Maltul, el la silentado de Ketal tuj komprenis, ke temas pri konscienckonflikto kaj kareseme aldonis: „Kara, mi tute ne volas ĝeni vin per miaj vortoj: se vi deziras rakonti al mi viajn travivaĵojn, mi petas, faru; sed se tion vi ne emas alfronti nun, ni povos paroli pri tio en alia momento — se la Granda Galaksia Mistero tion ebligos al ni, antaŭ nia verŝajna malapero el la surfaco de ĉi tiu mondo… Nenio estas pli malbona, ol la forpaso al la alia Dimensio, kun granda pezo sur nia koro… ĉefe se temas pri peko kontrau la vero!“
Je tiuj vortoj, Ketal honteme rigardis siajn piedojn, poste levis la rigardon kaj fiksante siajn okulojn en la belajn helajn okulojn de Maltul, tuj komprenis, ke li bezonas pardonon antaŭ sia forpaso, kaj diris: „Sankta Maltul, mi tute ne povas peki kontraŭ la vero antaŭ mia morto, ĉar tiukaze mi estos damnita por ĉiam… Ne, tion mi ne povas akcepti… Aŭdu, Sankta Maltul, temas pri tio…“ — kaj la eta monaĥo rakontis al la monaĥestro la tutan historion pri la ŝtelitaj aĵoj kaj pri la loko, kie ili estis kaŝitaj. Fine, li gravuris sur skribtabuleton desegnaĵon kun ĉiuj informoj por atingi la lokon, kaj enmanigis ĝin al Maltul. La monaĥestro brakumis la etan monaĥon, kaj transdonis al li la benon de la Granda Galaksia Mistero. Ketal, tute radia en la vizaĝo, kapklinis, eliris el la pordo kaj malaperis en la malhelan koridoron.
— Bone, — pensis Maltul, — laŭŝajne iu alia havis saman ideon, kiel mi: aldone, estas li, Pokul, kiu pekis kontraŭ la vero… danke al li mi ne plu bezonas fari tion… kaj mi ne estos damnita porĉiame! La informon pri la kaŝita deponejo mi protektos ĝismorte. Mi enterigos la skribtabuleton sub roko en la plej profunda puto de nia monaĥejo.
Tuj poste, li eliris tra kaŝita fenditaĵo, kiu estis kovrita pere de granda mura teksaĵo — nur kelkajn sekundojn antaŭ la eniro en la manĝoĉambro de la unuaj monaĥoj.
Sedano invitis la arkeologian brigadon al vespermanĝo ĉe la granda tendo de lia grupo. Li estis sukcesinta ricevi de Adriano la bezonatajn informojn: Adriano kaj lia familio estis la solaj vivantaj posteuloj de la Antikvuloj. Generacioj post generacioj ties familianoj restis tie kaj plukontrolis la lokon, kie iam troviĝis la ĉefurbo de tiu granda civilizo. Li preskaŭ ne povis kredi, ke temas pri dekmiloj da jaroj… kiel oni povas pluvivigi en la memoro de eta rondo familia tiel fortan sindonemon? Tian dediĉsenton?
— Kion mi diru nun al la brigadanoj? Ke ĉi tie, ne nur estas restaĵoj de Antikvuloj, sed ankaŭ vivantaj posteuloj?
Dum li pripensis la vortojn, kiujn li diros al la arkeologoj, aŭdiĝis eta bruo: unuamomente li opiniis, ke temas pri aĵoj movitaj de la vento de Tidel, sed li tuj malkovris, ke temas pri homaj paŝoj: jen aperis el malantaŭ la kurteno — Adriano. Fakte, la homon kaj lian familion oni tuj liberigis: li havis nenian kulpon, kaj li, nun, evidente, tute ne estas danĝera. Tiu homo, lia edzino kaj lia filo estas verŝajne la plej granda trezoro de la homaro… vivantaj Antikvuloj! Kun tiom da konoj kaj memoraĵoj! Adriano salutis Sedanon, kiu reciprokis, kaj, jesante per la kapo al invito de la policano, eksidis ĉe la tablo.
— Strange, — pensis Sedano, — spite al la psikologia premo, per kiu mi devigis lin paroli kaj rakonti ĉion, li ne havas malamikan sintenon al ni ĉiuj…
En tiu preciza momento aŭdiĝis bruo de pluraj paŝoj sur la ligna planko de la enirejo: „Jen ili, — diris li laŭte, — jen la arkeologoj.“
Kajsa kaj Karlo, enirante en la tendon, salutis Sedanon, kaj ili tuj miris, kiam ili vidis, ke tie sidas ankaŭ la gvidanto. Ilin sekvis Anteo, kiu tre rapide okulumis Sedanon kaj la gvidanton kaj eksidis ĉe la sama tablo, sen diro de ion ajn. Kajsa kaptis ion el la atmosfero de la loko — eble ŝvebas tie en la aero ia kaŝita mistero, pri kiu ili ne rajtas ricevi informojn? Kion faras tie la gvidanto, kiu kondutas kiel normala ludanto sur tiu scenejo? Kaj kial Anteo tute ne surpriziĝis, kaj eksidis, kiel se tiu situacio estus tute normala?
Unu post la alia, eniris la tendon ĉiuj aliaj membroj de la arkeologia brigado.
— Estimataj, bonvolu eksidi! — diris Sedano. — Mi deziras unue prezenti al vi sinjoron Adrianon… kiu volas diri al vi kelkajn vortojn.
Kajsa tuj rigardis Karlon, mirante pri la nomo de la gvidanto, kaj atendante lian tradukon el la loka dialekto, kiun ŝi tre malbone komprenis; Karlo, siaflanke, jam estis atentema, kaj preta por la tradukado.
Sed Adriano ne parolis sian dialekton: li unue salutis en la Lingvo de la Antikvuloj — kaj je tio, malvarmo trakuris ĉies dorsojn — poste li daŭrigis sian parolon en perfekta IL. Adriano rakontis sian historion, interrompante sin nur de tempo al tempo, por trinketi iom da loka teo. Je tiuj vortoj Kajsa rimarkis, ke unu el la malplej junaj membroj de la brigado, Tovak, el fora planedo ĉe la randoj de la Galaksio, tre atenteme aŭskultadis la rakonton, kvazaŭ temus pri fabelo, aŭ legendo el perdita tempo. Liaj manoj estis sub lia mentono, kaj li gapis la tutan tempon plena je miro kaj nekredemo. Dum unu el la paŭzoj li ekstaris kaj abrupte diris nekompreneblan vorton: Adriano restis senmova kaj senvorta dum kelkaj sekundoj. Poste li kapjesis, kaj respondis per alia nekomprenebla vorto.
La trajtoj de la vizaĝo de Tovak ŝanĝiĝis: nun li aspektis tute alia, silentema kiel kutime, sed ege pli aĝa kaj matura, kiel se li estus konsciiĝinta pri io grava, okazanta en tiu loko je tiu preciza momento.
Sedano ektimis: „Ĉu aldonaj misteroj? Ĉu io, pri kio mi ne estas konscia? Kio diable okazas nun?“
Lia rigardo kaj tiu de Anteo fiksiĝis ĉu sur Adriano, ĉu sur Tovak.
— Mi pardonpetas, sinjoro, ĉu vi povas diri al mi, kiu kaj kio vi estas? — demandis malĝentile Sedano al Tovak.
Tovak ekstaris, rigardis Sedanon rekte en la okulojn, kaj diris: „Kara Sedano, mia nomo estas Tovak Silonus, oficiale mi estas arkeologo — sed vere mi estas ŝargito de la registaro de nia mondo, sendita ĉi tien por retrovi perditan heredaĵon. Kaj mi havas ankaŭ la rajton tion fari.“ Poste li montris al Sedano oran skribtabuleton (la plej gravan atestilon de povo!) kun eta teksto gravurita en ĝi:
— Tovak Silonus el planedo Dŭaom, ĉirkaŭ stelo E2346, havas ĉiujn rajtojn kaj ĉiujn povojn okupiĝi pri io ajn sur Tidel — li estas oficiala reganto sur la planedo kaj sur ĉiu ajn parto de la Galaksio, en kiu li troviĝos. Liaj vortoj valoras kiel niaj. Subskribite: Estro de la Alta Konsilantaro de la Dek Mil Mondoj, L.E. Moŝto Kadel»
Sedano, unuafoje, ekde multe da tempo, sentis sin kiel ludilon en alies manoj: do li ne estas la plej alta aŭtoritatulo sur Tidel!
Kajsa alparolis Tovak-on, kaj demandis al li, ĉu li vere estas arkeologo.
— Kompreneble mi estas arkeologo, sed mia tuta vivo mi pretigis min por ĉi tiu momento, kaj kiel mi, ankaŭ miaj gepatroj, kaj iliaj gepatroj antaŭ ili, ktp. Mi estis sur cento da mondoj, sed mi neniam trovis respondon al miaj duboj pri la antikvaj legendoj de niaj prapatroj… ĝis hodiaŭ. Hodiaŭ mi havas la respondon, kaj mi povas certi, ke ne temis pri legendoj. Do, ekde nun, mi havos respondecon pri la farendaĵoj dum ĉi tiu misio.
Audiĝis soldatecaj paŝoj ekstere, kaj eniris en la tendon la soldatoj de la taĉmento, kiu vojaĝis kune kun la arkeologoj. La soldatoj postulis de Sedano (kiu fariĝis tute silentema) kaj de la arkeologoj, ke ili eliru kaj atingu siajn loĝejojn. Kajsa preskaŭ atingis la kurtenon, kiam ŝi aŭdis kelkajn vortojn de la konversacio de Adriano kaj Tovak: la du viroj estis flue interparolantaj en la Lingvo de la Antikvuloj.
Nun la situacio ĉe la arkeologia tendaro estis tute alia ol antaŭe: Tovak estris la teamon, kaj Kajsa, Karlo kaj la aliaj arkeologoj sekvis liajn ordonojn sen diskuto. Kajsa miris pri la sperteco de tiu homo: ŝi jam sciis, ke temas pri faka scienculo, sed ŝi tute ne imagis, ke li ankaŭ estas tiel kompetenta organizanto de la laboro. Ankaŭ Adriano aspektis kiel alia homo, tre kuraĝa kaj konscioplena: li tre aktive partoprenis en la prifosado, kaj liaj konsiloj kaj sugestoj estis vere utilaj por plirapidigi ĉion, ekde la difino de la prifosindaj lokoj, ĝis la identigo de la elfositaj arkeologiaĵoj. Kion diri? Li estis verŝajne la ununura, kiu perfekte konas tiun limigitan areon…