Ili ĵus finis la studadon, kaj la monaĥino-direktorino demandas ilin, kion ĉiu faros post laso de la edukejo.
— Mi, — diras Volta. — estos misiistino, por konverti la kompatindajn sovaĝulojn.
— Belege. Tio plaĉos al Dio. Kaj vi, Poleta?
— Patrina moŝto, mi estos kuracistino kaj tiel kvietigos homajn suferojn.
— Bone, tre bone. Kaj vi, Armina?
— Mi simple estos edzino kaj patrino.
— Ankaŭ tio estas laŭdinda. Kaj vi, mia eta Prelunta?
— Mi fariĝos prostituitino.
— Kion vi diris?
— Jes, patrina moŝto, mi intencas fariĝi prostituitino.
— Ha! Dio estu dankata! Unue mi komprenis «protestantino».
Instruistino poezie klarigas al la lernantoj la misteron de la reproduktado:
— Kiel la vento portas semojn de planto al planto kaj fekundigas ilin, tiel naskiĝas la infanoj.
Juna klasano rimarkigas:
— En la dormoĉambro ne blovas vento.
Virino venas al kuracisto.
Sinjoro doktoro, unu mia mamo estas pli longa ol la alia.
— Tio estas kurioza. Bonvolu demeti la mamzonon.
Efektive, dum la dekstra mamo estas bele ronda, la maldekstra disfaldiĝas, malvolviĝas kaj falas teren. La kuracisto estas perpleksita.
— Sinjorino, eble vi havas specialajn seksajn kutimojn?
— Ho, ne, sinjoro doktoro. Nur mia edzo kutimas teni mian mamon enmane, dum li ekdormas.
— Tio ne estas nenormala. Mi konfesas, ke ankaŭ mi ŝatas nokte karesi la bruston de mia edzino, kaj ŝi tamen ne havas pro tio mamon dekoble pli longan ol la alia.
— Sed eble vi kaj via edzino ne dormas kiel ni en apartaj ĉambroj.
Li: — Ĵuru al mi, ke mi estas via unua amoranto.
Ŝi: — Jes, karulo, mi ĵuras. Sed mi ŝatus scii, kial ĉiuj viroj ĉiam postulas de mi la samon.
Deksepjarulo invitas mondumaninon.
— Ĉu vi volas danci kun mi?
— Mi ne dancas kun infano.
— Pardonu, sinjorino. Mi ne rimarkis, ke vi estas graveda.
Du bovinoj interŝanĝas rememorojn pri siaj lastaj ferioj. La unua sopirĝemas:
— Ha! kiom bela, kiom arda estis la taŭro, kiun mi renkontis en Hispanujo!
La dua rikanas:
— En Normandujo mi konatiĝis kun enuiga bovo, kiu ĉiutage parolis nur pri sia operacio.
Baniko fiere klarigas al Kruko:
— Mi neniam havis seksrilatojn kun mia edzino antaŭ la edziĝo. Ĉu vi?
— Mi ne scias, Baniko. Memorigu min do pri ŝia fraŭlina nomo.
Centjarulo asertas al alia maljunulo:
— Mi havas mirindan memorkapablon. Ekzemple, mi nete memoras pri la rondaj mamoj de mia nutristino.
Lia kunulo diras:
— Mia memoro iras multe pli malproksimen. Mi ankoraŭ havas antaŭ la okuloj la dimanĉon, kiam mi iris promeni en paĉjo kaj vespere revenis en panjo.
Apud nudistejo staras granda avertilo: «Atentu la pederastojn».
Kuraĝulo tamen iras plu.
Li denove trafas eĉ pli grandan avertilon: «Nepre atentu la pederastojn».
Post dek metroj staras malgranda 30-centimetra avertilo. La kuraĝulo kliniĝas. Li apenaŭ havas tempon por legi: «Atentu…»
Jam farite!
En teksindustria fabriko pendas avertiloj: «Laboristinoj kun malstriktaj jupoj atentu la maŝinojn». Ŝercemulo krajone ŝanĝis la surskribon: «Laboristinoj kun striktaj jupoj atentu la maŝinistojn».
Kruko venas malfrue en la oficejon. Lia estro riproĉas:
— Kial vi venas je la dekunua anstataŭ je la naŭa?
— Mi atendas bebon.
— Ha, brave! Mi gratulas vin. Ĉu la naskiĝo baldaŭ okazos?
— Post naŭ monatoj.
En bervala kinejo maljuna fraŭlino nerve agitiĝas pro geamantoj, kiuj sidas antaŭ ŝi kaj senĉese interŝanĝas kisojn kaj malĉastajn karesojn. Fine ŝi laŭte protestas:
— Se vi venis por spekti filmon, restu kvietaj. Alie iru do en hotelan ĉambron.
La junulo turnas sin al ŝi, rikanante:
— Mi ŝatus. Se almenaŭ vi povus konvinki mian amikinon…
Apotekisto devis lasi la novan komizon sola por mallonga tempo.
— Ĉu io okazis dum mia foresto?
— Venis nur unu kliento, kiu petis kuracilon kontraŭ tusado, kaj mi vendis al li botelon da tiu medikamento.
— Nekapablulo, tio ja estas drasta laksigilo!
— Nu, ne malbone. Baldaŭ li ne plu kuraĝos tusi.
(por sodomisto)
La konvertian inkubon logas la bruo de la tubo.
Gesinjoroj Kruko ferias kun gesinjoroj Baniko en pariza hotelo. S-ino Baniko konfidas al s-ino Kruko:
— Mia edzo jam ne estas tiom arda, kiom antaŭ dekkvin jaroj. Mi scias, ke s-ro Kruko posedas sorĉajn ŝtrumpetojn, kiuj revigligas la viron. Ĉu vi ne povus pruntedoni ilin al mi por mia edzo?
— Jes, sed ne forgesu poste redoni ilin al mi.
Baniko devas surmeti la sorĉajn ŝtrumpetojn, kaj li tuj sentas egan pasion, kiu stimulas al nekutima amoremo. S-ino Baniko estas ravita. En la sekva mateno ŝi konsilas al sia edzo:
— Resurmetu do tiujn ŝtrumpetojn.
Li obeas. En tiu momento juna servisto alportas la matenmanĝon en la ĉambron. Baniko kaptas lin, tiras en angulon, senpantalonigas kaj ekatencas.
— Haltu, haltu! — krias s-ino Baniko. — Vi surmetis la ŝtrumpetojn inverse.
La 6-jara Puĉjo rakontas al sia samaĝa kamarado Roĉjo:
— Hieraŭ, dum miaj gepatroj forestis, mi vidis ion amuzan. Kiam mi eniris en la salonon, mia granda frato luktis sur sofo kontraŭ la servistino. Ili estis tute nudaj.
— Kaj kiu venkis?
— Mi ne scias. Mia ĉeesto ĝenis ilin.
— Kiu diris tion al vi?
— Mia frato rapide signalis per la postaĵo, ke mi tuj eliru.
En la edukejo Nia Sinjorino de Bervalo profesoro prelegas pri moralo. Ĵus li nigre pentris la teruran sorton de la malĉastuloj, kaj finas la lekcion per admirinde kortuŝa frazo:
— Pro unu horo da ĝuo oni ofte devas pentofari dum tuta sia vivo. Ĉu iu havas demandojn?
Granda lernantino anoncas sin:
— Mi ŝatus scii, kiamaniere oni povas daŭrigi la ĝuadon dum tuta horo.
Junaj geedzoj konsultas kuraciston. Li diagnozas malfortecon kaŭzitan de troa seksumado.
— Mi komprenas vian impeton, sed vi devus bridi viajn dezirojn. Mi konsilas al vi geiĝi nur dum R-tagoj (mardo, merkredo, vendredo), kaj dum la ceteraj tagoj kuŝi en apartaj litoj.
La junaj geedzoj penas sekvi la rekomendon, sed tio estas malfacila. Post la vendreda karna festo, la edzo detenas sin sabate, detenas sin dimanĉe, kaj poste li ne plu povas. Lia ardo puŝas lin al la lito de la edzino. Ŝi miras:
— Kiu tago estas hodiaŭ?