Kaj jen ĝi la Filo: monstre monstra estaĵo, alta kiel la plej alta el la konstruaĵoj, plena je ruĝkoloraj okuloj; ĝiaj longegaj tranĉantaj brakoj svingiĝis kiel tentakloj traaere… Ĝia vizaĝo estis groteska masko, kiu respegulis ĉiujn hororajn koŝmarajn fantomojn de la homaro. La spiro estis acida nebulo, kaj el ĝia buŝo elfluis vomaĵo el fajro kaj lafo… Kajsa sentis sin perdita: ĉiuj homaj estaĵoj, ruĝe vestitaj, kuŝis senvivaj, kaj ĉiuj batalmaŝinoj, ruĝe pentritaj, estis detruitaj. Ŝi klopodis fuĝi, sed tute ne sukcesis eliri el la batalkampo: ŝi estis kiel ŝtoniĝinta, kaj ŝiaj piedoj estis blokitaj — ili ne respondis al ŝia fuĝvolo.
Tiam si komprenis, ke oni ne povas fuĝi: oni devas akcepti sian destinon, lukti kaj morti. Ŝi turnis sin denove por rigardi la mil okulojn de la Filo, kaj por alfronti ĝin per la sola armilo, kiun ŝi posedis. Ŝi rigardis ĝin rekte en la lokon, kie troviĝis ĝia pulsanta koro, kaj kriis laute en la Lingvo de la Mondo: «Ho ve, se almenaŭ vi ricevus iom da amo en via hororplena vivo!»
Kaj jen, je tiuj vortoj la Filo rektiĝis, ĉesis moviĝi, kaj transformiĝis en ruĝan pulvoron, transportitan aliloken sur la flugiloj de la vento.
Kajsa vekiĝis, angorplena, kaj rimarkis, ke la kuseno estas malseka pro ŝvito — aŭ larmoj. Estis jam la sesa kaj dŭono matene… Ŝi sciis, ke oni ne plu povas prokrastigi novan flugon al Tidel!
Fine venis la momento de la forflugo. La ŝipanaro ĉifoje konsistis ne nur el la kutimaj arkeologoj, sed ankaŭ el kelkaj spertaj soldatoj kaj el mistera individuo, nekonata politika gravulo, kies nomo estis Johano Sedano. La homoj opiniis, ke tiu nomo ne estas lia vera nomo, sed tial, ke oni flustradis, ke temas pri sendito de sekreta ŝtata kontrolservo «Sekureca Frateco», oni kredigis, ke nun, sendube, li tiel nomiĝas — kaj ne plu estis duboj pri tio.
«Sekureca Frateco» estas stranga «servo»: oni ne povus nomi ĝin «polico», ĉar, verdire ĝiaj membroj ne kondutas kiel policanoj. Ekzemple ili ne utiligas armilojn, nek apartajn timigajn enketmetodojn; ili ne estas pli riĉaj ol la ceteraj civitanoj, nek havas eksterordinaran povon por influi iun ajn. Sed, spite al tio ili estas iel suspekte «diferencaj» tial, ke ili — oni ne scias kiel — kapablas precize scii, kion oni pensas — kiuj estas la preferoj, vidpunktoj kaj sentoj de la homoj. Ili estas ankaŭ ege kulturitaj: praktike ne estas scio, kiun ili, almenaŭ laŭŝajne, ne posedas, nek kono, kiu estas al ili nekonata… Oni rakontis anekdoton pri unu el tiuj misteraj individuoj: laŭ maljuna eksploristo, kiu trairis la plejparton de la kosmovojoj tiam konataj, sur planedo Olimpo, famkonata ripozloko ĉe la randoj de la Galaksio, unu el ili estus sukcesinta — tute sen ajna teknikaĵo, policanaro aŭ helpo — malkovri kaj malaperigi (kien?) tutan aron da teroristoj. Imagu: unu homo, sen armiloj, izolita, kontraŭ centkvindeko da homoj!(nu, eble la memoro de la maljunulo ne plu estis tiel elasta, kaj temis pri nur dekkvino da tiaj teruraj individuoj — ĉiuokaze, vere menciinda ago). Oni ne volas pridubi tion sed, kiel oni tre bone scias, la randoj de la Galaksio estas teritorio, kie kutime kreiĝas legendoj (kiel tiu — tute ne kredebla — pri la origino de la homaro sur nekonata planedo, la «Tero»!), kaj kie onidire vivas monstroj kaj fantomoj…
Kajsa unuamomente tute ne ĝojis pro la ĉeesto de la soldatoj kaj de Lia Moŝto Sedano, sed ŝi ankaŭ sciis, ke temas pri nemalhavebla antaŭkondiĉo, por ke oni ricevu la permeson reiri al Tidel kaj daŭrigi la prifosadon. Sed tio ne estis la sola surprizo de la vojaĝo: tute neatendite — kvankam, iasence, profunde dezirate — montriĝis en la poroficira oficejo ankaŭ la nazopinto de Karlo. Jes, ĝuste li, la dorlotema Karlo, al kiu ŝi longe sopiris, kaj kiun — ŝi timis — ŝi neniam plu revidos!
Ilia renkontiĝo estis iel embarasoplena: Karlo sciis, ke ŝi estas denove la ĉefo de la misio, male ŝi tute ne sciis, ke li estos ŝia dua oficiro… Kiam ili vidis unu la alian, ekregis dummomente eta silento… poste la situacio degelis: Karlo ekridetis, dum Kajsa, iel heziteme, klopodis ĉirkaŭrigardi, por trovi helpon en tia malfacila momento. Sed temis nur pri dummomenta hezito: ŝi sentis sin abrupte pli forta kaj memkonscia, kaj ŝi respondis al la rideto per ĝoja mieno kaj… brakumo.
— Finfine mi revidas vin, — diris Karlo senhezite.
— Nu bone, mi ankaŭ estas ĝoja revidi vin, Karlo… espereble, ĉifoje, ni kapablos pli bone interrilati ol lastfoje!
«La duboj estis for, kaj post nur dudeko da minutoj ili interparoladis kvazaŭ ilia amikeco estus la sama ekde ĉiam…
Estis jam la oka vespere, kaj en la tendo de Sedano oni lumigis aldonan lampon. Li proksimiĝis al la pordo kaj flankenŝovis la longan kurtenon, kiu protektadis la internan parton de la tendo de la sabla venteto. La viro, meze alta kaj fortika, eliris kaj ĉirkaŭrigardis. La ĉielo estis tiel same ruĝkolora kiel la sablo, kaj en ĝi ŝvebis tiumomente unu el la etaj lunoj de Badik. Li iel maltrankvile okulumis la rapidan iradon de la luno, kaj, skuante la kapon, laŭte diris: „Ne, mi neniam alkutimiĝos al tiaj rapidaj planedetoj….ili ŝvebas super via kapo, rapidaj kiel fulmoj, kaj skuiĝas kvazaŭ ili ankoraŭ ne decidis ĉu daŭrigi la vojon aŭ abrupte halti kaj fali sur vian kapon!“
Li aŭdis plendajn vortojn elinterne, kaj rapide reeniris.
— Nu, kial vi plendas, sinjoro?
La maldika gvidanto, sidanta ĉe la tablo, tuj serioziĝis kaj rigardis intense en la okulojn de Sedano.
Poste li diris en bonega IL: „Nu, via decido ne lasi nin en paco vere penigas min… Oni ja vidas, ke vi ne amas ĉi tiun planedon. Kial do veni ĉi tien? Kial enkarcerigi min kaj mian familion? Je kio ni kulpas? Neniu juĝisto povas nin akuzi.“
Sedano rigardis lin kun defia rigardo: „Nu, kara sinjoro… ni analizu la aferon alimaniere: vi ŝajnigis, ke vi ne konas la IL-on, kvankam vi perfekte regas ĝin. Pasintfoje, onidire, vi ĉiam parolis nur la lokan dialekton… Kial?“
Li paŝadis decideme en la granda tendo; fine Sedano alproksimiĝis al la homo: „Cetere, ĉu vi opinias, ke fiaskigo de grava arkeologia misio, senkonsidere de la tempoperdigo kaj de la monperdo kaŭzitaj de via konduto, ne estas sufiĉa kialo por deteni vin kaj vian familion?“
— Vi ne scias, pri kio vi parolas, sinjoro Sedano, — malrapide diris la gvidanto.
— Moŝto Sedano, mi petas! — respondis Sedano al la gvidanto. — Aldone, mi ankoraŭ ne scias, kiel vi nomiĝas… sinjoro!
La viro restis pripensema dum kelkaj sekundoj kaj fine diris: „Mi estas konata kiel La Gvidanto, — diris la homo, — ĉar mia laboro estas gvidi homojn, kiuj ne konas ĉi tiun lokon. Tamen mia nomo estas alia: mi nomiĝas Adriano, kaj mia familia nomo estas Fatapuk.“
Je tiuj vortoj, Anteo, la sola el la arkeologoj, kiun Sedano estis invitinta al la duonsekreta konversacio, abrupte vekiĝis el la dormemo, kontraŭ kiu li luktis ekde duonhoro.
— Mi pardonpetas, sinjoro Adriano, sed via nomo… ne povas esti, ĝi ne estas normala nomo… mi legis ĝin en unu el la malnovaj tabuletoj… jes ja, mi certas pri tio. Temis pri grava familio de la Antikvuloj…
— Jen, — pensis Adriano, — nun mi devas denove mensogi… kion mi malamas… sed mi devas defendi nian heredaĵon!
Li seriozmiene turnis sin al la loko, kie Anteo duonkuŝadis, kaj klarigis profesorece: „Mia patro estis instruisto ĉe la loka lernejo, kaj li instruis al mi la Lingvon de la Antikvuloj. Sed li ne estis mia natura patro: mi estis adoptita, kaj laŭ niaj leĝoj adoptita infano ne rajtas utiligi la familian nomon de la adoptanto. Do, mia patro trovis por mi tiun nomon…“