Выбрать главу

Li decidis ekzameni tiun parton de la skribtabuleto per nova aparato, kiu ĵus alvenis, sendita de profesoro Malenko. Pere de ĝi oni povis rekonstrui komputile la sinsekvajn ŝanĝojn de la materialo de la tabuletoj en la daŭro de kelkcento da jaroj: oni fakte inventis ĝin ĝuste por malkovri malaperintajn tekstojn, kiuj estis forviŝitaj dum la reskribado de la tabuletoj.

La komputilo tre rapide rekonstruis la strukturiĝon de la materialo tra la jaroj, kaj… jen, mirige reaperis pluraj tekstoj, unu sub la alia… Tamen la plej malfruaj estis nur etaj korektoj de la sama teksto, kaj tute samepokaj, sed la lasta estis — de nur antaŭ kelkaj monatoj!

II

Anteo decidis rekonstrui la originalan tekston per la sama metodo, kaj post kelkaj sensukcesaj klopodoj li finfine atingis la celon: la ritmaj vortoj de la Monda Lingvo aperis klare sur la surfaco de la porĉiama skribtabuleto.

— Jen, — diris Anteo, — tio estas la originala teksto! Oni tuj rekonas la poeziajn verso-formojn de la malnova lingvo. Li laŭtlegis la versojn, ordigitajn laŭ la tipa strukturo de la antikva metriko: du dekunusilabaj versoj, unu naŭsilaba, unu oksilaba, unu dekunusilaba, kun ŝanĝo de la subjekto post la dua verso kaj rimo ĉe la tria kaj kvina verso.

Men nonik kanom nolön valikosi Men nonik kanom numön stelis sila, No kanon pükön ko nets valik, Te kanon pükön ko man ut, Kel vilom binön libik in lad omik…

Li tuj tradukis en la IL-on tiun komencan strofon:

Neniu homo povas koni ĉion Neniu homo povas la ĉielajn stelojn kalkuli. Oni ne povas kun ĉiuj landoj paroli Nur paroli oni povas kun tiu homo, Kiu volas esti libera en sia koro…

— Bone, — diris al si Anteo, — tiu komenca poeziaĵo estas jam garantio de aŭtentikeco. Sed ni vidu nun la sekvon…

Kaj la sekvo estis preciza priskribo pri tio, kio vere okazis je la fino de la terura milito inter la Tidelanoj kaj la filo. Aparte kaptis lian atenton la debato, kiu okazis en la Alta Konsilejo sur planedo Gletik («la granda»). Jen tio, kion verkis la historiisto:

— Kaj mi spektis mem la debaton en la Alta Konsilejo sur planedo Gletik. Multaj (…) favoris la abandonon de la luktado: tro multe da valoraj homoj jam mortis, grandaj detruoj preskaŭ nuligis la grandiozan civilizon de la Tidelanoj kaj de iliaj (aliancanoj?). Plibone serĉi perdiĝintan planedon ĉe la randoj de la Galaksio, kie la filo neniel povus ilin retrovi…

Fine ekstaris (…) Givel, membro de unu el la plej antikvaj familioj de Tidel, kaj diris: Ho Tidelanoj, karaj gefratoj, karaj membroj de ĉi Alta Konsilantaro… neniu el ni povas porĉiame vivi. Nia nombro neniam estis tre granda: nur kelmilo ni ekde la komenco estis, kaj ni ne volis multenombriĝi por konservi nian demokration, kaj la eblecon senecese iri de planedo al planedo. Mi opinias, ke nia tempo pasis: aliaj civilizoj aperas nuntempe en nia bela Galaksio… ili nombras je miloj, kaj tie la homaro abundas… ili konsideras nin (diaĵoj?). Do, ni agu, ĉifoje, kiel bonvolemaj kaj protektemaj (diaĵoj?): ni daŭrigu ĝis la lasta homo nian batalon. Se ne ni kapablos venki la filon, kiel ili povos tion fari? Ili malaperos en la daŭro de nur kelkaj semajnoj… Mi proponas do, en la nomo de (…), kolekti ĉiujn niajn fortojn, kosmoŝipojn, armilojn, soldatojn por definitiva atako kontraŭ la filo… rekte sur nia amata planedo, Tidel. Tidel vidis nian naskiĝon, ĝi vidos nian venkon, aŭ nian morton!

Anteo ekhavis grandan admirsenton por tia sinteno, tiel diferenca de la kutima sinteno de la nuntempa civilizo de la dek mil mondoj… homaro kiu akceptas definitive malaperi, por savi aliajn civilizojn… kia sindonema agmaniero… nu, ja, la idoj de la nuna tempo estas vere etuloj, kompare kun tiaj gigantaj estaĵoj! Li trairis la ceteran tekston por malkovri eventuale aldonajn utilajn informojn kaj jen li sukcesis trovi la plej gravan parton de la rakonto. Temis pri nur kelkaj linioj — sed vere esencaj:

— La armeo, kune kun ĉiuj homoj, ĉiu kun sia familio, reiris al Tidel. La filo jam atendis nin: terura estis la batalo… cento da kosmoŝipoj kaj (…) kune atakis la filon, kiu reutiligis ilian energion por ekstermi la Tidelanojn… sed ju pli da homoj falis, des pli kuraĝe kaj senĉese atakis la aliaj… ĝis fine, la ŝirmosistemo de la filo ne plu kapablis rezisti kaj ĉesis funkcii. Tiam la filo kriante kiel cento da monstroj el la profunda Galaksio kontraŭatakis la taĉmentojn, kiuj unu post la alia malaperis sub ĝiaj timigaj armiloj… Iu taĉmento, tamen, sukcesis alproksimiĝi sufiĉe por lanĉi la lastan (…) kontraŭ ĝin. Kaj en tiu momento la krio de la filo plenigis la brulantan aeron. Ĝia monstra korpo, tiel alta kiel trideketaĝa domo, falis teren kaj ne plu movis sin. Ĉirkaŭe la bela mondo, kiun ni estis konintaj, ne estis plu: arbaroj, riveroj, maroj… ĉio estis vaporiĝinta. Nek domoj, nek palacoj, nek spuroj de tiu altvalora civilizo… Ni kalkulis, kiom da Tidelanoj ankoraŭ vivas: entute nur 320. Nia popolo ne estis plu… Tidel ne estis plu. Sed la tuta Galaksio estis nun libera de tiu monstra danĝero… Neniu membro de la Alta Konsilantaro pluvivis… neniu kosmoŝipo plu funkciis. Ni, kiuj estis koloniigintaj la Galaksion, estis nun kiel kaptitoj sur la surfaco de Tidel. La restantaj Tidelanoj decidis formi malgrandajn grupojn kaj serĉi kultureblajn terojn ie ajn en la nun dezerta mondo. Mi verkis ĉi lastajn skribtabuletojn per la ununura gravurmaŝino, kiu ankoraŭ funkcias. Mi konservos ĝin, kune kun niaj lastaj dokumentoj kaj iloj en la Domo de la Patro, nia Alta Konsilejo, kiu, mirakle, ne estas detruita. Mi kaj la aliaj membroj de nia grupeto restos ĉi tie, kaj klopodos konservi per freskoj kaj memorigo de la antikvaj tekstoj nian historion. Ke neniu paŝu sur ĉi tiuj stratoj aŭ aŭdacu tuŝi ĉi lastajn ŝtonojn!

Anteo restis pensema dum kelkaj minutoj. Finfine li diris laŭte: «Mi tuj verkos skriban raporton por Kajsa!»

III

Tiun vesperon Kajsa ne sukcesis dormi. Ekde kiam ŝi ricevis la raporton de Anteo, ŝi daŭre pripensadis pri sia timo kaj pri sia tro hasta decido foriri — kiel eble plej rapide — el la prifosaĵoj de Tidel. Verdire, spite al la decidemo, kiun ŝi laŭŝajne montris en tiu okazo, tuj post la forfuĝo (ja, ĉiuj, duonvoĉe, tiel kripligis la vorton «forflugon», — por difini la sengloran forlason de Tidel) ŝi komprenis, ke ŝi ne sidas tiel bone en la rolo de ĉiopova komandanto de misio, kiu nur ordonas kaj ne priatentas opiniojn de aliaj. Leginte la raporton de Anteo, ŝi tuj memoris pri la kontraŭaj opinioj de Karlo kaj de la aliaj kuneksplorantoj kaj finfine, analizante la okazintaĵojn sub la lupeo, ŝi konkludis, ke eble Karlo tute pravis.

Nu, Karlo… ekde longe ŝi ne havis rektajn informojn pri li: Karlo, ĉiam kuraĝiga kaj ĝentila, homo, kiu longe rezonas, antaŭ decidi ion ajn… Jes, Karlo mankis al ŝi: mankadis al ŝi lia respektoplena sed signifa silentemo, kaj ŝi sopiris al tiu neatendita brakumo, per kiu li konsolis ŝin, kiam ŝi estis ektiminta je'l vidado de la fresko pri la Filo sur Tidel. Ŝi eĉ demandis sin, ĉu eble ia nekonscia amsento iel kaŝiĝas inter la sentoj de ŝia animo, sed tion ŝi ne sukcesis malkovri, ĉar ŝi — kiel kutime — ankaŭ tiumomente tre strikte kontroladis la esprimon de la sentoj.

Ŝi funkciigis la muziksferojn en la espero, ke ilia trankviliga zumado ekdormigu ŝin. La belaj arĝentaj sferoj leviĝis senbrue el la skatoleto, en kiu ili ripozadis, kaj komencis desegni lumajn liniojn en la aero; iliaj movoj estis tre ĉarmaj, kiel tiuj de iu svelta dancistino, kaj la ĉiam variaj geometriaj figuroj adaptiĝis rapide al la frekvencoj de la cerbaj ondoj de Kajsa… iom post iom, la dancadon akompanis preskaŭ neperceptebla zumado, kiu rapide faligis Kajsan en la brakojn de Morfeo.