Nova, juna servistino ĵus trovis en la lito de gesinjoroj Kruko etan, ŝrumpintan kaŭĉukan ingon. Ŝi tenas la objekton en mano kaj observas ĝin kun scivola mieno. Ŝin surprizas s-ino Kruko, enirante la dormoĉambron.
— Nu, Berta, ĉu vi neniam vidis tion? Kiel oni amoras en via vilaĝo?
— Sinjorino, mi jam ofte amoris, sed mi neniam senhaŭtigis iun.
— Inter kiuj piedfingroj virino ŝatas esti tiklata?
— Inter la dikfingroj.
Knabeto, rigardante tre serurtruo de la gepatra dormoĉambro, murmuras:
— Mi ŝatus scii, kial panjo punas min, kiam mi suĉas nur mian dikfingron.
Viro plendas al kuracisto, ke lia edzino ne havas infanojn.
— La plej bona rimedo estas restado en la banurbo Fontoreĝa.
— Sinjoro doktoro, ni estis tie ses semajnojn, sed tio ne efikis.
— Kompreneble, se ankaŭ vi mem estis tie…
S-ino Baniko havas bluenigran okulon. Amikino miras:
— Kiu do tiel kontuzis vian okulon?
— Mia edzo batis min hieraŭ vespere, ĉar li surprizis min en la brakoj de Kruko.
— Sed mi kredis, ke s-ro Baniko forvojaĝis.
— Ankaŭ mi kredis tion.
(por katolika pafantino)
Pro via pulvo ofte fendiĝas paliso.
Konfeso:
— Patra moŝto, mi pekis en la ĉambro de Rafalo.
— Ĉu li senvestigis vin?
— Ne.
— Ĉu li karesis vin?
— Ne.
— Ĉu li fuŝpalpis vin?
— Ne.
— Ĉu li kuŝigis vin sur sian liton?
— Ne.
— Kion do li faris al vi?
— Infanon.
S-ino Kruko faras riproĉojn al la juna servistino:
— Melia, vi tiom diboĉis, ke nun vi estas graveda.
— Sinjorino, sed ankaŭ vi ja estas graveda.
— Tio ne estas komparebla. Min fekundigis s-ro Kruko.
— Ankaŭ min, sinjorino.
Iam barono, promenante en sia parko, aŭdis voĉeton. Li vidis en herbo raneton, kiu diris al li:
— Kompatu min, sinjoro. Malbona feino sorĉis min, kaj nur kiam nobla viro metos min sur sian kuŝejon, mi povos refariĝi bela junulino.
La bonkora barono delikate prenis la raneton, portis ĝin en la kastelon kaj metis sur sian liton. Miraklo! La raneto tuj transformiĝis en belegan, ĉarman nudan virinon, kiu ridetis al li.
Bedaŭrinde la baronino, kiu ĝuste tiam eniris la ĉambron, ne kredis je ferakontoj.
Baniko veturas kun sia edzino al internacia E-kongreso en Polivaso, ĉefurbo de Borlando. Ili malfrue aliĝis, kaj ĉiuj hotelaj ĉambroj estas jam okupitaj. Delegito fine trovas por ili loĝeblecon ĉe komplezema polivasano. Kiam ili venas al la indikita adreso, ilia gastiganto salutas ilin en borlanda lingvo kaj per gestoj komprenigas, ke li havas nur unu larĝan liton, en kiu tri personoj povas komforte dormi.
Noktomeze Baniko vekiĝas pro ritmaj skuoj de la lito. En la mallumo li tuj konjektas, kio okazas ĉe lia flanko. Li diras al sia edzino:
— Li ja fikas vin.
Ŝi stertoras:
— Jeees!
— Li fikas vin, kaj vi diras nenion!
— Kion mi diru? Li ja ne komprenas Esperanton.
Vidvino plenskribas formularon en la urbodomo de Bervalo. Oficisto rimarkigas:
— Sinjorino, vi mencias trijaran knabon kaj unujaran filinon, kvankam via edzo mortis jam antaŭ kvin jaroj.
— Estas li, kiu mortis, sed ne mi!
Turistino pasigas unuafoje sian ferion en hotelo proksima al la bervala plaĝo. Promenante tra la hotelo, ŝi malkovras izolan terason, sur kiu ŝi decidas tagmeze sunbrunigi sian belegan korpon. Ĉar ŝi estas sola, ŝi tute nudiĝas kaj trankvile rostas alterne sian antaŭaĵon kaj sian malantaŭaĵon.
Subite sur la teraso aperas la direktoro de la hotelo.
— Sinjorino, tuj malaperu! Ha! kia skandalo! Patrinoj jam alarmis la policon. Vi kuŝas ĝuste sur la vitra plafono de la manĝoĉambro.
Gesinjoroj Baniko dumvojaĝe loĝas en hotelo. Baniko kuŝas jam en lito, dum lia edzino malvestas sin.
— Karulino, antaŭ ol enlitiĝi, bonvolu meti miajn ŝuojn en la koridoron, por ke oni purigu ilin morgaŭ matene.
Tute nuda s-ino Baniko rapide eliras el la ĉambro, sed subita aerblovo fermas post ŝi la pordon. Ĝuste tiumomente en la koridoro aperas grumo. Pro pudora reflekso, ŝi, tenante la ŝuojn je la plandumoj, kaŝas per ili sian subventron.
La grumo haltas, malfermegas la okulojn kaj balbutas:
— Ĉu estas eble, ke viro eniĝu tiom profunde?
Ŝtelisto trankviligas maljunan fraŭlinon, en kies loĝejon li ĵus perforte penetris:
— Ne timu. Nur via mono interesas min.
La maljuna fraŭlino sopirĝemas:
— Jes, ankaŭ vi estas bedaŭrinde kiel ĉiuj aliaj viroj.
Kruko konatiĝis sur la plaĝo de Bervalo kun arda, sed jam ne tre juna virino. Ili iras en izolan lokon, kaj baldaŭ oni aŭdas la voĉon de Kruko:
— Ĉu mi estas ene?
— Ne, vi estas en la sablo.
— Atendu, permesu al mi serĉi. Ĉu nun mi estas ene?
— Ne, vi estas ankoraŭ en la sablo.
— Strange. Kaj nun, ĉu mi estas ene?
— Jes, karulo! Ho, jes, karulo!
— Fek! Estis pli agrable en la sablo.
Trajno ĵus eliris el tunelo. En kupeo, por ke la aliaj vojaĝantoj ne aŭdu lin, juna viro flustras en la orelon de sia novedzino:
— Se mi konjektus, ke la tunelo estas tiom longa, mi profitus tion.
Ŝi ekkrias:
— Kio? Ĉu tio ne estis vi?
Baniko renkontas Krukon, kiu havas malgajan mienon.
— Kial vi aspektas tiom malĝoja? Ĉu vi funebras ies morton?
— Tute male. Mi baldaŭ havos infanon.
— Tio ja devus feliĉigi vin.
— Ne, ĉar mi ne imagas, kiel sciigi pri tio mian edzinon.
En la edukejo Nia Sinjorino de Bervalo instruistino demandas:
— Ĉu vi povas nomi kelkajn fruktojn?
— Jes. Pomo, piro, ĉerizo, banano kaj … he … kaj … he … la benata frukto de via ventro.
En julio okazas en Bervalo unu el la plej gravaj junularaj Esp-kongresoj (853 partoprenantoj).
Sur la plaĝo promenas tri junaj bervalaninoj. En soleca loko ili subite haltas antaŭ viro, kiu dormas tute nuda kun gazeto malfermita sur la vizaĝo.
— Tio ne estas mia edzo, — diras la unua.
— Nek la mia, — diras la dua.
La tria aldonas:
— Li ankaŭ ne estas kongresano.
— Kio estas viaj ŝatokupoj?
— Ĉaso kaj virinoj.
— Kaj kion vi ĉasas?
— Virinojn.
En la katolika edukejo Nia Sinjorino de Bervalo estas festo por la grandaj lernantinoj de la lasta klaso.