝo de la antigravitaj motoroj, kaj post kelkcento da metroj ĝi preskaŭ haltis, ŝanĝis koloron kaj rapide malaperis en la spacon.
La vento distre ludadis kun la maloftaj orkoloraj kreskaĵoj de la malnova bieno. La eksgvidanto metis la silkaĵojn sur tableton en la ŝtona dometo, fermis la pordon kaj eliris. Ekstere, li karesis momente etan novplantitan arbon, eksidis ĉe granda ŝtono, kaj prenis el la tero plenmanon da sablo. Mediteme, li faligis la ruĝajn sablerojn malfermante la fingrojn.
— Kiom da tempo….kiom da tempo jam pasis, — pensis li. — Vi estis iam urboj, palacoj, arbaroj… nun vi estas nur sableroj. Tamen vi konservis la ruĝan koloron de niaj sunsubiroj, de niaj altvaloraj vestaĵoj, de niaj kosmoŝipoj tiel grandaj, kiel planedoj, kaj de la sango de la prapatroj, kiuj batalis kontraŭ la filo. Via memoro meritas silenton, respekton… neniu rajtas promeni sur viaj stratoj!»
Poste li levis la brakojn al la ĉielo kaj preĝis laŭtvoĉe en sia rapida dialekto: «Ho Granda Galaksia Mistero, pardonu min, ĉar mi mensogis. Mi kredigis al homoj, ke tio, kio ne veras, estas vero. Mi, kiu neniam mensogas, agis por ke ili kredu, ke la Filo eble revenos, por mortigi ilin ĉiujn…»
Li reiris al la ŝtona dometo, apogis sian dorson kontraŭ la muron, kaj kantadis duonvoĉe la epopeon de la lasta batalo de la revenintaj tidelanoj kontraŭ la filo, kaj kiel ili venkis ĝin… kaj kiel tiu venko kostis ĉion, kio estis antaŭe kostruita de la Antikvuloj: kosmoŝipoj, urboj, kolonioj… pereis la belaj arbaroj kaj dekmiloj da homoj — kaj malaperis ilia tuta civilizo.
Li kantadis, en la ritma antikva Lingvo de la Mondo, kiel la lastaj Antikvuloj oferis sin mem, por protekti la ekburĝonantajn novajn civilizojn de la galaksio. Kaj kiel la malmultaj postrestintoj ne plu estis kapablaj reatingi la antikvan grandecon… kaj disperdiĝis silente en la sablan dezerton.
Li ne plu povis reteni la larmojn, ĉar li pensis, ke lia familio estas ĉio, kio restas el la Antikvuloj.
Dua parto — Reflugo al Badik
La malnova biblioteko estis jam de longa tempo fermita, kaj la enormaj ŝrankoj, en kiuj protekte ariĝis malnovaj kodeksoj, kaj la multenombraj bretoj, sur kiuj staris miloj kaj miloj da libroj, kreis sentempecan etoson.
Ĉie regadis mallumo. Verdire, ne ĉie: eta lampo lumigis limigitan areon de la granda salono, tie, kie mezaĝa, maldika homo, vestita per la uniformo de la akademianoj de la Instituto pri Arkeologio, sidante en ŝajne religia silento, konfrontadis plurajn tradukprovojn de antikvaj skribtabuletoj pere de leksikonoj memorigitaj en modernaj elektronikaj libro-legiloj.
Librojn oni ne plu presis, kaj tio ekde jarmiloj: la anktikvajn verkojn oni sukcese protektis pere de tre malnova teknologio, kiu ŝtonigas la organikan materialon de la libroj, konservante ilin porĉiame. Ekde multege da tempo, la sistemo, por konservi la sciojn de la homaro estis la sama: komputilmemorigo kaj, samtempe aŭtomata gravurado de la tekstoj sur tabuletoj produktitaj en la sama artefarita ŝtonmaterialo.
En la pasinteco, dum la «Periodo de la 500 militoj», — kiam centoj da civilizoj formiĝis kaj malaperis, estis ofta okazo, ke, pro akcidentaj kialoj, la komputilmemoroj forviŝiĝis… danke al tiu metodo konserviĝis almenaŭ la tiel diritaj «porĉiamaj skribtabuletoj» — kiuj estis, kvankam reskribeblaj, tute nedetrueblaj.
Verdire, la sistemo estis iasence stranga: por eviti la perdon de informoj, oni gravuris skribttabuletojn, sed tial, ke ili estis tiel multenombraj (iu tempoperdulo iam kalkulis, ke eble sur la dek mil mondoj ekzistas almenaŭ 400 miliardoj da skribtabuletoj) oni retransformis ilin en informojn, konservatajn en la memoro de la elektronikaj libro-legiloj… Tiamaniere fakulo povis kunporti plastan kajereton enhavantan eble 20 % de la tuta bibliotekaro de la homaro. Tamen, por eviti la perdon de ĝiaj informoj, oni gravuris skribtabuleton enhavantan la resuminformojn pri la ehnavo de tiu libro-legilo… kaj tiel plu!
En tiu lumigita anguleto Anteo, koncentriĝinta sur malfacila traduko, tute ne kontentis je sia laboro. Tial, ke neniu povis priatenti lian konduton, li permesis al si, de temp' al tempo, libere pensi laŭtvoĉe, komentante per ne tiel firma voĉo kion li eltrovis: «Ha, ci eble opinias, ke mi ne komprenis cin, malbenita nekonata vorto, ĉu? Ne, ne, mi, male, komprenis cian ĝeneralan sencon sed… ankoraŭ ne cian precizan signifon!» Tion li faris nur tial, ke li ne volas senti sin sola en tiu grandega legoĉambro… kvankam li bone konsciis pri la fakto, ke tia konduto estus konsiderata sufiĉe infaneca aŭ, eĉ plimalbone, iel freneza. Oni ja scias, ke filologoj kaj lingvistoj estas, ofte, stranguloj…
Tamen, aparte de la supraĵa komikeco de lia konduto, Anteo estis bonega tradukisto: tial oni taskigis lin atente traduki la famkonatajn tidelajn skribtabuletojn. Li plenkonscie faradis sian laboron, ĉar estis ankaŭ lia intenco eldoni la tradukon, kune kun la originala teksto, kaj enretigi ĝin kiel eble plej baldaŭ — tio ja alportus honoron al li kaj — kiu scias? — eble ankaŭ plibonigon de lia akademia situacio…
Ekde kiam ili abandonis Tidelon, la ĝenerala sinteno de la eks-membroj de la arkeologia brigado estis ia senco de frustracio kaj de malplenumita tasko… Ili estis nur ekhavantaj la unuajn interesajn rezultojn, kiam la timemo kaj la decidemo de Kajsa malpermesis al ili daŭrigi sur tiu vojo… Aldone, la kontraŭa pozicio de Karlo iel malbonigis la etoson: ĉiuj ja sciis, ke Kajsa kaj li rompis longdaŭran amikecon, ĝuste sekve de la okazintaĵoj de Tidel…
La materialo, sur kiu Anteo laboris, konsistis el deko da skribtabuletoj, kontenantaj la priskribon de la lastaj tempoj de la restado de la Antikvuloj sur Tidel. Estis danke al lia traduko de la teksto pri la terura milito inter la Patro (la tiama registaro) kaj la Filo (iu estaĵo, kreita pere de genetika manipulado por rezisti en la plej teruraj spacaj kondiĉoj, cele al koloniigo de la Galaksio), ke oni decidis abandoni Tidelon. Estis io kio, tamen, ne konvinkis lin… surbaze de lia interpretado de la lingva strukturo de la tabuletoj, li venis al la konkludo, ke tiuj tabuletoj ne estis verkitaj en la sama periodo. La lingvaj nuancoj estis tro variaj. Aldone, li konvinkiĝis, ke ĝuste la famkonata teksto pri la foriro de la tidelanoj estas mankohava..laŭ li, la tuta historio estis priskribita tro koherece — se tiel diri, tro logike — mankis la kutimaj stilaj aldonaĵoj, la normalaj formuloj rilate la veron, la amon al honesteco ktp… Li fine konvinkiĝis, ke tiu teksto estas iasence manipulita, reverkita, se tiel diri. Male, la cetera materialo estis plimalpli aŭtentika. Sed kiu manipuladis la tekston? Kaj kial? Kaj, ĉefe, kion enhavis la originala teksto?