Sedano ĉifoje ne ludis apartan rolon: li trinkis kafon, sidante sur la granda ŝtono tuj apude de la prifosaĵoj, de tempo al tempo skribis ion en kajereto, kaj rigardis la ĉielon, vespere, iom timeme, kiam la rapidaj lunoj ŝvebis tra la aero super lia kapo. Kvankam li klopodis kelkfoje diri ion al la brigadanoj, neniu priatentis liajn rimarkojn — sed oni daŭre rilatis ĝentile al li, kiel oni faras kun nekonata gasto.
Post du semajnoj oni jam elfosis grandan parton de la malnova monaĥejo, kiu iam ekzistis tie. Oni sciis, ke temas pri monaĥejo, danke al la perfekta memoro de Adriano, kiu, surbaze de rakontoj, legendoj kaj abundaj skribtabuletoj, estis rekonstruinta por ili modeleton de la antikva ĉefurbo de Tidel. Adriano diris, ke la monaĥejon oni citas en du skribtabuletoj de loka Sanktulo, la Granda Maltul, sed mankis al li ŝlosilo por interpreti misteran tekston, kiun li ankoraŭ ne kapablis kompreni. Temis pri ĉi tiuj versoj:
Unueco estas forto, oni diras, kaj tio veras: estis sufiĉa eta interparolo inter Adriano, Tovak kaj Anteo, por tuj trovi la solvon.
La ideo venis al Anteo: «Eble tio estas indiko de planedo aŭ stelo… ĉiuj planedoj kaj steloj havas identigon pere de vokalo kaj numero!»
Tovak simple aldonis:
— Vi pravas, Anteo. Kaj de kie povus veni la «benita vorto»? Eble de mia planedo, la tria ekde nia stelo, E2346… Ni havas apartan legendon, kies titolo estas «La lasta mesaĝo elhejme». Laŭ ĝi iu monaĥo, antaŭ multege da jaroj (dekmiloj da!) antaŭ la detruo de sia planedo, sendis lastan mesaĝon al ekspedicio, kiu estis atinginta foran planedon. Do, verŝajne temas pri mia planedo, ĉar ĝia nomo estas indikata per DM, kaj nia planedo, Dŭaom, estas Dom en la Lingvo de la Antikvuloj… Nu, la mesaĝo estas simpla:
Ĉiuj konsentis, ke la benita vorto devus esti la poeziaĵo mem, kiu aludas al io, kio troviĝas en la profundeco de la tero… Kutime, ĉe multaj monaĥejoj, oni havis plurajn akvoputojn, kaj ĉefe sur kelkaj planedoj, oni havis la kutimon fosi profundegan puton en la centro de la konstruaĵo. Nun la strukturo de la monaĥejo de Tidel estis klare difinita: ke oni komencu per prifosado de ĝia centro!
Iun vesperon, post la tagaj laboroj, Adriano kaj Tovak sidis sur la granda ŝtono, kiu troviĝis apud la prifosoj. Kiel kutime, ili interparolis ĉu en la Lingvo de la Antikvuloj, ĉu en la IL. Adriano miris, ke Tovak povas tiel bone regi lian antikvan lingvon, sed rimarkis, ke la parolmaniero de Tovak estas — se tiel diri — «klasika», tute simila al tiu de la plej malnovaj skribtabuletoj… Tovak, siavice, amuze primokis la «modernan» parolmanieron de Adriano kaj de lia familio. Fakte, estis jam miraklo, ke ili tute ne perdis tiun lingvon! Tovak kaj eta grupo de lia samlandanoj estis devigataj perfekte regi la Lingvon de la Antikvuloj, surbaze de malnovega leĝo; aldone, sur Dŭaom ekzistis biblioteko kun multaj verkoj en la Lingvo de la Antikvuloj — pri kies ekzistado neniu sciis, escepte de la elitoj de Dŭaom kaj de la Estro de la Konsilantaro de la Dek Mil Mondoj!
Ĉifoje sidis kune kun ili ankaŭ junuleto: temis pri Rasnas, filo de Adriano kaj de lia edzino, Makara.
— Paĉjo, ĉu vere ĉisube ni trovos trezoron? — demandis scivoleme la infano.
— Jes, Rasnas, — respondis la patro, — kaj tiu trezoro estas la plej bela donaco de niaj praavoj al nia gento.
Tovak ridetis, kaj daŭrigis sian silentan gustumadon de ruĝkolora paneto — lia vespermanĝo.
— Sed paĉjo, kion ni faru per tiel granda trezoro? Ĉu ni vojaĝu tra la Galaksio?
Je tiuj vortoj, Adriano ekstaris, prenis sian infanon je la mano kaj, levante la okulojn al la ĉielo, montris per la fingro stelgrupon en aparta spacoregiono.
— Vidu, Rasnas, tie estas kaŝita granda danĝero, kiu povus minaci la vivon de ĉiuj homaj estaĵoj. Per la trezoro, kiun ni eble eltrovos, ni povos defendi nin ĉiujn kontraŭ tiel terura malamiko!
La infano gapis tiudirekten, kuntiris la brovojn kaj restis pensema. Lauŝajne kontraŭaj sentoj estis batalantaj en lia koro. Fine, li rigardis la visaĝon de la patro, kaj diris kuraĝe: «Paĉjo, paĉjo, ankaŭ mi volas defendi la homaron, kaj mi pretas defendi la bonon, la justecon kaj la veron!»
Adriano sulkigis la frunton dummomente, poste kisetis sian filon kaj diris: «Espereble oni ne bezonos tion…»
Vere, pensis li, fuĝas tempo, malaperas interaj mondoj, kolapsas civilizoj, sed neniam forpasas la plej bonaj emoj kaj sentoj de lia antikva raso!
Oni trovis la puton, sed la ĝojo de la malkovro lasis lokon al senespero: la puto estis plenigita de jarmila ŝtono. Por liberigi ĝian internan parton oni bezonis du semajnojn: ĉio estis tiel ŝtoniĝinta ke la laboro nur pene progresis… Verdire, spite al ĉiuj problemoj, la tempo, kiuj jam pasis, preskaŭ ne lasis spurojn sur Tidel, danke al la relative trankvila geologia situacio de la planedo; la nura escepto estis la ŝtorma vento, kiu balais konstante ĉion ajn.
Aldone, la antikvuloj, traborinte la surfacon, estis enmetintaj apartajn materialojn, kiuj estis kapablaj aŭtomate plifirmigi la suban parton de la fundamentoj de la konstruaĵoj. Temis, laŭŝajne, pri robotaj pulvoroj, kiuj kapablis transformiĝi en ŝtalroko, iu miksaĵo rezistokapabla kaj nedetruebla. Tiamaniere sub ĉiu konstruaĵo ekzistis iaspeca tabulo, konsistanta el granda kvanto da tia materialo, kiu blokis preskaŭ tute la negativan influon de geologiaj eventoj (kiel, ekzemple, tertremoj). Je la fino de la dua semajno oni atingis nivelon, kie preskaŭ ne plu estis ŝtonoj: la tero estis tre facile traborebla kaj la purigo de la kondukilo fariĝis ege pli rapida.
Iun fruan vesperon oni atingis la plej gravan nivelon; ekde tie oni povis paŝi al ŝtona koridoreto, sur kiu montris sin kelkaj ŝtoniĝintaj portoj. Tie estis ankaŭ ŝtono, kun pentritaj gravuraĵoj kaj skribaĵo en la lingvo de la antikvuloj: «Ĉi tie estas nova komenco».
Sulketo trairis la ŝtonon ĝis eta ŝtalroka skatolo, kiu apenaŭ videblis tra la spegula surfaco de la prilaborita ŝtono. Karlo kaj la aliaj, kiuj troviĝis en tiu momento en la puto, tuj komprenis, pri kio povas temi: «Jen, diris laute Karlo al Kajsa kaj Adriano — eble ni atingis nian celon!»
Dum la rompado de la ŝtono, scivolemo kaj nervozeco aperis sur la vizaĝoj da la arkeologoj kaj ankaŭ Tovak, kiu kutime restis trankvila, ĉifoje devis sekigi la ŝviton kiu, pro nervozeco, abunde falis el lia frunto.
Fine, la skatolo estis liberigita. Oni malfermis ĝin malfacile, sed fine oni sukcesis. Interne estis nur skribtabuleto: la dokumento, kiun Metul gravuris antaŭ la fino de Tidel. Tie estis mapo kaj utilaj informoj por atingi ian misteran deponejon, kiu troviĝus sub… ili ne povis kredi siajn okulojn… la enirejo estis sub la granda ŝtono, kiu troviĝas ĉe la rando de la prifosaĵoj! Tie, kie ili longatempe sidadis, babiladis kaj ripozis post la laboro! Vere, ekde monatoj ili sidis sur la trezoro…
La sekvantan tagon ili komencis labori ĉe la ŝtono: ĝi estis tiel peza, ke oni ne povis simple levi ĝin el la tero… kaj oni ne planis rompi ĝin, ĉar oni ne volis fari damaĝojn al eventualaj subaj strukturoj. Tial oni puŝis ĝin pere de elektronikaj puŝiloj, kaj oni rimarkis, ke la ŝtono konsistas el du ŝtonoj, kies surfacoj koincidas perfekte. Unu el la du ŝtonoj post ioma puŝado, malrapide glitis sur la tero kaj movis sin flanken. Malantaŭ ĝi, aperis pordo kaj malhela koridoro, kiu kondukis malsupren.